*sukces/i

*sukcesi

(ntr)
1.
(iu) Atingi deziratan rezulton: li ĉiam sukcesis fine atingi indulgon ĉe siaj persekutantoj [1]; terurite la barbulo volis forkuri, sed li ne sukcesis [2]; tiuj saĝaj paroloj ne sukcesis kvietigi Beatricon [3]; per aludoj kaj ruzoj li sukcesis komprenigi, ke oni plenigu lian tornistron [4].
Rim.: En tiu senco „sukcesi“ kutime aperas kun infinitivo.
2.
(io) Konduki al kontentiga rezulto: por kio vi kontraŭagas al la vortoj de la Eternulo? tio ja ne sukcesos [5]; la eksperimento sukcesis pli perfekte ol esperis Eduardo [6]; unua provo ne sukcesis [7]; mi jam feliĉe enigis la kojnon kaj ĉio sukcesus bone, sed la malbenita kojno elglitis [8]; [ŝi] lin frenezigis de varmegaj karesoj [kaj] tiu rimedo kelkafoje ankoraŭ sukcesis [9]; ĉu tiu ĉi laboro entute sukcesos al la komitato, ĉu ĝi ne daŭros senfinan serion da jaroj [10]? feliĉe la entrepreno de la Amerika Societo ne sukcesis [11]; kiun la sorto karesas, al tiu ĉio sukcesas [12].
3.
(iu) Atingi altan statuson; prosperi en entrepreno: kion ajn entreprenos tiu homo, li ĉiam feliĉe sukcesos [13]; la politika deziro sukcesi povas esti pasia, preskaŭ freneza ĉe kelkaj [14]; se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas PrV ; kiun la sorto karesos tiu sukcesos PrV . SIN:prosperi, bonstati, flori
angle:
succeed
beloruse:
мець посьпех, дасягаць посьпеху
ĉeĥe:
dokázat, mít úspěch, stačit něco udělat, umět, uspět
ĉine:
成功 [chénggōng], 遂 [suì]
france:
réussir
germane:
1. können (erfolgreich), erfolgreich sein 2. gelingen, glücken, erfolgreich verlaufen 3. Erfolg haben, erfolgreich sein
hispane:
3. tener feliz resultado, ocurrir felizmente
hungare:
2. sikerül 3. sikeres, sikerül neki
japane:
成功する [せいこうする], うまくいく
katalune:
2. resultar 3. aconseguir de, reeixir, sortir-se'n
nederlande:
slagen, succes hebben
nepale:
सफलता
okcitane:
3. arribar, capitar
pole:
sukces odnieść, poszczęścić się, powodzenie mieć, wskórać
ruse:
2. иметь успех, удасться 3. преуспеть, достигнуть успеха, смочь, суметь
slovake:
docieliť, dokázať, mať úspech, uspieť
tokipone:
kama
ukraine:
устигати, мати успіх

*sukcesa

Tia, ke ĝi sukcesas: ni eksciu, ĉu estos sukcesa nia vojo [15]; li estos ankoraŭ malpli sukcesa ol la fratoj [16]; tiu penado estis sukcesa kaj rapida Marta ; sukcesa argumentado kaj konvinkado [17]; nun mi deziras al vi ĉiuj gajan feston kaj sukcesan laboron [18]; sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj [19]. VD:bonŝanca, feliĉa2, prospera
beloruse:
пасьпяховы
ĉeĥe:
podařený, úspěšný
ĉine:
成功 [chénggōng], 皇皇 [huánghuáng], 世界各地暢銷 [shìjiègèdìchàngxiāo], 世界各地畅销 [shìjiègèdìchàngxiāo], 亨通 [hēngtōng], 取得了圆满成功 [qǔdéliǎoyuánmǎnchénggōng], 取得了圓滿成功 [qǔdéliǎoyuánmǎnchénggōng], 取得了显著的发展 [qǔdéliǎoxiǎnzhùdefāzhǎn], 取得了顯著的發展 [qǔdéliǎoxiǎnzhùdefāzhǎn], 成功的 [chénggōngde], 成就輝煌 [chéngjiùhuīhuáng], 成就辉煌 [chéngjiùhuīhuáng], 成效显著 [chéngxiàoxiǎnzhù], 成效顯著 [chéngxiàoxiǎnzhù], 成績合格 [chéngjīhégé], 成绩合格 [chéngjīhégé], 有成 [yǒuchéng], 有成就 [yǒuchéngjiù], 深受广大用户青睐 [shēnshòuguǎngdàyònghùqīnglài], 深受廣大用戶青睞 [shēnshòuguǎngdàyònghùqīnglài], 兴旺 [xīngwàng], 興旺 [xīngwàng], 得手 [déshǒu]
france:
réussi(e)
germane:
erfolgreich
hispane:
exitoso/a
japane:
成功した [せいこうした], うまくいった, 上首尾の [うえしゅびの], 上出来の [じょうできの]
katalune:
exitós, reeixit
pole:
pomyślny, skuteczny, udany
slovake:
úspešný
ukraine:
успішний, удалий

