ReVo
*fal/i PV

*fali

(ntr)
1.
Malleviĝi, iri de supre malsupren pro la propra pezo: falas pluvo, la folioj; ne falas frukto malproksime de l' arbo (la idoj similas al la gepatroj) PrV ; feliĉo vezike sin levas, sed baldaŭ falas kaj krevas PrV ; la botelo falis el mia mano; (figure) la suno jam falas (malleviĝas, subiras); (figure) la krepusko falas (alvenas); la nokto jam falas, kaj mi ne kolektis ankoraŭ salaton por la tagmanĝo [1]; (figure) sur kiujn okaze falas la rigardo de la sinjoro de la kreitaĵoj Marta ; (figure) radio de la suno, kiu falas tra la krado [2]; (figure) lasi fali la manojn (perdi la kuraĝon) PrV .
2.
(pri iuj objektoj) Etendiĝi malsupren; pendi ĝis iu malsupra nivelo: la (sceneja) kurteno falas (malleviĝis) [3]; falantaj vestoj (pendantaj malsupren); la robo falas ĝis la piedoj; apude sidis maljuna reĝo kun ora krono sur siaj longaj defalantaj haroj [4].
3.
Perdinte la ekvilibron fali 1 kaj trafi la teron: promenante sur la strato, mi falis [5]; trafinte ŝtonon mi preskaŭ falis; se mi scius, kie mi falos, mi tien metus tapiŝon (estus utile koni la estontecon) PrV ; la botelo falis el mia mano; fali svene; la muro falis (disfalis) [6]; fali en riveron, en kavaĵon, sur la genuoj; li falis sub la radojn de veturanta vagonaro [7]; eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas PrV ; (figure) la popolo falas sub la ŝarĝo de la impostoj (ne povas elteni tian pezon).
4.
(figure) (sur iun, al iu) (pri malbonintenculo, okazaĵo, pezo) Neatendite ataki, trafi: granda timo falis sur ilin, kaj ili forkuris, por sin kaŝi [8]; sur ilin falis teruro de la Eternulo [9]; ĉiuj ploregis, kaj falis sur la kolon de Paŭlo kaj lin kisis (sin amike ĵetis sur lin) [10]; profunda dormo falis sur Abramon [11]; la pesto falis sur Egipton [12]; la morto falos sur vin kaj sur viajn infanojn [13]; sur Egipton falis la plej granda malfeliĉo [14]; la insultoj de Viaj insultantoj falis sur min [15]; sur lian verton falos lia krimo [16]; se mi iam devus elekti fianĉinon, tiam la elekto pli volonte falus sur vin [17]; sur vin hodiaŭ falas la devo zorgi pri la orfa ŝtato [18]; la respondeco pri tiu ĉi ago ne falas sur vin [19]; la pliboneco de Esperanto antaŭ Volapuk [...] falas al ĉiu en la okulojn (estas evidenta) EE ;
Rim.: Ĉi tiu senco fontas el senco 1 pro tio, ke falantaj objektoj estas minacoj por tiu, kiu troviĝas sub ili.
VD:ataki, bati, frapi, renkonti, ricevi, trafi
5.
(figure) Malkreski, foje ĝis malapero: dum la pasintaj jaroj la energiprezoj falis [20]; lia aroganteco falis antaŭ la juĝisto; lia tuta libertinismo falis antaŭ la vereco de l' fakto [21]; nova streĉigo de la momente falinta energio Marta .
Rim.: Ĉi tiu senco fontas el senco 1 pro tio, ke vidate de alte, falanta objekto malproksimiĝas kaj finfine malaperas.
6.
(figure) Ricevinte sortobaton perei: la ministraro falis (devis eksiĝi); meze de la 17a jarcento, la tuta Ĉinio falis por la dua fojo sub la agreso de barbaroj [22]; Egipto falis de la malleviĝo de la pastraro [23]; Parizo falis je la 14-a de junio [24]; multaj falis (morte vundiĝis) el la popolo kaj mortis [25].
Rim.: Ĉi tiu senco fontas el senco 3 pro tio, ke la falo povas esti fatala.
VD:fiaski, malprosperi, malsukcesi
7.
(figure) (en ion) Trafi alian staton, ofte malpli favoran, el kiu malfacilas eliri: mi enfalis en malesperon tiel profundan Marta ; Marta enfalis en malsanon malfacilan kaj subitan Marta ; la virino, trompite, falis en pekon [26]; Fenicianoj falis en malfavoron de l' faraono [27]; la patro [...] enfalis en danĝeron perdi sian posedaĵon Marta ; Marta sensuspekte falis en insidan kaptilon Monato ; nia aristokrataro falis en mizeron, el kiu oni ne vidas eliron [28]; malbona sendito falas en malfeliĉon [29]; kiu havas malmolan koron, tiu falos en malfeliĉon [30]; refali en la rutinon, en la malmolan realecon; li ofte falis (enprofundiĝis) en mediton; fali en deklamadon (abrupte komenci kaj ne plu halti); fali en ies manojn: la tuta komerco kun la nekonataj popoloj [...] falos en la manojn de Egiptanoj (sub la potenco) kiel malalten mi falis! Marta ; falinton ĉiu atakas PrV ; ili falpuŝiĝos kaj falos [31].
Rim.: Ĉi tiu senco fontas el senco 3 pro tio, ke al perdo de ekvilibro kaj posta falo asociiĝas ideo pri risko rompiĝi aŭ ricevi vundon. Cetere la profundaĵo, en kiun oni falas, estas loko malagrabla, el kiu malfacilas eliri.
VD:abismo, degradi, dekadenci
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 16a
