grafeo
- 1.
- [1]
Tia matematika strukturo `(bb E,U)`, ke
`bb E` estas aro
(aro de la
verticoj) kaj `U` estas
vico, kies termoj estas
duopoj el elementoj en
`bb E` (vico
de ĝiaj eĝoj):
grafeo estas prezentebla per aro da punktoj (la verticoj),
ligitaj per linioj aŭ sagoj (la eĝoj);
ebena grafeo (desegnebla sur ebeno sen
interkruciĝoj).
grafo;
Atributoj:
vertico,
eĝo,
buklo,
ordo;
Specifaj grafeoj:
orientita grafeo,
neorientita grafeo,
simpla grafeo,
n-grafeo,
plurgrafeo,
arbo;
sub- kaj super-strukturoj:
subgrafeo,
supergrafeo.
Specifaj partoj de grafeo:
kliko,
koneksa komponanto;
Specifaj ecoj de grafeo:
n-opeĝa,
senbukla,
eŭlera,
kompleta,
koneksa,
koneksega,
sencikla;
Koneksaj nocioj:
ĉeno,
ciklo,
vojo,
cirkvito.
Rim.: Oni ankaŭ trovas la vorton „grafo“ uzatan tiusence, ekz-e en MatVort kaj PIV2. Nemulte gravas ĝia koincido kun la nobeltitolo, pli malbonas, ke ĝi povas kolizii kun la kvazaŭsufikso „-graf“. Ĉar ankoraŭ ne ekzistas firma tradicio en la kampo, kaj ĉar „grafeo“ jam aperis en pluraj verkoj, ni favoras tiun iom pli oportunan terminon.Rim.: Ekzistas pluraj ekvivalentaj difinoj, provantaj pli-malpli bone ampleksi la diversajn tipojn de grafeoj: orientitaj aŭ ne, unuopeĝaj aŭ pluropeĝaj ktp. Ni elektis difinon, kiu favoras la nocion de pluropeĝa orientita grafeo. Notu, ke en pluropeĝa grafeo oni nomas eĝo ne nur la duopon el verticoj, sed foje ankaŭ tian duopon, konsideratan kune kun ĝia indico en la vico `U`. Tiamaniere eblas pravigi esprimojn de la tipo paralelaj eĝoj (eĝoj kun samaj randoj) aŭ du eĝoj ligas verticojn `v_1` kaj `v_2`.
- 2.
-
(de rilato 4.b)
Diagramo, foje uzata por ĝin prezenti, konsistanta el
sagoj, kies randoj prezentas tiajn elementojn
`a` kaj
`b`, ke `(a,b)` estas
elemento de
la rilato:
en la grafeo de simetria
rilato, al ĉiu sago respondas sago kun samaj randoj kaj
kontraŭa
direkto.
Rim.: Mi neniam vidis tian prezenton de rilatoj (krom eble la genealogiajn arbojn, kiuj tamen prezentas plurajn rilatojn samtempe); sed mi plurfoje vidis la uzojn de nacilingva „graphe d'une relation“ kiam fakte temis pri grafikaĵo de rilato (ekz-e la aro de karteziaj duopoj, obeantaj la rilaton `x^2+y^2=1`, vd rimarkon). En la tekstoj matematikaj normale temas pri la arteoriaj „grafikaĵoj de rilato“, kaj tiusenca misuzo de grafeo estas (laŭ mi) eraro kiun kaŭzas nacilingva homonimio. [Sergio Pokrovskij]
- angle:
- 1. graph 2. graph (of a relation)
- beloruse:
- 1. граф 2. граф (дачыненьня)
- ĉeĥe:
- graf
- france:
- 1. graphe (sommets et arêtes) 2. graphe (d'une relation), diagramme sagittal
- germane:
- 1. Graph 2. Graph (einer Relation)
- hispane:
- 1. grafo
- nederlande:
- 1. graaf (wisk.)
- pole:
- 1. graf
- portugale:
- 1. gráfico
- ruse:
- 1. граф 2. график (отношения)
- slovake:
- graf
- ukraine:
- граф
n-grafeo
- angle:
- n-graph
- beloruse:
- n-граф
- france:
- n-graphe
- germane:
- n-Graph
- ruse:
- n-граф
plurgrafeo
- angle:
- multigraph (oriented or non-oriented)
- beloruse:
- мультыграф
- ĉeĥe:
- multigraf
- france:
- multigraphe (orienté ou non)
- germane:
- Multigraph (gerichteter oder ungerichteter)
- pole:
- multigraf (zorientowany lub niezorientowany)
- ruse:
- мультиграф (ориентированный или неориентированный)
- slovake:
- multigraf
subgrafeo
KompLeks
- (de grafeo `(bb E,U)`) Tia grafeo `(bb F,V)`, ke `bb F` estas subaro de `bb E` kaj `V` estas subvico de `U`: la subgrafeo naskita de subaro de verticoj (tia, ke `V` enhavas ĉiujn termojn de `U`, kies randoj apartenas al la koncerna subaro).
