*komunik/i PV

*komuniki

(tr)
1.
(iu) Sciigi (gravan) informon al alia homo, ofte en maniero pli-malpli solena aŭ oficiala: komuniki al iu novaĵon, siajn projektojn, ideon; ŝi tuj venu al li, ĉar li havas ion por komuniki al ŝi [1]; mi devas komuniki al vi, ke vendredon mi forveturos al Francujo [2]; ĉiumomente el la pli malproksimaj salonoj alkuris iu pastro aŭ oficisto, komunikante detalojn pri la diservo [3]; pasis jam la tempoj, [...] kiam la tuta Egipto kredis ĉion, kion oni komunikis al ĝi el la temploj [4]; mi petas, ke via ekscelenco komuniku miajn rimarkojn al miaj regimentoj [5]; Hamul posedis ian tradician sciadon, hereditan post Ŝem, kaj komunikitan de patro al filo [6]; la patrino de unu dankis por enirbiletoj en ŝvitbanejon, la onklino de l' alia petis komuniki al li elkoran dankon por tramkvitancoj [7]. VD:konigi, sciigi, transdoni
Rim.: La objekto estas foje subkomprenita, kiel en: mi komunikis (informojn) pri [„lingwe uniwersala“] al miaj kolegoj [8]; juna knabino-komsomolanino postulas senprokraste komuniki al CK de Sovetia Komunista Partio (informon) pri mia kontraŭsovetia elpaŝo [9]. La objekto kutime montras scion, konon, informon, ideon, sed en nemultaj ekzemploj, la objekto montras al aĵo portanta la koncernan informon, kiel en: komuniki al kunlaboranto dokumentojn.
2.
(io, iu) Transporti de unu objekto aŭ homo al alia: la piŝto komunikas sian movon al la rado; la brulrestaĵoj komunikis la fajron al la planko; la infektitaj vestoj komunikis la malsanon al la mizerulo; ili komunikis al ni sian gajecon; [la homoj] foriĝis antaŭ ŝi, kvazaŭ ŝi estis frapita de komunikebla malsano [10]. VD:infekti, inokuli, transdoni, transigi
3.
(abs.)(evitinde)
a)
Komunikiĝi2: du el ili esploras en la nuna momento la eblon komuniki kun Omar trans la muro ĉe la riverbordo [11]; kiam ni komunikas parole, ni rilatas lingve inter ni [12].
b)
Komunikiĝi3: la tuta Svislando estas se tiel diri nur unu granda urbo, [...] kies disaj kaj izolitaj domoj komunikas inter si nur per anglaj ĝardenoj [13].
Rim.: Tiaj ekzemploj plejparte aspektas influitaj de naciaj lingvoj, en kiuj la verbo „komuniki“ havas kaj transiran kaj netransiran sencojn. Koncerne la sencon „interrilati (p.p. lokoj)“, apenaŭ eblas imagi, en kio konsistas la latenta objekto. Tamen la diversaj sencoj de „komunikigi“ pli-malpli pravigas la ekziston de ĉi tiuj sencoj.
angle:
communicate
beloruse:
паведамляць, камунікаваць
ĉeĥe:
oznámit, podat zprávu, sdělit, zpravit
ĉine:
进行通信 [jìnxíngtōngxìn], 通信 [tōngxìn], 公社 [gōngshè], 密談 [mìtán], 交际 [jiāojì], 沟通 [gōutōng], 交往 [jiāowǎng], 訴 [sù], 传寄 [chuánjì], 轉告 [zhuǎngào], 通問 [tōngwèn]
france:
1. communiquer (une information), annoncer, faire part (de), faire connaître, faire savoir, informer (transmettre une information), livrer (une information), partager (une information), transmettre (une information) 2. communiquer (un mouvement, une maladie), donner (une maladie), imprimer (un mouvement), passer (une maladie), refiler (une maladie), repasser (une maladie), transmettre (un mouvement, une maladie)
germane:
kommunizieren, mitteilen, bekannt machen, in Kenntnis setzen von
hispane:
comunicar, informar 1. comunicar (una información), anunciar, informar (transmitir una información), transmitir (una información) 2. infectar (una enfermedad), inocular (un veneno), transmitir (una enfermedad)
japane:
伝える [つたえる], 伝達する [でんたつする], 知らせる [しらせる]
nederlande:
meedelen
pole:
komunikować, przekazywać, zakomunikować, zameldować, zawiadamiać
portugale:
1. comunicar, participar
rumane:
comunica
ruse:
сообщить, сообщать
slovake:
oznámiť, podať správu
ukraine:
повідомляти, передавати