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Bildo el kastelremparo
3. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malgranda Tuk
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 22
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 6:20
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 10:7
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ii. kroniko 14:14
10. La Nova Testamento, La agoj 20:37
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 15:12
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 12a
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro X
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXII
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 69:9
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 7:16
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro 1a
19. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro 20a
20. Roland Rotsaert: Petrolo: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj, Monato, 2000/11, p. 8
21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 14a
22. LA MANĈURA: Formortanta lingvo de malplimulto en Ĉinio, Monato, 2001/01, p. 22
23. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro 11a
24. Vikipedio, Dua mondmilito
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 1:4
26. La Nova Testamento, I. Timoteo 2:14
27. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
28. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IV
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 13:17
30. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 28:14
31. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 46:7
afrikanse:
val
albane:
bien
amhare:
መውደቅ
angle:
fall
arabe:
سقط
armene:
անկում
azerbajĝane:
düşmək
beloruse:
падаць
bengale:
পড়া
birme:
ကျ
bosne:
pasti
ĉeĥe:
dopadat, dopadnout, klesat, padat, padat bez vlády, padnout, spadat, spadnout, upadat, upadnout
ĉine:
下跌 [xiàdiē], 跌落 [diēluò], 下浮 [xiàfú], 蹪 [tuí], 下落 [xiàluò], 沉落 [chénluò], 霣 [yǔn], 攧 [diān], 掉 [diào], 陷 [xiàn], 陨 [yǔn], 踜 [lèng]
dane:
falde
estone:
langeda
eŭske:
erori
filipine:
mahulog
france:
tomber, assaillir, chuter, dégringoler (tomber, décroître), décliner (tomber, décroître), s'effondrer, pleuvoir (en p. des ennuis) ne ~as frukto malproksime de l' arbo: les chiens ne font pas des chats. lasi ~i la manojn: baisser les bras, perdre courage. ~i svene: tomber dans les pommes. eĉ plej ruza vulpo en kaptilon ~as: personne n'est infaillible, à renard, renard et demi. ~is sur la kolon: sauter au cou de quelqu'un. ~as al ĉiu en la okulojn: sauter aux yeux (être évident), crever les yeux (être évident). ~i en ies manojn: tomber aux mains de qn, tomber sous l'emprise de qn. ~inton ĉiu atakas: on s'acharne sur l'homme à terre.
galege:
caer
germane:
fallen ~is sur la kolon: um den Hals fallen. ~as al ĉiu en la okulojn: in die Augen fallen.
guĝarate:
આવતા
haitie:
tonbe
haŭse:
fada
hinde:
गिरावट
hispane:
caer
hungare:
1. esik 2. leér, lelóg, legördül 3. elesik ~i svene: ájultan összerogy. 4. ráborul, ráront, eltalál ~is sur la kolon: nyakába ugrik. 5. csökken, alábbhagy 6. elbukik, megbukik 7. jut, kerül, esik (vhova)
igbe:
ada
indonezie:
jatuh
irlande:
titim
islande:
falla
japane:
落ちる [おちる]
jave:
tiba
jide:
פאַלן
jorube:
ti kuna
kanare:
ಬೀಳುತ್ತವೆ
kartvele:
დაეცემა
kazaĥe:
күз
kimre:
disgyn
kirgize:
түшөт
kmere:
ធ្លាក់ចុះ
koree:
가을
korsike:
innamurà
kose:
bawe
kroate:
pasti
kurde:
ketin
latine:
ceciderit
latve:
kritums
laŭe:
ຕົກລົງ
litove:
patenka
makedone:
паѓаат
malagase:
lavo
malaje:
jatuh
malajalame:
വീഴ്ച
malte:
jaqgħu
maorie:
hinga
marate:
पडणे
monge:
poob
mongole:
унах
nederlande:
vallen 5. dalen
nepale:
गिरावट
njanĝe:
kugwera
okcidentfrise:
falle
panĝabe:
ਡਿੱਗ
paŝtue:
راځي
pole:
1. padać, spadać, opadać ne ~as frukto malproksime de l' arbo: niedaleko pada jabłko od jabłoni. 2. opadać 3. upadać 4. napadać, rzucać się (na kogoś) ~as al ĉiu en la okulojn: rzucać się w oczy. 5. spadać, opadać 6. upadać 7. wpadać ~i en ies manojn: wpaść w czyjeś (niepowołane) ręce.
portugale:
cair, tombar, desabar, ruir
ruande:
kugwa
ruse:
падать, упасть, пасть, свалиться, рухнуть
samoe:
pauu
sinde:
گر
sinhale:
වැටීම
skotgaele:
tuit
slovake:
klesať, padať, spadnúť
slovene:
padec
somale:
dhici
ŝone:
kuwa
sote:
a oa
sunde:
labuh
svahile:
kuanguka
taĝike:
афтод
taje:
ตก
tamile:
விழ
tatare:
егылу
telugue:
వస్తాయి
tibete:
གཟའ་
turke:
düşmek
ukraine:
падати
urdue:
گر
uzbeke:
kuz
vjetname:
giảm
volapuke:
falön
zulue:
awe

