*adverbo
-
Vorto prezentanta diversajn cirkonstancojn (lokon,
tempon, manieron ktp) aŭ ecojn de agoj, okazaĵoj, ecoj:
ekzemple
„tie“, „tien“, „neniam“,
„tiel“, „tre“, „ankaŭ“,
„varme“, „sencele“:
la adjektivo difinas la substantivon aŭ la pronomon havantan
sencon de
substantivo kaj la adverbo difinas la verbon
[1];
sciante de la vorto la formon substantivan, vi jam antaŭe, kaj
sen ia lernado,
scias ankaŭ ĝian adjektivon kaj ĝian adverbon
EE
;
„ekstr“ povas esti ne sole adverba, sed ankaŭ
adjektiva
[2].
-e finaĵoRim.: Z. klarigis, ke „kiam la senco tion postulas, ni tre bone povas uzi adverbon en la senco de prepozicio […]. Se la adverbo devenas de verbo transira (kiu postulas akuzativon), tiam ankaŭ la adverbo-prepozicio konservas tiun saman econ kaj estas uzata kun la akuzativo: koncerne tion = kio koncernas tion; rilate tion = kio rilatas tion; se la adverbo anstataŭas vorton, kiu povas ligiĝi kun substantivo nur per ia prepozicio, tiam ankaŭ la adverbo akceptas post si tiun prepozicion: kaŭze de tio = pro la kaŭzo de tio; responde al via demando = kiel respondo al via demando“LR.
- angle:
- adverb
- beloruse:
- прыслоўе
- bretone:
- adverb
- ĉeĥe:
- adverbium, příslovce
- ĉine:
- 副詞 [fùcí], 副词 [fùcí]
- france:
- adverbe
- germane:
- Adverb, Umstandswort
- hebree:
- תואר הפועל
- hispane:
- adverbio
- hungare:
- határozószó
- indonezie:
- adverbia, kata keterangan
- itale:
- avverbio
- japane:
- 副詞 [ふくし]
- malaje:
- kata keterangan
- nederlande:
- bijwoord
- pole:
- przysłówek
- portugale:
- advérbio
- rumane:
- adverb
- ruse:
- наречие
- slovake:
- príslovka
- svede:
- adverb
- ukraine:
- прислівник
adverbigi
(tr)
- Ŝanĝi la kategorion de vorto al la adverba: eblas adverbigi la prepozicion al „pere“, kaj uzi ĝin en la esprimo „pere de“ [3]; estas strange, ke oni tiom respektas la prepozicion „po“, kaj oni ne kuraĝas ĝin adverbigi […], kial ne adverbigi ĝin, kaj diri: „la filoj heredis poe kvinonon de la bieno” [4]?
3.
ĉu
oni povus apliki ĉi tiun ...
4. K. Kalocsay: Respondo al d-ro Pumpr, Literatura Mondo, 1949, 57-58
4. K. Kalocsay: Respondo al d-ro Pumpr, Literatura Mondo, 1949, 57-58
- beloruse:
- пераўтварыць у прыслоўе
- france:
- convertir en adverbe
- pole:
- przysłówki tworzyć, zmienić w przysłówek
- rumane:
- adverbe creați, se transformă într-un adverb
lokadverbo
- Adverbo indikanta lokon kie ago okazas aŭ kien ĝi direktiĝas: la gramatiko simple kaj klare difinas, ke kazojn havas nur substantivoj, adjektivoj kaj pronomoj (se ni ignoras la direktan n-finaĵon de la lokadverboj) [5].
5.
M. Rauhamaa: Afiŝo en
s.c.e.
- angle:
- local adverb
- beloruse:
- прыслоўе меснае
- france:
- adverbe de lieu
- germane:
- Ortsadverb
- pole:
- przysłówek miejsca
- rumane:
- adverb de loc
- ruse:
- наречие места