komuniko

1.
Komunikado: ili estis skribitaj en la antikva lingvo de la Sumeroj, kiun tiam uzadis nur antikvistoj kaj pastroj en sekretaj komunikoj [14]; la unua frazaro estas tipo de lingvo intelekta, akurata, senpasia ‐ simpla komuniko de faktoj [15].
2.
Komunikaĵo: la Kadmonido, revenis kaj rekte aliris Omaron kun dignoplena sinteno, kvazaŭ li estas portanto de tre grava komuniko [16].
14. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 6
15. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, E. Privat: Esprimo de sentoj en Esperanto, leciono 11a
16. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 2
ĉeĥe:
informace, komuniké, oznámení, sdělení, zpráva
ĉine:
通訊 [tōngxùn], 公報 [gōngbào], 信息 [xìnxī], 传输 [chuánshū], 公告 [gōnggào], 启事 [qǐshì], 帖 [tiě], 消息 [xiāoxi]
france:
communication, communiqué, annonce, compte rendu, déclaration, dépêche, faire-part, exposé (subst.), information, transmission, message, liaison, rapport (compte rendu), récit (compte rendu)
hispane:
comunicado, anuncio, comunicación, declaración, mensaje
japane:
伝達 [でんたつ], 通達 [つうたつ], 連絡 [れんらく]
nederlande:
mededeling
pole:
komunikat
rumane:
comunicat, declarație
slovake:
jazykový prejav, prejav, text
ukraine:
повідомлення, комюніке

komunika

Rilata al komunikado: la gvidlibro estas ĝisdatigata ĉiun fojon, kiam ni alplanediĝas kaj ligiĝas al planeda komunika reto [17].
beloruse:
камунікацыйны
france:
de communication
hispane:
de comunicación
nederlande:
communicatie-
pole:
komunikacyjny
rumane:
comunicare
ukraine:
комунікаційний

komunikado

1.
Ago komuniki: komunikado de sciigo, de movo; [la vero] estas unu el tiuj komunaj havaĵoj, kies komunikado ne senigas je ĝi tiun, kiu ĝin donas [18]; [la libreto] priskribis simplan, bazan projekton de lingvo por faciligi la internacian komunikadon [19];
2.
TEL Telekomunikado: interrompi, tranĉi la komunikadon telefonan; dum mia militservo [...] mi soldatis en unuo specialigita pri komunikado [20]; reto estas aro da komunikadaj vojoj, per kiuj oni interkonektas ‐ interalie ‐ komputilojn tiel, ke ili povas kune uzi kaj interŝanĝi informojn [21].
18. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Kvara promenado
19. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, H. Tonkin: Venas nun la periodo de disvastigo, leciono 24a
20. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Mi atendas gravan leteron
21. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, B. Kolker: Pri Interreto per simplaj vortoj, leciono 26a
beloruse:
1. паведамленьне, камунікацыя 2. перадача
ĉeĥe:
dorozumívání, komunikace, sdělování, spoje
ĉine:
交往 [jiāowǎng], 通訊系統 [tōngxùnxìtǒng], 交际 [jiāojì]
france:
1. communication, annonce, déclaration, exposé (subst.), information, transmission 2. communication (télécommunication), transmission
germane:
Kommunikation, Mitteilung, Mitteilen, Bekanntmachung
hispane:
1. comunicación, anuncio, declaración 2. comunicación (telecomunicación), transmisión
japane:
伝達 [でんたつ], 通信 [つうしん], コミュニケーション [こみゅにけーしょん]
nederlande:
communicatie
pole:
komunikacja
rumane:
comunicare
ruse:
сообщение, коммуникация
slovake:
styk, súlož
ukraine:
повідомлення, комунікація, зв’язок, передача

