*adverb/o *adverbo serĉi 'adverbo' [adverb.0o] [adverb.0o.GRA] Vorto prezentanta diversajn cirkonstancojn (lokon, tempon, manieron ktp) aŭ ecojn de agoj, okazaĵoj, ecoj: ekzemple „tie“, „tien“, „neniam“, „tiel“, „tre“, „ankaŭ“, „varme“, „sencele“: la adjektivo difinas la substantivon aŭ la pronomon havantan sencon de substantivo kaj la adverbo difinas la verbon [1]; sciante de la vorto la formon substantivan, vi jam antaŭe, kaj sen ia lernado, scias ankaŭ ĝian adjektivon kaj ĝian adverbon EE ; „ekstr“ povas esti ne sole adverba, sed ankaŭ adjektiva [2]. -e finaĵoRim.: Z. klarigis, ke „kiam la senco tion postulas, ni tre bone povas uzi adverbon en la senco de prepozicio […]. Se la adverbo devenas de verbo transira (kiu postulas akuzativon), tiam ankaŭ la adverbo-prepozicio konservas tiun saman econ kaj estas uzata kun la akuzativo: koncerne tion = kio koncernas tion; rilate tion = kio rilatas tion; se la adverbo anstataŭas vorton, kiu povas ligiĝi kun substantivo nur per ia prepozicio, tiam ankaŭ la adverbo akceptas post si tiun prepozicion: kaŭze de tio = pro la kaŭzo de tio; responde al via demando = kiel respondo al via demando“LR. 1. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 6. Adjektivo2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo angle: adverb beloruse: прыслоўе bretone: adverb ĉeĥe: adverbium, příslovce ĉine: 副詞 [fùcí], 副词 [fùcí] france: adverbe germane: Adverb, Umstandswort hebree: תואר הפועל hispane: adverbio hungare: határozószó indonezie: adverbia, kata keterangan itale: avverbio japane: 副詞 [ふくし] malaje: kata keterangan nederlande: bijwoord pole: przysłówek portugale: advérbio rumane: adverb ruse: наречие slovake: príslovka svede: adverb ukraine: прислівник adverbigiserĉi 'adverbigi' [adverb.0igi] (tr) [adverb.0igi.GRA] Ŝanĝi la kategorion de vorto al la adverba: eblas adverbigi la prepozicion al „pere“, kaj uzi ĝin en la esprimo „pere de“ [3]; estas strange, ke oni tiom respektas la prepozicion „po“, kaj oni ne kuraĝas ĝin adverbigi […], kial ne adverbigi ĝin, kaj diri: „la filoj heredis poe kvinonon de la bieno” [4]? 3. ĉu oni povus apliki ĉi tiun ...4. K. Kalocsay: Respondo al d-ro Pumpr, Literatura Mondo, 1949, 57-58 beloruse: пераўтварыць у прыслоўе france: convertir en adverbe pole: przysłówki tworzyć, zmienić w przysłówek rumane: adverbe creați, se transformă într-un adverb lokadverboserĉi 'lokadverbo' [adverb.lok0o] [adverb.lok0o.GRA] Adverbo indikanta lokon kie ago okazas aŭ kien ĝi direktiĝas: la gramatiko simple kaj klare difinas, ke kazojn havas nur substantivoj, adjektivoj kaj pronomoj (se ni ignoras la direktan n-finaĵon de la lokadverboj) [5]. 5. M. Rauhamaa: Afiŝo en s.c.e. angle: local adverb beloruse: прыслоўе меснае france: adverbe de lieu germane: Ortsadverb pole: przysłówek miejsca rumane: adverb de loc ruse: наречие места administraj notoj lok~o: Mankas dua fontindiko. lok~o: Mankas verkindiko en fonto.