katarakto
(malofte) (evitinde)
- Akvofalo, precipe iu el la iamaj 6 kaskadoj de Nilo: mi estas libera fiŝisto ..., mi povas veturi sur la tuta Nilo, de la unua katarakto ĝis la maro [1].
Rim. 1:
La greka etimo indikas simple ian ajn akvofalon, kaj estas
nenia motivo preferi ĝin ol la pli klarajn vortojn
estperantajn (akvofalo, kaskado). Fakte, la Nilaj kaskadoj
plejparte malaperis post la konstruo de la Asuana digo; la
kontraŭfluan navigadon en iama kaskado Nila oni povas vidi en
la bildo ĉe
http://www.utdallas.edu/dept/geoscience/remsens/Nile/OldCataract.html
[Sergio Pokrovskij]
Rim. 2:
Samforma fundamenta vorto
katarakto
(la nomo de okulmalsano) nun estas perceptata kiel homonimo
(tiel en PIV2). Tiel jes estas en la moderna pensmaniero,
kvankam historie la sencojn interrilatis la erara opinio de la
antikvuloj, ke la okulmalsanon kaŭzas tralikiĝo (do,
„akvofalo“) de pigmento en la kristalinon.
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 12a
- angle:
- cataract
- ĉeĥe:
- katarakt, peřeje, stupňovitý vodopád
- france:
- cataracte, chute d'eau
- germane:
- (großer) Wasserfall, Stromschnelle
- japane:
- 大きい滝 [おおきいたき], 瀑布 [ばくふ]
- nederlande:
- waterval (ontr.), cataract (waterval)(ontr.)
- pole:
- katarakta (próg rzeczny)
- rumane:
- cascadă
- slovake:
- beľmo, katarakta, šedý očný zákal
- ukraine:
- катаракта, помутніння кришталика