Aldoni tradukojn al ReVo:

*infekt/i

*infekti

serĉi 'infekti'
[infekt.0i]
(tr)
1.
[infekt.0i.MED]
MED Komuniki al iu ĝermojn de malsano: tiu ĉi malsano infektis jam multajn urbojn [1]; unu sola malsanulo infektis en kanada urbo Toronto centojn da homoj [2]; ili rezulte de senordaj amoraj kontaktoj riskas infektiĝi je aidoso kaj reveninte al siaj familioj povas infekti edzinojn [3]; la viruson kunportas la migrantaj birdoj, kaj ili infektas bredejajn kortobirdojn [4]; infekti homojn per prionoj rezulte de uzado de sango [5]; unu fava ŝafo tutan ŝafaron infektas PrV . VD:kontaĝi
2.
[infekt.0i.FIG]
(figure) Komuniki malvirton aŭ malbonaĵon: la senkulpan animon de la infano ili infektas per la plej groteskaj mensogoj [6]; per la frenezaĵoj de la plej diversaj erardoktrinoj mi infektis la puran publikan vivon [7]; [ĝi] infektis vin per la manio fariĝi granda homo [8]; korporaciaj skandaloj infektas ĉiun nivelon de la registaro [9]; li juĝis la grandan malĉastistinon, kiu infektis la teron per sia malĉasteco [10]. VD:korupti2, skui3, veneni
3.
[infekt.0i.rido]
(figure) Komuniki kaj plivastigi iun ajn kutimon, senton aŭ pensmanieron: ŝia laborĝojo infektis ankaŭ la servantojn [11]; la saluta frenezo baldaŭ infektis ankaŭ la ŝipon de l' kronprinco: la oficiroj, soldatoj kaj remistoj, kunpremitaj en unu amason, vete kriis [12]; la vigla etoso de la kajuto infektis min kaj igis min entreprenema [13]; ne mirinde, ke lia stato teruris ― ke ĝi infektis min [14]. VD:inokuli, inspiri
1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. Monato, Stefan Maul: Propagando danĝera, 2003
3. Monato, Vladimir Lemelev: Afriko kaj aidoso, 2004
4. Monato, Thierry Tailhades: Gurdado de onidiroj, 2006
5. Monato, Vladimir Lemelev: Nova etapo en biologio kaj medicino, 2006
6. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekunua Ĉapitro
7. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deksepa Ĉapitro
8. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
9. Monato, Elson B. SNOW: Dio, benu Usonon! (2), 2003
10. La Nova Testamento, Apokalipso 19:2
11. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Heredanto
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 17a.
13. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, La Sakramento De La Komunio
14. E.A. Poe, tr. Edmund Grimley Evans: La falo de la domo Usher, Sezonoj, 2002
angle:
infect
ĉeĥe:
infikovat, nakazit něčím, zanést choroboplodné zárodky
ĉine:
感染 [gǎnrǎn], 传染 [chuánrǎn], 传 [chuán], 染 [rǎn]
france:
infecter, contaminer (infecter)
germane:
anstecken, infizieren
hispane:
infectar
hungare:
fertőz, megfertőz
indonezie:
menginfeksi
japane:
感染させる [かんせんさせる], 病気をうつす [びょうきをうつす], 感化する [かんかする]
malaje:
1. menjangkiti (perubatan)
nederlande:
aansteken, infecteren
portugale:
1. infeccionar (medicina), contaminar (medicina), contagiar (medicina) 2. contaminar (figurado) 3. contagiar (figurado)
ruse:
заразить 1. Ð·Ð°Ñ€Ð°Ð·Ð¸Ñ‚ÑŒ, инфицировать
slovake:
infikovať, nakaziť
taje:
1. à¸—ำให้ติดเชื้อ
ukraine:
заражати, інфікувати

infekto, infektado

serĉi 'infekto'
serĉi 'infektado'
[infekt.0o0ado]
MED
Invado de mikroboj en organismon; rezultanta stato: infekto de lepro [15]; mi havas ĉiujn simptomojn de infekto [16]; la progreso de l’ malsano fariĝis rapida, kiel ordinare okazas post la ĥirurgiaj infektoj [17]; infekto, ĉu bakteria, ĉu virusa [18]; hantovirusa infekto [19]; infektado per patologiaj prionoj [20]; la ĝustan diagnozon de HIV-infekto oni povas meti nur post laboratoriaj esploroj [21]; KOMP tiu viruso sendas kopiojn de si mem al ĉiuj retadresoj, kiujn ĝi povas trovi en la infektita komputilo [22]. LST:malsano
ĉeĥe:
infekce, infektování
ĉine:
感染 [gǎnrǎn], 侵染 [qīnrǎn], 发炎 [fāyán]
france:
infection, contagion
germane:
Ansteckung, Infektion
hispane:
infección
hungare:
fertőzés
indonezie:
infeksi
japane:
感染 [かんせん], 感化 [かんか]
portugale:
infecção
ruse:
инфекция, зараза
slovake:
infekcia
taje:
การติดเชื้อ
tibete:
འགོས་ནད་
ukraine:
зараза, інфекція

