invariant/o

invarianto

MATPIV1 (fakula ĵargono)
Propraĵo de matematika objekto, kiu restas senŝanĝa, kiam oni aplikas al ĝi iujn bildigojn; la senŝanĝa objekto mem: areo estas invarianto de geometriaj figuroj (rilate izometrioj); la spuro de la matrico de endomorfio estas invarianto (rilate al la ŝanĝo de bazoj); la centro de ebena rotacio estas invarianto de ĝi (aŭ: per ĝi); invariantokorpo.
Rim.: Tiu termino devus havi pli skemismajn ekvivalentojn, kiel nevarianto[1], senŝanĝaĵo, aŭ eĉ senŝanĝulo, sed ial ili ne aspektas kutimaj.
angle:
invariant
beloruse:
інварыянт
ĉeĥe:
invariant, invarianta
ĉine:
不变量 [bùbiànliàng]
france:
invariant (subst.)
germane:
Invariante
hungare:
invariáns
japane:
不変量 [ふへんりょう]
katalune:
invariant (subst.)
pole:
inwariant, niezmiennik
portugale:
invariante (subst.; matemática)
ruse:
инвариант
slovake:
invariant
ukraine:
інваріант

invarianta

MAT
1.
(fakula ĵargono)MatVort Estanta invarianto: figuro invarianta per iu transformo (egala al sia bildo per ĝi).
2.
[2] (p.p. subgrupo `bb H` de grupo `bb G`) Invarianta 1 per ĉiu interna aŭtomorfio de `bb G`; alidire: tia, ke `a*x*a^-1 in bb H` por ĉiuj `x in bb H` kaj `a in bb G`: ĉiuj subgrupoj de komuteca grupo estas invariantaj; H estas invarianta subgrupo de G, se kaj nur se ĉiu dekstra klaso de G rilate al H estas ankaŭ maldekstra klaso kaj inverse. SIN:normala, memkonjugita; VD:simpla subgrupo.
Rim.: Krom la du cititaj sinonimoj troveblas ankaŭ „simetria subgrupo“, ekz-e en [3], kiu termino estas maloportuna pro la eventuala konfuzo kun simetria grupo.
angle:
1. invariant 2. invariant (subgroup), normal (subgroup), distinguished (subgroup), self-conjugate (subgroup), normal (divisor)
beloruse:
1. інварыянтны 2. інварыянтная (падгрупа), нармальная (падгрупа), самаспалучаная (падгрупа), нармальны (дзельнік)
ĉeĥe:
invariantní, samokonjugovaný (podgrupa)
ĉine:
1. 不变量 [bùbiànliàng]
france:
1. invariant (adj.) 2. (sous-groupe) invariant, (sous-groupe) normal, (sous-groupe) distingué
germane:
1. invariant 2. invariant (-e Untergruppe), Normal-(teiler), selbst-konjugiert (-e Untergruppe)
hungare:
1. invariáns 2. normális (részcsoport), invariáns (részcsoport)
katalune:
invariant (adj.)
pole:
1. inwariantny, niezmienniczy 2. (podgrupa) niezmiennicza, (podgrupa) normalna, (dzielnik) normalny
portugale:
1. invariante (adj.; matemática)
ruse:
1. инвариантный 2. инвариантная (подгруппа), нормальная (подгруппа), самосопряжённая (подгруппа), нормальный (делитель)
slovake:
invariantný

administraj notoj

~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.