*ĉeno
- 1.
-
Ligilo, plej ofte metala, el interkunigitaj ringoj:
ĉeno de poŝhorloĝo;
ankroĉeno
[1].
- a)
- Tia ligilo portata surkorpe (ekz. ĉirkaŭ la kolo, brako aŭ kruro) kiel ornamo: ora kolĉeno kun ornampendaĵo; li vestis lin per bisinaj vestoj kaj metis oran ĉenon sur lian kolon [2]; ŝia brusto estis kovrita per granda ĉenaĵo de malnovaj kaj novaj moneroj, kiuj formis veran grandan kolumon [3]; infanoj derompis la florojn de la trunketoj kaj formis el ili ringojn, ĝis fine el tio fariĝis tuta ĉeno, antaŭe ĉeno ĉirkaŭ la kolo, poste alia trans la ŝultro, pendante ĝis la ventro, kaj ankaŭ la kapo ne estis forgesita [4].
- b)
- Tia ligilo uzata por kateni: ĉeno de hundo; li ligis min per pezaj ĉenoj [5]; li ofte estis ĉirkaŭligita per katenoj kaj ĉenoj, kaj la ĉenoj estis disŝiritaj de li kaj la katenoj frakasitaj, kaj neniu kapablis malsovaĝigi lin [6]; oni rekompencas per feraj ĉenoj [7]; la ĉenhundo en palaco sidas en sunlumo fiere sur sia budo kaj bojas kontraŭ ĉiu pasanto [8]; (figure) ĉi tiuj vivgajnaĵoj, kiujn mi devus forlasi, fakte estas ĉenoj, kiuj retenas min [9]; (figure) ni ne kapablis sukcese forskui la rigorajn ĉenojn de lia metodo [10]. bridokateno
- 2.
- (figure)
Aro de interligitaj samspecaj aferoj:
- a)
- Vico de homoj kunagantaj man-en-mane, ekz-e dancante, manifestante, estingante fajron ktp: [ili] dancis tre ĉarme unuj kun la aliaj, formis bonordajn ĉenojn kaj tenis sin reciproke […] svingante sin tien kaj reen [11].
- b)
- Sinsekvo de interrilataj objektoj aŭ aferoj: ĉeno da montoj [12]; ni tramarŝis la arbaregan montaran ĉenon por atingi ŝoseon [13]. ĉeno de insuloj [14]; la indonezia insularĉeno [15]; ĉeno da ideoj; ĉeno de misaĵoj [16]; la ĉeno de la generacioj; la ĉeno de RNA, de DNA, ĉeno el nukleotidoj, proteina ĉeno [17]; polimeraza ĉena reakcio [18]; tie estos ĉeno de zorgoj kaj suferoj [19]; seninterrompa ĉeno de komercaĵoj [20]; tio ne estas memstara afero, sed ero en longa ĉeno [21]; tiu ĉi fiago estas nur unu en longa ĉeno de tiaj brutalaĵoj [22]. ĉenkanto
- c)
- Komerca reto; aro de filioj: ĉeno kun mil kaj kelkcentoj da filioj [23]; grandaj […] entreprenĉenoj [24]; ĉeno de kafejoj [25]; porfamilia restoracia ĉeno [26]; superbazaraj ĉenoj elspionis dungitojn [27]; kontraste al vera gastronomio kaj hotelismo, […] tiaj hotelĉenoj strebas nur al profito [28]. franĉizo
- 3.
- MatVort
(de grafeo)
Tia opo el eĝoj
`(u_1,u_2,...,u_n)`, ke ĉiu
termo de ĝi havas randon komunan kun la antaŭa termo,
kaj alian randon komunan kun la posta termo:
longo de ĉeno (la nombro de ĝiaj termoj);
simpla ĉeno (tia, ke ĉiu ĝia termo aperas
nur unufoje en ĝi);
elementa ĉeno (tia, ke du nesinsekvaj termoj ne havas
komunan randon);
komenca kaj fina verticoj de ĉeno (tiu rando de
`u_1`, nekomuna kun
`u_2`,
kaj tiu de `u_n`,
nekomuna kun `u_(n-1)`).
vojo,
ciklo.
