*kuv/o PV

*kuvo

Granda nekovrita ujo, ordinare pli granda ol sitelo sed malpli granda ol baseno, laŭforme taŭga por lavi sin sidante aŭ kuŝante en ĝi, sed ankaŭ uzata por lavi vestojn, enteni fluaĵojn por fermentado k.s.: plenigu la akvokuvojn [1]; estis tie ses akvokuvoj ŝtonaj [...], enhavantaj po du ĝis tri metretoj (80 ĝis 120 litroj) [2]; la akvo fluis kvazaŭ el kuvo (abunde) [3]; Sara jam atendis ĉe la sojlo kun kuvo da akvo, kruĉo da malforta vino kaj rozaj kronoj [4].
angle:
tub, bath
beloruse:
таз, начоўкі, карыта, ванна
bretone:
barazh
bulgare:
вана
ĉeĥe:
mezera, viditelný prostor
ĉine:
浴盆 [yùpén], 浴缸 [yùgāng]
france:
baquet, cuve
germane:
Wanne, Bottich, Zuber
hispane:
cuba
hungare:
kád
japane:
[おけ], たらい
nederlande:
kuip, tobbe, bekken (kuip), teil
pole:
wanna, kadź
rumane:
cadă
ruse:
таз, корыто, купель, ванна
slovake:
medzera, viditeľný priestor
ukraine:
таз, ванна, цебер, ряж(к)а, шаплик

kuveto

Malgranda kuvo, kian povas porti unu homo: sur la perono de la plej proksima domo staris la patrino de Johano kaj lavis ion en kuveto [5]. VD:pelvo1
beloruse:
тазік, місачка, кювэта
ĉeĥe:
bandaska, kbelík, konvička, kyveta
ĉine:
[yú], 脸盆 [liǎnpén], 臉盆 [liǎnpén], 面盆 [miànpén], 大罐 [dàiguàn], 桶 [tǒng]
france:
cuvette
germane:
Waschschüssel, Zuber, Bütte
hispane:
cubo
japane:
洗面器 [せんめんき], たらい, バケツ [ばけつ], 現像皿 [げんぞうさら], 暗室バット [あんしつばっと]
nederlande:
kom
pole:
basen, miednica, miska, puchar
rumane:
bazin, castron, cupă
slovake:
bandaska, kyveta, kýblik
ukraine:
тазик, ванночка

bankuvo

Granda kuvo, en kiu homo povas bani sin: min demandis mia filino, kiu aranĝas fajron sub bankuvo „Ĉu vi ne banos vin, Paĉjo?“ [6].
6. Ueyama M.: Pardonon!, 1970
beloruse:
ванна
bretone:
kibell
bulgare:
вана
ĉeĥe:
vana
ĉine:
浴缸 [yùgāng], 洗澡盆 [xǐzǎopén], 浴盆 [yùpén], 澡盆 [zǎopen], 盆浴 [pényù]
france:
baignoire
germane:
Badewanne
hungare:
fürdőkád
japane:
湯船 [ゆぶね], 浴槽 [よくそう]
nederlande:
badkuip
pole:
wanna kąpielowa
portugale:
banheira
rumane:
cadă
slovake:
vaňa
ukraine:
ванна (посудина)

baptokuvo

KRI Kuvo en kiu okazas baptaj akvumoj; baptujo: maldekstre estas origina malfrua gotika baptokuvo de komenco de 16-a jarcento [7].
beloruse:
купель
bretone:
maen-badez, maen-font
ĉeĥe:
křtitelnice
france:
fonts baptismaux
germane:
Taufbecken
hungare:
keresztelőmedence
japane:
洗礼盤 [せんれいばん]
nederlande:
doopvont, doopbekken, vont
pole:
chrzcielnica
portugale:
pia batismal
rumane:
cristelniță
ruse:
купель
slovake:
krstiteľnica
ukraine:
купіль, хрестильниця

lavokuvo [8], lavkuvo

Kuvo ordinare provizita per krano kaj elfluejo destinita al permana lavado: kiam ni ankoraŭ estis tre malgrandaj, la vazaro jam ne plu estis lavata en la bluŝtona lavokuvo, sed en emajlita pelvo [9]; en ĉiu ĉambro estas lavkuvo, sed ŝranko nur en kelkaj ĉambroj [10]. VD:lavujo
beloruse:
рукамыйніца, умывальнік
bretone:
gwalc'heris
ĉeĥe:
dřez, necky, nádrž na praní, vana na koupání
ĉine:
面盆 [miànpén], 紙漿池 [zhǐjiāngchí], 纸浆池 [zhǐjiāngchí], 洗脸盆 [xǐliǎnpén], 洗臉盆 [xǐliǎnpén]
france:
évier, lavabo
germane:
Waschschüssel, Zuber, Bütte
hungare:
mosogató
japane:
洗濯桶 [せんたくおけ], たらい, 流し [ながし]
nederlande:
wasbak, wastafel
pole:
umywalka
portugale:
tina, cuba
rumane:
chiuvetă
slovake:
drez, umývadlo

administraj notoj