*naci/o PV

*nacio

HISPOL
1.
Memkonscia etno, iom granda popolo, konsistanta el tuto de la homoj loĝantaj en difinita teritorio kaj ligitaj per komuneco de lingvo, kutimoj, historio, tradicioj, interesoj kaj valoroj: precipe la lingvo faras la nacion; nacio batalanta por kreo de sia propra ŝtato PIV1 ; nacio dividita inter pluraj regnoj; lernolibroj kaj vortaroj, […] eldonitaj de niaj plej kompetentaj amikoj por ĉiu nacio aparte [1]; ni penas tradukadi la verkojn de ĉiu nacio en la lingvojn de ĉiuj aliaj nacioj EE ; ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la alian, sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka kompreniĝado kaj la nia [2]; dissemiĝis la insuloj da popoloj en siaj landoj, ĉiu laŭ sia lingvo, laŭ siaj gentoj kaj nacioj [3]; ĉu ilin savis la dioj de la nacioj, kiujn ekstermis miaj patroj, la naciojn de Gozan kaj Ĥaran kaj Recef kaj la filojn de Eden en Telasar [4]? li prenis de ĉiuj nacioj: de Edom, de Moab, de la Amonidoj, de la Filiŝtoj, kaj de Amalek [5]; la flagoj de ĉiuj nacioj bloviĝas en la aero [6]; vi, Hebreoj, estas malgaja nacio [7]. VD:gento
2.
JUR Popolo rigardata kiel suvereno: [li] asertas, ke antaŭe Jugoslavio estis „unu sola ŝtato kaj unu sama nacio“ [8]; la imperiestro de la „sankta romia imperio de la germana nacio“ promesis protekti kaj ŝirmi lin [9]; oni kulpigis la sinjorinon pro malhonorigo de la nacio kaj pro incito al rasismo [10]; mi demandas al mi, ĉu nacio (Seborgo) de 350 homoj povus jare prizorgi 100 000 turistojn [11]; konfliktoj kaj disdividoj en la mensoj kaj la koroj de la ĉeĥa nacio [12]; nacio disbatos nacion kaj urbo urbon, ĉar Dio konfuzos ilin per diversaj malfeliĉoj [13]; Vi (Dio) regas super ĉiuj regnoj de la nacioj, en Via mano estas forto kaj potenco [14].
3.
POL(evitinde) Regno.
Rim.: Tiu senco estas fremda al Esperanto, sed aperas en terminoj tradukitaj el la angla: Unuiĝintaj Nacioj.
VD:lando, patrujo.
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 10:5
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 19:12
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 18:11
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV
8. Zlatko Tišljar: Nekredeblaj malveroj, Monato, 2000/03, p. 12-13
9. Gerrit Berveling: Tro senkosta pentemo, Monato, 2000/08, p. 22
10. jpa: Mur-muras rasismo, Monato, 2000/05, p. 10
11. Thomas Eccardt: Urbeto aŭ sendependa lando?, Monato, 2000/05, p. 8
12. Jiří Patera: Johano Hus – ĉu ne plu herezulo?, Monato, 2000/08, p. 19
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 15:6
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 20:6
afrikanse:
nasie
albane:
komb
amhare:
ሀገር
angle:
nation
arabe:
الأمة
armene:
ազգ
azerbajĝane:
millət
beloruse:
1. нацыя 2. народ 3. дзяржава, краіна
bengale:
জাতি
birme:
လူမျိုးသည်
bosne:
nacije
bretone:
broad
bulgare:
нация
ĉeĥe:
národ
ĉine:
国族 [guózú], 國族 [guózú], 国度 [guódù], 國度 [guódù]
dane:
nation
estone:
rahvas
eŭske:
nazioa
filipine:
bansa
france:
nation
galege:
nación
germane:
1. Nation 2. Volk 3. Staatsvolk
guĝarate:
રાષ્ટ્ર
haitie:
nasyon
haŭse:
jama’a
hinde:
राष्ट्र
hispane:
nación
hungare:
nemzet
igbe:
mba
indonezie:
bangsa
irlande:
náisiún
islande:
þjóð
itale:
nazione, popolo
japane:
国家 [こっか]
jave:
bangsa
jide:
פאָלק
jorube:
orile-ede
kanare:
ರಾಷ್ಟ್ರದ
kartvele:
ერის
katalune:
nació
kazaĥe:
ұлт
kimre:
cenedl
kirgize:
улут
kmere:
ប្រទេស
koree:
국민
korsike:
a nazione
kose:
isizwe
kroate:
nacija
kurde:
netewe
latine:
gentem
latve:
tauta
laŭe:
ປະເທດຊາດ
litove:
tauta
makedone:
нација
malagase:
firenena
malaje:
negara
malajalame:
ജാതി
malte:
nazzjon
maorie:
iwi
marate:
राष्ट्र
monge:
lub teb chaws
mongole:
улс орон
nederlande:
natie, volk
nepale:
राष्ट्र
njanĝe:
mtundu
okcidentfrise:
naasje
panĝabe:
ਕੌਮ ਨੂੰ
paŝtue:
ملت
pole:
1. naród, nacja, państwo
portugale:
nação
ruande:
igihugu
rumane:
1. națiune, stat, țară
ruse:
1. нация 2. народ 3. государство
samoe:
mᗑlō
sinde:
قوم
sinhale:
ජාතිය
skotgaele:
nàisean
slovake:
národ
slovene:
narod
somale:
qaranka
ŝone:
nyika
sote:
sechaba
sunde:
bangsa
svahile:
taifa
taĝike:
миллат
taje:
ประเทศชาติ
tamile:
தேசிய
tatare:
милләт
telugue:
దేశం
turke:
ulus
ukraine:
нація
urdue:
قوم
uzbeke:
millat
vjetname:
quốc gia
zulue:
isizwe

