cisterno
- 1.
- Granda kolektujo por pluvakvo, ordinare subtera: trinku akvon el via cisterno, kaj fluantan el via puto [1]; la akvo en la sankta cisterno nigriĝis, kiel sango [2]; mi renkontis ŝin apud ĝardena cisterno, tenantan en la mano ĵus elŝiritan kanon, kies tufan finon ŝi trempis en la akvo kaj surŝprucis la iridojn QuV ; silento interrompata de la […] plaŭdoj de verdaj serpentoj kun plataj kapoj en la cisterno FdO ; [la] korto entenis iun monstran cisternon el lado, de kiu plurfoje tage mi devis eltiri akvon [3]. baseno1, foskavo, kuvo
- 2.
- Rezervujo por akvo aŭ alia fluaĵo: estis ankaŭ du malgrandaj cisternoj en unu el la kajutoj, unu por lavakvo kaj la alia por trinkakvo MortulŜip ; en la ekstrema varmo estis agrabla sperto surstrate aĉeti el granda cisterno veran kvason [4].
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 5:15
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XV
3. A. LeQuint: Infantravivaĵoj, 2006
4. La Ondo de Esperanto, Postforumaj impresoj
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XV
3. A. LeQuint: Infantravivaĵoj, 2006
4. La Ondo de Esperanto, Postforumaj impresoj
- angle:
- 1. cistern, reservoir, tank
- beloruse:
- цыстэрна, бак, танк (для вадкасьці)
- ĉeĥe:
- 1. cisterna, káď, nádrž, rezervoár, zásobník
- ĉine:
- 1. 水塔 [shuǐtǎ], 蓄水池 [xùshuǐchí], 池子 [chízi], 大水箱 [dàshuǐxiāng], 大貯水器 [dàizhǔshuǐqì]
- france:
- 1. citerne
- germane:
- 1. Zisterne 2. Tank
- hebree:
- 1. מיכל
- hispane:
- 1. cisterna
- hungare:
- 1. ciszterna 2. kőolajtartály
- itale:
- 1. cisterna
- japane:
- 雨水だめ [うすいだめ], 貯水池 [ちょすいち], 水槽 [すいそう], タンク [たんく]
- katalune:
- 1. cisterna, dipòsit
- nederlande:
- 1. cisterne, regenput 2. tank
- pole:
- 1. cysterna, zbiornik 2. cysterna, zbiornik, bak
- portugale:
- 1. cisterna
- ruse:
- 1. цистерна, бак
- slovake:
- 1. cisterna, nádrž
- ukraine:
- цистерна, бочка (для душу і т. п.), бак, ставок, басейн, невелика водойма