Rim.:
En naciaj lingvoj oni foje uzas malsamajn terminojn por indiki,
ĉu `bb E`, ĉu `U`
estas
malvastigita,
nome
terminojn de la tipo „subgrafeo“ aŭ
„parta grafeo“. Ni preferis sekvi la difinon de nia
nura fonto.
- angle:
- subgraph, partial graph
- beloruse:
- падграф, суграф
- france:
- sous-graphe, graphe partiel
- germane:
- Untergraph, Teilgraph
- pole:
- podgraf
- ruse:
- подграф
supergrafeo
grafeteorio
- angle:
- graph theory
- beloruse:
- тэорыя графаў
- ĉine:
- 图论 [túlùn]
- france:
- théorie des graphes
- germane:
- Graphentheorie
- nederlande:
- grafentheorie
- pole:
- teoria grafów
- ruse:
- теория графов
orientita grafeo
[4]
- grafeo.Rim. 1: Kongrue kun la nacilingva ĥaoso eblus uzi ankaŭ la adjektivon „direktita“ anstataŭ „orientita“, kiel aperas en [5], aŭ eĉ „digrafo“ (samloke).Rim. 2: Kvankam en multaj nacilingvoj oni konfuzas orientitajn grafeojn kun la direktaj (kiel konstatas la ĉi-supra rimarko anonima), en la flegita uzado tiuj terminoj indikas malsamajn nociojn. La „direkta grafeo“ temas pri eĝoj dise, ke la eĝoj havas direkton, sen atenti pri ilia kuna kohero (kaj fuŝa estas la uzo de participo: ne la grafeon oni direktas sed la eĝojn). La „orientita grafeo“ temas pri ia kohero de la direktoj; interalie, orientita grafeo estas normale unugrafeo; kaj la eĝoj formas vojojn ‐ ekz-e oni distingas „alradike orientitan arbon“ (la idoj almontras sian patron) kaj „elradike orientitan arbon“ (la patroj almontras siajn idojn). Tio harmonias kun la geometria uzo de orientiĝo2, kiu simile temas pri la aranĝo de la tuta strukturo (spaco, bazo). [Sergio Pokrovskij]
4.
Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana, „orientita
grafo“
5. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana, „direktita grafo“
5. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana, „direktita grafo“
- angle:
- oriented graph, directed graph, digraph
- beloruse:
- арыентаваны граф
- france:
- graphe orienté, graphe dirigé, digraphe
- germane:
- orientierter Graph, gerichteter Graph, Digraph
- pole:
- graf zorientowany, graf skierowany, digraf
- ruse:
- ориентированный граф, направленный граф, орграф, диграф
neorientita grafeo, sendirekta grafeo
[6]
-
Grafeo,
por kiu
oni konvencie identigas la inversajn eĝojn
`(x,y)` kaj
`(y,x)`; alidire:
la eĝoj de neorientita grafeo ne estas duopoj, sed du-
aŭ
unu-elementaj subaroj de la aro de verticoj.
Rim.: Al neorientita grafeo ĉiam eblas asocii orientitan. Sufiĉas konsideri, ke la eĝo `{x,y}` respondas al la du eĝoj `(x,y)` kaj `(y,x)`, kaj ke la buklo `{x}` respondas al `(x,x)`. Danke al tiu konvencio, ĉio, kio validas por orientita grafeo ricevas signifon ankaŭ por neorientita.
6.
Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana, „neorientita
grafo“
- angle:
- non-oriented graph, non-directed graph
- beloruse:
- неарыентаваны граф
- ĉeĥe:
- neorientovaný graf
- france:
- graphe non orienté, graphe non dirigé
- germane:
- nichtorientierter Graph, ungerichteter Graph
- pole:
- graf niezorientowany, graf nieskierowany
- ruse:
- неориентированный граф, ненаправленный граф
- slovake:
- neorientovaný graf
simpla grafeo
MatVort
- Neorientita grafeo, kiu estas unuopeĝa kaj senbukla.
- angle:
- ordinary graph, simple graph
- beloruse:
- просты граф, звычайны граф
- france:
- graphe simple
- germane:
- einfacher Graph, schlichter Graph
- pole:
- graf prosty
- ruse:
- простой граф, обыкновенный граф
administraj notoj
~o:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
n-~o: Mankas dua fontindiko.
n-~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
plur~o: Mankas dua fontindiko.
plur~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sub~o: Mankas dua fontindiko.
sub~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
super~o: Mankas fontindiko.
super~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~teorio: Mankas dua fontindiko.
~teorio: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
orientita ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
neorientita ~o, sendirekta ~o: Mankas dua fontindiko.
neorientita ~o, sendirekta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
simpla ~o: Mankas dua fontindiko.
simpla ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
n-~o: Mankas dua fontindiko.
n-~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
plur~o: Mankas dua fontindiko.
plur~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sub~o: Mankas dua fontindiko.
sub~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
super~o: Mankas fontindiko.
super~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~teorio: Mankas dua fontindiko.
~teorio: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
orientita ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
neorientita ~o, sendirekta ~o: Mankas dua fontindiko.
neorientita ~o, sendirekta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
simpla ~o: Mankas dua fontindiko.
simpla ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.