falo

Ago fali: FIZ la libera falo de korpo; rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo PrV ; post la falo oni fariĝas singarda PrV ; alta muro, kies falo estos subita [32]; FIZ falo de potencialo (malaltiĝo); la falo de komunismo en Orienta Eŭropo; por ŝirmi [...] lian vivon kontraŭ falo sub glavon [33]; kiam altiĝas malvirtuloj, tiam multiĝas krimoj, sed virtuloj vidos ilian falon [34]; REL vestita kiel Evo antaŭ la faloZ (la peko).
angle:
fall
beloruse:
падзеньне
ĉeĥe:
dopad, pád (z výše)
france:
chute, baisse, capitulation, déchéance, déconfiture, dégringolade, écroulement, effondrement, faillite, fin, faute (péché originel), péché originel, reddition, renversement, tombée libera ~o: chute libre. rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen ~o: on ne fait pas d'omelette sans casser d'œufs, c'est le métier qui rentre!. post la ~o oni fariĝas singarda: chat échaudé craint l'eau froide.
hispane:
caída
hungare:
esés, csökkenés libera ~o: szabadesés.
indonezie:
kejatuhan
japane:
落下 [らっか], 転落 [てんらく], 転倒 [てんどう], 没落 [ぼつらく], 滅亡 [めつぼう]
nederlande:
val (het vallen)
pole:
upadek, spadek, opad, pad
ruse:
падение
slovake:
dopad, pád
turke:
düşme
ukraine:
падіння
volapuke:
fal

*faleti [35], duonfali, falŝanceliĝi

(ntr)
Preskaŭ fali farinte mispaŝon: se iu iras dum la nokto, li faletas, ĉar en li ne estas la lumo [36]; falŝanceliĝis miaj piedoj [37]. VD: Preskaŭa sinonimo: falpuŝiĝi.
angle:
stumble
beloruse:
спатыкацца
ĉine:
踉踉跄跄 [liàngliàngqiàngqiàng], 跲 [jiá], 踬 [zhì], 跎 [tuó], 趔 [liè], 跌跤 [diéjiāo], 蹶 [jué], 蹪 [tuí], 絆倒 [bàndǎo], 跶 [dā], 絆 [bàn], 踉跄 [liàngqiàng], 踜 [lèng], 旅程 [lǚchéng]
france:
broncher (trébucher), trébucher
germane:
straucheln, stolpern
hungare:
megbotlik
indonezie:
tersandung
japane:
つまずく, よろめく
nederlande:
struikelen
pole:
potykać się, potknąć się
ruse:
споткнуться
ukraine:
спотикатися

