1organiz/i PV

organizi

(tr)
Starigi ion, kunordigante ĝiajn partojn por plenumi difinitan funkcion; doni al io la necesajn organo por funkciadi: en la jaro 1884 la societo organizis la unuan specialan fakultaton FK ; U.E.A. […] reprezentas nur personojn, kiuj deziras esti organizataj pro difinita celo aprobita de ili [1]; koran dankon al la organizintoj de la nuna kongreso [2]; la ĉirkaŭa ŝovinismo timigis la parizajn organizantojn, ili petegis Zamenhof ne kunvoki tian kunvenon, eĉ privatan, dum la Kongreso VivZam ; plenforme organizita […] komunumo de liberkredantoj [3]; la Laboristaro devas sin organizi mondskale Lanti ; ni devas lerni kaj labori sisteme kaj organizite InfanTorent2 ; li organizis du avangardajn liniojn, el kiuj la pli malproksima devis observi la malamikojn, la pli proksima ― gardi la propran armeon kontraŭ atako [4]; la manĝaj oficistoj venos […] por organizi sub tendo, starigita por tiu uzo, posttagmanĝon tute allogantan KPr ; ĉi tie estis ĉio en ia trankviliga, organizita malordo KKr ; turistoj al ĝi iras are, ili tamen organizis por tiu mateno karavanon, kiun mi kondukos ChL ; lingvo […] organizita kiel sistemo de simboloj, reprezentantaj ideojn Ret ; cedi al estaĵo pli alte organizita FK . VD:aranĝi, establi, instali, komponi2, ordigi
1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la malferma kunveno de UEA ĉe la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 7a de septembro 1909
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
3. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
angle:
organize
beloruse:
арганізаваць
ĉeĥe:
uspořádat, zorganizovat
ĉine:
組織 [zǔzhī], 组织 [zǔzhī], 組 [zǔ], 组 [zǔ], 举办 [jǔbàn], 舉辦 [jǔbàn]
france:
disposer, organiser
germane:
organisieren
hispane:
organizar
hungare:
szervez
indonezie:
mengorganisasi
japane:
組織する [そしきする], 設立する [せつりつする], 準備する [じゅんびする], 催す [もよおす]
nederlande:
organiseren
pole:
organizować, urządzić, zorganizować
portugale:
organizar
rumane:
organiza, sorta
ruse:
организовать
slovake:
organizovať, usporiadať
tibete:
གྲ་འགྲིགས་བྱེད་པ་
ukraine:
організовувати

organiza

Organizanta, kies tasko estas organizi ion; rilata al organizado: la loka organiza komitato laboris por […] preparado de nia nuna kongreso [5]; organiza laboro AzS ; aktualaj organizaj problemoj, demandoj, diskutoj EeP ; organiza strukturo, skemo, kadro, fundamento, reformo EeP ; organizaj principoj, formoj, planoj EeP ; [ni] neniam povos forgesi lian sindonan kaj sukcesan laboradon [kaj] lian grandan organizan talenton VivZam ; la universaleco de la Lingvo trovis adekvatan organizan formon en nia Universala Esperanto-Asocio Ret ; tio reflektiĝas en la Esperanto-Movado je la niveloj lingva, kultura kaj organiza EeP ; Esperanto-asocioj funkciis kiel organizaj centroj de interlerneja korespondado EeP ; jam en 1908 oni komencis rimarki la organizan kaj ideologian dividon inter la burĝa kaj proleta esperantista Movado EeP .
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
beloruse:
арганізацыйны
japane:
組織の [そしきの]
pole:
organizacyjny, zarządzający
rumane:
gestionând

