*scienc/o UV

*scienco

1.
SCI Sistema tutaĵo da konoj bazita sur metoda racia esploro kaj celanta eltrovon de la leĝoj de la naturo: la scienco kaj tekniko faris grandegajn progresojn [1]; nia vivo estas mallonga, kaj la scienco estas vasta [2]; tiaj instruoj […] ne kontraŭparolas al la scienco [3]; scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan PrV ; sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas PrV .
2.
SCI Ekzakta, preciza kaj metoda kono pri iu difinita fako3: fiziko estas la nomo de la scienco mem [4]; sciencoj naturaj Marta ; la akademio de sciencoj en Kopenhago [5]; profesoro de botaniko […] pririgardis la kreskaĵon, gustumis ĝin, sed pri ĝi nenio estis dirita en lia scienco pri kreskaĵoj [6]. TUT:scienco 1
afrikanse:
wetenskap
albane:
shkenca
amhare:
ሳይንስ
angle:
science
arabe:
علم
armene:
գիտություն
azerbajĝane:
elm
beloruse:
навука
bengale:
বিজ্ঞান
birme:
သိပ္ပံပညာရပ်
bosne:
nauke
ĉeĥe:
věda
ĉine:
科学 [kēxué], 科學 [kēxué], 理 [lǐ], 賽因斯 [sàiyīnsī], 赛因斯 [sàiyīnsī], 自然科学 [zìránkēxué], 自然科學 [zìránkēxué], 理科 [lǐkē] 2. [xué], 學 [xué]
dane:
videnskab
estone:
teadus
eŭske:
zientzia
filipine:
agham
france:
science
galege:
ciencia
germane:
1. Wissenschaft (als Ganzes), Naturwissenschaft 2. (eine bestimmte) Wissenschaft
guĝarate:
વિજ્ઞાન
haitie:
syans
haŭse:
kimiyya
hebree:
מדע
hinde:
विज्ञान
hispane:
ciencia
hungare:
tudomány
ide:
cienco
igbe:
sayensị
indonezie:
ilmu (pengetahuan), sains
irlande:
eolaíocht
islande:
vísindi
itale:
scienza
japane:
科学 [かがく]
jave:
ilmu
jide:
וויסנשאַפֿט
jorube:
imọ
kanare:
ವಿಜ್ಞಾನ
kartvele:
მეცნიერება
katalune:
ciència
kazaĥe:
ғылым
kimre:
gwyddoniaeth
kirgize:
илим
kmere:
វិទ្យាសាស្រ្ត
koree:
과학
korsike:
scienzi
kose:
inzululwazi
kroate:
znanost
kurde:
zanist
latine:
scientia
latve:
zinātne
laŭe:
ວິທະຍາສາດ
litove:
mokslas
makedone:
науката
malagase:
ny siansa
malaje:
sains
malajalame:
ശാസ്ത്രം
malte:
xjenza
maorie:
pūtaiao
marate:
विज्ञान
mongole:
шинжлэх ухаан
nederlande:
wetenschap
nepale:
विज्ञान
njanĝe:
sayansi
okcidentfrise:
wittenskip
panĝabe:
ਵਿਗਿਆਨ ਦੇ
paŝtue:
ساینس
perse:
دانش، علم
pole:
nauka
ruande:
siyanse
ruse:
наука
samoe:
saienisi
sinde:
سائنس
sinhale:
විද්යාව
skotgaele:
saidheans
slovake:
veda
slovene:
znanost
somale:
sayniska
ŝone:
sainzi
sote:
saense
sunde:
elmu pangaweruh
svahile:
sayansi
taĝike:
илм
taje:
วิทยาศาสตร์
tamile:
அறிவியல்
tatare:
фән
telugue:
సైన్స్
turke:
bilim
ukraine:
наука
urdue:
سائنس
uzbeke:
fan
vjetname:
khoa học
volapuke:
nolav
zulue:
isayensi

scienca

Rilata al scienco: sciencaj metodoj [7]; scienca nomenklaturo Marta ; fari sciencajn eksperimentojn kaj observojn Marta ; pritraktado de sciencaj demandoj [8]; la profesoro de botaniko skribis sciencan verkon [9]; ni turnas nin al diversaj sciencaj societoj kaj kongresoj [10].
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Folio el la ĉielo
10. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, VIII
angle:
scientific
ĉine:
科学 [kēxué], 科學 [kēxué]
france:
scientifique
germane:
wissenschaftlich
japane:
科学の [かがくの], 科学的な [かがくてきな]
pole:
naukowy

