*sukces/i *sukcesi serĉi 'sukcesi' [sukces.0i] (ntr) 1.[sukces.0i.iu] (iu) Atingi deziratan rezulton: li ĉiam sukcesis fine atingi indulgon ĉe siaj persekutantoj [1]; terurite la barbulo volis forkuri, sed li ne sukcesis [2]; tiuj saĝaj paroloj ne sukcesis kvietigi Beatricon [3]; per aludoj kaj ruzoj li sukcesis komprenigi, ke oni plenigu lian tornistron [4]. Rim.: En tiu senco „sukcesi“ kutime aperas kun infinitivo. 2.[sukces.0i.io] (io) Konduki al kontentiga rezulto: por kio vi kontraŭagas al la vortoj de la Eternulo? tio ja ne sukcesos [5]; la eksperimento sukcesis pli perfekte ol esperis Eduardo [6]; unua provo ne sukcesis [7]; mi jam feliĉe enigis la kojnon kaj ĉio sukcesus bone, sed la malbenita kojno elglitis [8]; [ŝi] lin frenezigis de varmegaj karesoj [kaj] tiu rimedo kelkafoje ankoraŭ sukcesis [9]; ĉu tiu ĉi laboro entute sukcesos al la komitato, ĉu ĝi ne daŭros senfinan serion da jaroj [10]? feliĉe la entrepreno de la Amerika Societo ne sukcesis [11]; kiun la sorto karesas, al tiu ĉio sukcesas [12]. 3.[sukces.0i.prosperi] (iu) Atingi altan statuson; prosperi en entrepreno: kion ajn entreprenos tiu homo, li ĉiam feliĉe sukcesos [13]; la politika deziro sukcesi povas esti pasia, preskaŭ freneza ĉe kelkaj [14]; se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas PrV ; kiun la sorto karesos tiu sukcesos PrV . prosperi, bonstati, flori 1. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Antaŭparolo2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino kaj Rozulino3. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka4. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Kamarado Gaja5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 14:416. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dektria7. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvara8. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino kaj Rozulino9. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka10. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, VII11. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 190812. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta, K13. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tri oraj haroj de la diablo14. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 10 angle: succeed beloruse: мець посьпех, дасягаць посьпеху ĉeĥe: dokázat, mít úspěch, stačit něco udělat, umět, uspět ĉine: 成功 [chénggōng], 遂 [suì] france: réussir germane: 1. können (erfolgreich), erfolgreich sein 2. gelingen, glücken, erfolgreich verlaufen 3. Erfolg haben, erfolgreich sein hispane: 3. tener feliz resultado, ocurrir felizmente hungare: 2. sikerül 3. sikeres, sikerül neki japane: 成功する [せいこうする], うまくいく katalune: 2. resultar 3. aconseguir de, reeixir, sortir-se'n nederlande: slagen, succes hebben nepale: सफलता okcitane: 3. arribar, capitar pole: sukces odnieść, poszczęścić się, powodzenie mieć, wskórać ruse: 2. иметь успех, удасться 3. преуспеть, достигнуть успеха, смочь, суметь slovake: docieliť, dokázať, mať úspech, uspieť tokipone: kama ukraine: устигати, мати успіх *sukcesa serĉi 'sukcesa' [sukces.0a] Tia, ke ĝi sukcesas: ni eksciu, ĉu estos sukcesa nia vojo [15]; li estos ankoraŭ malpli sukcesa ol la fratoj [16]; tiu penado estis sukcesa kaj rapida Marta ; sukcesa argumentado kaj konvinkado [17]; nun mi deziras al vi ĉiuj gajan feston kaj sukcesan laboron [18]; sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj [19]. bonŝanca, feliĉa2, prospera 15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 18:516. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La ora birdo17. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto18. L. L. Zamenhof: Paroloj, Sepa Kongreso 1911 en Antwerpen19. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta, S beloruse: пасьпяховы ĉeĥe: podařený, úspěšný ĉine: 成功 [chénggōng], 皇皇 [huánghuáng], 世界各地暢銷 [shìjiègèdìchàngxiāo], 世界各地畅销 [shìjiègèdìchàngxiāo], 亨通 [hēngtōng], 取得了圆满成功 [qǔdéliǎoyuánmǎnchénggōng], 取得了圓滿成功 [qǔdéliǎoyuánmǎnchénggōng], 取得了显著的发展 [qǔdéliǎoxiǎnzhùdefāzhǎn], 取得了顯著的發展 [qǔdéliǎoxiǎnzhùdefāzhǎn], 成功的 [chénggōngde], 成就輝煌 [chéngjiùhuīhuáng], 成就辉煌 [chéngjiùhuīhuáng], 成效显著 [chéngxiàoxiǎnzhù], 成效顯著 [chéngxiàoxiǎnzhù], 成績合格 [chéngjīhégé], 成绩合格 [chéngjīhégé], 有成 [yǒuchéng], 有成就 [yǒuchéngjiù], 深受广大用户青睐 [shēnshòuguǎngdàyònghùqīnglài], 深受廣大用戶青睞 [shēnshòuguǎngdàyònghùqīnglài], 兴旺 [xīngwàng], 興旺 [xīngwàng], 得手 [déshǒu] france: réussi(e) germane: erfolgreich hispane: exitoso/a japane: 成功した [せいこうした], うまくいった, 上首尾の [うえしゅびの], 上出来の [じょうできの] katalune: exitós, reeixit pole: pomyślny, skuteczny, udany slovake: úspešný ukraine: успішний, удалий sukcesoserĉi 'sukceso' [sukces.0o] Feliĉe atingita rezulto: Dio donadis al li sukceson [20]; la edzino […] ĝojis vidante lin kaj aŭdante la rakonton pri lia sukceso [21]; en la franca urbo Boulogne-sur-Mer havis lokon la unua tutmonda kongreso de esperantistoj, kies sukceso superis ĉiujn atendojn [22]; [tiu] afero […] ne havas eĉ la plej malgrandajn ŝancojn de sukceso [23]; ni devas lin taksi ne laŭ lia sukceso, sed laŭ lia volo kaj laboro [24]; sed liajn penadojn kronis neniu sukceso [25]; konkordo estas la plej certa garantio de senduba sukceso [26]; la unua ekbrilo de sukceso lumigis antaŭ ŝi perspektivon kun pli bona estonteco Marta ; per mezuro kaj peso akiriĝas sukceso [27]; envia moko sukceson ne detruas [28]. beno, favoro1, feliĉo2, fortuno, prospero 20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 26:521. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tri oraj haroj de la diablo22. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo23. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo24. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 190525. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria26. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 191027. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta, P28. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta, E afrikanse: sukses albane: suksesi amhare: ስኬት angle: success arabe: نجاح armene: հաջողություն azerbajĝane: uğur beloruse: посьпех bengale: সাফল্য birme: အောင်မြင်ခြင်း bosne: uspjeh bulgare: успех ĉeĥe: sukces, zdar, úspěch ĉine: 成功 [chénggōng], 勝 [shèng], 胜 [shèng], 成就 [chéngjiù], 佳績 [jiājì], 佳绩 [jiājì] dane: succes estone: edu eŭske: arrakasta filipine: tagumpay france: succès galege: éxito germane: Erfolg guĝarate: સફળતા haitie: siksè haŭse: nasara hinde: सफलता hispane: éxito, suceso hungare: siker igbe: ịga nke ọma irlande: rath islande: velgengni japane: 成功 [せいこう] jave: sukses jide: הצלחה jorube: aseyori kanare: ಯಶಸ್ಸು kartvele: წარმატება katalune: èxit kazaĥe: табыс kimre: llwyddiant kirgize: ийгилик kmere: ភាពជោគជ័យ koree: 성공 korsike: a riescita kose: impumelelo kroate: uspjeh kurde: serketinî latine: successu latve: veiksme laŭe: ຜົນສໍາເລັດ litove: sėkmė makedone: успех malagase: fahombiazana malaje: kejayaan malajalame: വിജയം malte: suċċess maorie: angitu marate: यश monge: kawm tau zoo mongole: амжилт nederlande: succes njanĝe: kupambana okcidentfrise: sukses panĝabe: ਦੀ ਸਫਲਤਾ paŝtue: برياليتوب pole: sukces, fuks portugale: sucesso ruande: intsinzi ruse: успех, удача samoe: manuia sinde: ڪاميابي sinhale: සාර්ථකත්වය skotgaele: soirbheachadh slovake: zdar, úspech slovene: uspeh somale: guul ŝone: budiriro sote: katleho sunde: sukses svahile: mafanikio taĝike: муваффақият taje: ประสบความสำเร็จ tamile: வெற்றி tatare: уңыш telugue: విజయం tibete: རྒྱལ་ཁ་ཐོབ་ ukraine: успіх urdue: کامیابی uzbeke: muvaffaqiyat vjetname: thành công zulue: impumelelo malsukcesiserĉi 'malsukcesi' [sukces.mal0i] Ne sukcesi: ĉiuj liaj klopodoj malsukcesis [29]; vi malsukcesis edziĝon, kaj vi suferas pro tio [30]; ŝia provo ridinde malsukcesis [31]; kiam mi malsukcesis en la antaŭlasta klaso, mi forlasis la instrufabrikon kaj iris al la maro [32]; Paŭlo Petroviĉ mem rimarkis, ke lia spritaĵo malsukcesis kaj komencis paroli pri la terkulturaj aferoj [33]; la afero malsukcesis [34]. bankroti, fiaski, runiniĝi 29. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria30. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua31. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sesa32. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto33. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, V34. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta, L angle: fail beloruse: ня мець посьпеху, быць беспасьпяховым ĉeĥe: neuspět, selhat ĉine: 未遂 [wèisuì], 失敗 [shībài], 失败 [shībài], 落空 [luòkōng], 誤 [wù], 误 [wù], 不走运 [bùzǒuyùn], 不走運 [bùzǒuyùn], 受挫 [shòucuò] france: rater germane: missglücken, misslingen, Misserfolg haben hispane: fracasar hungare: nem sikerül, meghiúsul, megbukik, elbukik japane: 失敗する [しっぱいする], 挫折する [ざせつする] katalune: fracassar, fallir, esguerrar-se nederlande: mislukken pole: ponieść fiasko, nie mieć powodzenia, nie mieć fartu ruse: потерпеть неудачу, не смочь, не суметь slovake: mať neúspech, prepadnúť, zlyhať ukraine: зазнавати невдачі, потерпіти невдачу administraj notoj