organizo

1.
Ago organizi ion, organizado: Pentuer estis okupita per la organizo de la kuracista helpo por la vunditoj [6].
2.
Maniero kiel homoj estas organizitaj: Egipto jam posedis altan socian organizon, terkulturon, metiojn kaj literaturon [7]; tiuj gigantaj laboroj postulis, krom konoj de la astronomio, geometrio, meĥaniko kaj arĥitekturo, ankaŭ perfektan organizon [8]; li fondis grupon, kiu per sia bonega organizo kaj vigla laborado baldaŭ fariĝis imitinda modelo [9]; li ree, sub la preteksto studi la organizon de la dimanĉaj lernejoj, trotis en la urbon PatrojFiloj ; la revolucio ankoraŭ ne povis montri organizon LGA . VD:aparato, servo
3.
Organizaĵo: gvidantoj de partioj aŭ organizoj laboristaj Lanti ; kiel SAT-ano, li ja kelkfoje alvenis al konkludoj, kiuj ne tute koincidas kun tiuj de politikaj organizoj Lanti ; li dum la jaroj 1944 kaj 1945 gvidis […] vastskalan organizon je la nomo de Sveda Ruĝa Kruco VojaĝImp ; membro de loka organizo fariĝas gvidanto en federacio ViV ; memoru, ke vi estas parto de granda organizo por helpi al la homaro KrM ; Luĉia-festo [estas] solenata en ĉiuj familioj, en ĉiuj organizoj, korporacioj KKr .
angle:
organization
beloruse:
арганізацыя (упарадкаванасьць, структура)
ĉeĥe:
organizace, organizování
ĉine:
机构 [jīgòu], 機構 [jīgòu], 团体 [tuántǐ], 團體 [tuántǐ], 社团 [shètuán], 社團 [shètuán], 組織 [zǔzhī], 组织 [zǔzhī], 組團 [zǔtuán], 组团 [zǔtuán]
france:
configuration, disposition, organisation
germane:
Organisation
hispane:
organización
hungare:
szervezet
indonezie:
organisasi
japane:
組織 [そしき], 機構 [きこう], 団体 [だんたい]
nederlande:
organisatie
pole:
organizowanie
portugale:
organização
rumane:
organizare
ruse:
организация
slovake:
organizovanie, organizácia
ukraine:
організація (орган)

organizado

Ago organizi: li zorgis pri ĉio, tempon kaj volon li donis por la organizado de nia grava festo [10]; li pritraktis […] demandojn pri organizado kaj pri interlingvistiko EeP ; Soveta Esperantista Junulara Movado […] transprenis i.a. la organizadon de la tradiciaj Junularaj Tendaroj EeP ; [ili] interesiĝas pri sovetia publiksaneca organizado CKv .
beloruse:
арганізацыя (дзеяньне)
ĉeĥe:
organizace, organizování
ĉine:
組織 [zǔzhī], 组织 [zǔzhī], 組團 [zǔtuán], 组团 [zǔtuán], 系統化 [xìtǒnghuà], 系统化 [xìtǒnghuà]
france:
organisation (action)
germane:
Organisieren
hispane:
organización
hungare:
szervezés
indonezie:
organisasi
japane:
組織化 [そしきか], 編成 [へんせい], 設立 [せつりつ]
nederlande:
organiseren
pole:
organizacja
portugale:
organização
rumane:
organizație
ruse:
организация (действие)
slovake:
organizovanie, organizácia
tibete:
སྒྲིག་འཛུགས་
ukraine:
організація (дія)

organizaĵo

POL Homa grupiĝo kunordigita por plenumi difinitan funkcion, kutime fondita sub komuna nomo de asocio, ligo, societo kc: ĉe la Bulonja Kongreso estis prezentita projekto de ĝenerala organizaĵo por la tuta esperantistaro [11]; junaj knabinoj plenigas lernejojn, universitatojn, kursojn, rondetojn kaj organizaĵojn Metrop ; ĝi estas kontraŭleĝa vesto, vi demonstras per ĝi apartenon al la krima organizaĵo Metrop ; li minacis transdoni la aferon al la rajona partiorganizaĵo Ĉukĉoj ; nia Universala Esperanto-Asocio estas la sola hodiaŭ ekzistanta internacia neŝtata organizaĵo (vd neregistara organizaĵo), kiu havas efektivajn membrojn en ĉiuj partoj de la mondo Ret ; la deziro eviti militon […] fariĝis definitiva kaj necesa en la mondo, ― la kreo de la nova organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj […] tion pruvis klare FSp . SIN:organizacioVD:misio, movado
Rim.: Pli ĝenerale kaj laŭvorte, organizaĵo povas esti ĉiu ajn organizita afero, do i.a. ankaŭ familio zorganta pri si, kongreso, vojaĝo, taglaboro kc. Tamen oni praktike uzas la vorton por apartaj homaj grupiĝoj kun pli malpli unika funkcio kaj nomo. [W. Diestel]
11. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la malferma kunveno de UEA ĉe la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 7a de septembro 1909
angle:
organization
beloruse:
арганізацыя, установа
ĉine:
机构 [jīgòu], 機構 [jīgòu], 組織 [zǔzhī], 组织 [zǔzhī], 团体 [tuántǐ], 團體 [tuántǐ], 社团 [shètuán], 社團 [shètuán], 社会团体 [shèhuìtuántǐ], 社會團體 [shèhuìtuántǐ]
france:
organisation (institution)
germane:
Organisation
hispane:
organización
hungare:
szervezet
indonezie:
organisasi
japane:
組織 [そしき], 組織体 [そしきたい]
nederlande:
organisatie
pole:
organizacja
portugale:
organização
rumane:
organizații
ruse:
организация
tibete:
ཚོགས་པ་
ukraine:
організація (орган)