Rim.: Oni diras, ke ĉeno „trairas eĝon“ (resp. „trairas verticon“) por signifi, ke la koncerna eĝo estas termo de ĝi (resp. la vertico estas rando de unu el ĝiaj termoj). Oni diras ankaŭ, ke ĉeno „ligas verticojn `A` al `B` “ por signifi, ke `A` kaj `B` estas ĝiaj komenca kaj fina verticoj. La ekzisto de ĉeno liganta du verticojn difinas ekvivalento-rilaton super `bb E`. Notu, ke Werner MatVort por „ĉeno“ aldonas rimarkon, ke „eĝoj ne ripetiĝas“, kio laŭ ni validu nur por simplaj ĉenoj. Ĉi-kampa ĥaoso ekzistas ankaŭ en nacilingvaj terminologioj: ekz-e la pola „droga“ (t.e. „vojo“) signifas kaj „ĉeno“, kaj „vojo“ depende de la uzkunteksto; en germana enciklopedio ni trovis, ke „Weg“ (t.e. „vojo“) estas tio, kion ni nomas elementa ĉeno... La donitaj tradukoj estas do nur indikaj.
- 4.
- Vektoro el bitoj aŭ signoj, kutime pakitaj, kutime kun speciala operacio por „kroĉi“ (kunmeti) tiajn ĉenojn.
1.
