*kapt/i PV

*kapti

(tr)
1.
Ĵeti subite la manon sur ion aŭ iun; subite preni, ekpreni ion per rapida movo: ŝi prenis oran globon, ĵetis supren kaj kaptis [1]; la viroj kaptis lian manon kaj […] elirigis lin [2]; ni kaptis kiel ŝildoj la batojn [3]; homoj […] komencis bari al ŝi la vojon, etendi la manojn, por kapti ŝian veston Marta ; preskaŭ jam finiĝis dua danco, kiam sinjoro Snitchey kaptis la brakon de sia kompaniano, rigardanta la dancadon BdV ; la juna homo kaptis la ĉapelon, kaj […] metante ĝin sur la kapon […] li elkuris Marta ; Sem sin kaptis per ambaŭ manoj je la kapo [4]; kiu ŝin retenas, tiu retenas venton kaj volas kapti oleon per sia dekstra mano [5]; vidu, tiel […] diris la anasino-patrino, farinte kaptan movon per la buŝo, ĉar ŝi ankaŭ volis havi la kapon de la angilo [6]; ŝi malfermis la lipojn por kapti aeron, kiu videble mankis al ŝia brusto Marta ; ni ne povas silenti pri la tro multaj amikoj, kiujn la morto kaptis (forprenis) dum la pasinta jaro [7]; kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte PrV ; dronanto eĉ herbeton kaptas avide PrV .
2.
Sukcesi atingi kaj firme teni iun, kiu provas forkuri: la polico kaptis bandon da ŝtelistoj [8]; la aliaj friponoj kaptis lin, luktis kun li, fleksis lin [9]; vi meditas pri la demando, kiel kapti friponon, kiu senĉese ŝtelas [10]; la sekvanta ondo denove levis lin kaj la knabinon, la ŝipanoj kaptis ilin kaj tiris ilin en la boaton [11]; subite apud mi aperis iu, kiu kaptis min ĉirkaŭ la korpo [12]; pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota [13]; kaptordona letero [14]; la hoketo kaptis (la fiŝon, la logaton) [15]; la virinoj iros en forkaptitecon [16]; la potenculojn de la lando li forkondukis en kaptitecon el Jerusalem en Babelon [17]; (figure) [mi ne povis] ekkapti la okazon eble ununuran, kiu prezentiĝis al mi KPr ; por pendigi ŝteliston, antaŭe lin kaptu PrV ; ne kaptita, ne punita PrV ; lupo dormanta ŝafon ne kaptas PrV . VD:aresti
3.
Sukcesi havigi al si ion nematerian: oni povas kapti grandan rangon, ĉar li estas frato-kamarado kun ĉiuj ministroj kaj […] tial li povas aranĝi tian antaŭenŝovon Revizoro ; [li] kaptis nur la tonon de la modo kaj la eksteran brilon de la interparolado Hamlet ; La ludo de l’ aktoroj estu reto, // Por kapti konsciencon de la reĝo! Hamlet ; Mario fiksis siajn okulojn sur lia buŝo kaj kaptis ĉiun vorton IKr ; mi ne povas kapti en ĝi la sencon PrV ; la mastrino, penetrema kaj vigla, tuj kaptis la momenton de embarasiĝo kaj hezito [por…] Marta . VD:preni, rabi
4.
Eniĝi en iun, infekti iun (p.p. malsanoj kaj sentoj): el la kuirejoj […] venis al mi en la nazon la bone konataj odoroj, tiam kaptis min tiu sopiro RBa ; ŝin kaptis forta malvarmo Marta ; Marta mem sentis, ke ŝin kaptas efektiva inspiro Marta ; per la tragedieco de la kontrasto kaptis ŝin antaŭ ĉio la ideo de la verko Marta ; pli kaj pli ni nin ŝovu en iliajn favorojn kaj ke ni kaptu ilian konfidon KPr ; ŝia patrino [estis] kaptita de subita frenezo antaŭ la kadavro de tiu, kiun ŝi amegis KPr ; malpreciza teruro kaptis mian animon Rob ; kaptis lin kelka timo ĉe la penso, ke […] FK ; io tute neatendita, io tre interesa kaptas lian atenton LGA ; eĉ la ruza kaj saĝa libia princo […] sin lasis kapti de la ĝenerala fluo [18]. SIN:ekposedi2, fasciniVD:okupi, invadi
5.
Neatendite trafi, surprizi: Enŝipigitan kaptos vin la ondoj // Per sia balancado Ifigenio ; ili estis kaptitaj de kontraŭa fluo kaj elĵetitaj sur la sablobordon KPr ; mi krias por helpo kaj kredante, ke min ekkaptis la fluso, pluraj ĵetis sin en la maron kaj naĝe proksimiĝis VaK ; (figure) ilin kaptis la turnovento de la mondo Marta ; (figure) la malbono kaptas nin de ekstere kaj de interne Marta ; (figure) ŝtormo de la indigno kaptas subite la malgrandan salonon Metrop .
