*katen/o PV

*kateno

1.
JUR Fortika ĉeno, uzata por ligi malliberulojn aŭ bestojn kaj malhelpi ilin forkuri: Jozef estis vendita kiel sklavo: oni enpremis liajn piedojn en katenojn [1]; venis al li Agag en katenoj [2].
2.
(figure) Ĉio, kio malhelpas libere agadi, forkuri ktp: vi povas flugi, kien vi volas, sed ni havas katenojn sur la piedoj! (ni ne rajtas forlasi nian laboron) [3]; [la virino], kies manoj estas katenoj [4]; ĉu ne devis ĉi tiu virino […] esti malligita el ĉi tiu kateno (kripleco) en la sabata tago? [5]; via spirito estas katenita de memforĝitaj katenoj [6].
3.
MAT[7] Ebena kurbo laŭ la formo, kiun alprenas peza ŝnuro, kies du ekstremoj estas ligitaj al fiksaj punktoj: la kartezia ekvacio de kateno estas de la tipo `y=a(e^(x//a)+e^(-x//a))//2`.

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!


kateno
angle:
restraint, restriction 1. fetter, chain, shackle 3. catenary (curve)
beloruse:
ланцуг, кайданы
ĉeĥe:
okovy, pouta
ĉine:
羁绊 [jībàn], 鐐 [liào], 鎖鏈 [suǒliàn], 釱 [dì], 枷鎖 [jiāsuǒ], 脚镣 [jiǎoliào]
france:
chaînes, fers, entraves 3. chaînette (courbe)
germane:
Kette, Fessel 3. Kettenlinie
hispane:
1. cadena 2. cadena, restricción, atadura
hungare:
1. bilincs, béklyó, rablánc 2. korlátoz, gátol 3. láncgörbe
japane:
手鎖 [てじょう], 足鎖 [あしくさり], 手かせ [てかせ], 足かせ [あしかせ], 束縛 [そくばく], 拘束 [こうそく]
nederlande:
1. keten (boei), boei 2. keten (fig.) 3. kettinglijn
pole:
więzy, okowy, pęto 3. łańcuchowa (linia)
rumane:
lanț, legătură, obligațiuni
ruse:
оковы, кандалы 3. цепная линия
slovake:
okovy, putá
ukraine:
окови, кайдани, ланцюг

kateni, enkatenigi

(tr)
1.
Ligi per kateno: katenita besto ne timigas Iŝtar ; ĉiujn […] altrangulojn oni katenis [8]; se li eble trovos [ilin], li alkonduku ilin katenitajn al Jerusalem [9]; mi estis katenita, kiam mi staris en la akuzitejo [10]. SIN:ĉeni, enĉenigiVD:aresti, fiksi1
2.
(figure) Malhelpi ies liberan agadon: ili sidis en mallumo […], katenitaj de mizero [11]; se tian grandampleksan fiksitan vortaregon […] ni volus pretigi teorie kaj „en rapideco“, ni tre danĝere enkatenigus nian lingvon [12]; en lingvaj demandoj ĉiu superflua „decido“ katenas [13]; kial do ni devas senbezone kateni nin [14]? balonfarado ne vere apartenas al miaj fortaj interesoj, sed la farado de la oktopodo tamen sukcesis kapti mian atenton kaj katenis min al la ekrano ĝis la lasta bildo [15]; kiu sian langon katenas, Dio lin benas PrV ; kiu donacon prenas, tiu sin katenas PrV .
angle:
fetter, shackle, restrain, handcuff
beloruse:
скоўваць у ланцугі, браць на ланцуг, закоўваць у кайданы
ĉeĥe:
dát spoutat
ĉine:
[dì], 束縛 [shùfù], 脚镣 [jiǎoliào]
france:
enchaîner, entraver
germane:
1. anketten, in Ketten legen kiu donacon prenas, tiu sin ~as: Geschenke verpflichten.
hispane:
encadenar 2. constreñir
hungare:
1. megbilincsel, béklyóba ver, láncraver 2. korlátoz, gátol
japane:
鎖につなぐ [くさりにつなぐ], かせをかける, 束縛する [そくばくする], 拘束する [こうそくする]
nederlande:
1. ketenen, boeien 2. ketenen (fig.)
pole:
skuwać, więzić, zakuć w łańcuchy
rumane:
încătușa, închisoare
ruse:
1. заковывать в кандалы (о человеке), сажать на цепь (о животном) 2. сковать, сковывать
slovake:
dať spútať
ukraine:
заковувати в кайдани, саджати на ланцюг, сковувати, зв’язувати

