specio
- Ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj, kies membroj povas interkruciĝi kaj heredigi siajn ecojn (species): Komunlingva Nomaro de Eŭropaj Birdoj […] entenas la nomojn de 579 specioj [1]; ruĝvertaj gruoj estas minacata specio, kiu loĝas en Japanio, Ĉinio, Koreio kaj Manĉurio [2]; la botanikistoj asertas, ke post 50 jaroj 60 000 plantspecioj estos malaperintaj [3]. speco3genro
1.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Lando de Espero
3. R. Roze: Vivisekcio de polenero, Monato, 1997:11, p. 12a
2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Lando de Espero
3. R. Roze: Vivisekcio de polenero, Monato, 1997:11, p. 12a
- angle:
- species
- beloruse:
- від (біялягічны)
- ĉeĥe:
- živočišný druh
- ĉine:
- 物种 [wùzhǒng], 物種 [wùzhǒng], 种 [zhǒng], 種 [zhǒng]
- france:
- espèce (biol.)
- germane:
- Art, Spezies
- hungare:
- faj, species
- japane:
- 種 [くさ]
- latinece:
- species
- nederlande:
- soort
- pole:
- gatunek
- ruse:
- вид (биологический)
- slovake:
- živočíšny druh
- ukraine:
- вид
speciismo
- Opinio, ke homo havas pli vastajn rajtojn ol aliaj estuloj, rigardata kiel speco de rasismo fare de kontraŭspeciistoj: por streki la disigan linion inter ni kaj la aliaj bestoj […] se vi elektus la aspekton, kiel barieron, vi estus kulpa pri iu tipo de rasismo: la speciismo, kiu ne estas malpli grava [4]; veganeco baziĝas precipe, eĉ nure, sur kontraŭ-speciismo kaj bestaj rajtoj [5].
4.
P. L. Cinquantini:
La rajtoj de bestoj, [vidita en 2008]
5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
- beloruse:
- відавая дыскрымінацыя, відызм
- france:
- spécisme
- germane:
- Speziesismus
- pole:
- dyskryminacja gatunkowa, gatunkowizm
subspecio
- Tuto de vivuloj de sama specio prezentantaj apartajn, nature heredatajn ecojn, pli klare distingebla ol variaĵo (subspecies): neniu klara dividlinio estis desegnita inter specioj kaj subspecioj [6]; la ĉamo montara tatra (science „Rupicapra rupicapra tatrica“) estas subspecio de la ĉamo montara [7]; la sennaĝila foceno en la Jangzi-rivero estas la sola subspecio de la dolĉakvaj focenoj en la mondo kaj la sola mamulo en Ĉinio, kiu vivas en dolĉa akvo [8]. raso
6.
Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉapitro 2a
7. Monato, Julius Hauser: Ĉa(r)moj en la parko, 2013
8. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
7. Monato, Julius Hauser: Ĉa(r)moj en la parko, 2013
8. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
- beloruse:
- падвід
- ĉeĥe:
- poddruh, subspecies (plemeno, rasa)
- france:
- sous-espèce
- germane:
- Unterart, Subspezies
- japane:
- 亜種 [あしゅ]
- latinece:
- subspecies
- pole:
- podgatunek
- slovake:
- odroda, poddruh
- ukraine:
- підвид
invada specio
- Specio, kiu abunde establiĝas en nova teritorio forpelante aŭ malprosperigante lokajn speciojn: la manglo estas konsiderata kiel invada specio en iuj lokoj kia Havajo, kie ĝi konstituas unuspeciajn densaĵojn [9].
- angle:
- invasive species
- beloruse:
- інвазыўны від
- ĉine:
- 入侵物种 [rùqīnwùzhǒng], 入侵物種 [rùqīnwùzhǒng]
- france:
- espèce envahissante, espèce invasive
- germane:
- invasive Art
- pole:
- gatunek inwazyjny
ŝlosila specio
- Specio kun tre grava influo pri la speciara riĉeco de ekosistemo, kies formorto grave endanĝerigas la ekosistemon: la konservado de sovaĝejaj gorilopopulacioj en danĝero de forpereo prezentas malfacilan taskon, […] ĝi ankaŭ estas ŝlosila specio kadre de la ekologio en sia pluvarbara habitato [10].
10.
Rüdiger Sachs: 2009 – la Jaro de la Gorilo, Scienca Revuo 4/2009, p. 192
- angle:
- keystone species
- france:
- espèce clé de voûte
- germane:
- Schlüsselart
- indonezie:
- spesies kunci
- ukraine:
- ключові види