stumbl/i PV stumbliserĉi 'stumbli' [stumbl.0i] (ntr) 1.[stumbl.0i.faleti] Faleti, duonfali: li stumblis antaŭ la eniro en manĝoĉambron kaj klarigis ĉi tiun malagrablaĵon per la elirinta renkonten kato Metrop ; ĝismorte laca, en pezaj malsekaj botoj mi vagis […] stumblante sur telefonfadenon Metrop ; li stumbladis sur la kelŝtupoj LGA ; li subite stumblis kaj falis en kavon LGA . 2.[stumbl.0i.figure] (figure) Senkonscie fari malgrandajn erarojn: mi ĉiam stumblas ĉe tiu silabo (balbuti2); ni stumblas refoje ĉe la sama demando CKv ; problemo, ĉe kiu jam plurajn semajnojn la polico stumblis sen espero progresi ChC ; kiam Aleks Jendrik ekdiktatoris en la urba estraro, unuafoje li stumblis: tiu projekto signis la finon de lia politika kariero ChB ; mi ja stumblis antaŭ la akuzativo [1]; post multaj provoj kaj stumbloj li fine publikigis la Ĝeneralan Teorion de Relativeco Kon11 . erari 1. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Blogo de inventisto de nova skribsistemo por Esperanto angle: 1. stumble, trip, misstep, miss one's step beloruse: 1. спатыкацца, спатыкнуцца 2. запінацца, мікаць ĉine: 絆 [bàn], 绊 [bàn], 絆倒 [bàndǎo], 绊倒 [bàndǎo], 跎 [tuó], 踜 [lèng], 蹶 [jué], 踬 [zhì], 躓 [zhì], 打趔趄 [dǎlièqie], 跌 [diē] france: trébucher 1. broncher (trébucher) germane: stolpern, hängen bleiben, straucheln hungare: 1. megbotlik japane: つまずく, よろめく, とちる, 言い間違える [いいまちがえる] nederlande: 1. struikelen pole: 1. potknąć się ruse: 1. спотыкаться, споткнуться, оступиться, запнуться ukraine: спотикатися, оступатися stumbloserĉi 'stumblo' [stumbl.0o] 1.[stumbl.0o.KOMUNE] Ago stumbli: „trenu pramon“ anstataŭ „prenu tramon“ estas nur seninteresa langostumblo KrB ; (figure) ni kore dankas pro la pluraj bonegaj reagoj, […] kaj ankaŭ pardonpetas pro la etaj stumbloj Kon11 . mispaŝo 2.[stumbl.0o.licenco] PIV1 Metrika licenco, pro kiu oni toleras anstataŭigon de tri jamboj per du anapestoj, aŭ de tri trokeoj per du amfibraĥoj: „íru, éble héjmon pli táŭgan vi tróvos“ K (en kvintrokeo); ĉu ne ŝajnus pli natura skandi [tiun verson] per stumblo [2]? 2. Kalocsay: Waringhien: Bernard: Parnasa Gvidlibro, p. 24 beloruse: 1. спатыкненьне ĉeĥe: klopýtání ĉine: 走錯 [zǒucuò], 走错 [zǒucuò] france: faux-pas, trébuchement germane: 1. Stolpern, Straucheln, Gestolper, Aussetzer hungare: 1. botlás japane: つまずき, よろめき, とちり, 破調 [はちょう] pole: 1. potknięcie ruse: 1. запинка slovake: potkýnanie stumblilo, stumbligiloserĉi 'stumblilo' serĉi 'stumbligilo' [stumbl.0ilo] [stumbl.0ilo.KOMUNE] Kaŭzo de malsukceso por multaj; ŝtono de falpuŝiĝo: ortografio estas stumblilo […] en multegaj lingvoj [3]; homoj bonvolemaj, pretaj konsili kaj helpi ĉe ĉiu survoja stumbligilo [4]; unua stumbligilo: elturniĝi en la labirinto de kopirajto, eldonado kaj presado! […], dua stumbligilo: la kontrola relegado […], tria stumbligilo: la disvendado [5]. 3. M. van Oostendorp, trad. H. Huppertz: La Projekto Neighbour, [vidita en 2013]4. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, E-Kulturo5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, E-Kulturo beloruse: камень спатыкненьня, падводны камень ĉine: 以陷阱捕獲 [yǐxiànjǐngbǔhuò], 以陷阱捕获 [yǐxiànjǐngbǔhuò], 誘惑 [yòuhuò], 诱惑 [yòuhuò], 誘陷 [yòuxiàn], 诱陷 [yòuxiàn], 响弦 [xiǎngxián], 響弦 [xiǎngxián], 杜松子酒 [dùsōngzǐjiǔ], 陷阱 [xiànjǐng] france: écueil (cause d'erreur), pierre d'achoppement germane: Stolperstein, Fallstrick pole: potykacz, przeszkoda administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.