Saliko: Kolekti sonorilojn, Monato, 2001/02, p. 24
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 41:42
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ekzistas diferenco
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Plorkanto 3:7
6. La Nova Testamento, Marko 5:4
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
9. Monato, Den Drown: Elektoj
10. Monato, Donald Broadribb: Pozitivaj kaj negativaj aspektoj de Dante
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
13. Werner Schad: Inter maro kaj arbarego, Monato, 2000/05, p. 14
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII
15. Wim de Smet: La „drakoj” de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo, Monato, 2000/06, p. 18
16. Pejno Simono: Ĉu ni mortu miskomprene? (2), Monato, 2000/10, p. 23-25
17. Steĉjo Norvell: Riboj, Monato, 2000/11, p. 16-17
18. Monato, Vladimir Lemelev: De kie venis kaj kial ĉesis netipa pneŭmonio?
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino
20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 19
21. Gerrit Berveling: Tro senkosta pentemo, Monato, 2000/08, p. 22
22. Stefan Maul: Brutalaj dekstruloj, Monato, 2000/04, p. 6
23. IGARASI Takeo: Ginza, Monato, 2001/01, p. 13
24. Monato, Franz Knöferl: La dilemo de la homaro
25. Monato, Igarasi Takeo: Novtipaj kafejoj prosperas
26. Monato, Hori Jasuo: Veneno frostigita
27. Monato, Stefan Maul: Fratego fiaskas
28. Monato, Stefan Maul: Ŝpar-hoteloj
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 41:42
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ekzistas diferenco
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Plorkanto 3:7
6. La Nova Testamento, Marko 5:4
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
9. Monato, Den Drown: Elektoj
10. Monato, Donald Broadribb: Pozitivaj kaj negativaj aspektoj de Dante
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
13. Werner Schad: Inter maro kaj arbarego, Monato, 2000/05, p. 14
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII
15. Wim de Smet: La „drakoj” de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo, Monato, 2000/06, p. 18
16. Pejno Simono: Ĉu ni mortu miskomprene? (2), Monato, 2000/10, p. 23-25
17. Steĉjo Norvell: Riboj, Monato, 2000/11, p. 16-17
18. Monato, Vladimir Lemelev: De kie venis kaj kial ĉesis netipa pneŭmonio?
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino
20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 19
21. Gerrit Berveling: Tro senkosta pentemo, Monato, 2000/08, p. 22
22. Stefan Maul: Brutalaj dekstruloj, Monato, 2000/04, p. 6
23. IGARASI Takeo: Ginza, Monato, 2001/01, p. 13
24. Monato, Franz Knöferl: La dilemo de la homaro
25. Monato, Igarasi Takeo: Novtipaj kafejoj prosperas
26. Monato, Hori Jasuo: Veneno frostigita
27. Monato, Stefan Maul: Fratego fiaskas
28. Monato, Stefan Maul: Ŝpar-hoteloj
- angle:
- 1. chain 2.b chain 3. chain, edge trail 4. string
- beloruse:
- ланцуг, ланцужок
- bulgare:
- верига
- ĉine:
- 掛 [guà], 鏈 [liàn]
- france:
- 1. chaîne (objet) 2.b chaine (fig.), enchainement (succession), suite, succession 3. chaine 4. chaine (de caractères, de bits)
- germane:
- Kette 2.a Reihe (Tanz), Kreis (Tanz), Reigen, Menschenkette polimeraza ~a reakcio: Polymerasekettenreaktion. 2.c Handelskette 3. Kantenzug 4. String, verkettete Liste
- hebree:
- 1. שרשרת 2.b שרשרת 4. מחרוזת
- hispane:
- cadena
- indonezie:
- 1. rantai 2.b rantai
- itale:
- stringa (inform.) 1. catena 2.b catena (fig.), successione 3. catena
- japane:
- 鎖 [じょう], チェーン [ちぇーん], 連鎖 [れんさ], ネット局 [ネットきょく], 系列 [けいれつ]
- nederlande:
- ketting
- pole:
- 1. łańcuch 2.b łańcuch, ciąg, szereg 3. droga (w grafie) 4. łańcuch, ciąg
- portugale:
- 1. corrente 2.b cadeia, suceção, seqüência 4. cadeia
- ruse:
- цепь, цепочка 3. цепь, маршрут 4. строка, цепочка
- slovake:
- reťaz
- tibete:
- ལྕགས་ཐག་
- tokipone:
- linja
- ukraine:
- ланцюг, ланцюжок, пасмо (гірське)
ĉeni
(tr)
- Ligi per ĉeno: ĉenita hundo [29]; (figure) ni ĉiuj naskiĝas liberaj, sed en ĉiu parto de la mondo homoj ankoraŭ vivas ĉenitaj [30].
29.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio
30. Monato, Garvan Makaj: Belas malgrando
30. Monato, Garvan Makaj: Belas malgrando
- beloruse:
- скаваць (ланцугом) , пасадзіць на ланцуг
- ĉine:
- 鋃 [láng]
- france:
- chainer, enchainer
- germane:
- anketten, an die Kette legen, in Ketten legen
- hispane:
- encadenar
- indonezie:
- merantai
- itale:
- incatenare
- japane:
- 鎖につなぐ [くさりにつなぐ]
- nederlande:
- vastketenen
- pole:
- skuwać łańcuchem, wiązać łańcuchem , pętać łańcuchem
- portugale:
- acorrentar, encadear
- ruse:
- сковать (цепью), посадить на цепь
- ukraine:
- посадити (або причепити) на ланцюг, скувати
ĉenero
- Ĉiu aparta el la samspecaj elementoj, kiuj konsistigas ĉenon: via korprema antaŭmorta kriado, via sufokiĝe nigra vizaĝo, viaj terure dismalfermitaj vundoj estas ja nur ĉeneroj de nerompebla ĉeno de la sorto [31]; ĉenero de la ĉeno de cirkonstancoj, kiuj kaŭzis la kraŝon [32]; senintence […] vi estis la necesa ĉenero de mia feliĉo [33]; [oni] devas konstrui sian konon ĉeneron post ĉenero, ĉar ĉiu ĉenero bezonas la antaŭan por fiksiĝi [34]; sciencistoj trovis la transiran ĉeneron inter fiŝoj kaj la unuaj surteraj estaĵoj – la tiel nomatan Tiktaalik roseae [35]. maŝo
31.
Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
32. Monato, Walter Klag: Eĉ se vi ne estas aviadisto ...
33. Monato, Sen Rodin: Papilia efiko
34. Monato, Petro De Smet': Belaj figoj post Pasko
35. Monato, Vladimir Lemelev: Supervivo de plej taŭga teorio
32. Monato, Walter Klag: Eĉ se vi ne estas aviadisto ...
33. Monato, Sen Rodin: Papilia efiko
34. Monato, Petro De Smet': Belaj figoj post Pasko
35. Monato, Vladimir Lemelev: Supervivo de plej taŭga teorio
- angle:
- link
- beloruse:
- зьвяно (ланцуга)
- ĉine:
- 鏈環 [liànhuán], 环节 [huánjié]
- france:
- chainon
- germane:
- Kettenglied
- hebree:
- חוליה
- hispane:
- eslabón
- indonezie:
- mata rantai
- itale:
- anello (di catena)
- japane:
- 鎖の輪 [くさりのりん], 連鎖の一環 [れんさのいっかん]
- nederlande:
- schakel
- pole:
- ogniwo (tylko w łańcuchach pierścieniowych [ogniwowych]), element łańcucha
- portugale:
- elo
- ruse:
- звено (цепи)
- slovake:
- ohnivko
- ukraine:
- ланка (ланцюга)
enĉenigi, enĉenumi
(tr)
- 1.
- Ĉeni, kateni per ĉenoj: enĉenigu lin, li freneziĝis [36]! la Novterhundo, enĉenumata dum la tago, estas senĉena dum la nokto [37]; (figure) Richelieu penadis enĉenigi tiun nobelaron zumantan kaj fanfaronantan [38].
- 2.
- (figure) Vicigi interlige kiel ĉeno: la sola enĉeniĝo de faktoj altrudiĝis al lia spirito, kaj li ne dubis plu [39];
36.
Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
37. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Sepa
38. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua
39. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina
37. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Sepa
38. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua
39. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina
- beloruse:
- 1. скаваць (ланцугом) , пасадзіць на ланцуг 2. паставіць ланцугом
- ĉine:
- 1. 鋃 [láng]
- france:
- 1. chainer, enchainer
- germane:
- 1. anketten, an die Kette legen, in Ketten legen 2. verketten
- hispane:
- 1. encadenar
- indonezie:
- 1. merantai
- itale:
- 1. incatenare
- japane:
- 1. 鎖につなぐ [くさりにつなぐ]
- nederlande:
- 1. vastketenen
- pole:
- 1. skuwać łańcuchem, wiązać łańcuchem , pętać łańcuchem
- portugale:
- 1. acorrentar, encadear
- ruse:
- 1. сковать (цепью), посадить на цепь
- ukraine:
- 1. посадити (або причепити) на ланцюг, скувати
deĉenigi, elĉenigi, senĉenigi
- 1.
- Liberigi de ĉeno: ĉiuj hundoj devas esti deĉenigitaj kaj pelitaj en ilian mezon, ke ili disiĝu, distriĝu [40]; malfeliĉulo, mi vin senĉenigas Ifigenio .
- 2.
- (figure) Senbridigi3: deĉenigita kolero; la veron, kiun vi serĉas, vi neniam trovos per mallarĝanimaj, sencelaj diskutadoj […] esploradu kun elĉenigita animo, kaj poste decidiĝu [41]; dum tiu fina kaj senespera provo ili tamen kaŭzis potenc-pinton: ĉi-lasta do deĉenigis eksplodon, kiu dissaltigis la supran protektoplaton [42].
40.
Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
41. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro II
42. Monato, Roberto Pigro: La akcidento de Ĉernobilo 30 jarojn poste
41. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro II
42. Monato, Roberto Pigro: La akcidento de Ĉernobilo 30 jarojn poste
- beloruse:
- спусьціць з ланцуга
- ĉine:
- 2. 激起 [jīqǐ]
- france:
- déchainer
- germane:
- 2. entfesseln
- hispane:
- desencadenar
- itale:
- 1. liberare dalle catene, sguinzagliare 2. scatenare, sguinzagliare (fig.)
- japane:
- 鎖から解き放す [くさりからときはなす]
- nederlande:
- ontketenen
- pole:
- 1. spuszczać z łańcucha, oswobadzać z łańcucha
- portugale:
- desacorrentar, desencadear
- ruse:
- спустить с цепи
- ukraine:
- спускати (з ланцюга), збуджувати, здіймати, викликати
elĉeniĝi
- 1.
- Liberigi sin el siaj ĉenoj: subite, kvazaŭ elĉeniĝinte, ekdancis ambaŭ salonoj [43].
- 2.
