stumbl/i PV

stumbli

(ntr)
1.
Faleti, duonfali: li stumblis antaŭ la eniro en manĝoĉambron kaj klarigis ĉi tiun malagrablaĵon per la elirinta renkonten kato Metrop ; ĝismorte laca, en pezaj malsekaj botoj mi vagis […] stumblante sur telefonfadenon Metrop ; li stumbladis sur la kelŝtupoj LGA ; li subite stumblis kaj falis en kavon LGA .
2.
(figure) Senkonscie fari malgrandajn erarojn: mi ĉiam stumblas ĉe tiu silabo (balbuti2); ni stumblas refoje ĉe la sama demando CKv ; problemo, ĉe kiu jam plurajn semajnojn la polico stumblis sen espero progresi ChC ; kiam Aleks Jendrik ekdiktatoris en la urba estraro, unuafoje li stumblis: tiu projekto signis la finon de lia politika kariero ChB ; mi ja stumblis antaŭ la akuzativo [1]; post multaj provoj kaj stumbloj li fine publikigis la Ĝeneralan Teorion de Relativeco Kon11 . VD:erari
1. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Blogo de inventisto de nova skribsistemo por Esperanto
angle:
1. stumble, trip, misstep, miss one's step
beloruse:
1. спатыкацца, спатыкнуцца 2. запінацца, мікаць
ĉine:
[bàn], 绊 [bàn], 絆倒 [bàndǎo], 绊倒 [bàndǎo], 跎 [tuó], 踜 [lèng], 蹶 [jué], 踬 [zhì], 躓 [zhì], 打趔趄 [dǎlièqie], 跌 [diē]
france:
trébucher 1. broncher (trébucher)
germane:
stolpern, hängen bleiben, straucheln
hungare:
1. megbotlik
japane:
つまずく, よろめく, とちる, 言い間違える [いいまちがえる]
nederlande:
1. struikelen
pole:
1. potknąć się
ruse:
1. спотыкаться, споткнуться, оступиться, запнуться
ukraine:
спотикатися, оступатися

stumblo

1.
Ago stumbli: „trenu pramon“ anstataŭ „prenu tramon“ estas nur seninteresa langostumblo KrB ; (figure) ni kore dankas pro la pluraj bonegaj reagoj, […] kaj ankaŭ pardonpetas pro la etaj stumbloj Kon11 . VD:mispaŝo
2.
POEPIV1 Metrika licenco, pro kiu oni toleras anstataŭigon de tri jamboj per du anapestoj, aŭ de tri trokeoj per du amfibraĥoj: íru, éble héjmon pli táŭgan vi tróvosK (en kvintrokeo); ĉu ne ŝajnus pli natura skandi [tiun verson] per stumblo [2]?
beloruse:
1. спатыкненьне
ĉeĥe:
klopýtání
ĉine:
走錯 [zǒucuò], 走错 [zǒucuò]
france:
faux-pas, trébuchement
germane:
1. Stolpern, Straucheln, Gestolper, Aussetzer
hungare:
1. botlás
japane:
つまずき, よろめき, とちり, 破調 [はちょう]
pole:
1. potknięcie
ruse:
1. запинка
slovake:
potkýnanie

stumblilo, stumbligilo

Kaŭzo de malsukceso por multaj; ŝtono de falpuŝiĝo: ortografio estas stumblilo […] en multegaj lingvoj [3]; homoj bonvolemaj, pretaj konsili kaj helpi ĉe ĉiu survoja stumbligilo [4]; unua stumbligilo: elturniĝi en la labirinto de kopirajto, eldonado kaj presado! […], dua stumbligilo: la kontrola relegado […], tria stumbligilo: la disvendado [5].
3. M. van Oostendorp, trad. H. Huppertz: La Projekto Neighbour, [vidita en 2013]
4. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, E-Kulturo
5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, E-Kulturo
beloruse:
камень спатыкненьня, падводны камень
ĉine:
以陷阱捕獲 [yǐxiànjǐngbǔhuò], 以陷阱捕获 [yǐxiànjǐngbǔhuò], 誘惑 [yòuhuò], 诱惑 [yòuhuò], 誘陷 [yòuxiàn], 诱陷 [yòuxiàn], 响弦 [xiǎngxián], 響弦 [xiǎngxián], 杜松子酒 [dùsōngzǐjiǔ], 陷阱 [xiànjǐng]
france:
écueil (cause d'erreur), pierre d'achoppement
germane:
Stolperstein, Fallstrick
pole:
potykacz, przeszkoda

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.