kateniĝi

Iĝi katenita: (figure) dum originala verkisto povas esprimi penson per diversaj parolturnoj, tradukisto devas kateniĝi al la originaj sencoj [16]; tro rapida edziĝo, porĉiama kateniĝo PrV .
16. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Gerrit Berveling – Plivalorigante la Esperantan literaturon
beloruse:
скоўвацца, закоўвацца
france:
s'enchaîner ~iĝo: esclavage.
nederlande:
in de boeien geslagen worden ~iĝo: onderworpenheid.
pole:
katować się
rumane:
tortura

alkateni

Ligi al io per kateno: alkateni hundon al pordo; (figure) vi estas alkatenita, sed al pan-dona arbo! (al bona ofico) [17]; (figure) [la patrino] de multaj monatoj estis alkatenita al la lito [18]; la venkitajn reĝojn li alkatenigis per oraj ĉenoj al sia kaleŝo [19]. VD:alforĝi.
beloruse:
прыкоўваць
ĉeĥe:
připoutat
france:
attacher (à), clouer (à) (immobiliser), immobiliser
germane:
anketten
hungare:
odaláncol, hozzáláncol
japane:
鎖でつなぐ [くさりでつなぐ]
nederlande:
vastketenen
pole:
przykuć
rumane:
captură, reține
ruse:
приковать
slovake:
pripútať

malkateni, senkatenigi

Forpreni la katenojn: oni forpardonu ĉiujn punojn, senkatenigu la homojn QuV ; (figure) liaj pensoj senkateniĝis, kiel ondoj, tordataj de ventego QuV ; Houdini […], la usona senkatenigisto kaj eskapisto [20]. SIN:deĉenigi, senĉenigiVD:amnestii, liberigi
20. Garbhan MacAoidh: Ekskapo eskapas, Monato, 2000/09, p. 8
angle:
unshackle, free, release
beloruse:
вызваляць з кайданоў, спускаць з ланцуга
ĉine:
激起 [jīqǐ]
france:
désenchainer, déchainer
germane:
von Fesseln befreien, von der Kette lassen, entfesseln
hungare:
leveszi a bilincst, megszabadít láncaitól
japane:
鎖を解く [くさりをとく], かせをはずす, 拘束を解く [こうそくをとく]
nederlande:
ontketenen (van ketenen bevrijden)
pole:
wyzwalać, rozpętać
rumane:
declanșa, eliberare
ruse:
расковать
slovake:
uvoľniť z pút
ukraine:
визволяти з кайдан, знімати кайдани/окови, визволяти

mankateni

(tr)
Ligi per mankateno: li estis mankatenita antaŭ la kortumo [21]; tamburo resonas minace dum li estas forkondukata mankatenite [22].
21. K. Kniivilä: Homoj de Putin, 2016
22. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, La transnaciulo de la 21-a jarcento
beloruse:
закоўваць у кайданкі
ĉine:
[gù]
france:
menotter

mankateno

JUR Kateno kun du ŝloseblaj ringoj, per kiuj oni ligas la manartikojn de arestito: tiam ili formetis de mi la mankatenojn [23]; li prenis el poŝo mankatenon kaj ĝin fiksis al la manradikoj de Labiel ChR .
23. A, Camus, trad. M. Duc Goninaz: La Fremdulo, 1993
angle:
handcuff, handcuffs, manacle, manacles
beloruse:
кайданкі
ĉeĥe:
pouta na ruce
ĉine:
手銬 [shǒukào], 杻 [chǒu], 銬 [kào], 杻 [niǔ]
france:
menottes
germane:
Handfesseln, Handschellen
hispane:
esposas, grillete
hungare:
kézbilincs
japane:
手錠 [てじょう]
nederlande:
handboei
pole:
kajdanki {pl}
rumane:
cătușe
ruse:
наручники
slovake:
putá na ruky
ukraine:
наручники, кайданки

premkateni

Kateni2 per forta morala premo: Mustafa Kemal Paŝa persiste provas disrompi la religian kirason, kiu premkatenas la popolon [24].
beloruse:
скоўваць
france:
garrotter, ligoter
hungare:
béklyóban tart
pole:
pętać
rumane:
șontâcăi
ruse:
сковывать

administraj notoj