*pronomo
- 1.
-
Speciala vorto servanta por anstataŭi
nomon4, t.e.
substantiva aŭ adjektiva
pronomo3:
personaj pronomoj mi, ĝi, si, ili;
posedaj pronomoj mia, ĝiaj, siajn, ilian;
montraj pronomoj tio, ĉi tiuj, tian;
unuj, ĉiu, kiuj, io, ambaŭ ankaŭ estas pronomoj.
Rim.: Ĉi tia interpreto de la nocio estas klasika kaj konserviĝis en la lernejoj rusaj kaj orienteŭropaj. Parte ĝi estas ŝuldata al la fakto ke en kelkaj lingvoj (kaj ankaŭ en Esperanto) estas vortoj kiuj kombinas la funkciojn de adjektiva kaj substantiva pronomoj: iu, kiu, unu ktp. Zamenhof uzis tiele la vorton pronomo: la montritajn naŭ vortojn (ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu) ni konsilas bone ellerni, ĉar el ili ĉiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj [1]. La klasikaj gramatikoj traktis la pronomojn kiel apartan parolelementon ‐ tio estas konfuza pensmaniero. Oni provis raciigi ĝin dumaniere: limigante la koncepton al la substantivaj pronomoj ‐ tio estas la vojo de la okcidentaj gramatikoj lernejaj, de PV, PAG kaj PIV (t.e. pronomo2); aŭ tute male, ĝeneraligi la koncepton agnoskante ke temas pri alia dimensio (pragmatika), kaj etendi la koncepton tiel ke ĝi kovru ĉiujn tabelvortojn (ankaŭ la adverbojn, kaj pli ĝenerale ‐ ankaŭ la pronomajn verbojn): pronomo3. En la moderna lingvoscienco ĉiuj tri skoloj estas reprezentitaj. [Sergio Pokrovskij]
- 2.
-
Vorto anstataŭanta subkomprenatan substantivon.
Rim.: Laŭ tiu skolo (al kiu apartenas PV, PIV kaj PAG) la „posedaj pronomoj“ ne estus pronomoj, tamen la termino ja restas tie. [Sergio Pokrovskij]
- 3.
-
Vorto el fermita leksika-semantika aro da parolsituaciaj
rolvortoj, ricevantaj sian sencon rilate al la situacio de
la parolantoj (personaj pronomoj, montraj pronomoj), aŭ al
la kunteksto (referenco al io jam menciita: ĝi, tiu,
tie), aŭ al la gramatika rolo en la frazo (sia,
mem, kiun), logikaj kvantoroj (iu, ĉiu,
nenie):
substantivaj, adjektivaj, adverbaj pronomoj;
en la angla neither do I la vorto do
rolas kiel verba pronomo.
Rim.: Multaj, sed ne ĉiuj, pronomoj3 estas tabelvortoj.
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §30.
- angle:
- 2. pronoun 3. shifter
- beloruse:
- займеньнік
- ĉeĥe:
- zájmeno
- ĉine:
- 2. 代名詞 [dàimíngcí], 代名词 [dàimíngcí], 代詞 [dàicí], 代词 [dàicí]
- france:
- 2. pronom
- germane:
- 1. Fürwort 2. Pronomen 3. Wechselwort, Shifter
- hispane:
- pronombre
- hungare:
- névmás
- japane:
- 代名詞 [だいめいし]
- nederlande:
- voornaamwoord
- pole:
- zaimek
- portugale:
- pronome
- rumane:
- pronume
- ruse:
- 1. местоимение 2. местоимение-существительное 3. местоимение, местоимённое слово
- slovake:
- zámeno
- svede:
- pronomen
- tibete:
- དེ་སྒྲ་
- ukraine:
- займенник
administraj notoj
~o:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.