*klaso
- 1.
-
Aro da personoj aŭ
objektoj similaj laŭ rango, kvalito aŭ naturo:
tiu libro celas ĉiujn klasojn da legantoj;
tiuj varoj formas apartan klason;
tiujn ĉi multegajn „dialektojn“ oni povus laŭ la „Orient-Azia
Blojdo“
dividi en la sekvantajn ok ĉefajn klasojn: la Kantona, Hakka,
Amoja,
Svatana, Ŝanĥaja, Ningpoa, Hajnana kaj Mandarina
FK
;
unuaklasa inĝeniero, vagono.
- a)
- Parto de popolo havanta samajn civilajn, politikajn, ekonomiajn kondiĉojn: la tri klasoj de l' patricioj, kavaliroj kaj plebanoj en la antikva Romo; la reganta, la meza, la laborista klaso; la klasbatalo; videble li apartenis al la klaso de laboristoj kaj estis tre malproksima de bonhaveco FK ; bonklasa FK [1]; tre feliĉa homo, mi volas diri altklasa homo, de alta deveno [2].
- b)
- Aro el ĉiuj lernantoj, kiuj sekvas iun gradon de studkurso: la altaj, malaltaj klasoj; ĉe kvina klaso gimnazia li ekstudis anglan VivZam ; la instruisto pri religio skribis al li admonon pro maldeca konduto en la klaslibron [3].
- c)
- Ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj (classis): geosmino estas miksaĵo produktata de pluraj klasoj da mikroboj: ĝi estiĝas je la morto de kelke da bakterioj [4]; Reptilioj estas klaso de vertebruloj, kiu enhavas la nuntempajn testudojn, krokodilojn, serpentojn, lacertojn kaj tuatarojn [5]; botanikaj klasoj zoologiaj klasojfilumoordo
- 2.
- Parto pli luksa aŭ malpli luksa de veturilo, por kies uzo oni pagas malsame ol por aliaj partoj: du litoj unu super la dua kaj alia meblaĵo, simila al tiu, kiun havas la vojaĝantoj de la dua klaso FK ; „sed, mi posedas bileton por la unua klaso,“ mi diris [6].
- 3.
- (evitinde) Kurso 2: fari siajn klasikajn klasojnZ .
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Geermitoj
4. Monato, Roberto Pigro: Pluveraj veroj, 2015
5. Vikipedio, Reptilioj
6. M. K. Gandhi, trad. A Giridhar Rao: Eksperimentoj kun la Vero..., 2001-2008, parto 2a, ĉapitro 8a
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Geermitoj
4. Monato, Roberto Pigro: Pluveraj veroj, 2015
5. Vikipedio, Reptilioj
6. M. K. Gandhi, trad. A Giridhar Rao: Eksperimentoj kun la Vero..., 2001-2008, parto 2a, ĉapitro 8a
- afrikanse:
- klas
- albane:
- klasë
- amhare:
- ክፍል
- angle:
- class
- arabe:
- الفئة
- armene:
- դաս
- azerbajĝane:
- sinif
- beloruse:
- кляс
- bengale:
- বর্গ
- birme:
- အမျိုးအစား
- bosne:
- klase
- ĉeĥe:
- classis, klasa, třída, třída
- ĉine:
- 段位 [duànwèi], 等級 [děngjí], 类 [lèi], 級 [jí], 課 [kè], 課時 [kèshí], 部 [bù], 門 [mén], 学级 [xuéjí]
- dane:
- klasse
- estone:
- klass
- filipine:
- klase
- france:
- classe, catégorie, espèce, condition (sociale), cours, milieu (social), niveau, rang, standing unua~a: de première classe. alt~a homo: de grande classe, des classes supérieures, de grand standing, de qualité.
- galege:
- clase
- germane:
- Klasse 1.a Milieu
- guĝarate:
- વર્ગ
- haitie:
- klas
- hinde:
- क्लास
- hungare:
- osztály
- igbe:
- otu
- indonezie:
- kelas
- irlande:
- rang
- islande:
- flokki
- japane:
- クラス
- jave:
- kelas
- jide:
- קלאַס
- jorube:
- kilasi
- kanare:
- ವರ್ಗ
- kartvele:
- კლასი
- kazaĥe:
- сынып
- kimre:
- dosbarth
- kirgize:
- тап
- kmere:
- ថ្នាក់
- koree:
- 클래스
- korsike:
- burghisìa
- kose:
- eklasini
- kroate:
- klasa
- kurde:
- sinif
- latinece:
- 1.c classis
- latve:
- klase
- laŭe:
- ຫ້ອງຮຽນ
- litove:
- klasė
- makedone:
- класа
- malagase:
- am-pianarana
- malaje:
- kelas
- malajalame:
- ക്ലാസ്
- malte:
- klassi
- maorie:
- te piha
- marate:
- वर्ग
- monge:
- chav kawm ntawv
- mongole:
- анги
- nederlande:
- 1.a klasse 1.b klas 1.c klasse 1. klasse 3. klas
- nepale:
- वर्ग
- njanĝe:
- m’kalasi
- okcidentfrise:
- klasse
- panĝabe:
- ਕਲਾਸ ਦੇ
- paŝtue:
- ټولګي
- pole:
- klasa, gromada
- ruande:
- icyiciro
- rumane:
- clasă
- ruse:
- класс unua~a: первоклассный, первого класса.