6.
(figure) Delogi, logtrompi: nur tre malmultaj lasis sin kapti per lertaj vortoj [19]; vi arogas al vi esperi, ke vi kaptos viron per flatoj [20]? virina rideto pli kaptas ol reto PrV ; treege bela knabino kaptis la koron de la sola filo Iŝtar .
afrikanse:
vangs
albane:
kapur
amhare:
ያዝ
angle:
catch
arabe:
مزلاج
armene:
բռնել
azerbajĝane:
tutmaq
beloruse:
1. лавіць, злавіць, хапаць, схапіць, схапнуць 2. лавіць, злавіць, хапаць, схапіць, схапнуць 3. улавіць, уцягнуць, захапіць, агарнуць, апанаваць 4. ахапіць, апанаваць 5. застаць, засьпець 6. захапіць, апанаваць
bengale:
ধরা
birme:
ဖမ်း
ĉeĥe:
chytit, dopadnout, lapit, polapit, přistihnout, přistihnout, zachytit, zadržet, zajmout
ĉine:
[bǔ], 捉住 [zhuōzhù], 捕捞 [bǔlāo], 拏 [ná], 挐 [ná], 捉 [zhuō], 擒獲 [qínhuò], 俘 [fú], 捕獲 [bǔhuò], 捕捉 [bǔzhuō], 擒 [qín], 攫 [jué]
dane:
fangst
estone:
saak
france:
attraper, appréhender, capter, capturer, cueillir (appréhender), s'emparer (de), gagner (à soi), prendre, saisir (attraper) kiu ~as tro vaste, konservas malmulte: qui trop embrasse mal étreint. pasero ~ita estas pli bona, ol aglo ~ota: un tiens vaut mieux que deux tu l'auras, il ne faut pas lâcher la proie pour l'ombre. ~ordona letero: lettre de cachet. la hoketo ~is: le piège a fonctionné. ~i la okazon: saisir l'occasion. ne ~ita, ne punita: pas vu, pas pris. 5. prendre par surprise, surprendre (prendre par surprise)
galege:
captura
germane:
einfangen 1. fangen, einfangen, auffangen, erhaschen 2. fassen, erwischen, ergreifen pasero ~ita estas pli bona, ol aglo ~ota: besser den Spatz in der Hand als die Taube auf dem Dach. la hoketo ~is: die List verfing. ~iteco: Gefangenschaft. ~i la okazon: die Gelegenheit ergreifen. 3. erfassen 4. erfassen, ergreifen 5. erwischen, treffen 6. verfangen
guĝarate:
કેચ
haitie:
trape
haŭse:
kama
hinde:
पकड़
hispane:
capturar
hungare:
megfog, elfog, elkap, megragad
igbe:
gbutere
indonezie:
menangkap
irlande:
ghabháil
islande:
afli
japane:
キャッチ
jave:
nyekel
jide:
כאַפּן
jorube:
apeja
kanare:
ಕ್ಯಾಚ್
kartvele:
დაჭერა
katalune:
prendre, agafar 1. agafar, prendre kiu ~as tro vaste, konservas malmulte: qui molt abraça poc estreny. 2. capturar, atrapar pasero ~ita estas pli bona, ol aglo ~ota: més val un ocell al puny, que una grua lluny. ~iteco: captivitat. ~i la okazon: aprofitar l'ocasió, l'avinentesa. ne ~ita, ne punita: d'allò que els ulls no veuen, el cor no en dol. 3. captar 4. envair, assaltar, sobrevenir 5. sobtar, sorprendre, agafar desprevingut 6. corprendre, captivar
kazaĥe:
аулау
kimre:
dal
kirgize:
кармоо
kmere:
ចាប់
koree:
캐치
korsike:
caccia
kose:
babambisa
kroate:
ulov
kurde:
girtin
latine:
captiones
latve:
loms
laŭe:
ຈັບ
litove:
laimikis
makedone:
фати
malagase:
trondro
malaje:
tangkapan
malajalame:
പിടിക്കുക
malte:
qabda
maorie:
hao
marate:
पकडणे
mongole:
барих
nederlande:
vangen
nepale:
जालो
njanĝe:
kusodza
okcidentfrise:
fange
panĝabe:
ਕੈਚ
paŝtue:
اخستونکي
pole:
1. łapać, chwytać 2. łapać, chwytać, łowić, dopadać, pojmać 3. zdobywać, pojmować, ogarniać, pojmować 4. łapać, opanowywać, dopadać 5. łapać, chwytać, dopadać, zastać 6. łapać, chwytać
ruande:
gufata
rumane:
captura, prinde
ruse:
1. ловить, поймать, хватать, схватить 2. ловить, поймать, хватать, схватить 3. уловить, охватить, увлечь 4. охватить 5. застать 6. поймать, увлечь
samoe:
puʻe
sinde:
پڪڙي
sinhale:
අතට උඩ පන්දුවක්
skotgaele:
a ghlacadh
slovake:
chmatnúť, chytiť, uchopiť, zachytiť
slovene:
ulov
somale:
qabsado
ŝone:
bata
sote:
tšoasa
sunde:
nyekel
svahile:
kukamata
svede:
fånga
taĝike:
сайд
taje:
จับ
tamile:
tatare:
тоту
telugue:
క్యాచ్
tibete:
ཟིན་
turke:
yakalamak
ukraine:
улов
urdue:
کیچ
uzbeke:
tutmoq
vjetname:
bắt
zulue:
bamba