faligi

1.
Renversi, igi falinta: unu hako kverkon ne faligas PrV ; Esperanto faligas la lingvobarojn; li estas ŝtelisto kaj mi faligis lin de la ŝtuparo [38]; ili faligis en la akvon la porkideton [39]; la krizo faligis agrikulturon en malbonan situacion; la febro, kiu skuis vin kaj faligis sur la liton [40].
2.
Lasi fali: MAR faligi ankron; senespere faligi la brakojn.
3.
Defaligi ion, pluvigi, ŝuti: faligi pomojn de arbo; faligi kuglojn sur la malamikojn.
afrikanse:
drop
albane:
rënie
amhare:
ጣል ያድርጉ
arabe:
إسقاط
armene:
թողնել
azerbajĝane:
düşmək
beloruse:
кінуць, паваліць, упусьціць
bengale:
ঝরা
birme:
တစ်စက်
ĉeĥe:
kácet, porazit, porážet, povalit, skácet, svalit, upustit, vyvracet, vyvrátit, zbavit moci
dane:
drop
estone:
tilk
eŭske:
jaregin
france:
faire tomber, jeter (lâcher), lâcher (ne plus empêcher la chute) , faire pleuvoir (des balles, des ennuis), renverser (faire tomber) ~igi ankron: jeter l'ancre. ~igi la brakojn: baisser les bras, perdre courage.
galege:
caer
guĝarate:
છોડો
haitie:
gout
hinde:
ड्रॉप
hungare:
1. feldönt, ledönt 2. leenged, leereszt ~igi ankron: horgonyt vet. 3. leráz, záporoz
igbe:
dobe
indonezie:
menjatuhkan
irlande:
titim
islande:
falla
japane:
ドロップ
jave:
nyelehake
jide:
פאַלן
jorube:
ju
kanare:
ಬಿಡಿ
kartvele:
ვარდნა
kazaĥe:
тастау
kimre:
gollwng
kirgize:
тамчы
kmere:
ធ្លាក់ចុះ
koree:
드롭
korsike:
lintà
kose:
imenyu
kroate:
ispustiti
kurde:
dilopkirin
latine:
concrescunt
latve:
piliens
laŭe:
ລົງ
litove:
lašas
makedone:
капка
malagase:
mitete
malajalame:
ഡ്രോപ്പ്
malte:
qatra
maorie:
maturuturu
marate:
ड्रॉप
monge:
poob
mongole:
унагаах
nederlande:
doen vallen, vellen ~igi ankron: het anker uitwerpen.
njanĝe:
akuponya
okcidentfrise:
falle
panĝabe:
ਡ੍ਰੌਪ
paŝtue:
لر
pole:
1. przewracać, powalać, zwalać, obalać ~igi ankron: rzucać kotwicę. ~igi la brakojn: opuszczać ręce (np. z bezsilności). 3. zwalać, spychać, zepchnąć, zrzucać
ruande:
igitonyanga
ruse:
уронить, повалить, свалить, сбросить, сбить ~igi ankron: бросить якорь .
samoe:
pa’ū
sinde:
بوند
sinhale:
පහත
skotgaele:
leig
slovake:
zraziť, zvaliť
slovene:
spusti
somale:
dhicid
ŝone:
Donhedza
sote:
tlohele
sunde:
ngaragragkeun
svahile:
kuacha
taĝike:
тарки
taje:
หล่น
tamile:
கைவிட
tatare:
төшү
telugue:
డ్రాప్
turke:
düşürmek
ukraine:
падіння
urdue:
ڈراپ
uzbeke:
tomchi
vjetname:
rơi
zulue:
yokwehlisela

faligilo

1.
Falilo 1: neniu metu en la vojo de sia frato faligilon aŭ ian ofendilon [41]; gardu vin, por ke ĉi tiu via libereco ne fariĝu faligilo por la malfortuloj [42].
2.
(figure) =falilo 2
41. La Nova Testamento, Al la Romanoj 14:13
42. La Nova Testamento, I. Korintanoj 8:9
france:
achoppement, chausse-trappe, écueil (embûche), embûche (écueil), obstacle, piège (embûche)
hungare:
1. gáncs, buktató 2. csapda
nederlande:
val (bijv. een val zetten)

falilo

1.
Kaŭzo de falo: antaŭ blindulo ne kuŝigu falilon [43]; kaŝita en la tero estas lia falilo, kaj kaptiloj kontraŭ li estas sur la vojo [44].
2.
(figure) Kaŭzo de malhelpo, de malsukceso, de ruiniĝo: ne servu al iliaj dioj, ĉar tio estus falilo por vi [45].
angle:
snare, stumbling block
ĉeĥe:
kopaná past, propadliště, spadiště
ĉine:
2. 滅頂之災 [mièdǐngzhīzāi]
france:
achoppement, chausse-trappe, écueil (embûche), embûche (écueil), obstacle, piège (embûche)
germane:
1. Stolperstein 2. Stolperstein, Verderben
hungare:
1. gáncs, buktató 2. csapda
indonezie:
jerat
japane:
障害物 [しょうがいぶつ], つまずきの石 [つまずきのいし]
nederlande:
val (bijv. een val zetten)
pole:
2. zguba
slovake:
kopaná pasca, priepadlisko
ukraine:
пастка, сильце, капкан

