3sond/i PV

sondi

(tr)
1.
TEK Esplori per aparato aŭ nerekta metodo ne facile penetreblan fizikan medion, ekzemple akvon sub ŝipo, terinternon, vivulan korpon: la maristoj eksentis ĉirkaŭ noktomezo, ke ili alproksimiĝas al ia lando kaj sondinte, ili trovis dudek klaftojn [1]; ŝiaj okuloj penadis sondi la senlumecon, ĉiumomente ŝi kredis, ke nigra profilo aperas [2]; mi volas sondi tiun merkaton por la kuiriloj [3]; li palpserĉis remilon, sondis […] la rokon [4]. VD:detekti, ekzameni1, inspekti, penetri, sensi
2.
(figure) Prove esplori, nerekte kolekti informojn pri malfacile alirebla homa medio: mi sondas ĉe la kortego [5]; ni ne antaŭjuĝu, oni devas antaŭe sondi la princon [6]; sondi la homan koron [7]; la virinoj […] avidis sondi la misteron, ĉirkaŭantan la belan fremdulon [8]; se ni nur kuraĝas sondi la profundon de nia vivangoro [9]. VD:provi2.c, tenti2
angle:
sound, fathom, plumb 1. probe 2. probe
beloruse:
зандаваць
ĉeĥe:
pátrat, sondovat, zkoumat
ĉine:
寻摸 [xúnmo], 尋摸 [xúnmo], 探 [tàn], 探测 [tàncè], 探測 [tàncè], 探究 [tànjiū], 测量 [cèliáng], 測量 [cèliáng]
france:
sonder
germane:
durchleuchten, peilen, sondieren, ausforschen 2. eruieren
hispane:
sondear
hungare:
1. szondáz 2. kipuhatol, kifürkész
japane:
探る [さぐる], 調査する [ちょうさする], 測深する [そくふかする], 検査する [けんさする], 打診する [だしんする]
nederlande:
1. peilen 2. polsen
pole:
sondować, badać, zgłębiać, gruntować
ruse:
зондировать
slovake:
pátrať, skúmať, sondovať
ukraine:
зондувати, вимірювати глибину, кидати лот

sondo

Sonda esplorado: por bori la putojn oni […] uzis […] post 1930 sovetiajn kaj rumanajn sondojn per rondirado [10]. VD:ekzameno1, enketo2
10. F. Shehu: La albana nafto kaj ĝiaj perspektivoj, Monato, 1997:5, p. 18a
angle:
probe
beloruse:
зандаваньне, зандаж
ĉeĥe:
sonda, vrt
ĉine:
調查 [diàochá], 调查 [diàochá], 調查研究 [diàocháyánjiū], 调查研究 [diàocháyánjiū]
france:
sondage
germane:
Untersuchung, Sondierung, Durchleuchtung
hispane:
sondeo
hungare:
szondázás, kutatás
pole:
sondaż
ruse:
зондирование, зондаж
slovake:
sonda, vrt

sondaĵo

Rezulto de sondo: dum en la lasta balotado la diversaj sondaĵoj ĝuste prognozis la rezulton, ĉi-foje ili maltrafis [11]; tuja postbalota sondaĵo indikis, ke klare venkos la konservativa partio [12]; opinio-sondaĵoj en diversaj eŭropaj landoj […] indikis, ke civitanoj […] [13].
11. K. Juhász: Apenaŭ venko, Monato, 2002:6, p. 12a
12. Monato, Paul Gubbins: Malpli malbonaj inter aliaj malbonaj, 2015
13. Monato, Paul Gubbins: Referendumo ena-ekstera, 2013
angle:
result of probing, survey
beloruse:
вынік зандаваньня
ĉine:
調查 [diàochá], 调查 [diàochá], 民意調查 [mínyìdiàochá], 民意调查 [mínyìdiàochá], 测量 [cèliáng], 測量 [cèliáng]
france:
résultat de sondage
germane:
Umfrage, Sondierung
hispane:
resultado de un sondeo
hungare:
kutatási eredmény
pole:
sondaż
ruse:
результат зондирования