kaptaĵo

Io kaptita: ili fariĝos kaptaĵo kaj rabaĵo por ĉiuj siaj malamikoj [21]; ĉu vi ĉasas kaptaĵon por la leonino [22]? la kompatemaj infanoj […] tiel longe batalis kontraŭ la aglo, ĝis ĝi fine ellasis la kaptaĵon [23]; estis kelke da novaj vestaĵoj en la ŝipo, „vidu! jen kaptaĵo!“ mi diris Rob ; li ŝajnis apatia, sed tiuj briletoj sub la dormemaj palpebroj memorigis pri kato, kiu senmove observas sian kaptaĵon HsT .
beloruse:
здабыча, здабытак, здабыцьцё
ĉine:
捕獲物 [bǔhuòwù], 掠夺品 [lüèduópǐn], 猎物 [lièwù], 餌食 [ěrshí]
france:
capture (chose capturée), butin, prise (chose prise), proie
germane:
Fang, Beute
hungare:
zsákmány, szerzemény
indonezie:
tangkapan
japane:
えもの, 分捕り品 [ぶんどりひん]
katalune:
captura, presa
pole:
zdobycz, połów, trofeum
ruse:
добыча
ukraine:
здобич, добича

kaptema

1.
Avida kapti: la perkoj jam estas kaptemaj HsT .
2.
Artifika, insida: kun sia kaptema kaj sarkasma menso ŝi tuj rimarkadis en ili ridindan kaj afektan, hipokritan kaj bigotan, stultan stultan kaj gravmienan [24].
24. Jurij German: Mi responsas pri ĉio, ĉapitro 1.5
beloruse:
1. прагны, прагавіты, хіжы, хцівы 2. каварны, хітры, вераломны
ĉeĥe:
dychtivý chytat, dychtivý lovit
ĉine:
2. 阴险 [yīnxiǎn]
france:
1. avide (de s'emparer de qc), rapace (avide de s'emparer)
germane:
1. gierig, begehrlich 2. hinterlistig, verfänglich
hungare:
1. mohó 2. álnok, alattomos
japane:
物欲しげな [ぶつほしげな]
katalune:
1. àvid, delerós 2. mentider, insidiós
ruse:
1. хищный, жадный, алчный 2. коварный, хитрый, вероломный
slovake:
dychtivý chytať, loviť