defali

(ntr)
1.
Fali de loko, kie oni pendas: la flavaj folioj defalas de la branĉoj [46]; maljuna reĝo kun ora krono sur siaj longaj defalantaj haroj [47]; defalis florpetal' [48]; montgrimpante ili defalis de deklivo.
2.
(figure) Fali 7 de tre favora situacio en malfavoran: defali de siaj esperoj, pretendoj; la prospereco de la regno multe defalis; la defalo de la romana imperio estis malrapida; poste vualo defalis de miaj okuloj [49]. VD:degeneri, degradiĝi, dekadenciVD:sitelo.
3.
BIB Malfideliĝi, apostatiĝi, malaniĝi, forlasi partion, deturniĝi de, ribeli kontraŭ: la Izraelidoj defalis de la Eternulo [50]; defali de Dio (la religio) de siaj patroj [51]; Moab defalis de Izrael post la morto de Aĥab [52]; revenu, defalintaj infanoj! [53]; tiu popolo havas koron defaleman kaj neobeeman [54]. VD:devojiĝi
46. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Bildo el kastelremparo
47. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malgranda Tuk
48. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Optimismo
49. L. Lukina, E. Lukin, trad. J. Finkel: La misiistoj, 2000
50. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 44:15
51. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 5:25
52. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 1:1
53. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 3:14
54. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 5:23
beloruse:
1. адпадаць, выпадаць, вываліцца 2. заняпасьці
ĉeĥe:
odpadnout
ĉine:
浸一下 [jìnyīxià], 掉落 [diàoluò], 脫 [tuō]
france:
tomber (de là où l'on pendait) , déchanter, décliner (perdre une position avantageuse), tomber de haut (déchanter), renier sa foi, revenir (de ses illusions) de~o: déchéance, déclin.
germane:
1. herabfallen, ausfallen
hebree:
לנשור
hungare:
1. leesik, lehull 2. bukik, hanyatlik de~o: bukás, hanyatlás. 3. elszakad, elpártol, hűtlenné válik
japane:
離れ落ちる [はなれおちる], 脱落する [だつらくする], 離脱する [りだつする]
nederlande:
afvallen (v.e.godsdienst) 1. afvallen (bladeren bijv.) de~o: val (v.e.rijk bijv.).
pole:
1. spadać, odpadać 2. popadać (np. w niełaskę), spadać (o znaczeniu, ważności), upadać de~o: upadek.
ruse:
1. отпасть, отвалиться, выпасть (о зубах) 2. прийти в упадок 3. отпасть
slovake:
poklesnúť
ukraine:
відпадати, випадати, опадати

defalaĵo

1.
Defalinta parto de io.
2.
Forĵetaĵo: laboremaj vermoj, kiuj trafosas la legomajn defalaĵojn kaj ŝanĝas ilin en fekundigan substancon [55]; prilabori la nuklean defalaĵon [56].
beloruse:
адкіды
ĉine:
叛教 [pànjiào], 背教 [bèijiào], 下脚料 [xiàjiǎoliào], 剪報 [jiǎnbào]
france:
déchet
germane:
Abfall
hebree:
נפל
hungare:
hulladék
indonezie:
limbah, sampah
japane:
くず, かす, 廃棄物 [はいきぶつ]
nederlande:
afval
pole:
odpadek
ruse:
отбросы
ukraine:
відходи, покидьки

*disfali

(ntr)
Diseriĝante ruiniĝi, perei: pro la tertremo multaj domoj disfalis; de guto post guto disfalas granito PrV ; la kadavro jam disfalis en putraĵon; disfalo de societo, entrepreno, regno; nia lingvo [...] dum sia dudekkvinjara vivo [...] eltenis [...] neniam minacante disfali en dialektojn [57]. VD:argumento, diseriĝi
57. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
beloruse:
развальвацца, распадацца
ĉeĥe:
hroutit se, rozpadnout se, sesout se, spadnout, zřítit se (stavba)
ĉine:
倾颓 [qīngtuí], 土崩瓦解 [tǔbēngwǎjiě], 散板 [sǎnbǎn], 散架 [sǎnjià], 脫節 [tuōjié], 腐朽化 [fǔxiǔhuà], 四分五裂 [sìfēnwǔliè], 破敝 [pòbì], 崩 [bēng]
france:
se décomposer, se désagréger, se disloquer, se morceler, tomber en morceaux
germane:
zerfallen, einstürzen, auseinander fallen
hebree:
להתפורר
hungare:
szétesik, széthullik
japane:
崩れ落ちる [くずれおちる], 崩壊する [ほうかいする]
nederlande:
uiteenvallen
pole:
rozpadać się de guto post guto dis~as granito: kropla drąży skałę .
ruse:
развалиться , распасться
slovake:
rozpadnúť sa, zrútiť sa
tibete:
རུལ་
tokipone:
pakala
ukraine:
розпадатися