komunikaĵo

Io komunikita: ricevi komunikaĵon pri io; li havas komunikaĵon por fari al vi; treege urĝa komunikaĵo alvenis por mia sinjorino Zir-Nana [22].
ĉine:
消息 [xiāoxi], 公報 [gōngbào], 信息 [xìnxī], 公告 [gōnggào], 启事 [qǐshì], 帖 [tiě]
france:
communication, communiqué, annonce, compte rendu, déclaration, dépêche, faire-part, exposé (subst.), information, message, rapport (compte rendu), récit (compte rendu)
germane:
Nachricht, Mitteilung, Mitgeteiltes, Botschaft
hispane:
comunicación, declaración, anuncio, información, mensaje
japane:
通知 [つうち], 連絡 [れんらく], 情報 [じょうほう], 公式声明 [こうしきせいめい], 公式発表 [こうしきはっぴょう], コミュニケ
nederlande:
bericht, communiqué, mededeling
pole:
komunikat
rumane:
comunicat, declarație
ruse:
сообщение
ukraine:
повідомлення, комюніке

komunikejo, komunikiĝejo

1.
Loko, en kiu komunikiĝas 2 homoj: membroj de nia „Unueco“ [...] estos en la ĉefa stacidomo en la granda komunikejo sub la horloĝo (ĉefa enirejo) pretaj por akcepto kaj por informoj [23]; (figure) „La Ondo de Esperanto“ funkcias kiel pli grava sendependa komunikejo kaj diskutejo [24].
2.
Trairejo, per kiu komunikiĝas 3 du lokoj: unu el la tri misiloj falis sur la komunikejon inter la ambasadora rezidejo kaj ambasadoreja domo [25].
23. E. Wojtakowski: Kroniko de Esperanto-movado en Silezio, http://europonto.org/kroniko/gk_silezio2.htm
24. H. Gorecka: Redakcie, LOdE 2001:12
25. Zhang Xiaowen: La 7-a de majo tago neforgesebla por ĉinoj!, El Popola Ĉinio
ĉine:
1. 通道 [tōngdào], 交流中心 [jiāoliúzhōngxīn] 2. 組織到一起 [zǔzhīdàoyìqǐ], 相连 [xiānglián], 联通 [liántōng], 鏈結 [liànjié], 鏈路 [liànlù]
france:
1. lieu de communication, hall 2. communication (passage entre lieux qui communiquent), passage (de communication)
germane:
2. Durchgang, Koppelstelle, Verbindungsstelle
hispane:
1. sitio de reuniones, sala 2. pasaje
japane:
連絡通路 [れんらくつうろ]
nederlande:
1. verbindingspunt 2. doorgang
pole:
2. komunikacja
rumane:
2. comunicare
ruse:
2. путь сообщения, коммуникация
ukraine:
прохід

komunikema, komunikiĝema

Inklina komuniki kun aliaj homoj: lanternisto estas ordinare homo maljuna, malgaja kaj ne komunikiĝema [26]; lia ekscelenco Herhor estis homo kvardekjara, kun fortika korpo, ne komunikema [27]; ekster la ofica medio la usonano estas tre komunikiĝema [28]; cia malfeliĉo konsistas en tio, [...] ke ci estas tro malkomunikema kaj tute perdis la fidon je la homoj [29].
26. Henryk Sienkiewicz, trad. Kazimierz Bein: La lanternisto, ĉapitro 2
27. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 1
28. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, M. Knjazkov, trad. B. Kolker: Usonanoj vidataj de proksimo, leciono 22a
29. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 2
beloruse:
таварыскі, свойскі
ĉine:
外向 [wàixiàng], 提供消息 [tígōngxiāoxí]
france:
communicatif (qui communique volontiers), causant, expansif, extraverti, ouvert (qui communique volontiers) mal~ema: taciturne, renfermé (peu enclin à communiquer), réservé (peu enclin à communiquer), sauvage (peu enclin à communiquer).
germane:
kommunikationsfreudig, mitteilsam
hispane:
comunicativo (que comunica voluntariamente), extrovertido, abierto (que comunica voluntariamente) mal~ema: taciturno, reservado (reacio a comunicarse.
japane:
話し好きな [はなしすきな], 人づきあいのいい [じんづきあいのいい]
nederlande:
mededeelzaam mal~ema: gesloten (weinig zeggend).
pole:
komunikatywny
rumane:
comunicativ
ruse:
общительный
ukraine:
комунікабельний, товариський