*kaptilo

1.
Aparato por inside kapti bestojn aŭ homojn: [la pasereto] ekflugis, sed […] ĝi ekpendis subite en kaptilo el ĉevalharoj, kiun kelkaj knaboj fiksis al branĉo [25]; mi ordigis la kaptilojn nokte, kaj eltrovis, ke ili restadis ordigitaj, sed la allogaĵo foriĝis Rob ; eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas PrV .
2.
(figure) Intrigo: ne falu en […] kaptilon de la diablo [26]; li estis falinta en la kaptilon de ŝi insiditan KPr ; li insidas al mi kaptilon, esperante, ke mi falos en ĝin ChL ; vi ankaŭ baldaŭ enfalu en kaptilon, ke mi povu al vi pagi en la sama maniero! [27]! en mian propran kaptilon mi kvazaŭ falis Lanti ; la vivo ŝajnis esti nur senkompata kaptilo Metrop ! VD:embusko, insido
beloruse:
1. пастка, капкан 2. пастка (перан.)
ĉeĥe:
1. absorbér, lapač, pojistná baňka, rekuperátor, zachycovač
ĉine:
圈套 [quāntào], 誘捕 [yòubǔ], 陷井 [xiànjǐng], 圈閉 [quānbì]
france:
1. piège, chausse-trape (fig.), chausse-trappe (fig.), embûche
germane:
Falle 1. Fanggerät 2. List
hispane:
1. trampa
hungare:
1. csapda
indonezie:
1. jebakan, perangkap 2. intrik, jerat, tipu muslihat
japane:
わな
katalune:
1. trampa
pole:
1. pułapka, sidło, matnia
ruse:
1. ловушка, капкан
slovake:
1. absorbér, lapač, zachycovač
svede:
1. fälla
turke:
1. tuzak
ukraine:
пастка, капкан

kaptiĝi

Esti kaptita per iu aŭ io: ili kaptiĝu per la artifikoj, kiujn ili elpensis [28]; en la reton, kiun ili metis, enkaptiĝis ilia piedo [29]; se vi garantiis por via proksimulo […vi] kaptiĝis per la vortoj de via buŝo (devas plenumi vian promeson); [30]; ne deziregu en via koro ŝian belecon, kaj ne kaptiĝu per ŝiaj palpebroj [31]; la sinjorino denove kaptiĝis de la brilaj okuloj kaj pro la bonhumora sinteno de la konkurentaj aĉetantoj LGA ; kelkfoje Maria kaptiĝis en la reto de la granda angoro KKr ; mi plezure kolektus pri ŝi akuzan faktaron, en kiu ŝi kaptiĝus kiel muŝo en araneaĵ' ChV ; sunradio kaptiĝis en la spegulo kaj stranga rebrilo diskuras tra la ĉambro [32].
beloruse:
злавіцца, трапіцца (у пастку), трапіць (у пастку)
france:
se laisser prendre, se prendre en la reton, kiun ili metis, en~iĝis ilia piedo: ils sont pris à leur propre piège.
germane:
sich verfangen, in die Falle gehen
hungare:
megfogódik, foglyul esik, csapdába esik
indonezie:
tertangkap
japane:
捕らわれる [とらわれる], つかまる, とりこになる
katalune:
veure's atrapat en la reton, kiun ili metis, en~iĝis ilia piedo: han caigut en la seva pròpia trampa.
pole:
łapać się, chwytać się, łowić się, trzymać się
ruse:
попасться, пойматься
svede:
fångas

ĉirkaŭkapti

(tr)
Kapti ĉe la ĉirkaŭo; kapti rondirante: subite, je lia granda surprizo, li trovis sin ĉirkaŭkaptita de la ses dancistinoj TAA ; maŝo […] formita per ŝnuro kaj povanta servi por ĉirkaŭkapti, ĉirkaŭlaĉi, premsufoki MortulŜip ; ĉirkaŭkaptinte unu el la knabinoj kaj sidiginte ŝin sur la genuojn, [Popov] komencis fortiri de ŝi la bluzeton [33]; (figure) kvazaŭ blua serpenteto ĉirkaŭkaptis rivereto Viŝa sep krispajn montetojn [34]; (figure) Ŝipova trankvile leviĝis de sia loko kaj per enuantaj okuloj ĉirkaŭkaptis la kunvenon [35].
beloruse:
аблоўліваць, заганяць у пастку
ĉine:
拥抱 [yǒngbào]
france:
attraper (en entourant), prendre (en entourant), embrasser (prendre en entourant)
germane:
umfangen, umfassen
indonezie:
mengepung
katalune:
aferrar, atrapar (rodejant), copar
pole:
obłapiać
ruse:
охватить, обхватить