sondilo

Ilo, maŝino, rimedo por sondi: enmeti en la televidilon aŭ vidbendaparaton specialan sondilon, per kiu oni mezuras internajn frekvencojn [14]; Eŭropo prave fieris pro sia interplaneda sondilo Huygens, kiam ĝi surluniĝis sur Titano [15]. VD:detektilo, endoskopo
14. Monato, Hektor Alos I Font: Spektantoj spektataj, 2003
15. Monato, Eskil Svane: Ankoraŭ pri EDE, 2005
angle:
probe (tool, machine)
beloruse:
зонд
ĉeĥe:
měřítko hloubky s olověným závažím
ĉine:
探测器 [tàncèqì], 探測器 [tàncèqì], 探針 [tànzhēn], 探针 [tànzhēn], 宇宙探测器 [yǔzhòutàncèqì], 宇宙探測器 [yǔzhòutàncèqì]
france:
sonde
germane:
Sonde
hispane:
sonda
hungare:
szonda
japane:
測深器 [そくしんき], ゾンデ, 消息子 [しょうそくし]
pole:
sonda
slovake:
meranie hĺbky oloveným závažím
ukraine:
зонд, лот

nesondebla

Tre profunda, ne plene esplorebla: li sidiĝis sur la seĝon, tenante nesondeblan silenton [16]. VD:nepenetrebla, netravidebla2, opaka
16. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
angle:
unfathomable
beloruse:
нязьмерны, невымерны, непасьціжны
ĉeĥe:
nezjistitelný
ĉine:
叵测 [pǒcè], 叵測 [pǒcè], 不能透过 [bùnéngtòuguò], 不能透過 [bùnéngtòuguò], 不通透 [bùtōngtòu], 透不过 [tòubùguò], 透不過 [tòubùguò], 高深莫测地 [gāoshēnmòcède], 高深莫測地 [gāoshēnmòcède], 不可思議 [bùkěsīyì], 不可思议 [bùkěsīyì], 不可端倪 [bùkěduānní], 无法通过 [wúfǎtōngguò], 無法通過 [wúfǎtōngguò], 看不透 [kànbutòu]
france:
insondable
germane:
undurchdringlich, unerforschlich
hispane:
insondable
japane:
測深できない [そくふかできない], 底の知れない [そこのしれない], 計り知れない [はかりしれない], 途方もない [とほうもない]
pole:
przepastny, niezgłębiony, bezdenny, niedocieczony
slovake:
nezistiteľný
ukraine:
який не можна прозондувати

opinisondo

POL Enketo pri publika opinio pere de demandado ĉe elektita subaro de la koncerna homgrupo; opinienketo: laŭ freŝaj opinisondoj 60 % de la EU-civitanoj rifuzas manĝi genteknike manipulitajn nutraĵojn [17]; laŭ opinio-sondoj, malmultaj homoj intencis voĉdoni [18].
17. Stefan Maul: Defio aŭ devio de politiko, Monato, 2000:10, p. 6a
18. Monato, Christian PINARD: Vivas kunvivado, 2004
angle:
poll
beloruse:
апытаньне (грамадзкай думкі)
ĉeĥe:
průzkum veřejného mínění
ĉine:
調查 [diàochá], 调查 [diàochá], 民意测验 [mínyìcèyàn], 民意測驗 [mínyìcèyàn], 民意测试 [mínyìcèshì], 民意測試 [mínyìcèshì]
france:
enquête d'opinion, sondage (enquête d'opinion)
germane:
Meinungsumfrage
hispane:
encuesta de opinión, sondeo (encuesta de opinión)
hungare:
közvélemény-kutatás
japane:
世論調査 [よろんちょうさ]
pole:
sondaż opinii, badanie opinii
ruse:
опрос общественного мнения
slovake:
prieskum verejnej mienky
ukraine:
анкетне опитування, вивчення громадської думки

administraj notoj