komunikigi

1.
Igi komuniki 1: Clinton nun komunikigis, ke [liaj] celoj ne estas pridiskuteblaj [30].
2.
Igi komunikiĝi 2: estis bona okazo la vizito de finna esperantisto, kiu [...] respondis demandojn de la kursanoj kaj praktike komunikigis ilin en Esperanto [31]. SIN:interkomunikigi 1
3.
Igi komunikiĝi 3: ĉiu havis unu pordon, komunikigantan ĉambraron kun neprofunda kolonejo, kiu okupis la tutan larĝon de la korto [32]; duonroto da soldatoj [gardis] la ĉefajn ŝoseojn komunikigantajn la grandan urbon kun la ekstera mondo [33]. SIN:interkomunikigi 2
30. trad. K. Liebermann: Klimato-pokero fariĝas nervo-milito, http://home.t-online.de/home/b.eichkorn/medio.htm
31. H. Shafie: E-kurso en Teherano, El Popola Ĉinio
32. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 5
33. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 21
ĉeĥe:
dát vyřídit, vzkázat
france:
1. faire communiquer (une information), faire annoncer 2. faire communiquer (des personnes), faire échanger (faire communiquer) 3. faire communiquer (relier des endroits), mettre (des lieux) en communication, relier (mettre des lieux en communication)
hispane:
1. comunicar (una información), hacer un anuncio 2. comunicarse (entre personas), intercambiar información 3. hacer comunicar (conectar lugares)
pole:
ogłaszać, wymieniać
rumane:
anunta, schimba
slovake:
odkázať

komunikiĝi

1.
(io) Iĝi komunikata: tiu sciigo rapide komunikiĝis; liaj sentoj fine komunikiĝas al Alla, am-intrigo estas miskomprenata kiel amo [34]; ŝajnas, ke [feliĉo] komunikiĝas al tiu, kiu ekvidas [feliĉan homon] [35].
2.
(iu) Iĝi komunikigata kun iu; interrilati kun iu per ideoj, profitoj, interesoj ktp: komunikiĝi inter si FK [36]; ne komunikiĝu kun tiu, kiu havas larĝan buŝon [37]; kiu komunikiĝas kun malĉastulinoj, tiu disperdas sian havon [38]; la advokato povas ĉiam komunikiĝi kun la kulpigito; komunikiĝi kun ribeluloj [39]; vin mi ree petas, ke de nun vi komunikiĝu kun la respektinda Sem [40]; la pastroj observadis la ĉielon kaj per diverskoloraj standardoj komunikiĝis kun la najbaraj temploj [41]; se oni komparas [Esperanton] kun la aliaj rimedoj interpopole komunikiĝi, estas klare, ke ĝi estas la plej bona [42]. SIN:interkomuniki 1.b, interkomunikiĝi 1
3.
(io) Interrilati per senbara trairejo: la ĉambro estis lokita apud la kolonejo [...] kaj komunikiĝis per kurtena pordo kun la maldekstra koridoro [43]; teorio pri komunikiĝantaj vazoj. SIN:interkomunikiĝi 2
34. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, A. Dobroviĉ trad. B. Kolker: Kaptiloj de l' enamiĝo, leciono 15a
35. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Naŭa promenado
36. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
37. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 20:19
38. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 29:3
39. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 24:21
40. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 3
41. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 21
42. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, C. Piron: Mi kredas je la bono, mi kredas je Esperanto, leciono 3a
43. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 6
ĉine:
1. 出炉 [chūlú] 2. 沟通 [gōutōng], 互通 [hùtōng] 3. 相处 [xiāngchǔ], 相通 [xiāngtōng], 沟通 [gōutōng], 互通 [hùtōng], 相互交往 [xiānghùjiāowǎng], 互通消息 [hùtōngxiāoxí]
france:
1. se communiquer (information, maladie), se divulguer (information), se propager (information, maladie), se répandre (information, maladie), se transmettre (information, maladie) 2. communiquer (être en communication avec qn), échanger (avoir des échanges), être en communication (avec qn), être en contact (avec qn), être en rapport 3. communiquer (être relié par un passage), être en communication (par un passage), être relié (par un passage) ~iĝantaj vazoj: vases communiquants.
germane:
1. kommuniziert werden, mitgeteilt werden, bekannt werden, sich verbreiten 2. miteinander kommunizieren, in Verbindung stehen 3. miteinander kommunizieren, in Verbindung stehen, gekoppelt sein
hispane:
1. comunicarse, transmitirse, propagarse 2. estar comunicados, estar en contacto, estar relacionados 3. comunicarse (por un pasaje), estar comunicados (por un pasaje), estar conectados (por un pasaje)
japane:
伝わる [つたわる], 伝染する [でんせんする]
nederlande:
2. in verbinding staan 3. in verbinding staan
pole:
1. komunikować się
rumane:
1. comunica
ruse:
1. распространиться (об известии, информации) 2. поддерживать связь, связываться, общаться 3. сообщаться (между собой) ~iĝantaj vazoj: сообщающиеся сосуды.
ukraine:
підтримувати зв’язки, спілкуватися