ekkapti

(tr)
Subite, surprize kapti: Uza etendis sian manon al la kesto de Dio kaj ekkaptis ĝin, ĉar la bovoj klinpuŝis ĝin [36]; la malfeliĉa Knut ekkaptis la manon de sia majstro kaj ekkriis laŭte [37]; stranga sento ekkaptis min, kiam mi aŭskultis la maljunan homon kaj vidis, kiel li kun ĉiu momento fariĝadis pli vigla [38]; ĉio ekbrulis, flamo ekkaptis ĝin [39].
beloruse:
схапіць, засьпець
ĉeĥe:
chytit, dopadnout, lapit, polapit, přistihnout, přistihnout, zachytit, zadržet, zajmout
ĉine:
抓住 [zhuāzhù], 捉住 [zhuōzhù], 猛省 [měngxǐng], 捉 [zhuō], 攫 [jué]
france:
attraper (soudainement), s'emparer (de), prendre (soudainement), saisir (attraper soudainement)
germane:
ergreifen, erfassen
hungare:
odakap, utána kap
indonezie:
menangkap (scr tiba-tiba)
japane:
ひっつかむ, すばやくつかむ
katalune:
arrabassar, rapir
pole:
złapać, schwytać, złowić, dopaść, pojmać
ruse:
схватить, поймать
slovake:
chmatnúť, chytiť, uchopiť, zachytiť
ukraine:
схопити

elkapti

Kapti el io: mi elkaptis ilin el la lago, ili lumis tiel brile [40]; (figure) se mi nun elkaptus de li benon? se mi elkaptus kiel ŝtelisto kaj forkurus [41]; (figure) Li kun freneza ruzo deturnadis // Tuj la parolon, kiam ni intencis // De li elkapti ion pri la kaŭzo [42]. VD:ellogi, eltiri, eltrovi, sondi2
beloruse:
вызваліцца, вырвацца (з пасткі)
ĉine:
垂釣 [chuídiào], 釣 [diào], 釣魚 [diàoyú]
germane:
angeln, herauslocken

enkapti

(tr)
Kapti en kaptilon: liaj propraj malbonfaroj enkaptos la malpiulon, kaj la ŝnuroj de lia peko lin tenos [43]; (figure) da sciencoj li enkaptis senmezuran amasegon [44]; uranio-235 enkaptas unu neŭtronon kaj donas 2,43 neŭtronojn en ĉiu fendiĝo [45]?
beloruse:
захапіць (у пастку)
ĉine:
[fú], 打笼 [dǎlóng]
france:
prendre au piège, avaler (des connaissances), ingurgiter (des connaissances)
germane:
einfangen, umgarnen
hispane:
atrapar
hungare:
befog, csapdába ejt
japane:
わなにかける
katalune:
atrapar, entrampar, contenir
pole:
łapać (w sidła, matnię, itp.), chwytać (w sidła, matnię, itp.), łowić (w sidła, matnię, itp.)
ruse:
схватить, схватывать
ukraine:
упіймати (сітою, сільцем і т.п.)

