1ambici/o JED ambicioserĉi 'ambicio' [ambici.0o] 1.[ambici.0o.PSI] Gloramo, honoramo: lia ambicio estis fariĝi grandfama, kaj la laŭdoj estis por li necesaĵo [1]; mia granda ambicio estas fariĝi unu tagon fama arĥitektura artisto [2]; la ambicio ne permesis al li cedi al la volo de l’ homamasoj, kaj samtempe pro malkuraĝeco li ne riskis kontraŭstari [3]; mi mem estis malriĉa kaj ambicia, kiel vi, mi trairis eble samajn provojn, kiel vi [4]; la ambicio de la junulo estis nur la senpera sekvo de ridegindaj revadoj de l’ infano [5]. 2.[ambici.0o.KOMUNE] Afero aspirata, dezirata, celata pro ambicia sento: partia ambicio [6]; ambicio estas la deziro, per kiu ĉiuj emocioj estas instigataj kaj plifortigataj kaj tial ĉi tiu emocio povas esti regata tiel malfacile [7]; politikaj ambicioj de subridantaj mistifikistoj [8]. aspiro 1. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro II2. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro V3. Internacia krestomatio, Quo Vadis?4. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XVIII5. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Tria6. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo7. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto8. K. Kalocsay: Mia penso, Norda Prismo, 1957:4, p. 182a-185a angle: ambition beloruse: амбіцыя ĉeĥe: ambice, aspirace, ctižádost france: ambition germane: Ehrgeiz, Streben, Ambition hebree: שְׁאַפתָנוּת hispane: ambición japane: 野心 [やしん], 大望 [たいもう] nederlande: ambitie, eerzucht pole: ambicja ruse: амбиция, честолюбие slovake: ambícia, ašpirácia ukraine: амбіція, самолюбство, честолюбство, властолюбство, гонор, чванство, пиха ambiciaserĉi 'ambicia' [ambici.0a] [ambici.0a.PSI] Havanta ambicion: lia riĉaĵo kaj povo [ja ne] transiru en la manojn de ambiciaj friponoj [9]! kiel do ambicia, enviema, postulema kaj senbrida en siaj postuloj ŝi estis Marta ! ambiciaj homoj ne amas katojn, sed des pli la humilajn hundojn [10]. 9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VII10. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto angle: ambitious beloruse: амбіцыйны ĉeĥe: ambiciózní, náročný ĉine: 好強 [hàoqiáng], 好强 [hàoqiáng], 有虚荣心 [yǒuxūróngxīn], 有虛榮心 [yǒuxūróngxīn], 有志气 [yǒuzhìqì] france: ambitieux germane: ehrgeizig, strebsam, ambitioniert hebree: שְׁאַפתָני hispane: ambicioso japane: 野心的な [やしんてきな] malaje: cita-cita nederlande: eerzuchtig pole: ambitny ruse: амбициозный, честолюбивый slovake: ambiciózny, ambiciózny ukraine: честолюбний, властолюбний, амбітний, амбіційний, пихатий ambiciiserĉi 'ambicii' [ambici.0i] (x) [ambici.0i.PSI] Esti ambicia pri: ni ambicias, ĉu ĉeestante aŭ forestante, esti akceptindaj ĉe [Dio] [11]; vera saĝulo estas tiu, kiu vivas modeste, ne ambicias, ne perfortas [12]; mi ne ambicias tian gloron, al tia gloro. aspiri, klopodi, peni, pretendi1, strebi1 11. La Nova Testamento, II. Korintanoj 5:912. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Antaŭparolo angle: have the ambition to beloruse: мець амбіцыю ĉeĥe: ctižádostivě usilovat, dychtit ĉine: 力争上游 [lìzhēngshàngyóu], 力爭上游 [lìzhēngshàngyóu], 努 [nǔ], 努力争取 [nǔlìzhēngqǔ], 努力爭取 [nǔlìzhēngqǔ] france: avoir l'ambition (de), ambitionner (de), aspirer (à) germane: Ehrgeiz zeigen, ehrgeizig sein, streben hebree: לשאוף japane: 大望をもつ [たいもうをもつ] nederlande: ambiëren pole: być ambitnym, mieć ambicję slovake: mať ambíciu, mať ambíciu ukraine: домагатися, добиватися, прагнути administraj notoj