sink/i SPV sinkiserĉi 'sinki' [sink.0i] (ntr) 1.[sink.0i.mallevigxi] Malleviĝi pro propra pezo: disĵetite iuj pecoj rapide sinkis, dum aliaj flosis laŭ la fluo [1]; bordo, kie ni sinkis kelkfoje ĝis la genuo en la ŝlimon [2]; plurfoje la ĉevaleto sinketis, sed ĉiam ĝi sukcesis sin liberigi [3]; sinkinta ĝis la ventro [4]; tute elĉerpita, mi sinkis sur stacidoman benkon [5]; la kamikaza teamo […] transprenis la sinkantan ŝipon kaj provis ĝin savi [6]; sinko-flugo [7]. mergiĝi 2.[sink.0i.FIG] (figure) Droni3: ial neniom ofendite per la vorto „kreteno“, kaj eĉ agrable surprizite, Ivano ridetis kaj resinkis en la duondormon [8]. lante forsinkas la mondo transe de la duonhelo de mia brokanteja fotelo [9]; sinkante en erarvagaj gramatikaj detaloj [10]. 3.[sink.0i.malaltigxi] (evitinde) Malaltiĝi, subiri: se oni boras truegojn en la teron, povas sinki la grundakvo, tiel ke domoj malstabiliĝas [11]; meze de la 1980aj jaroj la prezo de nafto draste sinkis, dum la prezo de greno estis sur nekutime alta nivelo [12]; (figure) la suno malrapide sinkis sub la horizonton kaj grade riĉiĝis je pli kaj pli da koloroj [13]. Rim.: Laŭ BL: Prefere diru subakviĝi, alfundi, alfundiĝi, droni, malleviĝi, enfali; (en la okazo de ŝipo) prefere diru perei. 1. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 62a, volumo 2a, p. 331a2. Werner Schad: Orinoko-delto: Indianoj, marĉoj, arbarego, Monato, jaro 2000a, numero 11a, p. 20a3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Pramaljuna Morlino4. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Pramaljuna Morlino5. Monato, Albisturo Kvinke: Tenebro6. Monato, Kalle Kniivilä: 15 jarojn post la pereo de la imperio7. Ronnie Rakete: Sinko-flugo, Monato, 2000/03, p. 48. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 11a, p. 100a9. Monato, Bernhard Pabst: Inter libroj posttagmeze10. István Mészáros: Tra gramatiko vagi, Monato, 2000/07, p. 411. Monato, Walter Klag: Tramo-amo12. Monato, Kalle Kniivilä: 15 jarojn post la pereo de la imperio13. Monato, Frank Roger: La brulanta virino angle: sink beloruse: апускацца, пагружацца, спускацца, зьніжацца bulgare: потъвам, хлътвам ĉeĥe: klesat, nořit se, padat, ponořit se ĉine: 下沉 [xiàchén], 陷于 [xiànyú], 陷於 [xiànyú], 沦 [lún], 淪 [lún] france: s'enfoncer (sombrer), sombrer germane: sinken ~eti: einsinken. hispane: hundirse hungare: süllyed, lesüllyed, lemerül japane: 沈む [しずむ], 沈下する [ちんかする], 落ちる [おちる] nederlande: zinken pole: zapadać się, zatonąć ruse: погружаться, опускаться, тонуть, идти ко дну slovake: klesať, noriť sa ukraine: опускатися, падати, занурюватися, знижуватися administraj notoj