*entrepren/i PV

*entrepreni

(tr)
Komenci la plenumadon de grava tasko, kiun oni prenis sur sin: ili entreprenis pilgriman vojaĝon al la tombo de Homero [1]; tenu vian gloron kaj sidu hejme, kial vi volas entrepreni aferon malfeliĉan [2]? mi entreprenis grandajn farojn: mi konstruis al mi domojn, mi plantis al mi vinberejojn [3]; ili entreprenis mortigi lin [4]; tiun ĉi publikon konvinki ni ne entreprenas, ĉar ĉiuj niaj vortoj pereus vane [5]; kion ajn entreprenos tiu homo, li ĉiam feliĉe sukcesos [6]; entrepreni la kreadon de lingvo, doni al ĝi jam antaŭe nomon, trumpeti pri ĝi al la leganta mondo ― ĉio tio ĉi estas tre facila, ― sed feliĉe fini tiun ĉi laboron estas tute ne tiel facile [7]; instruitulo entreprenis gravan sciencan laboron, sed ne havis la rimedojn por ĝin efektivigi [8]; multe entreprenis, sed ne multe eltenis PrV . VD:akcepti3, devontigi sin, surpreni2, taskiĝi
angle:
undertake
beloruse:
прадпрымаць, пачынаць, распачынаць
ĉeĥe:
podnikat
ĉine:
进取 [jìnqǔ], 着手 [zhuóshǒu]
france:
entreprendre
germane:
unternehmen, in Angriff nehmen
hispane:
emprender, encargarse de
hungare:
vállalkozik
japane:
企てる [くわだてる], 着手する [ちゃくしゅする], 取りかかる [とりかかる]
katalune:
emprendre
pole:
przedsięwziąć
portugale:
empreender
ruse:
предпринять
slovake:
podnikať
ukraine:
розпочинати, братися за...

entrepreno

1.
Ago de tiu, kiu entreprenas: estu gajaj […] en ĉiu entrepreno de viaj manoj, per kiu benis vin la Eternulo [9]; ili ribeladis per siaj entreprenoj, kaj ili senfortiĝis pro sia krimeco [10]; kie ne estas konsilo, tie la entreprenoj neniiĝas [11]; [li] rifuzis partopreni en la entrepreno [12].
2.
Entreprenitaĵo: ili dungadis kontraŭ ili konsilistojn, por detrui ilian entreprenon [13]; [li] sukcesis en ĉiuj entreprenoj [14]; konstruado de lokomotivoj estas infana entrepreno, […] ĝi estas ne ebla [15]; la homaranismo estas ne „entrepreno“, kies valoro dependas de ĝia atendata sukceso aŭ malsukceso, sed nur „principaro“ [16]; ordo estas beno por ĉiu entrepreno PrV . VD:projekto1
3.
EKON Institucio kun difinita komerca celo: senkapitala entrepreno [17]; mi estas aktiva kompanianino de mia edzo en industria entrepreno Marta ; apud la multmerita Literatura Mondo […] kreiĝis jam frue aliaj entreprenoj [18]; albanoj laboras en la minejo aŭ en aliaj entreprenoj de la regiono [19]; kazaĥa entrepreno, kiu prizorgas la liveradon de medicinaj varoj [20]; la Internacia Asocio de Entreprenoj el la Farmacia Industrio [21]. SIN:firmao, kompanio2
beloruse:
1. прадпрыманьне, пачынаньне 2. прадпрыемства, справа, пачынаньне 3. прадпрыемства, фірма, кампанія
ĉeĥe:
podnik, závod
ĉine:
[chǎng], 企业 [qǐyè]
france:
entreprise
germane:
1. Unternehmung, Vorhaben 2. Unternehmung, Vorhaben 3. Unternehmen
hebree:
חֶברָה, עסק, מפעל
hispane:
1. empresa (acción o tarea) 3. empresa
hungare:
1. vállalkozás 2. vállalkozás, kezdeményezés 3. vállalat
japane:
企て [くわだて], 計画 [けいかく], 企業 [きぎょう], 事業 [じぎょう]
pole:
1. przedsięwzięcie 2. przedsięwzięcie, sprawa, impreza (pot.) 3. przedsiębiorstwo, biznes (pot.), zakład (produkcyjny), firma
ruse:
1. начинание 2. начинание, предприятие 3. предприятие
slovake:
podnik, podujatie
ukraine:
промислове підприємство

entreprenema

Volonte, spontanee surprenanta taskon: vidu do tiun ĉi kuraĝan entrepreneman kapon, kiel ĝi forĝas kaj plenumas planojn [22]; li estas tre entreprenema, ŝanco lin favoris [23].
22. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
23. J. Benavente, trad. V. Inglada Ors: La Nesia Hejmo, La Suno Hispana, 1909-01 (61)
beloruse:
прадпрымальны, пракідкі, паваротлівы (у бізнэсе)
ĉine:
有进取心 [yǒujìnqǔxīn], 有事业心 [yǒushìyèxīn], 进取 [jìnqǔ]
france:
entreprenant
hungare:
vállalkozó szellemű
japane:
進取の気性にとんだ [しんしゅのきしょうにとんだ], 積極的な [せっきょくてきな]
pole:
przedsiębiorczy, obrotny
ukraine:
підприємливий, заповзятливий

entreprenisto

EKON Homo, kiu profesie entreprenas laborojn por aliaj personoj: entreprenisto por masonado, domkonstruado, transportado ktp; neniu komercisto, neniu entreprenisto povis min trompi [24]; la grafino deziris, ke ŝia patro observu mem tiujn laborojn […], do la komandanto ĉefis la entreprenistojn por la restarigoj kaj la plibeligoj, kiujn ŝi plenumigis [25]; ekonomia konkurado de diversnaciaj financistoj kaj entreprenistoj estas ĉiam prezentata kiel konkurado inter nacioj [26].
beloruse:
прадпрымальнік
ĉine:
企业家 [qìyèjiā], 企业家 [qǐyèjiā]
france:
entrepreneur
germane:
Unternehmer
hebree:
יזם
hispane:
empresario
hungare:
vállalkozó
japane:
企業家 [きぎょうか], 事業家 [じぎょうか]
katalune:
empresari
pole:
przedsiębiorca, biznesmen
ruse:
предприниматель
ukraine:
підприємець, антрепренер, підрядчик

kunkapitala entrepreno

EKON Komuna entrepreno de du firmaoj — ofte diversnaciaj — kiuj dividas la investon kaj la profitojn aŭ malprofitojn de la komunaĵo: laŭ informo, Sueza Grupo jam subskribis kun Ĉinio proksimume 150 kontraktojn pri projektado kaj konstruado de akvo-traktaj fabrikoj, starigis kun-kapitalajn entreprenojn en 16 ĉinaj urboj [27].
27. Ĉina Radio Internacia: Pri-mediprotektaj potencoj..., 2006-02-11
angle:
joint venture
beloruse:
сумеснае прадпрыемства
ĉine:
合資經營 [hézījīngyíng], 合資企業 [hézīqǐyè], 合資公司 [hézīgōngsī], 合營 [héyíng]
france:
coentreprise, joint venture
germane:
Joint Venture

administraj notoj