tradukoj: be cs de en es fr nl pl pt ro ru sk

Aldoni tradukojn al ReVo:

*kombin/i

*kombini  

serĉi 'kombini'
[kombin.0i]
en: combine;
(tr)
1.  
[kombin.0i.ajxojn]
en:
Kunigi plurajn elementojn laŭ difinita ordo, lerte aranĝi: kombini literojn, ciferojn, kartojn; en kelkaj stacidomoj eblos aĉeti kombinitajn biletojn por trajnveturo kaj flugo [1]; ŝipo, kiu funkcias kiel kombinitaj transportilo, stokejo kaj instalaĵo por transformi LNG de likva (malvarmigita je -161 ĝis -164 ℃) al gasforma stato [2]; kombinita trivakcinado kontraŭ morbilo, mumpso kaj rubeolo [3]; kombini minimuman lumecon kaj sentivan fotopaperon ebligas longigi la ekspondaŭron ĝis ses monatoj [4]; ni devas kombini niajn fortojn por havigi tion al ili [5]; KOMP (interrilatigi datumojn) iu kombinis informon pri luotaj hejmoj per unu aplikaĵo kun mapoj el aplikaĵo de Google por montri sur la mapo la situon de ĉiu luota hejmo [6]; estas bezonataj pli komplikaj, tiel nomataj „rilataj” datumbazoj, kiuj povas kombini plurspecajn datumojn [7]. SUP:kunmeti, kunordigi1, ligi3
2.  
[kombin.0i.ideojn]
en:
Interaranĝi ideojn por konduki al konkludo, aŭ rimedojn por estigi rezultaton: kombini projekton, manovrojn, draman intrigon; venis la momento de l' agado, kaj en la sama tago Ramzes kombinis planon [8]. VD:teksi, ŝpini.
3.  
[kombin.0i.KEM]
en:
KEM Unuigi molekulojn de du aŭ pliaj substancoj laŭ difinita proporcio por formi novan kombinaĵon2: molekuloj po unu de ribozo, de organika bazo kaj de fosfata acido kombiniĝas kemie por fari tiel nomatan nukleotidon [9].

kombino  

serĉi 'kombino'
[kombin.0o]
en:
1.  
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
Kombinado: la kombino de profesieco, sperto kaj harmonia kunlaboro certe promesas stabiliĝon kaj progreson al la asocio [10].
2.  
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
Rezulto de kombinado: li do estas en unu persono ĉefpastro, dio kaj ateisto [...,] tio estas kombino, kiun la mondo ĝis nun ne vidis [11]; la cerbo de Linŝardo elpensis ĉiutage mil kombinojn [...], por ke neniu povu suspekti per kiuj rimedoj liaj riĉaĵoj estis akiritaj [12]; la malgranda lando Israelo ofertas al vi eksterordinaran kombinon de la antikva kaj nova [13]; sub tiu kategorio de rimedoj envenas la riĉa produktado per vortkombinoj kaj ĉefe per prefiksoj kaj sufiksoj [14]; parolturnoj kaj sonkombinoj [15]; vortkombino [16]; morfemkombino „malsanulejo” [17]; literkombino [18]; la konsonantkombino „kc“ [19]; kolorkombino [20].

kombinado  

serĉi 'kombinado'
[kombin.0ado]
en:
Ago kombini: en ŝiaj okuloj [...] oni komence povis vidi nur malĝojon, kaŭzitan de la komparado kaj kombinado de la bagatelaĵaj ciferoj Marta; teorie la kombinado de “da” kun “la” ne estas malpermesata, sed en la praktiko tia kombinado estas uzebla nur en tre maloftaj okazoj [21]; la kuracado de tiaj malsanuloj antaŭvidas la utiligon de pli ol 20 kuraciloj en diversaj kombinadoj [22]; BIO MED la kvanto de rekombinadoj de virusoj estas preskaŭ senfina [23]; KEM multoblo de la homfarita CO2 estas fiksata en formo de biomaso […] la sama kvanto ankaŭ estas liberigata per malkombinado, ekzemple putrado [24].

