meteorologio, meteologio
-
Scienco,
kiu studas la atmosferajn fenomenojn kaj prognozas la estontan
veteron:
laŭ meteorologio, ciklono estas rotacio de iom da aero ĉirkaŭ areo de
malalta aerpremo
[1];
la ŝtata servo pri meteologio de Francio donis ĉe interreto la
statojn de vetero
de 1a de januaro
[2];
la meteologia agentejo klasifikas 13 el la 86 aktivaj vulkanoj
„plej aktivaj kaj
ĉiam observendaj“
[3];
Rim.: La oficialan terminon „meteorologio“ pli kaj pli anstataŭas la neologismo „meteologio“, prezentita en [4] kun la pravigo, ke meteorologio devus signifi la sciencon pri meteoroj, t.e. kosmaj ŝtonoj. Evidente la pravigo estas malĝusta, unue, ĉar -ologi ne estas oficiala sufikso; due, ĉar ekzistas senco de la vorto meteoro (nome: meteoro3), kiu povas pravigi la esprimon „scienco pri meteoroj“; kaj trie, ĉar meteologio postulas radikon mete, difinitan en vortaroj kiel „atmosfera fenomeno“, sed uzata de neniu fakulo.
1.
Vikipedio, Ciklono
2. Gilbert Ledon: Bugra bug-insekto, Monato, 2000/05, p. 5
3. HORI Jasuo: Erupcias maltrankvilo, Monato, 2000/12, p. 16
4. M. Lewin: Meteologia Terminaro, 1961
2. Gilbert Ledon: Bugra bug-insekto, Monato, 2000/05, p. 5
3. HORI Jasuo: Erupcias maltrankvilo, Monato, 2000/12, p. 16
4. M. Lewin: Meteologia Terminaro, 1961
- angle:
- meteorology
- beloruse:
- мэтэаралёгія
- ĉine:
- 气象 [qìxiàng], 氣象 [qìxiàng], 气象学 [qìxiàngxué], 氣象學 [qìxiàngxué]
- france:
- météorologie
- germane:
- Meteorologie, Wetterkunde
- hungare:
- meteorológia, időjárástan, légkörtan
- indonezie:
- meteorologi
- japane:
- 気象学 [きしょうがく]
- katalune:
- meteorologia
- nederlande:
- weerkunde, meteorologie
- pole:
- meteorologia
- portugale:
- meteorologia
- ruse:
- метеорология
- ukraine:
- метеорологія
meteorologiisto, meteologiisto
- Fakulo pri meteorologio: la malkovro de tiuj balonoj igis la meteorologiistojn konscii ke la supraera vento ne limigis sin al Japanio sed rondiris almenaŭ kvaronon de la globo [5]; Eugeniu Mustea […] sveda esperantisto de la klubo en Norrköping […] servis kiel meteologiisto en Rumanio kaj Svedio [6].
5.
J.-M. Jacques:
Televida elsendo de RTBF, Esperanto-Reago, 2004-01-11
6. Vikipedio, artikolo „Eugeniu Mustea“, 2008-08-16
6. Vikipedio, artikolo „Eugeniu Mustea“, 2008-08-16
- angle:
- meteorologist
- beloruse:
- мэтэароляг
- ĉine:
- 气像人员 [qìxiàngrényuán], 氣像人員 [qìxiàngrényuán]
- france:
- météorologiste
- germane:
- Meteorologe, Wetterkundler
- indonezie:
- ahli meteorologi, meteorolog
- katalune:
- meteoròleg
- pole:
- meteorolog
Monda Organizaĵo pri Meteorologio, Monda Organizaĵo pri Meteologio (MOM)
- ManPol Speciala organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por mondvasta kunlaborado en instalado de meteorologiaj mezur-stacioj kaj interŝanĝo de informoj: esploroj freŝe plenumitaj de Monda Organizaĵo pri Meteologio montris, ke […] plej verŝajne temis pri „nur“ 51 gradoj [7].
7.
Monato, Roberto Pigro: Forna
Kalifornio, 2013
- angle:
- World Meteorological Organisation, WMO
- beloruse:
- Сусьветная мэтэаралягічная арганізацыя
- ĉine:
- 世界气象组织 [shìjièqìxiàngzǔzhī], 世界氣象組織 [shìjièqìxiàngzǔzhī]
- france:
- Organisation Météorologique Mondiale, OMM
- germane:
- World Meteorological Organisation, WMO
- hispane:
- Organización Metereológica Mundial, OMM
- hungare:
- Meteorológiai Világszervezet, MVO
- indonezie:
- Organisasi Meteorologi Dunia
- katalune:
- Organització Meteorològica Mundial, OMM
- nederlande:
- Wereldorganisatie voor Meteorologie, WOM
- pole:
- Światowa Organizacja Meteorologii
- portugale:
- Organização Mundial de Meteorologia
- ruse:
- Всемирная метеорологическая организация, ВМО