disfalo

1.
Procezo (kutime iom daŭra), dum kiu ia tuto disiĝas en partojn: disfalo de imperio.
2.
Ruiniĝo, kadukiĝo, degenero de sistemo: En Kipro, la financa disfalo okazis en katastrofa maniero kun severaj ekonomiaj kaj politikaj konsekvencoj [58]; jen la granda socia cunamo, la disfalo de la ordo kun senfina banditismo, ŝakrado, narkotaĵ-komerco [59].
3.
Fizika aŭ ĥemia procezo, en kiu unu substanco malkomponiĝas aŭ ŝanĝiĝas en alia(j)n: dum radioaktiva disfalo radiumo transformiĝas en radonon [60]; gardi la lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj [61].
58. Lenio MAROBIN: Ekonomia fatoMonato
59. Gilbert LEDON: Cunamoj tutmondeMonato
60. Jurij N. Sokolov: Ekologio de homo el sistema vidpunkto, Odeso, 1996, p. 16
61. Zamenhof: Antaŭparolo al FKLudoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
ĉine:
衰变 [shuāibiàn]
germane:
Zerfall
ruse:
1. распад 2. распад, развал, разложение, упадок, разруха 3. распад, разложение, диссоциация (хим.)
ukraine:
розпадання, розпад

*elfali

(ntr)
Fali el la interno de io: dum ŝi parolis, elfalis el ŝia buŝo multego da diamantoj [62]; nuksoj venis, kiam dentoj elfalis PrV ; se ĉe iu elfalis la haroj sur la kapo [...] [63]; Aĥazja elfalis tra la krado de sia supra ĉambro en Samario, kaj malsaniĝis [64]; antaŭ ol venis al ŝi la akuŝiĝaj suferoj, ŝi elfaligis filon [65]; mi elfaligos viajn sagojn el via dekstra mano [66].
beloruse:
выпадаць, вывальвацца
ĉeĥe:
vypadnout, vypadávat
france:
tomber (de l'intérieur de)
germane:
herausfallen
hungare:
kiesik, kihullik
japane:
抜け落ちる [ぬけおちる]
nederlande:
uit iets vallen
pole:
wypadać
ruse:
вывалиться, выпасть, выпадать
slovake:
vypadnúť
ukraine:
випадати

*enfali

(ntr)
1.
Fali en ion profundan; penetri falante: enfali en kavaĵon, truon, riveron; sablero enfalis en mian okulon [67].
2.
(figure) Fali 7: lupo kaptas, sed li ankaŭ enfalas PrV ; enfali en malsanon Marta [68]; enfali en danĝeron, mizeron, malesperon, deklamadon Marta .
3.
Rapide sin ĵeti en ion: la knaboj tumulte enfalis en la salonon. VD:entrepreni, invadi.
4.
(pri surfaco de io) Kaviĝi pro manko de subteno: enfalinta brustoB ; ŝiaj nigraj, belaj, iom enfalintaj okuloj Marta .
beloruse:
упадаць, увальвацца, западаць
ĉeĥe:
vpadnout
ĉine:
落入 [luòrù], 跌入 [diērù], 掉入 [diàorù], 侵入 [qīnrù], 进入 [jìnrù]
france:
tomber, s'affaisser, se creuser, débouler (dans un lieu), envahir, foncer (dans un lieu), se jeter (dans un lieu), se précipiter (dans un lieu), se ruer (dans un lieu)
hungare:
1. beleesik 2. beleesik, kerül (vhova), jut (vhova) 3. beleveti magát 4. beesik, behorpad en~inta brusto: behorpadt mell.
japane:
落ち込む [おちこむ], 陥る [おちいる]
nederlande:
2. vervallen 3. binnenvallen 4. invallen
pole:
1. wpadać 2. wpadać (w rozpacz), popadać (w rozpacz), zapadać (na zdrowiu) lupo kaptas, sed li ankaŭ en~as: nosił wilk razy kilka, ponieśli i wilka. 3. wpadać 4. zapadać się en~inta brusto: zapadnięta klatka piersiowa. en~intaj okuloj: zapadnięte oczy.
ruse:
1. упасть, провалиться 2. впасть, впадать 3. ввалиться 4. впасть, ввалиться en~inta brusto: впалая грудь.
slovake:
padnúť do niečoho

enfaliloZ , enfalejo, enfalujoZ

Kaptilo konsistanta el kaŝita fosaĵo, en kiun iu enfalos: kliniĝante super la enfalujo kaj eltirante je malgranda vosto unu el la [...] aproj [69]. SIN:enfalejo, enfalujo
69. Julio Vern, elfrancigis Jerzy Wałaszek Geo: La mistera insulo, Ĉapitro XXII
beloruse:
пастка
ĉeĥe:
past
france:
fosse (piège), piège (fosse)
hungare:
csapda
japane:
落とし穴 [おとしあな], わな
nederlande:
val (v..dieren bijv.)
pole:
zapadnia, wilczy dół
ruse:
западня, ловушка
slovake:
pasca
ukraine:
пастка, сильце, капкан