kombinaĵo

serĉi 'kombinaĵo'
[kombin.0ajxo]
en:
1.
[kombin.0ajxo.rezulto]
en:
Rezulto de kombinado: klientoj povas mem elekti kolorkombinaĵojn de littukoj por akordiĝi kun la koncerna dormoĉambro [25]; „petriĥoro”, la tipa pluv-odoro rezultas el kombinaĵo de vegetalaj oleoj kaj geosmino [26]; oni ja kredas, ke la hinda civilizo naskiĝis de la kombinaĵo inter almenaŭ tri malsamaj grupoj [27]; BIO mutacioj, genaj rekombinaĵoj, gena interŝanĝo en viva naturo liveras la materialon por natura selektado [28].
2.  
[kombin.0ajxo.KEM]
en: compound;
KEM Homogena, nur ĥemie disigebla kunaĵo: li rekomencis siajn okupojn je ranoj, infuzorioj, ĥemiaj kombinaĵoj, kaj estis tute absorbita per sia laboro [29]; la polico malkovris la venenon metamidofoso, organika fosfora kombinaĵo uzata kiel insekto-mortigilo [30]. VD:komponanto, kunmetaĵo, miksaĵo, solvaĵo.
3.  
[kombin.0ajxo.MAT]
en: combination (of n objects taken p at a time) ;
MAT[31] (de p el n, de n po p) Ĉiu el la diversaj manieroj formi p-elementan subaron de n-elementa aro: la nombron de ĉiuj kombinaĵoj de n po p oni signas per Kpn = Apn/n! = n!/[p!×(n-p)!]; la kombinaĵoj de du elementoj el la aro {a,b,c} estas ab, ac, bc. VD:aranĝaĵo, permutaĵo.
Rim.: En la citita fonto Bricard parolas ankaŭ pri „kombinaĵoj ripetaj“ (ekz-e de 3 po 2: aa, ab, ac, bb, bc, cc), kio estas alia nocio, aperanta ekz-e en domenludo.

kombinumo  

serĉi 'kombinumo'
[kombin.0umo]
en:
[kombin.0umo.EKON]
en:
EKON Granda grupo de kunfunkciaj industrioj en ŝtatregata ekonomio: la kombinumo enhavas kvar entreprenojn en diversaj urboj, scienc-produktan laboratorion ... kaj uzinon [32]; Ĉelabinska metalurgiakombinnumo [33].
VD:kartelo, konzerno, trusto

lineara kombinaĵo  

serĉi 'lineara kombinaĵo'
[kombin.lineara0ajxo]
en: linear combination;
MATPIV2
(el finia nombro da vektoroj xi) Sumo de termoj, konsistantaj el produto de ĉiu el la vektoroj xi per skalaro αi; la skalaroj estas nomataj koeficientoj: ∑ αixi; modulo M estas finie generita se tie ekzistas finie multaj eroj x1, …, xn en M tiaj ke ĉiu ero de M estas lineara kombinaĵo de tiuj eroj kun koeficientoj de la skalara ringo R [34]. VD:lineare nedependa.


tradukoj

anglaj

~i: combine; ~aĵo 2.: compound; ~aĵo 3.: combination (of n objects taken p at a time) ; lineara ~aĵo: linear combination.

belorusaj

~i: лучыць, злучаць, спалучаць, камбінаваць; ~ado: лучэньне, камбінаваньне; ~aĵo 1.: спалучэньне, камбінацыя; ~aĵo 2.: злучэньне; lineara ~aĵo: лінейная камбінацыя.

ĉeĥaj

~i: chemicky slučovat, kombinovat; ~o: skladba, složení; ~ado: kombinování; ~umo: kombinát.

francaj

~i: combiner, allier, arranger, assembler, associer, assortir, composer, conjuguer, unir; ~o 1.: combinaison, alliance, arrangement, assemblage, association, composition, conjuguaison, réunion, synthèse, union; ~o 2.: combinaison, arrangement, assemblage, assortiment, synthèse, union; ~ado: combinaison, alliance, arrangement, assemblage, association, composition, conjuguaison, réunion, synthèse, union; ~aĵo 1.: combinaison, arrangement, assemblage, assortiment, synthèse, union; ~aĵo 2.: composé; ~aĵo 3.: combinaison (de n éléments pris p à p); ~umo: combinat; lineara ~aĵo: combinaison linéaire.

germanaj

~i 1.: kombinieren; ~i 2.: kombinieren, erstellen, ausdenken; ~i 3.: kombinieren; ~i: kombinieren; ~o 1.: Kombination; ~o 2.: Kombination; ~o: Kombination; ~ado: Kombination; ~aĵo 3.: Kombination (von n Elementen zur p-ten Klasse) ; ~aĵo: Kombination, Verbindung; ~umo : Kombinat; lineara ~aĵo: Linearkombination.