- (figure) Senbridiĝi: la leĝoj de la mondo fariĝis ludostoj, […] la antikva malpaco elĉeniĝis, la filo mortigis sian patron [44]; subite, kvazaŭ elĉeniĝinte, ekdancis ambaŭ salonoj kaj post ili ekdancis la verando [45].
43.
Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 5
44. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
45. M. A. Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij (1991): La majstro kaj Margarita
44. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
45. M. A. Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij (1991): La majstro kaj Margarita
- beloruse:
- вызваліцца ад ланцугоў, скінуць ланцугі
- ĉine:
- 1. 摆脱 [bǎituō]
- france:
- 1. Se libérer de ses chaînes 2. Se déchaîner
- germane:
- 1. sich befreien, die Ketten abstreifen
- hispane:
- desencadenarse
- ukraine:
- зриватися з ланцюга, шаленіти, шаліти, розбушуватися, розбурхатися, вибухнути
elĉeniĝo
kunĉeniĝo
kolĉeno MT
- Ornamaĵo portata ĉirkaŭ la kolo konsistanta el ĉeno de metalringoj, perloj ktp kaj ofte kun valora alpendaĵo kiel gemo ks: Mi ornamis vin per ornamaĵoj, Mi metis braceletojn sur viajn manojn, kaj kolĉenon sur vian kolon [48]; kun kolĉenoj kaj brakornamaĵoj, ili aspektas kiel buntaj papilioj [49]; pedofiliuloj pli kaj pli ofte utiligas specifajn emblemojn por reciproke sin rekoni, tiuj simboloj […] videblas ekzemple ĉe kolĉenoj, pendaĵoj, brakringoj aŭ tatuoj [50]. kolieroĉirkaŭkolo2
48.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 16:11
49. Monato, Vera Barandovská-Frank: Nepalo tra eŭropaj okuloj
50. Monato, Roberto Pigro: Emblemoj perversiulaj
49. Monato, Vera Barandovská-Frank: Nepalo tra eŭropaj okuloj
50. Monato, Roberto Pigro: Emblemoj perversiulaj
- beloruse:
- каралі
- ĉine:
- 項鍊 [xiàngliàn], 璎 [yīng], 項鏈 [xiàngliàn], 琲 [bèi]
- germane:
- Halskette
- japane:
- 首輪 [くびわ], ネックレス [ねっくれす], 首飾り [くびかざり]
- tibete:
- སྐེ་རྒྱན་
- ukraine:
- нашийник
manĝoĉeno, nutroĉeno, nutraĵoĉeno
- Natura interrilato de vivulaj specoj, pro kiu iuj manĝas aliajn, kiuj siavice manĝas aliajn ktp: pro morto de malpli evoluintaj plantoj kaj vivaĵoj rompiĝis la nutroĉeno kaj estas minacataj fiŝnutraj specioj [51]; la homaro, […] uzante ilojn kaj kunlaborante inter si, efike kaptis bestojn kaj kultivis plantojn, tiel ke ĝi staras pinte de la nutroĉeno [52]; dioksino povas atingi la nutraĵoĉenon [53]; poluadoj eniros la grundon, atingos la akvon en la grundo […] eniros la nutroĉenon [54].
51.
Katalin Smidéliusz: Cinike cianide -- ĉu respondecas
Okcidento?, Monato, 2000/04, p. 15
52. Monato, Isikawa Takasi: Kial ne manĝi hundaĵon?
53. Guido van Damme: Reen al la edena paradizo, Monato, 2001/02, p. 20
54. D. Pellé: Fukuŝima, 2011-06-05
52. Monato, Isikawa Takasi: Kial ne manĝi hundaĵon?
53. Guido van Damme: Reen al la edena paradizo, Monato, 2001/02, p. 20
54. D. Pellé: Fukuŝima, 2011-06-05
- angle:
- food chain
- beloruse:
- ланцуг харчаваньня, харчовы ланцуг
- ĉine:
- 營養鏈 [yíngyǎngliàn], 食物鏈 [shíwùliàn]
- france:
- chaine alimentaire
- germane:
- Nahrungskette
- hispane:
- cadena alimentaria
- japane:
- 食物連鎖 [しょくもつれんさ]
- ukraine:
- ланцюг живлення