sink/i SPV

sinki

1.
Malleviĝi pro propra pezo: disĵetite iuj pecoj rapide sinkis, dum aliaj flosis laŭ la fluo [1]; bordo, kie ni sinkis kelkfoje ĝis la genuo en la ŝlimon [2]; plurfoje la ĉevaleto sinketis, sed ĉiam ĝi sukcesis sin liberigi [3]; sinkinta ĝis la ventro [4]; tute elĉerpita, mi sinkis sur stacidoman benkon [5]; la kamikaza teamo […] transprenis la sinkantan ŝipon kaj provis ĝin savi [6]; sinko-flugo [7]. VD:mergiĝi
2.
(figure) Droni3: ial neniom ofendite per la vorto „kreteno“, kaj eĉ agrable surprizite, Ivano ridetis kaj resinkis en la duondormon [8]. lante forsinkas la mondo transe de la duonhelo de mia brokanteja fotelo [9]; sinkante en erarvagaj gramatikaj detaloj [10].
3.
(evitinde) Malaltiĝi, subiri: se oni boras truegojn en la teron, povas sinki la grundakvo, tiel ke domoj malstabiliĝas [11]; meze de la 1980aj jaroj la prezo de nafto draste sinkis, dum la prezo de greno estis sur nekutime alta nivelo [12]; (figure) la suno malrapide sinkis sub la horizonton kaj grade riĉiĝis je pli kaj pli da koloroj [13].
1. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 62a, volumo 2a, p. 331a
2. Werner Schad: Orinoko-delto: Indianoj, marĉoj, arbarego, Monato, jaro 2000a, numero 11a, p. 20a
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Pramaljuna Morlino
4. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Pramaljuna Morlino
5. Monato, Albisturo Kvinke: Tenebro
6. Monato, Kalle Kniivilä: 15 jarojn post la pereo de la imperio
7. Ronnie Rakete: Sinko-flugo, Monato, 2000/03, p. 4
8. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 11a, p. 100a
9. Monato, Bernhard Pabst: Inter libroj posttagmeze
10. István Mészáros: Tra gramatiko vagi, Monato, 2000/07, p. 4
11. Monato, Walter Klag: Tramo-amo
12. Monato, Kalle Kniivilä: 15 jarojn post la pereo de la imperio
13. Monato, Frank Roger: La brulanta virino
angle:
sink
beloruse:
апускацца, пагружацца, спускацца, зьніжацца
bulgare:
потъвам, хлътвам
ĉeĥe:
klesat, nořit se, padat, ponořit se
ĉine:
下沉 [xiàchén], 陷于 [xiànyú], 陷於 [xiànyú], 沦 [lún], 淪 [lún]
france:
s'enfoncer (sombrer), sombrer
germane:
sinken ~eti: einsinken.
hispane:
hundirse
hungare:
süllyed, lesüllyed, lemerül
japane:
沈む [しずむ], 沈下する [ちんかする], 落ちる [おちる]
nederlande:
zinken
pole:
zapadać się, zatonąć
ruse:
погружаться, опускаться, тонуть, идти ко дну
slovake:
klesať, noriť sa
ukraine:
опускатися, падати, занурюватися, знижуватися

administraj notoj