koneksa
- 1.
- Abstrakte, koncepte, mense interligita; proksime interrilata kun analoga afero: tio estas koneksaj demandoj, kiujn oni ne povas aparte studi; mi pensis, ke la brueto kaj la brilanta objekto estas koneksaj [1]; sinsekvo de eventoj, impresoj, prenitaj decidoj preskaŭ senkoneksaj [2]. nedisigeblakoalicia, kohera, konektita
- 2.
- a)
- [3] (p.p. topologia spaco) Tia, ke nur la tuta spaco kaj la malplena aro estas samtempe malfermitaj kaj fermitaj.
- b)
- KompLeks (p.p. grafeo) Tia, ke por ajnaj du verticoj de ĝi ĉiam ekzistas ĉeno, kiu ilin ligas.
1.
Monato, Júlia Sigmond: La mistera nokto, 2009
2. Monato, Carlo Minnaja: Kiu ĉi mi?, 2014
3. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §217
2. Monato, Carlo Minnaja: Kiu ĉi mi?, 2014
3. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §217
- angle:
- 2.a connected (topological space) 2.b connected (graph)
- beloruse:
- злучаны, узаемазлучаны, зьвязаны
- ĉeĥe:
- souvislý, souvisící, spojitý, vzájemně závislý
- ĉine:
- 綰 [wǎn], 无间 [wújiàn]
- france:
- 1. connexe (relié), afférant, relié (connexe), rattaché (relié), voisin (rattaché) 2.a (espace topologique) connexe 2.b (graphe) connexe
- germane:
- verbunden, verknüpft, zusammenhängend 2.a zusammenhängend (-er topologischer Raum) 2.b zusammenhängend (-er Graph)
- japane:
- 密接に関連した [みっせつにかんれんした]
- nederlande:
- samenhangend
- perse:
- 1. مرتبط 2. همبند
- pole:
- połączony, spójny, związany 2.a (przestrzeń topologiczna) spójna 2.b (graf) spójny
- portugale:
- conexo
- rumane:
- conectat, unit 2.a mulțime conexă
- ruse:
- 1. взаимосвязанный 2.a связное (топологическое пространство) 2.b связный (граф)
- slovake:
- spojitý, súvisiaci, súvislý
konekso
- Konstanta, proksima rilato abstrakta, koncepta, mensa; ligo1: la hejdelberga makzelo estas absolute senmentona […] tiu fakto, en konekso kun la muskola strukturo de la lango, indikas, ke tre verŝajne la Hejdelbergulo ne povis […] paroli [4]; mi aŭdos mian nomon menciata en proksima konekso kun la nomoj de tiuj personoj [5]; kun [fiziko kaj pedagogio] la fizikdidaktiko havas senperajn koneksojn [6]. asocio2, interfaco, junto2, komunikiĝo, konekto, kontakto
4.
Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
5. La Ondo de Esperanto, 2000, No 4 (66)
6. J. Brockmeyer: Scienca Objekto kaj Metodoj de la Fakdidaktikoj, Scienca Revuo, 1988 (155)
5. La Ondo de Esperanto, 2000, No 4 (66)
6. J. Brockmeyer: Scienca Objekto kaj Metodoj de la Fakdidaktikoj, Scienca Revuo, 1988 (155)
- beloruse:
- сувязь
- ĉeĥe:
- přípoj, spoj, spojení
- ĉine:
- 连贯性 [liánguànxìng], 关联 [guānlián], 黏結 [niánjié], 紧密结合 [jǐnmìjiéhé], 关系密不可分 [guānximìbùkěfēn]
- france:
- accointance
- germane:
- Zusammenhang, Verbindung
- pole:
- związek
- rumane:
- unitate
- slovake:
- prípoj, spoj, spojenie
koneksega
KompLeks
- (p.p. orientita grafeo) Tia, ke por ajnaj du verticoj de ĝi ĉiam ekzistas vojo, kiu ilin ligas.
- angle:
- strongly connected (graph)
- beloruse:
- моцна злучаны
- ĉeĥe:
- silně souvislý (orientovaný graf)
- france:
- (graphe) fortement connexe
- germane:
- stark zusammenhängend (-er Graph)
- perse:
- قوی-همبند
- pole:
- (digraf) silnie spójny
- rumane:
- spațiul puternic consecvent
- ruse:
- сильно связный (граф)
- slovake:
- silne súvislý (orientovaný graf)
konekse kun
(prepoziciaĵo)
- Lige kun, rilate al: de kie aperis la nazpinĉilo […] kelkfoje ni vidas ĝin konekse kun la kuracisto, kaj nur kun li [7]; konekse kun tio, ke lupojn minacas kompleta ekstermo, lastatempe altiĝis la interesiĝo pri ili [8]. kune kun
7.
Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, VIII. Ŝtupoj al idealo
8. J. Ŝuvajev: Pri la konduto de bestoj, Fokuso, 1987:1, p. 2a
8. J. Ŝuvajev: Pri la konduto de bestoj, Fokuso, 1987:1, p. 2a
- beloruse:
- у сувязі з
- ĉine:
- 随着 [suízhe], 随之 [suízhī], 具体 [jùtǐ]
- france:
- en lien avec
- germane:
- im Zusammenhang mit, verbunden mit
- pole:
- w związku z
- rumane:
- în legătură cu
simple koneksa
[9]
- (p.p. vojkoneksa topologia spaco) Tia, ke ĉiu fermita vojo en ĝi estas homotopa al punkto.
- angle:
- simply connected (space)
- beloruse:
- проста злучаны
- ĉeĥe:
- jednoduše souvislý
- france:
- (espace) simplement connexe
- germane:
- einfach zusammenhängend (-er Raum)
- perse:
- ساده-همبند
- pole:
- (przestrzeń) jednospójna
- rumane:
- spațiu pur și simplu conectat
- ruse:
- односвязное (пространство)
- slovake:
- jednoducho súvislý
vojkoneksa
[10]
- (p.p. topologia spaco) Tia, ke por ajnaj du punktoj `a` kaj `b` de ĝi ekzistas vojo en tiu spaco, kies komenca kaj fina punktoj estas `a` kaj `b`: konveksa spaco estas vojkoneksa; vojkoneksa spaco estas ankaŭ koneksa.
- angle:
- path-connected (space), pathwise connected (space)
- beloruse:
- лінейна злучаны
- france:
- (espace) connexe par arcs
- germane:
- wegzusammenhängend (-er Raum)
- perse:
- مسیری-همبند
- pole:
- (przestrzeń) spójna łukowo
- rumane:
- arc spațiu consecvent
- ruse:
- линейносвязное (пространство)