*degeneri
(ntr)
- Perdi la originajn kvalitojn: ĉiuj ili estas degenerintoj [1]; lia gajo degeneras en frenezon Kandid ; lia krueleco, liaj degenerintaj instinktoj kaj fantazio ĝuis tiajn vidaĵojn IKr ; kun la falo de la respubliko la retoriko kaj la parolarto komencis degeneri Ret ; se oni komencas malobservi tiajn bazajn kutimojn, ĉio povas degeneri en pelmela ĥaoso Kon11 ; tiu „interna ideo“ […] degeneris al ia sentimentala sinteno, preskaŭ religieco, al ia majstro-kulto EeP . defali, dekadenci, gangreni, malboniĝi, putri
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 6:28
- angle:
- degenerate
- beloruse:
- дэгенэраваць, выраджацца
- ĉeĥe:
- degenerovat, zakrňovat, zvrhnout se
- ĉine:
- 腐朽 [fǔxiǔ]
- france:
- dégénérer
- germane:
- degenerieren, entarten, verfallen
- hebree:
- להתנוון
- hispane:
- degenerar
- hungare:
- elfajul, degenerálódik
- japane:
- 退化する [たいかする], 種の特質を失う [しゅのとくしつをうしなう], 退廃する [たいはいする], 堕落する [だらくする], 縮退する [しゅくたいする]
- katalune:
- degenerar
- pole:
- degenerować, degradować (niszczeć), wyrabiać się (zużywać się), wyradzać się (np. wyrodny syn)
- portugale:
- degenerar, corromper-se
- ruse:
- вырождаться, деградировать
- slovake:
- degenerovať, zvrhnúť sa
- ukraine:
- вироджуватися, перероджуватися, деґенерувати
degenero
- Perdo de siaj naturaj kvalitoj: manko de sango kaj grasa degenero FK ; riĉeco kaj malriĉeco […] enkondukas avaremon kaj degeneron Rsp ; degenero de tradiciaj partioj, akompanata de korupto [2]; post la malapero de Fonto kaj la ideologia kaj kondutprincipa degenero de Literatura foiro, restis nur revuoj parte literaturaj, kiel La gazeto aŭ La kancerkliniko Kon11 . dekadenco, korupto
2.
Stefan Maul: Alarmsignalo el Italio, Monato, 1993/08, p. 5
- beloruse:
- дэгенэрацыя, выраджэньне
- ĉeĥe:
- rozklad organický, společenský
- france:
- déchéance, dégénérescence
- germane:
- Degeneration, Verfall
- japane:
- 退化 [たいか], 退廃 [たいはい], 堕落 [だらく], 縮退 [しゅくたい]
- katalune:
- degeneració
- slovake:
- degenerácia
degenerigi
(tr)
- beloruse:
- выклікаць дэгенэрацыю, выклікаць выраджэньне
- ĉeĥe:
- vyvolat degeneraci, způsobit degeneraci
- france:
- abâtardir, gangréner (fig.), pervertir
- germane:
- pervertieren
- hebree:
- לנוון
- japane:
- 退化させる [たいかさせる], 退廃させる [たいはいさせる], 堕落させる [だらくさせる]
- katalune:
- fer degenerar, depravar, corrompre
- slovake:
- vyvolať degeneráciu