taksonomio
- Hierarĥia sistematiko, klasifiko kune kun kriterioj per kiuj oni alordigas specimenojn al klasoj: taksonomio […] estas fako kies detalojn kaj problemojn ekkoni nur eblas post longa studado [1]; ili ne plu uzas siajn tradiciajn specinomojn, kiuj klarigas, kiuj plantoj estas venenaj aŭ manĝeblaj kaj kiuj bestoj estas utilaj, tiaj popoloj havas siajn proprajn taksonomiajn sistemojn, kiuj ne nur estas praktikaj, sed ankaŭ povas esti science valoraj [2]; De Smet private sin dediĉis ankaŭ al la realigo de aŭdaca ideo: ĝisfunda reformado de la (jam 250-jara) taksonomia sistemo [3]. terminaro, terminologio1
1.
A. Martins: Re: nova eldono..., soc.culture.esperanto, 1996-09-27
2. Monato, Garvan Makaj (Garbhan MacAoidh): Ĉu gravas, se lingvoj mortas?, 2011
3. Monato, Cyreen Knockaert: Nomenklaturo: ĉu kroma esperanta finvenko?, 2013
2. Monato, Garvan Makaj (Garbhan MacAoidh): Ĉu gravas, se lingvoj mortas?, 2011
3. Monato, Cyreen Knockaert: Nomenklaturo: ĉu kroma esperanta finvenko?, 2013
- beloruse:
- таксаномія
- ĉeĥe:
- systematika, taxonometrie, taxonomie
- ĉine:
- 动植物分类 [dòngzhíwùfēnlèi], 動植物分類 [dòngzhíwùfēnlèi], 动物分类 [dòngwùfēnlèi], 動物分類 [dòngwùfēnlèi], 科学分类 [kēxuéfēnlèi], 科學分類 [kēxuéfēnlèi], 生物分类学 [shēngwùfēnlèixué], 生物分類學 [shēngwùfēnlèixué]
- france:
- taxinomie, taxonomie
- germane:
- Taxonomie
- katalune:
- taxonomia
- pole:
- taksonomia
- portugale:
- taxonomia
- slovake:
- taxonómia
- ukraine:
- таксономія, номенклатурна класифікація