mergi
(tr)
- Meti en likvaĵon, enprofundigi: mia seĝo portis min tra akvobaseno, en kiun mi estis mergita ĝis la kolo, poste ventolilo blovis al mi varman aeron VaK ; la salamandro devis nur denove mergi sin kaj simple elpaŝi, forpuŝi la malnovan haŭton KKr ; ŝi mergis kristkandelojn [por] ke estu iom festece VRA ; merginte en la harojn siajn sveltajn fingrojn kun la pinte fajlitaj ungoj, ŝi relegadis la skribitan MkM ; (figure) amikinoj mergitaj en tedaj geedzecoj enviis min [1]. dronigi, trempi
1.
Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
- angle:
- immerse
- beloruse:
- акунаць, апускаць (у вадкасьць) , пагружаць (у вадкасьць)
- ĉine:
- 沉浸 [chénjìn], 浸泡 [jìnpào], 浸洗 [jìnxǐ]
- france:
- immerger
- germane:
- tauchen, eintauchen, untertauchen
- hungare:
- bemerít, lemerít
- japane:
- つける, ひたす, 沈める [しずめる]
- nederlande:
- onderdompelen
- pole:
- zanurzać, pogrążać
- portugale:
- imergir, mergulhar (algo em um líquido
- ruse:
- окунать, окунуть, погрузить (в жидкость)
- ukraine:
- занурювати, зануряти, устромляти (в рідину)
mergiĝi
(ntr)
- Enlikviĝi, droni, surfundiĝi: mergiĝi en la lokajn varmajn kaj sulfitajn akvojn meze de frosta vintra nokto [2]; li mergiĝis en subkonscian lagon de emocioj [3]; la veraj faktoj mergiĝas en marĉo de […] duonfaktoj [4]. droni2, enabismiĝi, enakviĝi, plonĝi1, sinki
2.
Monato, Roberto Pigro: Saturnia: Vintra magio, 2012
3. Konstanten Krysakov: Kota akvo, Monato, 2000/03, p. 28
4. Monato, Paul Gubbins: Faktoj senfaktaj kaj murdo en la metroo, 2005
3. Konstanten Krysakov: Kota akvo, Monato, 2000/03, p. 28
4. Monato, Paul Gubbins: Faktoj senfaktaj kaj murdo en la metroo, 2005
- beloruse:
- акунацца, апускацца (у вадкасьць) , пагружацца (у вадкасьць)
- hungare:
- lemerül, elmerül, belemerül, elsüllyed
- japane:
- つかる, 沈む [しずむ]
- nederlande:
- zinken
- pole:
- pogrążać się, tonąć
- ruse:
- окунуться, погрузиться (в жидкость)
- ukraine:
- занурюватися
mergiĝo
- 1.
- Subiĝo en likvaĵon.
- 2.
- (figure) Plena eniĝo en ian medion: kelktagaj lingvaj mergiĝoj [5].
5.
I. Gonĉarova:
MASI 20-jara. Bela juna aĝo!, La Balta Ondo, 2015-07-06
- beloruse:
- пагружэньне
- france:
- immersion
elmergi
(tr)
Rim.:
En unu verko la vorto aperas plurloke en la senco „elĉerpi“:
elmergita de laboro kaj maldormo
VRA
.
6.
Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013, Kion opinias Alĝero pri la malia situacio?
- beloruse:
- вынуць (з вадкасьці)
- hungare:
- kidug (folyadékból), felszínre hoz (folyadékból)
- japane:
- 引き上げる [ひきあげる]
- nederlande:
- ophalen, uittrekken
- pole:
- wynurzać
- ruse:
- вынуть (из жидкости)
elmergiĝi
(ntr)
- (figure) Eliĝi; emerĝi: jen el la konfuzaj, sinkontraŭdiraj sentoj subite elmergiĝis alia, kiu preskaŭ ŝin sufokis: angoro CKv ; kurioze tiutempe reelmergiĝas ankaŭ pluraj temoj el lia junaĝa produktado [7].
7.
Monato, Roberto Pigro: La testamento de
Karavaĝo, 2013
- beloruse:
- вынырваць, паказвацца на паверхні
- ĉine:
- 浮出 [fúchū]
- france:
- émerger
- germane:
- auftauchen
- hungare:
- felbukkan (folyadékból)
- japane:
- 顔を出す [かおをだす], 浮かび出る [うかびでる]
- nederlande:
- oprijzen
- pole:
- wynurzać się
submergebla ŝipo
- Ŝipo ks, povanta veturi surakve kaj enakve: la unua superprofundakva duon-submergebla drilo-platformo de Ĉinio […] ekfunkciis en Ŝanhajo [8]; submarboato estas submergebla ŝipo.
8.
Niu Xueqin: Espero,
2011-05-24
- beloruse:
- субмарына, падводная лодка, падводны човен
- france:
- bateau submersible
- germane:
- Tauchboot, Unterwasserfahrzeug duon-sub~ebla: Halbtaucher....
- hungare:
- merülőképes hajó
- nederlande:
- duikboot
- pole:
- łódź podwodna, okręt podwodny
administraj notoj
sub~ebla ŝipo:
Mankas verkindiko en fonto.