komunikiĝo

Ago komunikiĝi: organizi komunikiĝojn inter la armeo kaj la ŝiparo; komunikiĝo inter du personoj, du tramvojoj, du urboj; la fortikiĝintaj komunikiĝoj inter la homoj turnis ilian atenton al tiu ĉi demando EE ; enkonduko de komuna lingvo por la komunikiĝoj inter diversaj popoloj EE ; la komunikiĝoj inter la Unuigitaj Ŝtatoj de Nord-Ameriko kaj Eŭropo, precipe Germanujo, kreskas kun ĉiu tago [44]; [la flago] estis en komunikiĝo kun la pordoj, kiuj malfermiĝadis kaj fermiĝadis laŭ [ĝiaj] turniĝoj [45]. VD:kontakto, trafiko
ĉine:
往來 [wǎnglái], 交流 [jiāoliú]
france:
communication, contact, échange (communication), liaison, rapport
germane:
Beziehung(en), Verbindung(en), Verkehr
hispane:
comunicación, contacto, intercambio (comunicación), conexión, relación
japane:
連絡 [れんらく], 交流 [こうりゅう]
nederlande:
verbinding
pole:
kontakt, wymiana, łącznik, raport
rumane:
contact, schimb, conector, raport
ruse:
общение, сообщение
ukraine:
комунікація, зв’язок, сполучення, контакт, порозуміння

komunikilo

Rimedo por komuniki aŭ por komunikiĝi: la telefono, radio kaj kino estas pli efikaj komunikiloj ol la gazetaro; la komunikiloj en Berlino estas tre oportunaj; en ĉi tiu epoko de elektronikaj komunikiloj, priskribo de mi kaj de la kamioneto trafulmos la planedon en mikrosekundoj [46]; interparolo kun ili plejparte fariĝis per Babela lingvo, kiu jam tiam estis internacia komunikilo [47]. VD:arterio, ponto, vojo
ĉeĥe:
komunikační pojítko, věstník
ĉine:
交往 [jiāowǎng], 通訊系統 [tōngxùnxìtǒng], 交际工具 [jiāojìgōngjù], 通信工具 [tōngxìngōngjù]
france:
moyen de communication, moyen de transport, medio de masas (medio de comunicación), médium ( de communication)
germane:
Kommunikationsmittel, Übertragungsmittel, Verkehrsmittel
hispane:
medio de comunicación, medio de transporte, medio (moyen de communication)
japane:
伝達手段 [でんたつしゅだん], 連絡手段 [れんらくしゅだん], 通信機関 [つうしんきかん], メディア [めでぃあ]
nederlande:
communicatiemiddel
pole:
komunikator
rumane:
comunicator
ruse:
средства связи, средства массовой информации
slovake:
oznamovacie zariadenie, spravodajské spojenie
ukraine:
засіб зв’язку