sciencisto

Profesia scienculo, kutime oficanta en universitato, esplorinstituto, eksperimentanta, publikiganta proprajn eltrovojn pri sia fako ktp: la sciencisto antaŭeniris en la elmontron de sia tezo [11]; [en la] internacia lingvista kongreso […] partoprenis multaj sciencistoj el diversaj landoj [12]; religi-sciencisto [13]; germana komunik-sciencisto esploris amaskomunikilojn laŭ uzado de fontoj kaj konstatis, ke en 85 elcentoj de ĉiuj kontrolitaj kontribuaĵoj la aŭtoroj bazis sin sur nur unu fonto, kiun ili ne kontrolis [14]; tion pensas kelkaj pseŭdo-sciencistoj [15]; laŭ kalkuloj de sciencistoj, por formiĝo de unu milimetro da kristalo, necesas 30 000 jaroj [16]; usonaj kaj koreaj sciencistoj enketis pri la influo de aermalpuraĵoj sur la pezon de koreaj beboj [17].
11. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dektria
12. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
13. Monato, Gerrit Berveling: Mallumo en bengala nokto, 2008
14. Monato, Stefan Maul: Fido kaj skeptiko, 2008
15. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
16. Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, 2001/01, p. 26
17. P. S. Viana: Tro malpezaj beboj, Monato, jaro 2002a, numero 3a, p. 20a
angle:
scientist
beloruse:
навуковец
ĉeĥe:
učenec, vědec
ĉine:
科学家 [kēxuéjiā], 科學家 [kēxuéjiā], 科学工作者 [kēxuégōngzuòzhě], 科學工作者 [kēxuégōngzuòzhě]
france:
scientifique (subst.)
germane:
Wissenschaftler
hungare:
tudományos kutató
ide:
ciencisto
indonezie:
ilmuwan, saintis
itale:
scienziato
japane:
科学者 [かがくしゃ], 科学万能論者 [かがくばんのうろんしゃ]
katalune:
científic (subst.)
nederlande:
wetenschapper
okcidentfrise:
wittenskipper
perse:
دانشمند
pole:
naukowiec
ruse:
учёный, научный работник
slovake:
učenec, vzdelanec
ukraine:
учений, науковець
volapuke:
nolavan

scienculo

Esploranto pri fenomenoj de iu fako, pri ties devenoj, evoluoj kaj klarigoj: la fondintoj kunvokis al Parizo komitaton de scienculoj diverslandaj VivZam ; li estis lerta scienculo koncerne la instruon de Moseo [18]; homoj, apartenantaj al la pli bonstataj klasoj, maristoj, Kopenhagaj burĝoj kaj ankaŭ kelke da scienculoj sidis en vigla interparolado ĉe siaj kruĉetoj [19]; apogis lin […] hungaraj aktoroj, sportistoj kaj scienculoj [20]; ne demandu scienculon, demandu spertulon PrV .
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 7:6
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
20. K. Juhász: Apenaŭ venko, Monato, jaro 2002a, numero 6a, p. 12a
angle:
scientist, person of science
beloruse:
навуковец, дасьледчык
ĉeĥe:
učenec, vědec
ĉine:
科学家 [kēxuéjiā], 科學家 [kēxuéjiā], 研究人员 [yánjiūrényuán], 研究人員 [yánjiūrényuán], 研究员 [yánjiūyuán], 研究員 [yánjiūyuán]
france:
chercheur (subst.), savant (subst.)
hungare:
tudós
itale:
uomo di scienza
japane:
学者 [がくしゃ], 科学者 [かがくしゃ]
katalune:
home de ciència, savi
nederlande:
vorser
perse:
پژوهشگر، محقق، عالِم
pole:
badacz
ruse:
учёный
slovake:
učenec, vzdelanec
ukraine:
учений, науковець

kvazaŭscienca, pseŭdoscienca

Ŝajniganta sin scienca, trompe scienca: alteflugaj kvazaŭ-sciencaj frazoj [21]; senenhava pseŭdo-scienca babilado [22]. VD:esotera, mistika
angle:
pseudoscientific
ĉine:
伪科学 [wěikēxué], 偽科學 [wěikēxué]
france:
pseudoscientifique
germane:
pseudowissenschaftlich
pole:
pseudonaukowy