organiziĝi

(ntr)
Kunaranĝiĝi kiel funkcianta afero: intertempe la Esperanto-Movado kreske organiziĝis, kaj la bezonon krei propran organizaĵon sentis ankaŭ la esperantoparolantaj sciencistoj EeP ; el la multaj aspektoj de la organiziĝo de nia civito, mi opinias ke nia takso pri poezio estas plej grava Rsp ; mi tute ne komprenas, kiel la vivo organiziĝas ĉi-lande CKv ; rektangula placo, kie foiro ĉiusemajne organiziĝas ChR ; inter la du lernejanoj kaj la du knabinetoj organiziĝis kvarope ludadoj, kiuj komenciĝis matene kaj finiĝis nur vespere ChL ; la kompanio iel sukcesis organiziĝi kiel longa, malregula kolumno [12].
12. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, 1999
beloruse:
арганізоўвацца
france:
s'organiser
germane:
sich organisieren
indonezie:
terorganisasi
pole:
organizować się, konstytuować się
rumane:
să se organizeze, să se constituie

disorganiziĝi, malorganiziĝi

(ntr)
Perdi sian bonan, komunan funkciadon: la eldonejo disorganiziĝis pro perdo de la financa subtenanto [13]; la orienteŭropaj esperantistoj estis jam malorganiziĝintaj aŭ antaŭsentis, ke tia sorto atendas ilin EeP . VD:disfali, malkomponiĝi
13. Hasegawa T.: En Ĉinio Batalanta, 1954
beloruse:
дэзарганізавацца
ĉine:
解体 [jiětǐ], 解體 [jiětǐ]
france:
se désorganiser
germane:
sich auflösen
pole:
dezorganizować się
rumane:
dezorganizați

reorganizi

Restarigi aŭ rearanĝi ion por ke ĝi denove aŭ pli efike povu plenumi sian funkcion: se ni estas bonaj, respektu nin kaj subtenu nin, ― se ni estas malbonaj reorganizu nin aŭ forigu nin [14]; la jugoslavia Movado rapide reorganiziĝis post la milito EeP ; la reorganizo evidente celis faciligi la organizajn spertojn de unu kongreso al la alia EeP ; la ekzisto mem de suverenaj ŝtatoj estis konsiderata kiel la kaŭzo de la milito kaj oni postulis postmilitan reorganizon de Eŭropo kiel demokrata federacio [15]; plimulto postvivis kaj provas reorganizi sian vivon, komenci denove, ekde nulo [16]; ili perdis du agentojn, kaj ili rapidos reorganizi siajn retojn por korekti niajn maldiskretaĵojn ChV . SIN:reformiVD:renovigi, restaŭri
14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
15. Monato, Umberto Broccatelli: De nacioj al ... kio?, 2004
16. Monato, Mi vivas surstrate ..., 2010
angle:
reorganize
beloruse:
рэарганізаваць
ĉine:
重新安排 [chóngxīnānpái], 重新組織 [chóngxīnzǔzhī], 重新组织 [chóngxīnzǔzhī], 改組 [gǎizǔ], 改组 [gǎizǔ], 整頓 [zhěngdùn], 整顿 [zhěngdùn], 重整 [chóngzhěng]
germane:
reorganisieren
japane:
再組織する [さいそしきする], 再編成する [さいへんせいする]
pole:
reorganizować
rumane:
reorganiza
ukraine:
реорганізовувати

neregistara organizaĵo (NRO)