nacia

1.
Koncernanta naciojn, etnojn: nacia lingvo, konscio, apartaĵo; naciaj rilatoj; nacia standardo (i.a., tradicia standardo de popolo kiu malhavas sian nacian ŝtaton); nacia ŝtato (ŝtato formita laŭ nacia principo, kontraste al imperio ktp); la nacia karaktero kaj maniero de la vivado de la orientaj popoloj estas la kaŭzo […], ke ankoraŭ hodiaŭ la verkado de fabeloj estas tie tre alte ŝatata [15]; nacia (nacilingva) traduko de diversaj vortoj [16]; nacia ŝovinismo EE ; nacia religio [17], asocio [18], konvinko [19], movado VivZam , poeto VivZam .
2.
(evitinde) Regna, koncernanta nacion3: nacia standardo (oficiala standardo de koncerna regno).
15. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Antaŭparolo de la tradukinto
16. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
17. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
18. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
19. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
angle:
national
beloruse:
1. нацыянальны ~a standardo: нацыянальны сьцяг. ~a ŝtato: нацыянальная дзяржава. 2. нацыянальны, дзяржаўны ~a standardo: дзяржаўны сьцяг.
bretone:
broadel
ĉeĥe:
národní
ĉine:
全国性 [quánguóxìng], 全國性 [quánguóxìng], 国立 [guólì], 國立 [guólì], 对内 [duìnèi], 對內 [duìnèi]
france:
national
germane:
1. national 2. National-, Landes-
hispane:
nacional
hungare:
nemzeti, nemzet-
indonezie:
kebangsaan, nasional
itale:
nazionale
japane:
民族の [みんぞくの], 国民の [こくみんの], 国立の [こくりつの], 国の [こくの]
katalune:
nacional
nederlande:
nationaal
pole:
narodowy 1. narodowy
portugale:
nacional
rumane:
național 1. național
ruse:
1. национальный ~a standardo: национальный флаг. ~a ŝtato: национальное государство. 2. государственный, национальный ~a standardo: государственный флаг.
slovake:
národný
turke:
ulusal
ukraine:
національний

naciaĵo

Nacia apartaĵo.
angle:
national idiom
beloruse:
нацыянальная асаблівасьць, нацыянальная рыса
bretone:
dibarder broadel
france:
particularité nationale, spécialité nationale
germane:
nationale Besonderheit
hispane:
peculiaridad nacional, rago nacional
hungare:
nemzeti sajátosság
japane:
民族的特徴 [みんぞくてきとくちょう], 慣用語法 [かんようごほう]
katalune:
particularitat nacional
nederlande:
iets eigen aan het volk
pole:
własność publiczna, własność narodowa
rumane:
domeniu public, proprietate națională
ruse:
национальная особенность
ukraine:
національна особливість, що-н., властиве даній нації (у звичаях, культурі, побуті і т.п.)

