konveksa
- 1.
- Prezentanta elstaran surfacon aŭ konturon, kiel la ekstero de cirklo aŭ sfero, volbita eksteren: konveksaj speguloj malgrandigas la objektojn; jen ili per la konveksaj speguloj eltirigas stangformajn figurojn kun ovsimilaj kapoj Metrop ; liaj malhele blondaj haroj, longaj kaj densaj, ne kaŝis la vastajn konveksaĵojn de lia granda kranio [1]; ŝi ekvidis liajn konveksajn, bluajn okulojn, fermitiĝantajn pro troo da lumo [2]; la luksemburga delegito portis la dekstran manon al la konveksa ventro, preskaŭ pli remburita ol la apogseĝoj [3]; la du kumuletoj de ŝiaj mamoj kaj la freneziga konvekseco de la gluteoj min amoregigis [4]. konkava
- 2.
- a)
- [5] (p.p. geometria figuro, subaro de afina spaco, aŭ de vektora spaco) Tia, ke ĝi inkluzivas ajnan strekon, kunligantan du ĝiajn elementojn: konveksa angulo (malpli granda ol streĉita angulo), plurlatero, pluredro; rekto, inkluzivanta lateron `L` de konveksa plurlatero, ne sekcas ĝiajn aliajn laterojn, krom ĉe la verticoj de `L`; ĉiuj trianguloj kaj paralelogramoj estas konveksaj; konveksa tegaĵo de subaro; konveksa ĉirkaŭaĵo (en topologia vektora spaco). konkava2.a
- b)
- [6]
(p.p. bildigo
`f`
de la aro de reeloj al si
mem)
Tia, ke
`f(tx+(1-t)y) le tf(x)+(1-t)f(y)`,
kiaj ajn estas `x,y`,
kaj por ĉiu `t in [0,1]`:
la surfaco situanta super grafikaĵo de konveksa reela
funkcio estas mem konveksa.
konkava2.bRim.: Se egaleco okazas, nur kiam `t` egalas al 0 aŭ 1, oni diras, ke la bildigo estas strikte konveksa.Rim.: Eblas vastigi la difinon al la okazoj, kiam la fonto-aro estas afina aŭ vektora spaco.
1.
I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, II
2. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro VII
3. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 19
4. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Tria preĝo de Pygmalion
5. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 28
6. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 28
2. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro VII
3. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 19
4. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Tria preĝo de Pygmalion
5. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 28
6. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 28
- angle:
- 1. convex 2.a convex (subset) 2.b convex (function)
- beloruse:
- 1. выпуклы, пукаты 2. выпуклы
- ĉeĥe:
- klenutý, konvexní, vypouklý
- ĉine:
- 凸面 [tūmiàn]
- france:
- 2.a (sous-ensemble) convexe 2.b (fonction) convexe
- germane:
- 1. konvex, erhaben 2.a konvex (-e Untermenge) 2.b konvex (-e Funktion)
- hispane:
- convexo
- hungare:
- konvex 1. domború, konvex
- japane:
- 凸の [とつの]
- katalune:
- convex
- perse:
- 1. محدب، کوژ 2.a (زیرمجموعه) محدب 2.b (تابع) محدب
- pole:
- 2.a (podzbiór) wypukły 2.b (funkcja) wypukła
- portugale:
- convexo
- ruse:
- выпуклый 2.a выпуклое (подмножество) 2.b выпуклая (функция)
- slovake:
- klenutý, vypuklý
dukonveksa PIV2
- Plata kaj ambaŭflanke konveksa: dukonveksa lensoPIV2 ; dukonveksa flugilo avia; Exemestane estas ronda, dukonveksa, blankeca, kovrita tablojdo kun 7663 sur unu flanko [7].
- angle:
- biconvex, convexo-convex
- beloruse:
- дваякавыпуклы
- ĉine:
- 凸凸 [tūtū], 双凸面 [shuāngtūmiàn]
- japane:
- 両凸の [りょうとつの]
- ruse:
- двояковыпуклый