hispanaj

~i: combinar; ~ado: combinación.

nederlandaj

~i: combineren, samenvoegen; ~aĵo 2.: verbinding.

polaj

~i: kombinować, łączyć, układać; ~o: skojarzenie, zestaw, zestawienie; ~ado: połączenie, kombinacja; ~aĵo 1.: kombinacja; ~aĵo 3.: kombinacja (z n po p); ~umo: kombinat; lineara ~aĵo: kombinacja liniowa.

portugalaj

~i 1.: combinar, ajustar, assentar; ~i 2.: combinar, ajustar, assentar; ~i 3.: combinar.

rumanaj

~i: combină; ~o: asociaţie, set, trusă, kit, cumul, comparaţie; ~ado: conexiune, combinaţie; ~aĵo: combinaţie; ~umo: combinat; lineara ~aĵo: combinație liniară.

rusaj

~i: сочетать, соединять, комбинировать; ~o: сочетание, комбинация; ~ado: сочетание, комбинирование; ~aĵo 1.: сочетание, комбинация; ~aĵo 2.: соединение (хим.); ~aĵo 3.: сочетание (из n по p); lineara ~aĵo: линейная комбинация.

slovakaj

~i: chemicky zlučovať, kombinovať; ~o: väzba, zlúčenina; ~ado: kombinovanie; ~umo: kombinát.

fontoj

1. Monato, , Walter Klag: Nova ĉefstacidomo en Vieno, 2015
2. Monato, , last: Nova vojo por natura gaso, 2014
3. Monato, , Julius Hauser: Rubeolo likvidita, 2012
4. Monato, , Julius Hauser: Rivelita: la movado de la suno, 2012
5. Monato, , Jérémie Sabiyumva: Paco post 13 jaroj, 2009
6. Monato, , D. E. Rogers: Reto 2.0, 2007
7. Monato, , Roland Rotsaert: OpenOffice: senpaga alternativo por Microsoft Office, 2005
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro X
9. Monato, Vivo: Riboj
10. A. Wandel: Komitatanoj gratulegas, la Libera Folio
11. H. Sienkiewicz trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, ĉap. 35
12. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, ĉap. 2
13. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, B. Kolker: leciono 9a
14. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, , E. Privat: Esprimo de sentoj en Esperanto, leciono 12a
15. Monato, , Gerrit Berveling: Li instruis la flandrojn legi poezion, 2012
16. Monato, , Petro De Smet': Belaj figoj post Pasko, 2011
17. Monato, , Donald Broadribb: Interesa rakonto, tre facila, 2004
18. Monato, , MNL: Filipinoj aŭkcias licenc-platojn de aŭtoj, 2004
19. Monato, , Donald Broadribb: Du paroladoj de Ivo Lapenna, 2004
20. Monato, , David Kelso: Kompreno en kunteksto ..., 2009
21. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 13. Prepozicioj
22. Monato, , Vladimir Lemelev: Unu hirundo printempon ne alportas: sed du?, 2013
23. Monato, , Vladimir Lemelev: Kelkaj meditoj rilate al la porka gripo, 2009
24. Monato, , Werner Fuß: Verdigu la dezertojn!, 2011
25. Monato, , Roberto Pigro: Kovriloj, kurtenoj ĉiakoloraj, 2011
26. Monato, , Roberto Pigro: Pluveraj veroj, 2015
27. Monato, , Roberto Pigro: Notoj indaj pri lingvaroj hindaj, 2014
28. Monato, , Vladimir Lemelev: Supervivo de plej taŭga teorio, 2009
29. I. Turgenjev trad. K. Bein: Patroj kaj filoj, ĉap. 22
30. Monato, , Hori Jasuo: Veneno frostigita, 2008
31. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 14
32. P. Todorov: Suninstalaĵoj por varma akvo, SAEST 1982, p. 36a
33. Vikipedio, Ĉeljabinsk
34. Vikipedio, Modulo (matematiko)


administraj notoj

pri ~o:
    Oftas kunmetajxoj kun cxefelemento "kombino": vortkombino,
    literkombino,
    klavkombino ks.
    "Kombino" estas uzata en PMEG kun specifa GRA senco.
    [MB]
  
pri ~aĵo 3.:
      Werner kaj PIV1 preferas "kombinacio" cxi-sence, sed mi ne vidas
      pravigon por tio. [MB]
    

ℛevo | datumprotekto | kombin.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.32 2018/09/06 18:10:21