forkapti

Kapte forpreni, forkonduki: Vinicius eksciinte, ke Ligia estas forkaptita, paliĝis QuV ; la forkaptitoj, kiuj revenis el la kaptiteco, alportis bruloferojn al Dio de Izrael [46]; Palpante mi elrampis, trovis ilin, // Forkaptis la paketon, kiun ili // Kun si tre garde portis Hamlet ; du orajn poŝhorloĝojn mi forkaptis kaj al tio ankoraŭ dekduon da arĝentaj kuleroj [47]; kion vi timas, ĉu post la pordo giganto staras kaj volas forkapti vin [48]?
beloruse:
ухапіць, хапнуць
ĉeĥe:
uloupit, unést
ĉine:
拿走 [názǒu], 劫持 [jiéchí], 綁架 [bǎngjià]
france:
enlever (qn), ravir (enlever)
germane:
entführen
indonezie:
menculik, melarikan, menawan
japane:
拉致する [らちする], 連れ去る [つれさる], 誘拐する [ゆうかいする], 奪取する [だっしゅする], 強奪する [ごうだつする], ひったくる
katalune:
raptar
nederlande:
ontvoeren
pole:
porywać, uprowadzać, rozchwytywać
slovake:
uniesť
turke:
kaçırmak
ukraine:
видирати, відбирати, захоплювати

rekapti

(tr)
Kapti ion, kion oni lasis forgliti: mi naĝis laŭforte alteren, sed la ondoj min rekaptis, kaj dufoje plu ili min marenportis Rob ; persekutita de ĝendarmoj, […] mortkondamnita kaj ekzekutota, se li estas rekaptita, sekve devigita ŝanĝi sian personecon kaj sin ŝirmi ChL ; ĉiuj aĵoj tuj forruliĝis sur la plankon, li rekaptis tranĉilojn kaj forkojn kaj kun granda malfacileco sukcesis manĝi KKl ; alia baldaŭ rekaptos ŝian intereson HsT ; (figure) per forto de la volo ŝi rekaptis la forglitantan memkonscion Marta .
beloruse:
падхапіць, утрымаць, авалодаць (зноў)
france:
attraper de nouveau, appréhender de nouveau, capter de nouveau, capturer de nouveau, prendre de nouveau, rattraper (attraper de nouveau), reprendre (saisir de nouveau), ressaisir (saisir de nouveau), saisir de nouveau
germane:
wieder einfangen, zurückgewinnen
hungare:
visszaszerez, visszanyer, újra elkap, elcsíp
indonezie:
menangkap (kembali), merebut (kembali)
japane:
再び捕らえる [ふたたびとらえる], 取り戻す [とりもどす]
katalune:
recuperar, recobrar
pole:
łapać (ponownie), chwytać (ponownie), łowić (ponownie), pojmać (ponownie), odzyskiwać
ruse:
подхватить, удержать
turke:
yeniden yakalamak, yeniden ele geçirmek
ukraine:
упіймати (кого-н., що втік)

atentokapta

Kiu kaŭzas fortan atenton, instigas al scivolo, kurioza, fascina: estetike ne bela, nek valora kulture, la filmo tamen estis ekscite atentokapta ChM ; tiom atentokapta kaj aventurplena estas la menciita vojaĝpriskribo [49]; la historio de la juda popolo en Irlando estas tre atentokapta [50]. VD:interesa, spirkapta
49. Releganto: Vamberi..., Valhalla - Esperanto, 2006-11-25
50. Garbhan MacAoidh: Renkontiĝo kun ŝrumpanta komunumo, Monato, 2003/11, p. 12
beloruse:
інтрыгуючы, захапляльны
ĉine:
吸引人 [xīyǐnrén], 引人入勝 [yǐnrénrùshèng], 嫣 [yān], 誘人 [yòurén], 令人兴奋 [lìngrénxīngfèn]
france:
attrayant, captivant
germane:
spannend
indonezie:
menarik perhatian
katalune:
encisador, fascinant, atractiu
pole:
intrygujący, zajmujący, przyciągający uwagę

fiŝkapti

(tr)
Provi kapti fiŝojn: Petro diris al ili: mi iras por fiŝkapti [51]; oni fiŝkaptis per retoj [52]; ili sin okupis je […] fiŝkaptado aŭ marveturado [53]; mia patrino povosciis plekti fiŝkaptajn retojn [54]; kapitano de fiŝkapt-ŝipo [55]; en akvo malklara oni fiŝkaptas facile PrV . SIN:fiŝi
beloruse:
рыбачыць, лавіць рыбу
ĉine:
捕魚 [bǔyú], 捕捞 [bǔlāo], 魚業 [yúyè]
france:
pêcher
germane:
fischen, angeln
hebree:
לדוℷ
hispane:
pescar
hungare:
halászik
indonezie:
memancing, menangkap ikan
katalune:
pescar
nederlande:
vissen
pole:
łowić ryby
rumane:
pescuit cu undița
ruse:
рыбачить, ловить рыбу
taje:
จับปลา
tibete:
ལྕགས་ཀྱུ་དབྱུག་
ukraine:
рибалити, ловити рибу

