ambicio
- 1.
- Gloramo, honoramo: lia ambicio estis fariĝi grandfama, kaj la laŭdoj estis por li necesaĵo [1]; mia granda ambicio estas fariĝi unu tagon fama arĥitektura artisto [2]; la ambicio ne permesis al li cedi al la volo de l’ homamasoj, kaj samtempe pro malkuraĝeco li ne riskis kontraŭstari [3]; mi mem estis malriĉa kaj ambicia, kiel vi, mi trairis eble samajn provojn, kiel vi [4]; la ambicio de la junulo estis nur la senpera sekvo de ridegindaj revadoj de l’ infano [5].
- 2.
- Afero aspirata, dezirata, celata pro ambicia sento: partia ambicio [6]; ambicio estas la deziro, per kiu ĉiuj emocioj estas instigataj kaj plifortigataj kaj tial ĉi tiu emocio povas esti regata tiel malfacile [7]; politikaj ambicioj de subridantaj mistifikistoj [8]. aspiro
1.
H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro II
2. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro V
3. Internacia krestomatio, Quo Vadis?
4. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XVIII
5. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Tria
6. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
7. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto
8. K. Kalocsay: Mia penso, Norda Prismo, 1957:4, p. 182a-185a
2. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro V
3. Internacia krestomatio, Quo Vadis?
4. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XVIII
5. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Tria
6. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
7. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto
8. K. Kalocsay: Mia penso, Norda Prismo, 1957:4, p. 182a-185a
- angle:
- ambition
- beloruse:
- амбіцыя
- ĉeĥe:
- ambice, aspirace, ctižádost
- france:
- ambition
- germane:
- Ehrgeiz, Streben, Ambition
- hebree:
- שְׁאַפתָנוּת
- hispane:
- ambición
- japane:
- 野心 [やしん], 大望 [たいもう]
- nederlande:
- ambitie, eerzucht
- pole:
- ambicja
- ruse:
- амбиция, честолюбие
- slovake:
- ambícia, ašpirácia
- ukraine:
- амбіція, самолюбство, честолюбство, властолюбство, гонор, чванство, пиха
ambicia
- Havanta ambicion: lia riĉaĵo kaj povo [ja ne] transiru en la manojn de ambiciaj friponoj [9]! kiel do ambicia, enviema, postulema kaj senbrida en siaj postuloj ŝi estis Marta ! ambiciaj homoj ne amas katojn, sed des pli la humilajn hundojn [10].
9.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VII
10. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
10. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
- angle:
- ambitious
- beloruse:
- амбіцыйны
- ĉeĥe:
- ambiciózní, náročný
- ĉine:
- 好強 [hàoqiáng], 好强 [hàoqiáng], 有虚荣心 [yǒuxūróngxīn], 有虛榮心 [yǒuxūróngxīn], 有志气 [yǒuzhìqì]
- france:
- ambitieux
- germane:
- ehrgeizig, strebsam, ambitioniert
- hebree:
- שְׁאַפתָני
- hispane:
- ambicioso
- japane:
- 野心的な [やしんてきな]
- malaje:
- cita-cita
- nederlande:
- eerzuchtig
- pole:
- ambitny
- ruse:
- амбициозный, честолюбивый
- slovake:
- ambiciózny, ambiciózny
- ukraine:
- честолюбний, властолюбний, амбітний, амбіційний, пихатий
ambicii
(x)
- Esti ambicia pri: ni ambicias, ĉu ĉeestante aŭ forestante, esti akceptindaj ĉe [Dio] [11]; vera saĝulo estas tiu, kiu vivas modeste, ne ambicias, ne perfortas [12]; mi ne ambicias tian gloron, al tia gloro. aspiri, klopodi, peni, pretendi1, strebi1
11.
La Nova Testamento, II. Korintanoj 5:9
12. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Antaŭparolo
12. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Antaŭparolo
- angle:
- have the ambition to
- beloruse:
- мець амбіцыю
- ĉeĥe:
- ctižádostivě usilovat, dychtit
- ĉine:
- 力争上游 [lìzhēngshàngyóu], 力爭上游 [lìzhēngshàngyóu], 努 [nǔ], 努力争取 [nǔlìzhēngqǔ], 努力爭取 [nǔlìzhēngqǔ]
- france:
- avoir l'ambition (de), ambitionner (de), aspirer (à)
- germane:
- Ehrgeiz zeigen, ehrgeizig sein, streben
- hebree:
- לשאוף
- japane:
- 大望をもつ [たいもうをもつ]
- nederlande:
- ambiëren
- pole:
- być ambitnym, mieć ambicję
- slovake:
- mať ambíciu, mať ambíciu
- ukraine:
- домагатися, добиватися, прагнути