genro
- 1.
-
Leksika-gramatika eco de substantivoj, determinanta formon de
rilataj vortoj referencantaj ilin, precipe (en Esperanto) la
elekton de triapersona pronomo ununombra (li / ŝi / ĝi), de
demandaj kaj neaj pronomoj (kiu? kio? ‐ neniu, nenio):
vira, ina, neŭtra genroj en la lingvoj klasikaj;
ĝenerale, en la lingvoj artikolhavaj, la artikolo varias laŭ
nombro, genro, kaj kazo
[1].
Rim.: Oni ne konfuzu la gramatikajn genron1 kaj genron2 kun la biologia sekso. Ekz-e, la vortoj „homo“ aŭ „li“, laŭ iuj gramatikoj, virgenraj (sed pli ĝuste, ulgenraj), fakte povas aplikiĝi al ino (vd ekz-ojn ĉe li2); simile „ĝi“ aŭ „io“ povas en iuj okazoj indiki ulojn; oni povas personigi senseksajn abstraktaĵojn (la Morto, la Tempo ktp). [Sergio Pokrovskij]aĵgenro, ulgenro.
- 2.
- Formo de kelkaj pronomoj (en Esperanto, nur triapersonaj ununombraj), aŭ (ne en Esperanto) gramatika formo de adjektivoj (ekz-e en la lingvoj latinidaj kaj slavaj) aŭ iuj formoj verbaj (ekz-e en la rusa), varianta laŭ la genro1 de ĉefvorto, al kiu tiuj adjektivoj aŭ verboj rilatas: pasiva participo ingenra.
- 3.
- Ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj (genus). La scienca nomo de specio konsistas el la majuskla nomo de la genro kaj la minuskla kromnomo por la specio: la pavo estas genro kiu, konsistas el du specioj de spektakle rimarkinda plumaro [2]. botanikaj genroj zoologiaj genrojfamilio
- 4.
- Identigo kiel viro, virino aŭ io alia kaj asociigo kun socia rolo aŭ aro de kondutaj kaj kulturaj trajtoj, vestaĵoj, ktp: ĝi ofte implicas strikte duumajn konceptojn de genro kaj seksumeco [3]; genro ne estas duuma [4]; mi ŝatus atentigi pri aliaj eblaj difinoj de la interrilato inter sekso kaj genro [5]. sekso
1.
Monato, André Cherpillod: La influo
de la hebrea lingvo sur Esperanto, 2000/12 p. 18-19
2. Vikipedio, Pavo
3. Aferoj, kiujn mi lernis pri pluramemo, Egalecen, 2014-09-08
4. Euleax E. G. de Lima Pereira: Genro kaj cisgenra normigo, „Kontakto“, n-ro 278 (2017:02). P. 9a
5. Genro kaj Sekso: Teoriaj Aliroj, Egalecen, 2017-07-03
2. Vikipedio, Pavo
3. Aferoj, kiujn mi lernis pri pluramemo, Egalecen, 2014-09-08
4. Euleax E. G. de Lima Pereira: Genro kaj cisgenra normigo, „Kontakto“, n-ro 278 (2017:02). P. 9a
5. Genro kaj Sekso: Teoriaj Aliroj, Egalecen, 2017-07-03
- angle:
- 1. gender 3. genus 4. gender
- beloruse:
- род 3. род
- ĉeĥe:
- druh, rod, řád
- ĉine:
- 1. 性 [xìng] 3. 物种 [wùzhǒng]
- france:
- genre (gramm., classification biologique) 4. genre
- germane:
- 1. Genus, Geschlecht 3. Gattung 4. Gender
- hebree:
- 4. מגדר
- hispane:
- género (gram., clasificación biológica)
- hungare:
- 1. főnévi nem 2. névmási nem 3. nem, nemzetség 4. társadalmi nem, gender
- itale:
- genere (gramm, zool, bot)
- japane:
- 性 [なりくせ], 属 [ぞく]
- jide:
- 4. דזשענדער
- kartvele:
- 4. გენდერი
- latinece:
- 3. genus
- nederlande:
- genus, geslacht 4. gender
- pole:
- 1. rodzaj 3. rodzaj 4. rodzaj
- portugale:
- 4. género, gênero
- ruse:
- род (грамм., биол.) 4. гендер
- slovake:
- rod (bot., zool.)
- turke:
- cins, tür
- ukraine:
- 4. гендер
aĵgenro, neŭtra genro
- Genro asociata kun la objektoj ĝenerale, sen implici ion ulan (personan, viran, inan): aĵgenra objekto ĉe la verbo „danki“ indikas la motivon: „danki ion“ = „danki pro io“.