- samoe:
- vasega
- sinde:
- طبقاتي
- sinhale:
- පන්ති
- skotgaele:
- clas
- slovake:
- klasa, trieda
- slovene:
- razred
- somale:
- fasalka
- ŝone:
- kirasi
- sote:
- sehlopha sa
- sunde:
- kelas
- svahile:
- darasa
- taĝike:
- синфи
- taje:
- ชั้น
- tamile:
- வர்க்கம்
- tatare:
- класс
- telugue:
- తరగతి
- ukraine:
- клас
- urdue:
- کلاس
- vjetname:
- lớp
- zulue:
- ikilasi
klasi
(tr)
- Enklasigi: se klasi ĉi poemojn laŭ la terminologio de Auld, ili apartenus al la primitiva romantismo [7]; kovrildorsa kelklinia komento […] klasas ŝin „voĉeto modesta, minora“, kun simpatio [8]; kelkaj objektoj, kiujn oni antaŭe klasis kiel spiralajn nebulozojn, estas fakte vastaj aroj da steloj [9].
- beloruse:
- клясыфікаваць
- ĉeĥe:
- přebrat, setřídit, třídit
- ĉine:
- 分类 [fēnlèi], 分門別類 [fēnménbiélèi]
- france:
- classer, arranger, catégoriser, classifier, ordonner, trier, ranger
- germane:
- einstufen, einer Klasse zuordnen
- hungare:
- osztályoz
- indonezie:
- mengelompokkan, menyortir, menyusun, mengurutkan
- japane:
- 等級をつける [とうきゅうをつける], 分類する [ぶんるいする], 仕分ける [しわける]
- nederlande:
- classificeren
- pole:
- klasyfikować, sortować
- rumane:
- clasifica, sorta
- ruse:
- классифицировать, сортировать
- slovake:
- triediť, vytriediť
- ukraine:
- класифікувати, сортувати
klasigi
(tr)
- 1.
- Klasifiki: 2000 lingvoj, klasigitaj en 20 lingvistikajn familiojn [10]; la perioda tabelo […] de kemio donas ekstreme utilan referencon por klasigi, sistemigi kaj kompari diversajn formojn de kemiaj ecoj [11].
- 2.
- Enklasigi: la korea ... estas ... malcerte klasigita kiel ural-altaja lingvo [12].
10.
Monato, Maritza Gutiérrez: Kia
lingva ekologio por daŭripova evoluo?, 2009
11. Vikipedio, Perioda tabelo
12. B. Kendal: La korea, Monato, jaro 2002a, numero 3a, p. 21-23a
11. Vikipedio, Perioda tabelo
12. B. Kendal: La korea, Monato, jaro 2002a, numero 3a, p. 21-23a
- beloruse:
- клясыфікаваць
- ĉeĥe:
- nechat setřídit
- ĉine:
- 分类 [fēnlèi], 分級 [fēnjí], 綸 [lún], 分門別類 [fēnménbiélèi]
- france:
- classer, arranger, catégoriser, classifier, ordonner, trier, ranger
- germane:
- 1. klassifizieren 2. einstufen
- hungare:
- osztályoz
- indonezie:
- mengelompokkan, menyortir, menyusun, mengurutkan
- nederlande:
- classificeren
- pole:
- klasyfikować, sortować
- rumane:
- clasifica, sorta
- ruse:
- классифицировать, сортировать
- slovake:
- nechať vytriediť
- ukraine:
- класифікувати, розбирати за класами, сортувати
enklasigi
- Alordigi al klaso: enklasigi la rakontojn de la poetoj kiel blasfemaj mensogoj [13].
- beloruse:
- клясыфікаваць
- ĉeĥe:
- zatřídit
- france:
- classer, arranger, catégoriser, classifier, ordonner, trier, ranger
- germane:
- einstufen
- hungare:
- osztályoz
- indonezie:
- mengelompokkan, menyortir, menyusun, mengurutkan
- nederlande:
- classificeren
- pole:
- sklasyfikować
- rumane:
- clasificate
- ruse:
- классифицировать, сортировать
- slovake:
- zatriediť
- ukraine:
- розміщати/поміщати в класі, садовити в класі
samklasano
- Ano de sama studklaso: vi parolos al iu el niaj samklasanoj [14].
14.