naciano

1.
Etnano: sed tiel same kiel mi en la nuna momento ne estas ia naciano, sed simpla homo, tiel same mi ankaŭ sentas, ke en tiu ĉi momento mi ne apartenas al ia nacia aŭ partia religio, sed mi estas nur homo. [20]. en la tiama Jugoslavio albanoj […] okupis laŭnombre la trian lokon – post serboj kaj kroatoj – sed ne posedis sian ŝtaton-respublikon, aliaj nacianoj – makedonoj, montenegranoj, bosnianoj kaj slovenoj – jam havis siajn [21].
2.
(evitinde) Ŝtatano: la ambasadoro konsilis al ĉiuj siaj nacianoj forlasi la landon PIV1 ; en la burĝnacia periodo […] la ŝtaton oni difinas: nacio estas ŝtato, do ĉiuj, kiuj loĝas sur teritorio de iu ŝtato, estas nacianoj de tiu ŝtato [22].
3.
BIB Aligentano, ne-judo: Jerusalem estos piedpremata de la nacianoj, ĝis plenumiĝos la tempoj de la nacianoj [23]; ĉiuj el la cirkumcido kredantoj, kiuj venis kun Petro, miregis pri tio, ke ankaŭ sur la nacianojn estis surverŝata la donaco de la Sankta Spirito [24].
Rim.: Tiusence la vorto aperas nur en la verkoj Nov-Testamentaj.
20. Zamenhof: La parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Bulonjo-sur-Maro, 1905-08-05
21. Monato, Pan Gavrilan: En la lando de la flavaj bicikloj
22. Monato, Zlatko Tišljar: Kiu estas la perfidulo?
23. La Nova Testamento, Luko 21:24
24. La Nova Testamento, La agoj 10:45
angle:
national
beloruse:
1. прадстаўнік нацыі 2. грамадзянін 3. неяўрэй, няжыд
bretone:
1. broad (den), broadour
ĉeĥe:
příslušník národa
france:
national (subst.), ressortissant 3. gentil (non-juif)
germane:
1. Angehöriger einer Nationalität 2. Staatsangehöriger 3. Nichtjude
hispane:
nacional, habitante, residente
japane:
国民 [くにたみ], 異邦人 [いほうじん]
katalune:
resident, habitant 3. gentil
pole:
obywatel
rumane:
cetățean
ruse:
3. язычник
slovake:
príslušník národa
ukraine:
член нації

nacianigi

1.
Asimili al nacio.
2.
JURPOL Civitanigi.
angle:
nationalize
beloruse:
1. асіміляваць 2. натуралізаваць
ĉeĥe:
naturalizovat
germane:
1. naturalisieren 2. einbürgern
hispane:
nacionalizar
indonezie:
menasionalkan, menasionalisasi(kan)
itale:
naturalizzare
japane:
帰化させる [きかさせる]
katalune:
nacionalitzar
nederlande:
inburgeren
pole:
naturalizować, nadawać obywatelstwo
rumane:
naturaliza, pentru a conferi cetățenia
ruse:
1. ассимилировать 2. натурализовать
slovake:
naturalizovať, udeliť štátne občianstvo
ukraine:
прирівнювати до членів нації

nacieco

1.
Eco esti nacio: pli kaj pli landlimoj kaj naciecoj difiniĝas laŭ lingvoj; antaŭ la milito tiu subetno ankoraŭ ne pretendis je nacieco (ne konsciis sin nacio); konstruaĵo, kiu estos tute konforma al la klimato kaj materialo de la lando, al la nacieco de la lando, al la evoluo de nia jarcento [25]; kial nur Hebreoj devus kaŝi aŭ prihonti sian naciecon? ankaŭ ili rajtas havi propran centron de kulturo VivZam ; en Belgio kaj aliaj ŝtatoj taksiistoj rifuzis transporti aŭstriajn civitanojn ‐ pura diskriminacio, ĉar la ŝoforoj ne demandis pri agoj aŭ pensoj, sed antaŭjuĝis surbaze de nacieco [26].
2.
POL Malnova vorto por etno.
angle:
nationality
beloruse:
нацыянальнасьць
bretone:
broadelezh
ĉeĥe:
národnost
ĉine:
国籍 [guójí], 國籍 [guójí]
france:
nationalité
germane:
Nationalität
hispane:
1. nacionalidad
hungare:
nemzetiség 1. nemzeti mivolt
indonezie:
kebangsaan
itale:
nazionalità
japane:
国民性 [こくみんせい], 民族性 [みんぞくせい], 国籍 [こくせき]
katalune:
nacionalitat
nederlande:
1. nationaliteit
pole:
narodowość
rumane:
naționalitate
ruse:
национальность
slovake:
národnosť
turke:
uyrukluk, vatandaşlık
ukraine:
національність