interkomuniki

(tr)
Komuniki de unu al alia:
a)
estis aspiro de la homaro adopti komunan lingvon por ĉiuj homoj, pere de kiu povus interkomuniki siajn ideojn, parole aŭ skribe, la enloĝantoj de tiu ĉi planedo [48].
b)
(abs.) se homoj tra la mondo povos libere interkomuniki kiel egaluloj kaj interamikiĝi per Esperanto, certe la mondo fariĝos pli bona [49]; estas tia cirkonstanco, ke li, la konsilisto, nu, mi diru malkaŝe, li... interkomunikas kun la malsankta potenco [50]. SIN:komunikiĝi 2, interkomunikiĝi 1
Rim.: La ekzemploj kun esprimita objekto estas tre malmultaj, sed ne ŝajnas ĝuste konsideri la verbon netransira, kiel faras PIV1.
48. J. Gómez: Fernando Ortíz kaj Esperanto, 4-a Nacia Kongreso de Kuba Esperanto-Asocio
49. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, J. Brozovsky: Kial usonano uzas Esperanton, leciono 24a
50. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 6
ĉeĥe:
být ve spojení, sdělit si navzájem
ĉine:
交流 [jiāoliú], 通信 [tōngxìn], 互通 [hùtōng], 交 [jiāo]
france:
1.a se communiquer (des informations), s'échanger (des informations) communiquer (être en communication avec qn), échanger (avoir des échanges), être en communication (avec qn), être en contact (avec qn), être en rapport
hispane:
1.a comunicarse (información), intercambiarse (información) comunicar (estar en comunicación), estar en comunicación, estar en contacto
japane:
相通じる [あいつうじる]
pole:
komunikować się, wymieniać, być w kontakcie
rumane:
comunica, să fie în contact
slovake:
komunikovať
ukraine:
підтримувати контакти

interkomunikigi

1.
Komunikigi 2: li interkomunikigis la du kontraŭulojn; provoj interkomunikigi la landojn estis malmultaj kaj apenaŭ tuŝis la indiĝenajn kulturojn [51]; interkomunikiĝa skriba lingvo FK .
Rim.: Ekzistas tamen nuanco inter la instruisto komunikigas la lernantojn kaj la instruisto interkomunikigas la lernantojn. Nome, en la dua frazo, la lernantoj estas instigataj komuniki specife inter si, ne kun la instruisto.
2.
Komunikigi3: la kanalo interkomunikigas la riveron kun la lago.
51. Donald Broadribb: Konciza historio de la Esperanto-movado en Afriko, Monato, 2008/01, p. 21
ĉeĥe:
spojit
france:
1. faire communiquer (mettre des personnes en communication entre elles), mettre (des personnes) en contact, mettre (des personnes) en communication, mettre en rapport 2. faire communiquer (relier des endroits), mettre (des lieux) en communication, relier (mettre des lieux en communication)
germane:
miteinander in Kontakt bringen, miteinander in Verbindung bringen, verbinden
hispane:
1. comunicar (poner a personas en comunicación entre ellas), poner (a personas) en contacto 2. communicar (unir dos sitios), poner (dos sitios) en comunicación
japane:
相通じさせる [あいつうじさせる]
nederlande:
in verbinding brengen
pole:
łączyć
rumane:
legătură
slovake:
spojiť
ukraine:
з’єднувати, поєднувати, сполучати

interkomunikiĝi

1.
Komunikiĝi2: kiamaniere do vi [...] interkomunikiĝas kun Mentezufis? [52].
2.
Komunikiĝi3: [la kavernoj] najbaras supre-malsupre kaj maldekstre-dekstre, sed ne interkomunikiĝas [53].
52. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 18
53. Li Qiang: Mistera granda ŝtonkavernaro, El Popola Ĉinio
france:
1. communiquer (être en communication avec qn), échanger (avoir des échanges), être en communication (avec qn), être en contact (avec qn), être en rapport 2. communiquer (être relié par un passage), être en communication (par un passage), être relié (par un passage)
hispane:
1. communicarse (entrar en comunicación), ponerse en contacto 2. ser communicado (por un pasaje), estar en comunicación (por un pasaje)
pole:
2. łączyć się
rumane:
2. lega

