En lingvoj kun muzika aŭ tona
akcento,
karakterizanta sonojn prononcatajn en relative pli alta
aŭ altiĝanta tono:
akuta vokalo;
akuta tono;
akuta intonacio.
Rim. 1:
Malnovgrekaj gramatikistoj elpensis la manieron marki la
akutan akcenton per speciala diakritilo (la dekstra
korno); en kelkaj lingvoj oni uzas la misterminon
„akuta akcento“ por nomi la samforman supersignon
ankaŭ por la okazoj, kie temas nek pri akcento, nek pri tono.
Tio estas evitinda en Esperanto.
Rim. 2:
En lingvoscienco la termino „akuta“ estas uzata
tre diverse kaj konfuze; ekzemple la historia akuta akcento en
la lingvo litova ŝanĝiĝis en sian malon; simile, en la
sveda oni nomas „akuta“ postakcentan tonon
relative pli malaltan, ktp.