2konveks/a JED konveksaserĉi 'konveksa' [konvek.0a] 1. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Prezentanta elstaran surfacon aŭ konturon, kiel la ekstero de cirklo aŭ sfero, volbita eksteren: konveksaj speguloj malgrandigas la objektojn; jen ili per la konveksaj speguloj eltirigas stangformajn figurojn kun ovsimilaj kapoj Metrop ; liaj malhele blondaj haroj, longaj kaj densaj, ne kaŝis la vastajn konveksaĵojn de lia granda kranio [1]; ŝi ekvidis liajn konveksajn, bluajn okulojn, fermitiĝantajn pro troo da lumo [2]; la luksemburga delegito portis la dekstran manon al la konveksa ventro, preskaŭ pli remburita ol la apogseĝoj [3]; la du kumuletoj de ŝiaj mamoj kaj la freneziga konvekseco de la gluteoj min amoregigis [4]. konkava 2.[konvek.0a.MAT] a)[konvek.0a.subaro] [5] (p.p. geometria figuro, subaro de afina spaco, aŭ de vektora spaco) Tia, ke ĝi inkluzivas ajnan strekon, kunligantan du ĝiajn elementojn: konveksa angulo (malpli granda ol streĉita angulo), plurlatero, pluredro; rekto, inkluzivanta lateron `L` de konveksa plurlatero, ne sekcas ĝiajn aliajn laterojn, krom ĉe la verticoj de `L`; ĉiuj trianguloj kaj paralelogramoj estas konveksaj; konveksa tegaĵo de subaro; konveksa ĉirkaŭaĵo (en topologia vektora spaco). konkava2.a b)[konvek.0a.bildigo] [6] (p.p. bildigo `f` de la aro de reeloj al si mem) Tia, ke `f(tx+(1-t)y) le tf(x)+(1-t)f(y)`, kiaj ajn estas `x,y`, kaj por ĉiu `t in [0,1]`: la surfaco situanta super grafikaĵo de konveksa reela funkcio estas mem konveksa. konkava2.bRim.: Se egaleco okazas, nur kiam `t` egalas al 0 aŭ 1, oni diras, ke la bildigo estas strikte konveksa. Rim.: Eblas vastigi la difinon al la okazoj, kiam la fonto-aro estas afina aŭ vektora spaco. 1. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, II2. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro VII3. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 194. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Tria preĝo de Pygmalion5. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 286. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 28 angle: 1. convex 2.a convex (subset) 2.b convex (function) beloruse: 1. выпуклы, пукаты 2. выпуклы ĉeĥe: klenutý, konvexní, vypouklý ĉine: 凸面 [tūmiàn] france: 2.a (sous-ensemble) convexe 2.b (fonction) convexe germane: 1. konvex, erhaben 2.a konvex (-e Untermenge) 2.b konvex (-e Funktion) hispane: convexo hungare: konvex 1. domború, konvex japane: 凸の [とつの] katalune: convex perse: 1. محدب، کوژ 2.a (زیرمجموعه) محدب 2.b (تابع) محدب pole: 2.a (podzbiór) wypukły 2.b (funkcja) wypukła portugale: convexo ruse: выпуклый 2.a выпуклое (подмножество) 2.b выпуклая (функция) slovake: klenutý, vypuklý dukonveksa PIV2 serĉi 'dukonveksa' [konvek.du0a] Plata kaj ambaŭflanke konveksa: dukonveksa lensoPIV2 ; dukonveksa flugilo avia; Exemestane estas ronda, dukonveksa, blankeca, kovrita tablojdo kun 7663 sur unu flanko [7]. lentoforma7. Instrukcioj pri Pfizer Exemestane angle: biconvex, convexo-convex beloruse: дваякавыпуклы ĉine: 凸凸 [tūtū], 双凸面 [shuāngtūmiàn] japane: 両凸の [りょうとつの] ruse: двояковыпуклый administraj notoj