- angle:
- inanimate gender
- beloruse:
- неадушаўлёны род, ніякі род
- france:
- genre inanimé, genre neutre
- germane:
- unbelebtes Geschlecht, sächliches Geschlecht
- hispane:
- género inanimado, género neutro
- hungare:
- semleges nem
- itale:
- neutro (gram), genere inanimato (gram)
- nederlande:
- onzijdig geslacht
- pole:
- rodzaj nijaki
- portugale:
- gênero
- ruse:
- неодушевлённый род
ingenro, ina genro
- Genro implicanta faktan aŭ metaforan apartenon al la ina sekso: la vortoj „virino“, „edzino“, „amazono“ estas ingenraj.
- angle:
- feminine gender
- beloruse:
- жаночы род
- ĉine:
- 雌性 [cīxìng]
- france:
- genre féminin
- germane:
- weibliches Geschlecht
- hispane:
- género femenino
- hungare:
- nőnem
- itale:
- femminile (gram)
- japane:
- 女性 [じょせい]
- nederlande:
- vrouwelijk geslacht
- pole:
- rodzaj żeński
- ruse:
- женский род
ulgenro
-
Genro asociata kun la uloj (personoj), kontraste al
aĵoj (aĵgenro):
ulgenra objekto ĉe la verbo „danki“ indikas la
ricevanton: „danki iun“ = „danki al iu“;
la vortoj „homo“, „studento“ estas ulgenraj.
Rim.: La koncepto „uleco“ povas estas malsama en diversaj lingvoj. Ekz-e en Esperanto la uloj estas principe intelektohavaj estaĵoj, dum en la slavaj lingvoj temas pri la animaloj (sed ne pri la vegetaĵoj). [Sergio Pokrovskij]
- angle:
- animate gender
- beloruse:
- адушаўлёны род
- france:
- genre animé
- germane:
- belebtes Geschlecht
- hispane:
- género animado
- hungare:
- élőnem
- itale:
- genere animato (gram)
- nederlande:
- levend geslacht
- pole:
- rodzaj animowany, płeć animowana
- ruse:
- одушевлённый род
virgenro, vira genro
- Genro implicanta faktan aŭ metaforan apartenon al la vira sekso: la vortoj „viro“, „edzo“, „reĝo“ estas virgenraj.
- angle:
- masculine gender
- beloruse:
- мужчынскі род
- france:
- genre masculin
- germane:
- männliches Geschlecht
- hispane:
- género masculino
- hungare:
- hímnem
- itale:
- maschile (gram)
- japane:
- 男性 [だんせい]
- nederlande:
- mannelijk geslacht
- pole:
- rodzaj męski
- ruse:
- мужской род
cisgenra
- Havanta genron4 kiu samas al la naska sekso: se vi estas blanka cisgenra iĉo, la ŝanco, ke vi spertos diskriminacion en iu komunumo, estas multe pli malalta ol por marĝenigitaj homoj [6]; se oni volas klarigi al cisgenraj homoj pri transgenreco [7]; transgenraj virinoj devis pruvi, ke ilia virineco estas egale valida kiel tiu de cisgenraj virinoj [8].
- angle:
- cisgender
- beloruse:
- цысгендарны
- finne:
- cissukupuolinen
- france:
- cisgenre
- galege:
- cisxénero, cisxénera
- hispane:
- cisgénero, cisgénera
- hungare:
- cisznemű
- katalune:
- cisgènere
- nederlande:
- cisgender
- pole:
- cispłciowy
- portugale:
- cisgénero, cisgênero
- ruse:
- цисгендерный
cisgenrulo
- Cisgenra homo: cisgenruloj devas labori por eduki sin kaj agi pli konscience por helpi protekti kaj subteni transgenrulojn [9]; ne ekzistas eĉ unu okazo en Usono, kie cisgenrulo atenciĝis de transgenrulo en publika necesejo [10].
- angle:
- cis person, cisgender person
- beloruse:
- цысгендарная асоба
- finne:
- cisihminen
- nederlande:
- cisgender persoon
- pole:
- cispłciowiec
- svede:
- cisperson
transgenra
- Havanta genron4 kiu malsamas de la naska sekso: Gabriel Edilberto Cruz montris subtenon de la Esperanto-komunumo al la gejaj, lesbaj, ambaŭseksemaj, kaj transgenraj (GLAT) personoj per kreado de du afiŝkartoj en du lingvoj [11]; sinprava violento ĉe transgenraj uloj [12]; vi verŝajne ja konas transgenrajn homojn sed eble ne scias pri tio [13].
11.