Claude Piron: Gerda malaperis, ĉapitro 19a
- beloruse:
- аднаклясьнік
- ĉeĥe:
- spolužák ve třídě, spolužák ze třídy
- ĉine:
- 同窗 [tóngchuāng], 同学 [tóngxué], 同学们 [tóngxuémen], 同班 [tóngbān], 班上 [bānshàng], 同班同学 [tóngbāntóngxué], 女同学 [nǔ:tóngxué]
- france:
- camarade de classe
- germane:
- Klassenkamerad
- indonezie:
- teman sekelas
- japane:
- 同級生 [どうきゅうせい], クラスメイト
- pole:
- kolega koleżanka z klasy
- rumane:
- colegă de clasă
- slovake:
- spolužiak
- ukraine:
- однокласник
ekvivalento-klaso, ekvivalentklaso[15]
- (de elemento `x` laŭ ekvivalento-rilato `R`) Aro de ĉiuj tiaj elementoj `y`, ke `x R y`: konstrui la korpon de frakcioj [kiel] la aro de ekvivalento-klasoj de paroj `(n,d)`, kie `n` kaj `d` estas eroj de `R`, kaj `d` estas ne 0, kaj la ekvivalentrilato estas: `(n,d)` estas ekvivalento al `(m,b)` se kaj nur se `nb=md` [16]. kvocienta aro
- angle:
- equivalence class
- beloruse:
- кляс эквівалентнасьці
- france:
- classe d'équivalence
- germane:
- Äquivalenzklasse
- hungare:
- ekvivalenciaosztály
- indonezie:
- kelas ekuivalen, kelas kesetaraan
- pole:
- klasa abstrakcji, warstwa (relacji równoważności)
- rumane:
- clasa abstractizare, clasa de echivalență
- ruse:
- класс эквивалентности
dekstra klaso
- (de grupo `bb G` rilate al subgrupo `bb H` de ĝi kaj elemento `a in bb G`) Aro de ĉiuj elementoj de la tipo `h*a`, kie `h in bb H`; simb. `bb H a`: dekstra klaso estas ekvivalento-klaso laŭ la rilato `x*y^-1 in bb H`. flanka klaso;maldekstra klaso, invarianta subgrupo.
- angle:
- right coset
- france:
- classe (latérale) à droite
- germane:
- rechtsseitige Nebenklasse, rechtsseitige Restklasse, rechte Nebenklasse, rechte Restklasse
- indonezie:
- kohimpunan kanan
- pole:
- warstwa prawostronna
- rumane:
- clasa de dreapta
- ruse:
- правосторонний смежный класс
maldekstra klaso
- (de grupo `bb G` rilate al subgrupo `bb H` de ĝi kaj elemento `a in bb G`) Aro de ĉiuj elementoj de la tipo `a*h`, kie `h in bb H`; simb. `a bb H`: maldekstra klaso estas ekvivalento-klaso laŭ la rilato `x^-1*y in bb H`. flanka klaso;dekstra klaso, invarianta subgrupo.
- angle:
- left coset
- france:
- classe (latérale) à gauche
- germane:
- linksseitige Nebenklasse, linksseitige Restklasse, linke Nebenklasse, linke Restklasse
- indonezie:
- kohimpunan kiri
- pole:
- warstwa lewostronna
- rumane:
- clasa de stânga
- ruse:
- левосторонний смежный класс
flanka klaso
- angle:
- coset
- beloruse:
- сумежны кляс (мат.)
- ĉeĥe:
- přiléhající třída, sousední třída
- france:
- classe latérale
- germane:
- Nebenklasse, Restklasse
- indonezie:
- kohimpunan
- pole:
- warstwa
- rumane:
- clasa laterală, strat
- ruse:
- смежный класс
- slovake:
- susediaca trieda
n-modula restoklaso
-
(por entjero
`n gt 1`)
Ĉiu el la n
ekvivalento-klasoj por la
rilato
„kongrua module
`n`“ super la aro de entjeroj:
la `n`-modula restoklaso de nombro
`p` oni signas per
`p+n ZZ` aŭ per
`p`.
grupo de
n-modulaj
restoklasoj.Rim.: Kvankam la skribaĵo `n ZZ` memorigas pri tiu por la flankaj klasoj, oni tamen memoru, ke `ZZ` ne estas multiplika grupo. Kaj `n ZZ`, kaj `p+n ZZ` estas ekvivalento-klasoj, sed ne laŭ la samaj rilatoj.
- angle:
- residue class (modulo n)
- beloruse:
- клас рэштаў па модулі n
- france:
- classe résiduelle (modulo n), entier modulo n
- germane:
- Restklasse (modulo n)
- indonezie:
- kelas residu modulo n
- pole:
- klasa reszt modulo n
- rumane:
- clasă de resturi modulo n.
- ruse:
- класс вычетов (по модулю n)
administraj notoj
pri
dekstra ~o:
dekstra ~o: Mankas dua fontindiko.
dekstra ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
maldekstra ~o: Mankas dua fontindiko.
maldekstra ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
flanka ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
n-modula resto~o: Mankas dua fontindiko.
n-modula resto~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Proponita termino. [MB]pri maldekstra ~o:
Proponita termino. [MB]pri flanka ~o:
Proponita termino. [MB]pri n-modula resto~o:
Proponita termino. [MB]~o: Mankas verkindiko en fonto.
dekstra ~o: Mankas dua fontindiko.
dekstra ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
maldekstra ~o: Mankas dua fontindiko.
maldekstra ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
flanka ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
n-modula resto~o: Mankas dua fontindiko.
n-modula resto~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.