*infekti
(tr)
- 1.
- Komuniki al iu ĝermojn de malsano: tiu ĉi malsano infektis jam multajn urbojn [1]; unu sola malsanulo infektis en kanada urbo Toronto centojn da homoj [2]; ili rezulte de senordaj amoraj kontaktoj riskas infektiĝi je aidoso kaj reveninte al siaj familioj povas infekti edzinojn [3]; la viruson kunportas la migrantaj birdoj, kaj ili infektas bredejajn kortobirdojn [4]; infekti homojn per prionoj rezulte de uzado de sango [5]; unu fava ŝafo tutan ŝafaron infektas PrV . kontaĝi
- 2.
- (figure) Komuniki malvirton aŭ malbonaĵon: la senkulpan animon de la infano ili infektas per la plej groteskaj mensogoj [6]; per la frenezaĵoj de la plej diversaj erardoktrinoj mi infektis la puran publikan vivon [7]; [ĝi] infektis vin per la manio fariĝi granda homo [8]; korporaciaj skandaloj infektas ĉiun nivelon de la registaro [9]; li juĝis la grandan malĉastistinon, kiu infektis la teron per sia malĉasteco [10]. korupti2, skui3, veneni
- 3.
- (figure) Komuniki kaj plivastigi iun ajn kutimon, senton aŭ pensmanieron: ŝia laborĝojo infektis ankaŭ la servantojn [11]; la saluta frenezo baldaŭ infektis ankaŭ la ŝipon de l' kronprinco: la oficiroj, soldatoj kaj remistoj, kunpremitaj en unu amason, vete kriis [12]; la vigla etoso de la kajuto infektis min kaj igis min entreprenema [13]; ne mirinde, ke lia stato teruris ― ke ĝi infektis min [14]. inokuli, inspiri
1.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. Monato, Stefan Maul: Propagando danĝera, 2003
3. Monato, Vladimir Lemelev: Afriko kaj aidoso, 2004
4. Monato, Thierry Tailhades: Gurdado de onidiroj, 2006
5. Monato, Vladimir Lemelev: Nova etapo en biologio kaj medicino, 2006
6. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekunua Ĉapitro
7. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deksepa Ĉapitro
8. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
9. Monato, Elson B. SNOW: Dio, benu Usonon! (2), 2003
10. La Nova Testamento, Apokalipso 19:2
11. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Heredanto
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 17a.
13. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, La Sakramento De La Komunio
14. E.A. Poe, tr. Edmund Grimley Evans: La falo de la domo Usher, Sezonoj, 2002

- angle:
- infect
- ĉeĥe:
- infikovat, nakazit něčím, zanést choroboplodné zárodky
- ĉine:
- 感染 [gǎnrǎn], 传染 [chuánrǎn], 传 [chuán], 染 [rǎn]
- france:
- infecter, contaminer (infecter)
- germane:
- anstecken, infizieren
- hispane:
- infectar
- hungare:
- fertőz, megfertőz
- indonezie:
- menginfeksi
- japane:
- 感染させる [かんせんさせる], 病気をうつす [びょうきをうつす], 感化する [かんかする]
- malaje:
- 1. menjangkiti (perubatan)
- nederlande:
- aansteken, infecteren
- portugale:
- 1. infeccionar (medicina), contaminar (medicina), contagiar (medicina) 2. contaminar (figurado) 3. contagiar (figurado)
- ruse:
- заразить 1. заразить, инфицировать
- slovake:
- infikovať, nakaziť
- taje:
- 1. ทำให้ติดเชื้อ
- ukraine:
- заражати, інфікувати
infekto, infektado
- Invado de mikroboj en organismon; rezultanta stato: infekto de lepro [15]; mi havas ĉiujn simptomojn de infekto [16]; la progreso de l’ malsano fariĝis rapida, kiel ordinare okazas post la ĥirurgiaj infektoj [17]; infekto, ĉu bakteria, ĉu virusa [18]; hantovirusa infekto [19]; infektado per patologiaj prionoj [20]; la ĝustan diagnozon de HIV-infekto oni povas meti nur post laboratoriaj esploroj [21]; tiu viruso sendas kopiojn de si mem al ĉiuj retadresoj, kiujn ĝi povas trovi en la infektita komputilo [22]. malsano
15.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 24:8
16. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXVII
17. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXVII
18. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Ne nur tamtamado
19. Monato, Vladimir Lemelev: Damokla glavo super la homaro, 2004
20. Monato, Vladimir Lemelev: Nova etapo en biologio kaj medicino, 2006
21. Monato, Vladimir Lemelev: Afriko kaj aidoso, 2004
22. Monato, Paul Peeraerts: Sobig-F, 2003