fiŝkaptilo

Ia ilo por kapti fiŝojn (reto, naso); fiŝvergo: fiŝojn oni kaptas per fiŝkaptilo [56]; la fiŝoj en la lagetoj tiom multas, ke ne necesas eĉ uzi fiŝkaptilon [57]; kurbiĝinta kiel fiŝkaptilo [58].
56. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XIV
57. Laimius Stražnickas: Estigi lagetojn, Monato, 2004/04, p. 17
58. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Goabo, la dezerto de la Koloroj
beloruse:
рыбалоўная прылада
ĉine:
鉸鏈 [jiǎoliàn], 釣竿 [diàogān], 釣魚竿 [diàoyúgān], 魚竿 [yúgān], 網具 [wǎngjù]
germane:
Fischfanggerät, Angelrute
indonezie:
joran, kail, pancing
japane:
漁具 [ぎょぐ]

fiŝkaptisto

Tiu, kiu kaptas fiŝojn: la fiŝkaptistoj […] ĵetas fiŝhokojn en la akvon [59]; fiŝkaptistoj […] etendos tie retojn [60]. SIN:fiŝisto
beloruse:
рыбак, рыбалоў
ĉine:
渔夫 [yúfū], 渔民 [yúmín], 渔人 [yúrén], 打魚者 [dǎyúzhě], 渔工 [yúgōng], 魚夫 [yúfū]
france:
pêcheur
germane:
Fischer
hebree:
דייℷ
hispane:
pescador, piscicultor
hungare:
halász, haltenyésztő, halárus
indonezie:
nelayan
japane:
漁師 [りょうし]
katalune:
pescador, pescaire
nederlande:
visser
pole:
rybak, wędkarz
rumane:
pescar
ruse:
рыбак, рыболов
slovake:
rybár
turke:
balıkçı

militkaptito

MIL Batalinto, kiun malamikoj kaptis kaj tenas mallibera: li ekbatalis kontraŭ Izrael kaj kaptis kelkajn kiel militkaptitojn [61]; vi trompis min kaj forkondukis miajn filinojn kvazaŭ militkaptitojn [62]; klopodi informi la familiojn de militkaptitoj pri iliaj filoj en la kontraŭa lando [63].
angle:
prisoner of war
beloruse:
ваеннапалонны
ĉeĥe:
válečný zajatec
ĉine:
战俘 [zhànfú], 俘虏 [fúlǔ]
france:
prisonnier de guerre
germane:
Kriegsgefangener
hungare:
hadifogoly
indonezie:
tawanan (perang)
japane:
捕虜 [ほりょ]
katalune:
presoner de guerra
pole:
braniec, jeniec wojenny
rumane:
prizonier
ruse:
военнопленный
slovake:
vojnový zajatec
ukraine:
військовополонений

muŝkaptulo

ZOO Eta birdo kiu ekflugante kaptas preterpasajn insektojn; precipe el genro Muscicapa trovebla en la malnova mondo, sed iafoje aplikata al aliaj similaj genroj: muŝkaptulo sidanta sur tomboŝtono [64].
muŝkaptulo ĉe Lago Naivasha, Kenjo
CC BY-SA 3.0  [65]
64. J. Dorosmai, trad. J. Dorosmai jun. kaj J. Horvath: Fabloj kaj Aforismoj, 2002
65. Sumeet Moghe, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:African_Dusky_Flycatcher.jpg
beloruse:
валасяніца
ĉine:
鶲科 [wēngkē]
france:
gobe-mouche
germane:
Fliegenschnäpper
japane:
ヒタキ
latinece:
Muscicapa
ukraine:
мухоловка, діонея, венерина мухоловка

administraj notoj

pri ~ema 2.:
      Cxi tiu senco mankas en PIV-oj. Necesus precizigi,
      parolante pri kio gxi estas uzebla (rezonado?, persono?).
      [MB]
    
muŝ~ulo: Mankas verkindiko en fonto.