senkomunikiĝa

(arkaismo)
Tute izolita: la [propeka] kapro forportos sur si ĉiujn iliajn malbonagojn en landon senkomunikiĝan [54].
beloruse:
недасяжны
ĉine:
孤立 [gūlì], 孤絕 [gūjué], 离散 [lísǎn], 单独 [dāndú]
france:
désert (adj., inaccessible), inaccessible, isolé
germane:
unverbunden, getrennt, isoliert
hispane:
inaccesible, aislado
japane:
孤立した [こりつした]
nederlande:
geïsoleerd (arch.)
pole:
niedostępny, odizolowany
rumane:
nu sunt disponibile, izolate
ukraine:
позбавлений комунікацій/зв’язку, ізольований, глухий

amaskomunikiloj

Ĉia komunikilo, uzata por dissendi informon al vasta publiko, kiel radiostacioj, televidkanaloj, gazetaro ktp.: la agado de tiuj honorindaj monaĥinoj jam trovis eĥojn ankaŭ en eksterlandaj amaskomunikiloj [55]; raportoj kaj filmeroj ekplenigis amaskomunikilojn kaj interretajn forumojn nur minutojn post la atenco [56]; atakataj de amaskomunikiloj [57].
55. Bardhyl Selimi: Batalo kontraŭ la malriĉeco, Monato, 2015/07, p. 16
56. Paul Gubbins: Ni estas Charlie, Monato, 2015/02, p. 5
57. Evgeni Georgiev: Piratoj hoj!, Monato, 2012/10, p. 10
beloruse:
сродкі масавай інфармацыі, СМІ
ĉeĥe:
hromadné sdělovací prostředky
ĉine:
传媒 [chuánméi], 传播媒体 [chuánbòméitǐ], 媒体 [méitǐ], 大众传播媒介 [dàzhòngchuánbòméijiè]
france:
mass media, mass-media, médias de masse, moyens de diffusion de masse
germane:
Massenmedien
hispane:
medio de masas, medios de difusión de masas
nederlande:
massamedium, massacommunicatiemiddel
pole:
środki masowego przekazu, mass-media
rumane:
instrument de comunicare în masă
slovake:
hromadné oznamovacie prostriedky

gazetara komuniko

Mallonga teksto destinita al gazetaro kaj aliaj informiloj, pri aranĝo, decido, oficiala opinio de la sciiganto...: regule aperas gazetaraj komunikoj de UEA [58]; ĉiuj tekstoj de Gazetaraj Komunikoj estas libere reprodukteblaj kun mencio pri la fonto [59].
58. Grigorij AROSEV, Andrej GRIGORJEVSKIJ: Abonu!, Monato, 2004/03, p. 15
59. -: Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2001-10-31, numero 137a
beloruse:
паведамленьне для прэсы, прэс-рэліз
ĉine:
新聞發佈 [xīnwénfābù]
france:
communiqué de presse
hispane:
comunicado de prensa
japane:
プレスリリース, ニュースリリース, 新聞発表 [しんぶんはっぴょう]
nederlande:
persbericht
pole:
komunikat prasowy
rumane:
comunicat de presă

administraj notoj

pri ~i:
   Pro nacilingva influo komencas aperi la senco "agitadi pere
   de amaskomunikiloj" (absolute) kaj troviĝas ekzemploj de
   "komunikisto", ĝuste kun tia senco de la radiko.
   [MB]
 
pri komunik/i :
 Troviĝas ankaŭ derivaĵo "komunikisto", sed kun diversaj
 sencoj:
 (1) Bokarev: svjazist t.e. specialisto pri telekomunikaj rimedoj
 (telefono ks) ekz-e ene de armeo
 (2) Fakulo pri agitado de amaskomunikiloj por diskonigi ion ajn
 (3) Anoncisto de oficialaj komunikoj (porte-parole)
 [MB]
gazetara ~o: Mankas verkindiko en fonto.