3fili/o

filio

EKON
Institucio, societo, firmo dependa de alia ĉefa firmo; subfirmo: la norvega filio de la Virina Internacia Ligo por Paco [1]; la praga filio de la Civitan-demokrata partio luis de la 18a ĝis la 21a de septembro la Malnovurban kaj Venceslaan placojn [2]; Matsumoto Kiyoshi estas la plej granda tia ĉeno kun ĉ. 500 filioj en kaj ĉirkaŭ Tokio [3]; ili vizitis la L&H-filiojn en Singapuro kaj Koreio kaj konstatis, ke tiuj filioj estas malfacile aŭ tute ne troveblaj [4]; bankoj en meza kaj orienta Eŭropo [tenas] vastan reton de filioj [5].
1. Monato, Douglas Draper: Paŝoj al paco
2. jpa: Internacia kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2000/09, p. 9
3. IGARASI Takeo: Ginza, Monato, 2001/01, p. 13
4. Roland Rotsaert: Lernout kaj Hauspie: revo finiĝis, Monato, 2001/02, p. 8
5. Monato, Evgeni Georgiev: Internaciaj bankoj stabiligas siajn poziciojn
angle:
branch, affiliated body, affiliate
beloruse:
філія, аддзяленьне
ĉeĥe:
filiálka, pobočka
ĉine:
分公司 [fēngōngsī], 分店业务 [fēndiànyèwù], 分店 [fēndiàn], 支行 [zhīháng], 分部 [fēnbù], 支店 [zhīdiàn], 分行 [fēnháng], 连锁店 [liánsuǒdiàn], 分支机构 [fēnzhījīgòu]
france:
filiale, succursale
germane:
Filiale, Zweigstelle, Nebenstelle, Zweiggeschäft
hispane:
filial
japane:
支部 [しぶ], 支店 [してん], 支所 [ししょ]
nederlande:
filiaal
portugale:
filial
ruse:
отделение, филиал
slovake:
filiálka, odbočka
ukraine:
відділення, філія

administraj notoj