enfaligi

(tr)
Faligi en kavaĵon, en profundaĵon; en malbonan situacion: Dio povas forpreni kiel ankaŭ doni la riĉaĵojn, se ni ne helpos al la malriĉuloj, kiujn Li enfaligis en la staton de mizeruloj [70].
70. -, trad. G. Cox: La Blindulo Baba Abdala, [1908?]
ĉine:
扔进 [rēngjìn], 下 [xià]
france:
faire tomber, piéger

forfali

(ntr)
Fali kaj malaperi, fali kaj perei: la esperojn de mia vivo mi vidis forfali en la abismonZ ; mi pensis pri tiuj miloj da kadavroj forfalintaj sur la batalkampo.
beloruse:
адвальвацца, адпадаць
ĉeĥe:
odpadnout, padnout v boji, zapadnout
france:
s'abîmer (tomber, disparaître)
hungare:
elbukik, elhullik
japane:
落ちて消えうせる [おちてきえうせる]
nederlande:
wegvallen
pole:
polegać (np. w walce), polec (np. w walce)
ruse:
отвалиться, отпасть
slovake:
odpadnúť, padnúť v boji
ukraine:
опадати, відпадати, випадати

piedbare faligi

Faligi iun ŝovante sian piedon antaŭ lian paŝon: tio ne okazis honeste. Li piedbare faligis vin [71]. VD:krurfalĉo
71. A. Kivi, trad. H. Hall: La Botistoj, 1919
beloruse:
даць падножку
ĉeĥe:
podtrhnout nastavením nohy
france:
faire un croc-en-jambe
germane:
ein Bein stellen
slovake:
podtrhnúť nastavením nohy

rulfali

(ntr)
Ruliĝi laŭ deklivo malsupren: la sono de rulfalanta ŝtono [72].
ĉeĥe:
skutálet se, valit se, řítit se
france:
rouler (vers le bas), débouler (rouler vers le bas) , dégringoler (rouler vers le bas)
germane:
hinunterrollen, purzeln
hungare:
felbukfencezik
indonezie:
menggelinding
japane:
転げ落ちる [ころげおちる], ひっくり返る [ひっくりかえる]
pole:
staczać się
slovake:
kotúľavo padať
ukraine:
закочуватися

subfali

(ntr)
1.
Fleksiĝi, malleviĝi sub io tro peza: la branĉoj subfalis sub la neĝo.
2.
(figure) Ne kapabli kontraŭstari al, cedi al, esti subpremita, venkita de: li subfalis sub la malfeliĉo; mi ne subfalis al la malbona sorto Marta .
beloruse:
падпадаць
ĉeĥe:
padnout pod
france:
ployer (intr)
hungare:
1. alákerül 2. összeroskad
japane:
たわむ, 屈服する [くっぷくする]
nederlande:
vallen (door druk van iets)
pole:
upadać (pod ciężarem ...), uginać się (pod ciężarem ...)
ruse:
подпадать, подпасть
slovake:
klesnúť, poddať sa, podľahnúť
ukraine:
підпадати, згинатися

superfali

(ntr)
Surfali: teruro superfalos lin kiel akvo [73]; dum la bovoj estis plugantaj [...] superfalis ilin la Ŝebaanoj, kaj forprenis ilin [74].
beloruse:
нападаць
ĉeĥe:
přepadnout (přes)
france:
s'abattre (sur qn), assaillir, attaquer
hungare:
rajtaüt, megtámad
nederlande:
aanvallen, overvallen
pole:
spadać na, napadać na
ruse:
нападать, напасть, навалиться
slovake:
prepadnúť (cez)

surfali

(ntr)
Subite ataki: ni atakos lin, en kiu ajn loko li troviĝos, kaj ni surfalos sur lin, kiel falas la roso sur la teron [75]. VD:sturmi
beloruse:
нападаць
france:
s'abattre (sur qn), assaillir, attaquer
hungare:
rajtaüt, megtámad
japane:
倒れかかる [たおれかかる]
nederlande:
aanvallen, overvallen
pole:
spadać na, napadać na
ruse:
нападать, напасть, навалиться

akvofalo

GEOG Daŭra akvofluo, rapide falanta de altaĵo; falakvo: amaso da sovaĝaj anasoj [...] ĉe la akvofalo leviĝis en la aeron [76]; la itinero de la unuaj surgrimpintoj de Everesto pasis tra glaciiĝinta akvofalo [77]; la rivero tie falis malsupren en grandioza akvofalo [78]. VD:kaskado, katarakto
76. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, ĝardeno de la paradizo
77. Sir Edmund Hillary: Vivo dediĉe al la ŝerpoj, Monato, 2000/10, p. 18
78. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Kunvojaĝantoj
angle:
waterfall, cascade
beloruse:
вадаспад
bretone:
lamm-dour
bulgare:
водопад
ĉeĥe:
vodopád
ĉine:
悬泉 [xuánquán], 瀑布 [pùbù], 瀑 [pù], 瀑 [bào]
france:
cascade, chute d'eau
germane:
Wasserfall
hebree:
מפל מים
hispane:
cascada
indonezie:
air terjun
japane:
[たき]
nederlande:
waterval
pole:
wodospad, wodogrzmoty, siklawa
portugale:
cachoeira, cascata, queda-d'água
ruse:
водопад
slovake:
vodopád
turke:
şelale
ukraine:
водоспад