Libera Folio: Filipinaj esperantistoj en parado de geja fiero, liberafolio.org,
2014-10-03
12. Luiz Portella: Brazilano laŭleĝe. Esperanto laŭkonvinke., 2016-03-01, Seksperforto
13. TEJO: “Vi rajtas esti komplika” – Intervjuo al transgenra Esperantistino Ariel Bonkorpa, tejo.org, 2017-10-20
12. Luiz Portella: Brazilano laŭleĝe. Esperanto laŭkonvinke., 2016-03-01, Seksperforto
13. TEJO: “Vi rajtas esti komplika” – Intervjuo al transgenra Esperantistino Ariel Bonkorpa, tejo.org, 2017-10-20
- angle:
- transgender
- arabe:
- متحول الجنس
- beloruse:
- трансгендарны
- finne:
- muunsukupuolinen
- france:
- transgenre
- galege:
- transxénero, transxénera
- greke:
- διεμφυλικός
- hispane:
- transgénero, transgénera
- hungare:
- transznemű
- katalune:
- transgènere
- nederlande:
- transgender
- pole:
- transpłciowy
- portugale:
- transgénero, transgênero
- rumane:
- transgen, transgender
- ruse:
- трансгендерный
- skotgaele:
- tar-ghnèitheach
- svede:
- könsöverskridande
transgenrulo
- Transgenra homo: bedaŭrinde tiu kostis pasintan junion la vivon de 49 gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksamantoj kaj transgenruloj en Orlando, Florido [14]; indas mencii ke transgenruloj povus havi problemojn en Maroko [15]; ŝin precipe tuŝis la mortoj de transgenruloj [16]. GLAT
14.
Johan Derks: revu-numero pri du movadoj: Esperanto kaj
GLATuloj, soc.culture.esperanto,
2016-11-29
15. Mounir Abjiou: GLAT-uloj en Aného, soc.culture.esperanto, 2016-12-10
16. Hande Kader, Vikipedio
15. Mounir Abjiou: GLAT-uloj en Aného, soc.culture.esperanto, 2016-12-10
16. Hande Kader, Vikipedio
- angle:
- trans person, transgender person
- beloruse:
- трансгендарная асоба
- finne:
- transihminen
- nederlande:
- transgender persoon
- pole:
- osoba transpłciowa
- svede:
- transperson
administraj notoj
pri
genr/o :
aĵ~o, neŭtra ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
in~o, ina ~o: Mankas dua fontindiko.
in~o, ina ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ul~o: Mankas dua fontindiko.
ul~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
vir~o, vira ~o: Mankas dua fontindiko.
vir~o, vira ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Tiu artikolo levas demandojn senrespondajn. Ekz-e (1) Al kiu ~o apartenas bestoj? Nek ul~aj, nek aĵ~aj laŭdifine. Necesas klasi ilin laŭ ilia sekso (in~aj aŭ vir~aj), dum la lingvo ofte ne interesiĝas pri ilia vera sekso (neŭtraj nomoj: bovo, anaso ktp) kaj parolas pri ili, kiel pri aĵoj (ĝi). (2) La tradukoj donitaj por "ul~o" uzas terminologion ("animated" ks), kiu depende de la celata lingvo povas aplikiĝi al bestoj. Ekz-e, en la franca, oni klarigas la uzon de la rusa akuzativo surbaze de la diferenco inter "animé/inanimé". (3) Ĉu ne indus ie distingi la gramatikan ~on disde la veran? Ŝajnas, ke oni difinas nur la veran. Koherigi kun la difino de "neŭtra" en la koncerna artikolo. [MB]pri genr/o :
Respondoj al MB: "(1) Al kiu ~o apartenas bestoj?" Dependas je la lingvo. En Esperanto, samkiel en la angla, la bestoj principe estas aĵ-genraj, krom se la sekso estas malimplice markita (virŝafo, ŝafino); kaj samkiel en la angla, oni povas trakti la amatan katon ule (samkiel ajnan aĵon aŭ abstaktaĵon). -- "Nek ul~aj, nek aĵ~aj laŭdifine." Tion difinas gramatiko de koncerna lingvo. -- "Necesas klasi ilin laŭ ilia sekso..." Ne konfuzu sekson kaj genron. (2) Mi aldonis RIM-on. (3) Kio estas "vera genro"? Kio estas la vera genro de FR sentinelle aŭ DE Weib? [Sergio]aĵ~o, neŭtra ~o: Mankas dua fontindiko.
aĵ~o, neŭtra ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
in~o, ina ~o: Mankas dua fontindiko.
in~o, ina ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ul~o: Mankas dua fontindiko.
ul~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
vir~o, vira ~o: Mankas dua fontindiko.
vir~o, vira ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.