*infekta

serĉi 'infekta'
[infekt.0a]
1.
[infekt.0a.MED]
MED Rilata al infekto; kaŭzita de infekto; kaŭzanta infekton: post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo [23]; la juna kuracisto paliĝis, rekonante la timindajn simptomojn de l’ infekta peritoneito [24]; infekta epidemio [25]; tiu infekta infuzaĵo, en kiu senbride orgias baciloj kun mikroboj, kaj kiun en Marseille vi nomas akvo [26]! infektaj proteinaj partikloj estas kapablaj reproduktiĝi sen partoprenado de DNA aŭ RNA [27].
2.
[infekt.0a.FIG]
(figure) Kapabla infekti3: la interkomunikiĝo estas infekta, ŝi diris, nun la kelneroj eĉ volas esti kavaliroj [28]; infekta ridado.
23. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §39
24. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua
25. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekunua Ĉapitro
26. Raymond Schwartz: La puto de Paupelèche, La Nica literatura revuo, 2:6
27. Monato, Vladimir Lemelev: Nova etapo en biologio kaj medicino, 2006
28. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
ĉeĥe:
infekční, nakažlivý
ĉine:
传染 [chuánrǎn], 感染性 [gǎnrǎnxìng], 易传染 [yìzhuànrǎn], 会感染 [huìgǎnrǎn], 影响别人 [yǐngxiǎngbiérén], 招人 [zhāorén]
france:
infectieux, contagieux
germane:
ansteckend, infektiös
hungare:
fertőző
japane:
感染の [かんせんの], 感染性の [かんせんせいの]
nederlande:
besmettelijk
portugale:
infecto, contagioso
ruse:
1. Ð·Ð°Ñ€Ð°Ð·Ð½Ñ‹Ð¹ ~a malsano: заразная болезнь, инфекционное заболевание. 2. Ð·Ð°Ñ€Ð°Ð·Ð¸Ñ‚ельный
slovake:
chytľavý, infekčný
tibete:
འགོས་ནད་ཅན་
ukraine:
інфекційний, заразний, заразливий

infektaĵo

serĉi 'infektaĵo'
[infekt.0ajxo]
MED
1.
[infekt.0ajxo.antajxo]
Infektantaĵo, substanco entenanta mikrobojn, kiu kaŭzas infektan malsanon: [se] la infektaĵo estos verdeta aŭ ruĝeta […], tiam ĝi estas infektaĵo de lepro [29]; liajn doktrinojn [ili] nomis infektaĵo kiu renversas la civilizacion [30]; la akuzito intencis devojigi la animojn de la junuloj […] kaj puŝi ilin al malhonora infektaĵo [31].
2.
[infekt.0ajxo.atajxo]
PIV1 Infektitaĵo, parto de organismo, kiu estas infektita.
ĉine:
1. ç—…原 [bìngyuán], 病原体 [bìngyuántǐ]
france:
1. agent infectieux
germane:
1. (Krankheits-)Keim
hungare:
1. fertőző anyag 2. elfertőződött rész
japane:
病毒 [びょうどく], 感染部位 [かんせんぶい], 感染巣 [かんせんす]
nederlande:
1. smetstof
ruse:
1. Ð·Ð°Ñ€Ð°Ð·Ð° 2. Ð·Ð°Ñ€Ð°Ð¶Ñ‘нное место

malinfekti, seninfektigi

serĉi 'malinfekti'
serĉi 'seninfektigi'
[infekt.mal0isen0igi]
(tr)
MED
Detrui la malsanigajn ĝermojn, forigi la infektajn kaŭzojn: malinfekti vestojn, apartamenton. SIN:desinfektiVD:imuna, antisepsa
ĉine:
消毒 [xiāodú], 杀菌 [shājùn], 熏 [xūn]
france:
désinfecter
germane:
desinfizieren
hispane:
desinfectar
hungare:
fertőtlenít, dezinficiál
japane:
消毒する [しょうどくする]
nederlande:
ontsmetten
portugale:
desinfetar
ruse:
дезинфицировать
ukraine:
дезинфікувати

administraj notoj

mal~i, sen~igi: Mankas fontindiko.
mal~i, sen~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.