arbofaligisto

HOR Lignohakisto: en lia domo loĝas krom li ses aliaj arbofaligistoj [79]; neniu pli bone konis tiun regionon ol Paĉjo, kiu dum multaj jaroj laboris tie kiel arbofaligisto kaj kangurupafisto [80].
79. W. Brecht, trad. A. Kemény: Nia bonfaranto, Literatura mondo, 1932:10
80. T. Steele: Liberiga perspektivo, en: Australia Felix, 1999
beloruse:
дрывасек
bretone:
koataer
ĉeĥe:
dřevař, dřevorubec
france:
bûcheron
germane:
Holzfäller
hispane:
leñador
hungare:
favágó
indonezie:
penebang (pohon)
itale:
boscaiolo
nederlande:
houthakker
portugale:
lenhador
ruse:
дровосек
slovake:
drevorubač
ukraine:
лісоруб

kurzofalo

EKON Malplipreziĝo de kurza valoro: pezis sur la fina bilanco ... interalie la kurzofalo de la usona dolaro [81].
81. A. Zecchin: La kontoj de Vatikano..., Monato, 2008-10, p. 15
beloruse:
паніжэньне курсу, падзеньне курсу
ĉine:
行情暴跌 [hángqíngbàodié], 匯價暴跌 [huìjiàbàodié], 股市急挫 [gǔshìjícuò]
germane:
Kursrückgang, Kurseinbruch
hungare:
árfolyamesés, árfolyamcsökkenés
indonezie:
penurunan harga
japane:
下げ相場 [さげそうば], 相場の下落 [そうばのげらく]
nederlande:
koersdaling
pole:
spadek kursu, spadek notowań, bessa
rumane:
cădere
ruse:
понижение курса, падение курса
ukraine:
падіння курсу

falpuŝiĝi

(ntr)
Renkonti obstaklon per la piedo kaj tial perdi la ekvilibron; (metafore) peki: sur la manoj ili vin portos, por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo [82]; la vojo de malpiuloj estas kiel mallumo: ili ne scias, je kio ili falpuŝiĝos [83]; se iu ne falpuŝiĝas parole, tiu estas perfekta homo, kapabla bridi ankaŭ la tutan korpon [84]; mi metos antaŭ ĉi tiu popolo falpuŝilon, kaj sur ĝi falpuŝiĝos kune patroj kaj filoj [85]. VD: Preskaŭa sinonimo: faleti.
beloruse:
спатыкацца
france:
achopper (buter du pied), buter, faillir (commettre un faute), heurter, trébucher
hungare:
elbotlik, megbotlik
nederlande:
zich stoten
pole:
potykać się, potknąć się
ruse:
споткнуться , спотыкаться

ŝtono de falpuŝiĝoPrV

(frazaĵo)
Stumblilo: la unua ŝtono de falpuŝiĝo kiun mi renkontis estis [la vorto] „pliko“ [86].
beloruse:
камень спатыкненьня, падводны камень
france:
pierre d'achoppement
hungare:
buktató
nederlande:
steen des aanstoots
ruse:
камень преткновения

veterdisfalo

GEOL Efiko de erozio, ĥemiaj reakcioj kaj vivaĵoj sur ŝtonoj, kaŭzanta supraĵan diseriĝon kaj kolorŝanĝon: bakterioj ĉeestantaj en la tero agas kiel katalizilo en la procezo de veterdisfalo de la petroj [87].
87. Kvantumo: Hipotezo de Gaja..., 2010-11-25
angle:
weathering
beloruse:
выветрываньне
france:
météorisation
indonezie:
pelapukan (krn cuaca)
itale:
meteorizzazione

administraj notoj

pri ~i 2.:
      PIV1 havas ekzemplon samtipan „la ŝtrumpoj ~as
      ĝis la kalkanoj“, kiun la nuna difino ne kovras.
      Ĉu tia uzo vere ekzistas? [MB]
    
pri de~aĵo:
    Pola Radio sisteme uzas „forfalaĵo“ por ĉi tiu senco.
    [MB]
  
pri en~ilo, en~ejo, en~ujo:
Mi ne trovis ekzemplojn por en~ilo, en~ejo [WD]
~o: Mankas verkindiko en fonto.
en~i: Mankas verkindiko en fonto.
en~ilo, en~ejo, en~ujo: Mankas verkindiko en fonto.
for~i: Mankas verkindiko en fonto.