sukceso

Feliĉe atingita rezulto: Dio donadis al li sukceson [20]; la edzino […] ĝojis vidante lin kaj aŭdante la rakonton pri lia sukceso [21]; en la franca urbo Boulogne-sur-Mer havis lokon la unua tutmonda kongreso de esperantistoj, kies sukceso superis ĉiujn atendojn [22]; [tiu] afero […] ne havas eĉ la plej malgrandajn ŝancojn de sukceso [23]; ni devas lin taksi ne laŭ lia sukceso, sed laŭ lia volo kaj laboro [24]; sed liajn penadojn kronis neniu sukceso [25]; konkordo estas la plej certa garantio de senduba sukceso [26]; la unua ekbrilo de sukceso lumigis antaŭ ŝi perspektivon kun pli bona estonteco Marta ; per mezuro kaj peso akiriĝas sukceso [27]; envia moko sukceson ne detruas [28]. VD:beno, favoro1, feliĉo2, fortuno, prospero
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 26:5
21. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tri oraj haroj de la diablo
22. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
23. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
24. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
25. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria
26. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
27. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta, P
28. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta, E
afrikanse:
sukses
albane:
suksesi
amhare:
ስኬት
angle:
success
arabe:
نجاح
armene:
հաջողություն
azerbajĝane:
uğur
beloruse:
посьпех
bengale:
সাফল্য
birme:
အောင်မြင်ခြင်း
bosne:
uspjeh
bulgare:
успех
ĉeĥe:
sukces, zdar, úspěch
ĉine:
成功 [chénggōng], 勝 [shèng], 胜 [shèng], 成就 [chéngjiù], 佳績 [jiājì], 佳绩 [jiājì]
dane:
succes
estone:
edu
eŭske:
arrakasta
filipine:
tagumpay
france:
succès
galege:
éxito
germane:
Erfolg
guĝarate:
સફળતા
haitie:
siksè
haŭse:
nasara
hinde:
सफलता
hispane:
éxito, suceso
hungare:
siker
igbe:
ịga nke ọma
irlande:
rath
islande:
velgengni
japane:
成功 [せいこう]
jave:
sukses
jide:
הצלחה
jorube:
aseyori
kanare:
ಯಶಸ್ಸು
kartvele:
წარმატება
katalune:
èxit
kazaĥe:
табыс
kimre:
llwyddiant
kirgize:
ийгилик
kmere:
ភាពជោគជ័យ
koree:
성공
korsike:
a riescita
kose:
impumelelo
kroate:
uspjeh
kurde:
serketinî
latine:
successu
latve:
veiksme
laŭe:
ຜົນສໍາເລັດ
litove:
sėkmė
makedone:
успех
malagase:
fahombiazana
malaje:
kejayaan
malajalame:
വിജയം
malte:
suċċess
maorie:
angitu
marate:
यश
monge:
kawm tau zoo
mongole:
амжилт
nederlande:
succes
njanĝe:
kupambana
okcidentfrise:
sukses
panĝabe:
ਦੀ ਸਫਲਤਾ
paŝtue:
برياليتوب
pole:
sukces, fuks
portugale:
sucesso
ruande:
intsinzi
ruse:
успех, удача
samoe:
manuia
sinde:
ڪاميابي
sinhale:
සාර්ථකත්වය
skotgaele:
soirbheachadh
slovake:
zdar, úspech
slovene:
uspeh
somale:
guul
ŝone:
budiriro
sote:
katleho
sunde:
sukses
svahile:
mafanikio
taĝike:
муваффақият
taje:
ประสบความสำเร็จ
tamile:
வெற்றி
tatare:
уңыш
telugue:
విజయం
tibete:
རྒྱལ་ཁ་ཐོབ་
ukraine:
успіх
urdue:
کامیابی
uzbeke:
muvaffaqiyat
vjetname:
thành công
zulue:
impumelelo

malsukcesi

Ne sukcesi: ĉiuj liaj klopodoj malsukcesis [29]; vi malsukcesis edziĝon, kaj vi suferas pro tio [30]; ŝia provo ridinde malsukcesis [31]; kiam mi malsukcesis en la antaŭlasta klaso, mi forlasis la instrufabrikon kaj iris al la maro [32]; Paŭlo Petroviĉ mem rimarkis, ke lia spritaĵo malsukcesis kaj komencis paroli pri la terkulturaj aferoj [33]; la afero malsukcesis [34]. SIN:bankroti, fiaski, runiniĝi
angle:
fail
beloruse:
ня мець посьпеху, быць беспасьпяховым
ĉeĥe:
neuspět, selhat
ĉine:
未遂 [wèisuì], 失敗 [shībài], 失败 [shībài], 落空 [luòkōng], 誤 [wù], 误 [wù], 不走运 [bùzǒuyùn], 不走運 [bùzǒuyùn], 受挫 [shòucuò]
france:
rater
germane:
missglücken, misslingen, Misserfolg haben
hispane:
fracasar
hungare:
nem sikerül, meghiúsul, megbukik, elbukik
japane:
失敗する [しっぱいする], 挫折する [ざせつする]
katalune:
fracassar, fallir, esguerrar-se
nederlande:
mislukken
pole:
ponieść fiasko, nie mieć powodzenia, nie mieć fartu
ruse:
потерпеть неудачу, не смочь, не суметь
slovake:
mať neúspech, prepadnúť, zlyhať
ukraine:
зазнавати невдачі, потерпіти невдачу

administraj notoj