*subit/e

subite

Okazante rapide kaj neatendite; de unu momento al alia: je unu vespero li sidas en sia ĉambro, kaj jen subite oni frapas tre mallaŭte sur la pordo DL ; ŝia rigardo falis okaze sur la porcion da glaciaĵo, kiu staris sur la tablo, kaj tiam subite venis al ŝi ideo FK ; li subite eksentis ian abomenon kontraŭ si mem kaj iel instinkte komprenis, ke li [neniam] revenus en la drinkejon FK ; subite atakis ŝin la naskaj doloroj [1]; se iu mortos apud li subite, neatendite, […] li pritondu sian kapon [2]; subite falis Babel kaj frakasiĝis [3]; feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas PrV ; mi panon ne esperis, subite kuko aperis PrV ; ne atendita, ne esperita ofte venas subite PrV ; cent jarojn silentis kaj subite sin prezentis PrV . VD:ek-, momente
afrikanse:
skielike
albane:
papritur
amhare:
ድንገት
angle:
suddenly
arabe:
مفاجئ
armene:
հանկարծակի
azerbajĝane:
ani
beloruse:
раптам, раптоўна, зьнянацку, нечакана, неспадзявана, неспадзеўна
bengale:
আকস্মিক
birme:
ရုတ်တရက်
bosne:
naglo
ĉine:
驟然 [zhòurán], 骤然 [zhòurán], 蓦然 [mòrán], 驀然 [mòrán], 頓時 [dùnshí], 顿时 [dùnshí]
dane:
pludselige
estone:
ootamatu
eŭske:
bat-batean
filipine:
walang anu-ano
galege:
súbita
germane:
plötzlich
guĝarate:
અચાનક
haitie:
toudenkou
haŭse:
kwatsam
hinde:
अचानक
hungare:
hirtelen, váratlanul
igbe:
mberede
irlande:
tobann
islande:
skyndileg
japane:
突然の [とつぜんの]
jave:
dadakan
jide:
פּלוצעמדיק
jorube:
lojiji
kanare:
ಹಠಾತ್
kartvele:
მოულოდნელი
kazaĥe:
кенет
kimre:
sydyn
kirgize:
кокус
kmere:
រំពេច
koree:
갑자기
korsike:
issu
kose:
ngequbuliso
kroate:
nagli
kurde:
nişka
latine:
repentino
latve:
pēkšņs
laŭe:
ຢ່າງກະທັນຫັນ
litove:
staiga
makedone:
одеднаш
malagase:
tampoka
malaje:
secara tiba-tiba
malajalame:
പെട്ടെന്നുള്ള
malte:
f’daqqa
maorie:
ohorere
marate:
अचानक
monge:
ua ciav
mongole:
гэнэт
nepale:
अचानक
njanĝe:
mwadzidzidzi
okcidentfrise:
hommels
panĝabe:
ਅਚਾਨਕ
paŝtue:
ناڅاپه
pole:
nagle, naraz, raptem
ruande:
gitunguranye
ruse:
внезапно
samoe:
faʻafuaseʻi
sinde:
اوچتو
sinhale:
හදිසි
skotgaele:
gu h-obann
slovene:
nenadna
somale:
lama filaan ah
ŝone:
kasira
sote:
ka tsohanyetso
sunde:
ujug-ujug
svahile:
ghafla
taĝike:
нобаҳангом
taje:
ฉับพลัน
tamile:
திடீர்
tatare:
кинәт
telugue:
ఆకస్మిక
tibete:
ཧོབ་ཏེ་ཁ་ལ་
ukraine:
раптове
urdue:
اچانک
uzbeke:
kutilmagan
vjetname:
đột ngột
zulue:
engazelelwe

*subita

Tute rapide kaj neatendite okazanta: subita teruro vin timigas [4]; ŝi ŝirmis [la] novan ĉapelon kontraŭ subita pluvego [5]; [li] levis la kapon per subita movo kaj ekrigardis la oficiston IK ; la edzo de Marta enfalis en malsanon malfacilan kaj subitan, el kiu ne savis lin la konsiloj de la kuracistoj Marta ; morto terura, sed subita, fulma Marta ; cedante al subita ideo, ŝi ĝin plantis inter la ŝtonoj super […] la mortigita ĉevalo [6]; post brua vento subita silento PrV . SUB:abruptaVD:rapida
angle:
sudden
beloruse:
раптоўны, нечаканы, неспадзяваны, неспадзеўны
ĉeĥe:
náhlý
ĉine:
驟然 [zhòurán], 骤然 [zhòurán], 驟 [zhòu], 骤 [zhòu], 溘 [kè], 蓦 [mò], 驀 [mò], 突然 [tūrán], 猝 [cù], 蓦然 [mòrán], 驀然 [mòrán], 突 [tū], 勃 [bó], 頓時 [dùnshí], 顿时 [dùnshí], 忽而 [hūér], 咋 [zhà], 俄 [é], 猛然 [měngrán], 乍 [zhà], 忽然 [hūrán], 恍然 [huǎngrán], 搖身 [yáoshēn], 摇身 [yáoshēn]
france:
subit
germane:
plötzlich
hispane:
súbito, repentino
hungare:
hirtelen, váratlan
japane:
突然の [とつぜんの], 不意の [ふいの], 急な [きゅうな]
katalune:
sobtat, sobtós
nederlande:
plotseling
pole:
nagły, niespodziewany, raptowny
ruse:
внезапный, неожиданный, скоропостижный (pri morto)
slovake:
náhly
ukraine:
раптовий, несподіваний, наглий (про смерть)

administraj notoj