homscienco, homa scienco

SCI Iu el la sciencoj, kiuj havas la homon kiel studobjekton: historio, psiĥologio, medicino..., kontraste al natursciencoj: konsiderante la freŝan historion de la homsciencoj, kuriozas ke ili ĉiuj disiĝis de la filozofio ekde ĉirkaŭ du jarcentoj por krei propran metodon kaj dokumentaron [23].
23. M.-M. Münch, trad. B. Masala: La vivefekto, 2005-2006
angle:
humanities, anthropology, social science
ĉeĥe:
věda o člověku
ĉine:
文科 [wénkē], 社会科学 [shèhuìkēxué], 社會科學 [shèhuìkēxué], 人文社会学科 [rénwénshèhuìxuékē], 人文社會學科 [rénwénshèhuìxuékē], 人文社科 [rénwénshèkē], 人文学 [rénwénxué], 人文學 [rénwénxué], 人类学 [rénlèixué], 人類學 [rénlèixué], 人文科学 [rénwénkēxué], 人文科學 [rénwénkēxué]
france:
science humaine
japane:
, 人間科学 [にんげんかがく]
katalune:
hom~oj: humanitats.
pole:
humanistyka
slovake:
veda o človeku

naturscienco, natura scienco

SCI Iu el la sciencoj, kiuj studas aspektojn de la ekstera, natura mondo, kontraste al homsciencoj: svarmas popularsciencaj revuoj pritraktantaj la problemojn de kosmovojaĝoj, de la tekniko kaj de la natursciencoj ĝenerale [24].
24. C. Gacond: 13-a radioprelego, 1963-02-27
angle:
natural science
ĉeĥe:
přírodní věda
ĉine:
[lǐ], 自然科学 [zìránkēxué], 自然科學 [zìránkēxué], 理科 [lǐkē]
france:
science de la nature, science dure
indonezie:
ilmu pengetahuan alam
japane:
自然科学 [しぜんかがく]
katalune:
natur~oj: ciències naturals.
pole:
przyrodoznawstwo
slovake:
prírodná veda
ukraine:
природознавство, природничі наук

natursciencisto

SCI Fakulo pri naturscienco.
angle:
natural scientist
ĉeĥe:
přírodovědec
france:
naturaliste
pole:
przyrodnik
slovake:
prírodovedec

sociscienco, socioscienco, socia scienco

SCI Iu el la sciencoj, kiuj studas homajn sociojn: sociologio, etnologio kaj ceteraj: en socisciencoj krom kvanta metodologio ekzistas kvalita metodologio, kaj moderna tendenco baziĝas sur ĝusta uzo de ambaŭ [25].
25. Z. Galor: Sociscienca Esperanto-Grupo, libera folio, 2009-10-10
angle:
social science, sociology
ĉine:
社会科学 [shèhuìkēxué], 社會科學 [shèhuìkēxué], 社科 [shèkē], 社会学 [shèhuìxué], 社會學 [shèhuìxué]
france:
science sociale
indonezie:
ilmu pengetahuan sosial
japane:
社会科学 [しゃかいかがく]
katalune:
soci~oj: ciències socials.
pole:
nauka społeczna

terscienco, teroscienco

SCI Iu el la sciencoj, kiuj studas la planedon tero: meteorologio, geografio, geologio, sismologio kaj aliaj: meteologio estas terscienco, kiu studas la atmosferajn fenomenojn [26].
26. Vikipedio, Meteologio, 2011-03-29
angle:
earth science
ĉine:
地球科学 [dìqiúkēxué], 地球科學 [dìqiúkēxué]
france:
science de la terre
indonezie:
ilmu bumi
katalune:
qualsevol de les ciències de la Terra
pole:
nauka o ziemi

veterscienco

Tiu parto de meteorologio, kiu esploras la veteron: tiuj homoj […] ne timis entrepreni tiajn marveturadojn! pri geografio, pri veterscienco ili preskaŭ nenion sciis [27].
27. Pri Turismo, Belga Esperantisto, n-ro 125, jul 1925, p. 119
germane:
Wetterkunde

administraj notoj

natur~isto: Mankas dua fontindiko.
natur~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.