meteoro
- 1.
- PIV2 Luma fenomeno, okazanta, kiam ĉiela korpo veninta el la kosma spaco renkontas la teran atmosferon: falis falstelo, kaj en la sama momento la pensoj de la knabo leviĝis de la vaporoj de la tero alte supren al la brilanta meteoro [1]; (figure) li trairis la literaturan ĉielon kiel brila meteoro [2].
- 2.
- PIV1 Ĉiela korpo, moviĝanta (falanta) tra la tera atmosfero: aliaj objektoj en la ĉielo estas planedoj, steloj, lunoj, kometoj, meteoroj [3]; meteorkolizio (kun la tero) [4].
- 3.
- VdE PV Ĉia atmosfera fenomeno, precipe la nekutimaj: mi ĉiufoje rimarkis, kiam mi supreniris la pinton, ke la ŝanĝiĝo de meteoro estas vere abrupta [5]. meteorologio
Rim.:
En la Dua Oficiala Aldono la vorto
aperis sen difino, ĉar ĝi estis internacia vorto. En multaj
naciaj lingvoj la senco 3
estis la kutima en la unua duono de la 20a jarcento, sed poste la
sencoj
1 kaj
2
iĝis pli kutimaj. Kiel montras la fontindikoj de la tri
koncernaj sencoj, la ĉefaj vortaroj ne interkonsentas pri tio,
kio estu la „ĉefa“ signifo de „meteoro“ en
Esperanto.
Bedaŭrinde malmultas la aŭtoritataj ekzemploj.
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, du fratoj
2. Monato, Marcel Lemeltier: Ĉu forgesita trezoro?
3. R. Walter: Re: Ĉu Esperanto nur eŭropa lingvo?, soc.culture.esperanto, 1998-12-22
4. Monato, Paulo Silas: La lastaj tagoj de Lillo
5. Ŝ. Hori: La Volvotigo de Amikeco, 1965
2. Monato, Marcel Lemeltier: Ĉu forgesita trezoro?
3. R. Walter: Re: Ĉu Esperanto nur eŭropa lingvo?, soc.culture.esperanto, 1998-12-22
4. Monato, Paulo Silas: La lastaj tagoj de Lillo
5. Ŝ. Hori: La Volvotigo de Amikeco, 1965
- angle:
- 1. shooting star 2. meteor
- beloruse:
- 1. мэтэор 2. мэтэарыт, балід 3. атмасфэрная зьява
- ĉeĥe:
- meteor, vzdušný jev
- ĉine:
- 大气现象 [dàqìxiànxiàng], 大氣現象 [dàqìxiànxiàng], 陨 [yǔn], 隕 [yǔn]
- france:
- météore
- germane:
- Meteor
- hungare:
- 3. légköri jelenség
- indonezie:
- meteor
- japane:
- 流星 [りゅうせい], 大気現象 [たいきげんしょう]
- katalune:
- 1. estel fugaç 2. bòlid, meteorit 3. meteor, fenomen atmosfèric
- nederlande:
- 3. luchtverschijnsel, lichtverschijnsel
- norvege:
- meteor
- pole:
- 1. meteor, spadająca gwiazda 2. meteor, spadająca gwiazda
- portugale:
- meteoro
- ruse:
- 3. атмосферное явление
- slovake:
- meteor
- ukraine:
- метеор
meteorŝtono
- angle:
- meteorite, aerolite
- beloruse:
- мэтэарыт
- ĉine:
- 陨石 [yǔnshí], 隕石 [yǔnshí], 陨星 [yǔnxīng], 隕星 [yǔnxīng]
- france:
- météorite
- germane:
- Aerolith, Meteorstein, Meteorit
- hungare:
- meteor, meteorkő, hullócsillag
- japane:
- 隕石 [いんせき]
- katalune:
- meteorit
- nederlande:
- meteoorsteen, meteoriet, meteoroïde, meteoroliet
- norvege:
- meteoritt, meteorstein
- pole:
- meteoryt
- ruse:
- метеорит
- ukraine:
- метеорит, аероліт