1bankrot/i PV

bankroti

(ntr)
1.
EKON Ĉesigi la pagon de siaj ŝuldoj en komerco, kaj lasi deklari tiun staton per juĝo: bankrotintaj nobeluloj [1]; ĉiuj niaj akciaj kompanioj bankrotas sole pro tio, ke mankas honestaj homoj PatrojFiloj ; kiam venis la krizo, la fabrikoj bankrotis kaj senlaboreco kreskis Kon11 ; li volas esti sukcesa kaj bonprospera negocisto, sed male: li bankrotos KKr .
2.
(figure) Fiaski, malsukcesi: la Dia pardono […], la senlima indulgo devus bankroti, se ĝi volus pardoni ĉiujn miajn kulpojn [2]; la materialismo, kiun vi predikas, multfoje jam estis moda, kaj ĉiam bankrotis PatrojFiloj .
angle:
1. go bankrupt
beloruse:
банкрутаваць, збанкрутаваць
ĉeĥe:
bankrotovat, udělat bankrot, zbankrotovat, zkrachovat
ĉine:
1. 破产 [pòchǎn] 2. 受挫 [shòucuò]
france:
faire banqueroute
germane:
1. bankrottieren, Bankrott machen, Konkurs machen, Pleite machen, pleite gehen, in Konkurs gehen 2. Schiffbruch erleiden, einbrechen, versagen, eine Pleite erleben, Misserfolg haben
hebree:
לפשוט רגל
hungare:
csődbe jut, csődöt mond
japane:
破産する [はさんする]
nederlande:
1. failliet gaan 2. mislukken
pole:
1. bankrutować, ogłaszać bankructwo, plajtować 2. splajtować
ruse:
обанкротиться
slovake:
skrachovať, vyjsť na mizinu, zbankrotovať
ukraine:
збанкрутувати

bankroto

EKON Stato de komercisto, kiu bankrotis: la bankroto de l' trezorejo […] estis prokrastita dek tagojn [3]; li eksonĝis pri malfeliĉa amo, bankroto kaj zorgoj pri pano [4]; estu bankroto kaj estu malbona merkato kiom ajn, tia granda entrepreno ne povos tute ĉesi kaj malaperi InfanTorent2 ; kolerega pri tiu bankroto de la fatalo, kiu ruinigis ŝiajn plej karajn esperojn, nun sinjorino Linŝardo metis intertempojn pli kaj pli longedaŭrajn inter siaj vizitoj KPr . VD:kolapso2
angle:
bankruptcy
beloruse:
банкруцтва
ĉeĥe:
bankrot, konkurs, krach, úpadek
ĉine:
无偿还能力 [wúchánghuánnénglì], 猛撞 [měngchuáng]
france:
banqueroute
germane:
Bankrott, Konkurs, Pleite
hebree:
פְּשִׁיטַת רֶגֶל
hungare:
csőd
japane:
破産 [はさん]
nederlande:
bankroet, faillissement
pole:
bankructwo, plajta
ruse:
банкротство
slovake:
konkurz, úpadok krach, bankrot
ukraine:
банкрутство, неспроможність

administraj notoj