POL Organizaĵo sen publika mandato, precipe iu el tiuj, kiuj ne celas profiton, sed internacie agas por bonfaro, socia progreso...: la internacia neregistara organizaĵo Kuracistoj sen Limoj kun federaciaj instancoj esploris kaj konstatis, ke tieaj riveroj estas poluitaj de plumbo [17]; laŭ neregistaraj organizaĵoj tra Balkanio oni kontrabande liveras ĉiujare la plej grandan parton de 120 000 virinoj kaj infanoj el Orient- kaj Sudorient-Eŭropo al EU-ŝtatoj, kie ili estas vendataj cele al seksa ekspluatado kaj prostituado [18]; la internacia leĝigo de la homaj rajtoj estas rezulto de longaj, insistaj klopodoj, en kiuj elstaran rolon ludis influaj unuopuloj, diversaj premgrupoj kaj neregistaraj organizaĵoj [19].
17. Monato, Princo Henriko Oguinye: Horor-minado, 2010
18. Monato, Evgeni Georgiev: Seksa sklaveco: ĉu defio al la 21a jarcento?, 2003
19. I. Lapenna: Manifesto 77 de la Esperanto­-Movado, Horizonto, 1977:8
angle:
non-governmental organization, NGO
beloruse:
няўрадавая арганізацыя
ĉine:
民間組織 [mínjiānzǔzhī], 民间组织 [mínjiānzǔzhī], 非政府組織 [fēizhèngfǔzǔzhī], 非政府组织 [fēizhèngfǔzǔzhī], 非政府机构 [fēizhèngfǔjīgòu], 非政府機構 [fēizhèngfǔjīgòu]
france:
organisation non gouvernementale
germane:
Nichtregierungsorganisation, NRO
indonezie:
organisasi nonpemerintah
pole:
organizacja pozarządowa
rumane:
organizație non-guvernamentală

Internacia Labor-Organizaĵo (ILO)

ManPol
EKON Speciala organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, kiu celas akceli la socialan justecon per plibonigoj de la viv- kaj labor-kondiĉoj: laŭ statistikoj de la Internacia Labor-Organizaĵo, nuntempe en la mondo la kvanto de translandaj enoficiĝintoj jam atingis pli ol 20 milionojn [20]; spertuloj de la Internacia Labor-Organizaĵo (ILO) asertas, ke la nova jarmilo komenciĝis sen solvo por unu el la plej gravaj problemoj de la antaŭa: la senĉesa kresko de senorganizeco [21].
20. MU Binghua: Eksporto de laboristoj, Monato, 2000/10, p. 10
21. E. Georgiev: Komputika teknologio helpos al la senlaboruloj, Monato, 2001/05
angle:
International Labour Organisation, ILO
beloruse:
Міжнародная арганізацыя працы, МАП
bretone:
Aozadur Etrebroadel al Labour
bulgare:
международна организация на труда, МОТ
ĉine:
国际劳工组织 [GuójìLáogōngZǔzhī], 國際勞工組織 [GuójìLáogōngZǔzhī]
france:
Organisation internationale du travail, OIT
germane:
Internationale Arbeitsorganisation, IAO
hispane:
Organización Internacional del Trabajo, OIT
hungare:
Nemzetközi Munkaügyi Szervezet, ILO
katalune:
Organització Internacional del Treball, OIT
nederlande:
Internationale Arbeidsorganisatie, IAO
pole:
Międzynarodowa Organizacja Pracy, MOP
portugale:
Organização Internacional do Trabalho, OIT
rumane:
Organizația Internațională a Muncii, OIM
ruse:
Международная Организация Труда, МОТ

Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE)

POL Organizaĵo fondita en 1995, kun membro-ŝtatoj en Eŭropo kaj ankaŭ en Centrazio kaj Nordameriko, funkcianta kiel konsultejo, observejo kaj kunlaborejo pri sekureco, kontraŭterorisma agado, rego de energioj kaj armoj, publikaj rajtoj, demokratio kaj ceteraj temoj: la pola ministro por la eksterlandaj aferoj, la nuna prezidanto de la Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo estadante vizite en Moskvo renkontiĝis marde matene kun la rusa ministro por la eksterlandaj aferoj [22].
22. -: Ministro Rau en Moskvo, Pola Retradio, 2022-02-15
angle:
Organization for Security and Co-operation in Europe, OSCE
beloruse:
Арганізацыя бясьпекі і супрацы ў Эўропе, АБСЭ
ĉine:
欧洲安全与合作组织 [ĀuzhōuĀnquányǔHézuòZǔzhī], 歐洲安全與合作組織 [ĀuzhōuĀnquányǔHézuòZǔzhī]
france:
Organisation pour la sécurité et la coopération en Europe, OSCE
germane:
Organisation für Sicherheit und Zusammenarbeit in Europa, OSZE
itale:
Organizzazione per la sicurezza e la cooperazione in Europa, OSCE

administraj notoj