3klasifik/i

klasifiki

(tr)
Aranĝi, grupigi laŭ klasoj: ili klasifikis la lingvojn laŭ grupoj, subgrupoj, familioj kaj ellaboris detalajn genealogiajn tabelojn [1]; similan al tiu hospitalo eĉ sonĝe mi ne povas imagi […] ili klasifikas la malsanojn laŭ tute alia sistemo kaj la sekcio apenaŭ similis al hospitalo [2]; sistemigitaj laŭ tiu kriterio, la agadoj de la lastaj 25 jaroj estas klasifikeblaj en la sekvantaj sep ĝeneralaj grupoj [3]; la dekuma klasifiksistemo […] publikigita de M. C. Butler [4]. VD:alkalkuli, klasigi
angle:
classify, reduce to order, sort out
beloruse:
класыфікаваць
bulgare:
класифицирам
ĉeĥe:
klasifikovat, roztřídit, třídit, známkovat
ĉine:
分級 [fēnjí]
france:
classifier, arranger, catégoriser, classer, ordonner, trier, ranger
germane:
klassifizieren
hispane:
clasificar
hungare:
osztályoz, kategorizál, rendez
japane:
分類する [ぶんるいする], 区分する [くぶんする], 仕分ける [しわける], 入れ替える [いれかえる]
nederlande:
classificeren
pole:
klasyfikować
ruse:
классифицировать
slovake:
klasifikovať, roztriediť, známkovať
ukraine:
класифікувати, сортувати

klasifiko

1.
Metoda aranĝo laŭ klasoj: botanika, kemia klasifiko; lingvistoj neniel akordiĝas pri la definitiva klasifiko de la lingvoj, nek pri la kriterio de tiu klasifiko [5]; li, kun Lafontaine plievoluigis la „Dewey“-klasifikon por bibliotekoj […] ĝis la apero de Universala Dekuma Klasifiko (UDK) [6]. SUB:sistemo1.a, taksonomioVD:nomenklaturo
2.
Alordigo de io al unu el la klasoj de tia sistemo: internaciaj taksistoj de kreditindeco reduktis la kreditan klasifikon de NZ pro duboj pri la nivelo de privataj ŝuldoj [7]; renkontiĝos la samaj lernantoj kun la samaj instruistoj, ĉio restas la sama, nur la klasifiko de la lernejo ne plu enhavas la diskriminacian vorton ĝenerala, sed la pli noblan reala, kaj baldaŭ, se efektiviĝos alia propono: supera [8]; la Universitato de Teknologio Ŝarif […] estas hodiaŭ laŭ diversaj klasifikoj la plej bona universitato de meza Oriento [9].
5. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
6. Monato, Roland Rotsaert: Mundaneum: papera antaŭulo de Interreto, 2004
7. Monato, D. E. Rogers: Tremetoj surteraj, tremegoj subteraj, 2012
8. Monato, Franz-Georg Rössler: Pena pedagogio, 2012
9. Monato, Simone Zoppellaro: Prestiĝa medalo al virino el Irano, 2015
angle:
classification
beloruse:
класыфікацыя
bulgare:
класификация
ĉeĥe:
klasifikace, třídění
ĉine:
类别 [lèibié], 分属 [fēnshǔ], 密級 [mìjí]
france:
classification
germane:
Klassifizierung 2. Einstufung
hispane:
clasificación
hungare:
osztályozás, kategorizálás, rendezés
japane:
分類 [ぶんるい], 区分 [くぶん], 仕分け [しわけ], 操車 [そうしゃ]
nederlande:
classificatie
pole:
klasyfikacja
ruse:
классификация
slovake:
klasifikácia, triedenie
ukraine:
класифікація

administraj notoj