*ekzameni
(tr)
- 1.
- Zorgeme rigardi, detale esplori: mi ekzamenis precize, ĉu ĉio estas en ordo FK ; la kuracisto ekzamenis la vundon KPr ; zorge ekzameninte sian laboron per la pala lumeto de steloj, li revenis hejmen kontenta KPr ; la junulino rapide ekzamenis tiun vizaĝon brulitan de dudek-kvin militoj KPr ; Aleksandro, kiu lin kaŝe ekzamenis, ekvidis, ke li ridetas al Klotildo, kaj ke la junulino redonas al li lian rideton ChL ; ne ĉion oni devas severe ekzameni PrV ; ekzameni ne devigas preni PrV . pririgardi
- 2.
- Provi per demandoj la sciojn, kapablojn, taŭgecon de kandidato: ĉu li estas sufiĉe instruita, mi provos lin ekzameni DL .
- angle:
- examine
- beloruse:
- 1. правяраць, выпрабоўваць 2. экзамэнаваць
- bulgare:
- изпѝтам
- ĉeĥe:
- examinovat, prověřovat, testovat, vyslýchat, vyšetřovat, zjišťovat pravost, zkoumat, zkoušet (škol.)
- ĉine:
- 2. 查 [chá], 审视 [shěnshì], 考 [kǎo], 淸查 [qīngchá], 察 [chá], 检 [jiǎn], 核对 [héduì]
- france:
- examiner (un problème, un candidat)
- germane:
- 1. untersuchen, prüfen ~i ne devigas preni: ansehen kostet nichts. 2. prüfen, examinieren, mustern
- hispane:
- examinar
- hungare:
- 1. vizsgál, megvizsgál 2. vizsgáztat
- japane:
- 調べる [しらべる], 検査する [けんさする], 検討する [けんとうする], 試験する [しけんする], 取り調べる [とりしらべる]
- katalune:
- examinar
- pole:
- 1. badać, rozpatrywać, dochodzić (kryminal.) 2. egzaminować
- portugale:
- 1. examinar, ensaiar, inspecionar, revistar 2. examinar
- ruse:
- 1. осматривать, рассматривать, испытывать, проверять 2. испытывать, проверять, экзаменовать
- slovake:
- preskúšať, vyšetriť
- svede:
- 1. undersöka 2. examinera
- ukraine:
- екзаменувати, перевіряти, досліджувати, вивчати
ekzameno
- 1.
- Detala esploro: mi ne bezonas longan ekzamenon por esti certa, ke ŝi ne povis skribi tiujn vortojn ChL ; li sendis rimarkindan ekzamenon de la demando pri gentoj kaj internacia lingvo VivZam .
- 2.
- Kontrolo de la scioj, kapabloj, taŭgeco de kandidato: bonaj 85 por 100 respondoj sufiĉas, por elteni la ekzamenon kaj ricevi ateston FK ; la grado de la akiritaj scioj estos metitaj al severa esploro per skriba ekzameno FK ; li kontentige kaj feliĉe trapasis sian ekzamenon de piloto [1]; estos kolektiĝintaj la juĝistoj kaj la tuta konsilistaro, por aŭdi, kiel li faras sian ekzamenon [2]; malsukcesinta en du ekzamenoj, […nun] prepariĝante al rea ekzameno IKr ; la fratoj […] sin prezentis al la abiturientaj ekzamenoj […], brile respondis ĉiujn demandojn, kaj estis akceptitaj de ĉiuj ekzamenantoj kun la noto: ‚tre bone‘ KPr ; ŝi estis edukata hejme, neniam antaŭ iu submetis sin al ekzameno Marta ; tiu vino ĉe ekzameno ricevis la plej bonan noton [3].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
- beloruse:
- 1. праверка, выпрабаваньне 2. экзамэн, іспыт
- bulgare:
- изпит
- ĉeĥe:
- examen, průba (slang.), zjišťování schopností a znalostí, zkouška, šetření
- ĉine:
- 2. 审查 [shěnchá], 测验 [cèyàn]
- france:
- examen
- germane:
- 1. Untersuchung, Prüfung 2. Prüfung, Examen, Musterung, Leistungskontrolle
- hebree:
- בְּדִיקָה
- hispane:
- exámen
- hungare:
- 1. vizsgálat 2. vizsga
- indonezie:
- ujian
- japane:
- 検査 [けんさ], 診察 [しんさつ], 試験 [しけん], テスト [てすと], 取り調べ [とりしらべ]
- katalune:
- examen 1. inspecció, exploració 2. control, prova
- pole:
- 1. badanie, dochodzenie (kryminal.), śledztwo 2. egzamin
- ruse:
- 1. проверка, испытание 2. экзамен
- slovake:
- skúška, vyšetrenie
- svede:
- 1. undersökning 2. prov, tentamen
- tibete:
- ཡིག་ཚད་
- ukraine:
- іспит, екзамен, випробування
ekzameniĝi
(ntr)
- Prezentiĝi por ekzameno de si mem, de siaj kapabloj: ni prezentiĝis, ekzameniĝis, kaj efektive sukcese ekzameniĝis, kaj efektive ricevis la plej altajn notojn [4].
4.
Ŝ. Alejĥem, trad. L. L. Zamenhof: La Gimnazio, 1929
- beloruse:
- экзамэнавацца, праходзіць іспыт
- france:
- être examiné
- japane:
- 受験する [じゅけんする], 審査を受ける [しんさをうける]
- ukraine:
- екзаменуватися, складати екзамен, складати іспит
ekzamenisto
- Tiu, kiu ofice ekzamenas: Elfric Leofwin Kearney […] estis angla edukada ekzamenisto kaj esperantisto; li estis pioniro de literatura tradukado al Esperanto, publikigante inter alie la verkaĵon ‚La aventuroj de Alicio en Mirlando‘ de Carroll, 1910 [5].
5.
-: Ĝermolisto de
britaj esperantistoj, Vikipedio, 2022-01-30
- beloruse:
- экзамэнатар
- ĉine:
- 监判员 [jiānpànyuán], 監审員 [jiānshěnyuán], 监察员 [jiāncháyuán], 检验员 [jiǎnyànyuán]
- france:
- examinateur