- infekce, infektování
- ĉine:
- 感染 [gǎnrǎn], 侵染 [qīnrǎn], 发炎 [fāyán]
- france:
- infection, contagion
- germane:
- Ansteckung, Infektion
- hispane:
- infección
- hungare:
- fertőzés
- indonezie:
- infeksi
- japane:
- 感染 [かんせん], 感化 [かんか]
- portugale:
- infecção
- ruse:
- инфекция, зараза
- slovake:
- infekcia
- taje:
- การติดเชื้อ
- tibete:
- འགོས་ནད་
- ukraine:
- зараза, інфекція
*infekta
- 1.
- Rilata al infekto; kaŭzita de infekto; kaŭzanta infekton: post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo [23]; la juna kuracisto paliĝis, rekonante la timindajn simptomojn de l’ infekta peritoneito [24]; infekta epidemio [25]; tiu infekta infuzaĵo, en kiu senbride orgias baciloj kun mikroboj, kaj kiun en Marseille vi nomas akvo [26]! infektaj proteinaj partikloj estas kapablaj reproduktiĝi sen partoprenado de DNA aŭ RNA [27].
- 2.
- (figure) Kapabla infekti3: la interkomunikiĝo estas infekta, ŝi diris, nun la kelneroj eĉ volas esti kavaliroj [28]; infekta ridado.
23.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §39
24. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua
25. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekunua Ĉapitro
26. Raymond Schwartz: La puto de Paupelèche, La Nica literatura revuo, 2:6
27. Monato, Vladimir Lemelev: Nova etapo en biologio kaj medicino, 2006
28. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto

- infekční, nakažlivý
- ĉine:
- 传染 [chuánrǎn], 感染性 [gǎnrǎnxìng], 易传染 [yìzhuànrǎn], 会感染 [huìgǎnrǎn], 影响别人 [yǐngxiǎngbiérén], 招人 [zhāorén]
- france:
- infectieux, contagieux
- germane:
- ansteckend, infektiös
- hungare:
- fertőző
- japane:
- 感染の [かんせんの], 感染性の [かんせんせいの]
- nederlande:
- besmettelijk
- portugale:
- infecto, contagioso
- ruse:
- 1. заразный ~a malsano: заразная болезнь, инфекционное заболевание. 2. заразительный
- slovake:
- chytľavý, infekčný
- tibete:
- འགོས་ནད་ཅན་
- ukraine:
- інфекційний, заразний, заразливий
infektaĵo
- 1.
- Infektantaĵo, substanco entenanta mikrobojn, kiu kaŭzas infektan malsanon: [se] la infektaĵo estos verdeta aŭ ruĝeta […], tiam ĝi estas infektaĵo de lepro [29]; liajn doktrinojn [ili] nomis infektaĵo kiu renversas la civilizacion [30]; la akuzito intencis devojigi la animojn de la junuloj […] kaj puŝi ilin al malhonora infektaĵo [31].
- 2.
- PIV1 Infektitaĵo, parto de organismo, kiu estas infektita.
29.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 13:47–49.
30. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deka Ĉapitro
31. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Pythagoras
30. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deka Ĉapitro
31. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Pythagoras
- ĉine:
- 1. 病原 [bìngyuán], 病原体 [bìngyuántǐ]
- france:
- 1. agent infectieux
- germane:
- 1. (Krankheits-)Keim
- hungare:
- 1. fertőző anyag 2. elfertőződött rész
- japane:
- 病毒 [びょうどく], 感染部位 [かんせんぶい], 感染巣 [かんせんす]
- nederlande:
- 1. smetstof
- ruse:
- 1. зараза 2. заражённое место
malinfekti, seninfektigi
(tr)
- Detrui la malsanigajn ĝermojn, forigi la infektajn kaŭzojn: malinfekti vestojn, apartamenton. desinfektiimuna, antisepsa
- ĉine:
- 消毒 [xiāodú], 杀菌 [shājùn], 熏 [xūn]
- france:
- désinfecter
- germane:
- desinfizieren
- hispane:
- desinfectar
- hungare:
- fertőtlenít, dezinficiál
- japane:
- 消毒する [しょうどくする]
- nederlande:
- ontsmetten
- portugale:
- desinfetar
- ruse:
- дезинфицировать
- ukraine:
- дезинфікувати
administraj notoj
mal~i, sen~igi:
Mankas fontindiko.
mal~i, sen~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~i, sen~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.