naciismo, nacianismo

1.
POL Politika doktrino bazita sur la ideoj pri la rajtoj kaj valoroj de iu nacio; nacionalismo: naciismo fojfoje forgesigas la plej simplajn faktojn por iel valorigi sian propran nacion [27]; hebrea nacianismo VivZam . VD:internaciismo1, sennaciismo
Rim.: Naciismo de premanta nacio estas imperiismo, naciismo de premata nacio proksimas al patriotismo kaj kontraŭimperiismo, kvankam ĉia naciismo povas konduki al ŝovinismo kaj nacia egoismo.
2.
LIN Lingva naciaĵo. ANT:internaciismo3VD:idiomaĵo, idiotismo
angle:
nationalism
beloruse:
1. нацыяналізм 2. ідыёма
bretone:
1. broadelouriezh
ĉeĥe:
národovectví
ĉine:
国家主义 [guójiāzhǔyì], 國家主義 [guójiāzhǔyì], 民族主义 [mínzúzhǔyì], 民族主義 [mínzúzhǔyì]
france:
1. nationalisme 2. idiotisme
germane:
1. Nationalismus 2. nationaler Sprachidiotismus
hispane:
nacionalismo
hungare:
1. nacionalizmus
indonezie:
1. nasionalisme
itale:
1. nazionalismo
japane:
民族主義 [みんぞくしゅぎ], 国民主義 [こくみんしゅぎ], 国家主義 [こっかしゅぎ]
katalune:
1. nacionalisme 2. idiotisme
nederlande:
nationalisme
pole:
1. nacjonalizm
portugale:
nacionalismo
rumane:
1. naționalism
ruse:
1. национализм 2. идиома
slovake:
národovectvo
turke:
1. milliyetçilik, ulusçuluk
ukraine:
націоналізм

naciisto, nacianisto

POL Adepto de naciismo: la vajmara respubliko estis konstante skuata de naciistoj antaŭnaziaj [28]; serbaj naciistoj deklaris post sia malvenko: „Ne estas finite. Ni revenos!“ [29]; francaj nacianistaj gazetoj VivZam .
28. Yamasaki Seikô: Novjara klaĉo super konjako, Monato, 2000/06, p. 25
29. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
angle:
nationalist
beloruse:
нацыяналіст
bretone:
broadelour
ĉeĥe:
národovec
france:
nationaliste
germane:
Nationalist
hispane:
nacionalista
hungare:
nacionalista
indonezie:
nasionalis
itale:
nazionalista (sostantivo)
japane:
民族主義者 [みんぞくしゅぎしゃ], 国民主義者 [こくみんしゅぎしゃ], 国家主義者 [こっかしゅぎしゃ]
katalune:
nacionalista
nederlande:
nationalist
pole:
nacjonalista
portugale:
nacionalista
rumane:
naționalist
ruse:
националист
slovake:
národovec
turke:
milliyetçi, ulusçu
ukraine:
націоналіст

alinaciano

Ano de alia nacio: kontraŭleĝe estas por Judo kamaradiĝi aŭ aliri al alinaciano [30]; ni, membroj de la plej malsamaj popoloj staras unu apud alia […] kiel fratoj, kiuj […] premas al si reciproke la manojn ne hipokrite, kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo [31]; la situacio de „alinacianoj“ ne multe sxangxigxis, plej malfacile estas por minoritatoj loĝantaj en [malamika] lando [32].
30. La Nova Testamento, La agoj 10:28
31. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
32. Sylvia Brylska: Ĉu reiri al naciaj radikoj?, Monato, 1993/08, p. 12
beloruse:
чужынец
ĉine:
外族 [wàizú]
germane:
Angehöriger eines anderen Volkes
hispane:
extranjero
pole:
cudzoziemiec, obcokrajowiec
rumane:
străin, alien

internacia

1.
Koncernanta plurajn naciojn: ĉe ekzistado de lingvo internacia ĉiuj tradukoj estus farataj nur en tiun ĉi lastan, kiel neŭtralan, al ĉiuj kompreneblan, kaj la verkoj, kiuj havas karakteron internacian, estus eble skribataj rekte en ĝi [33]. internacia fratiĝo VivZam ; la solvo de la internacilingva problemo [34].
2.
Interŝtata: internacia monsistemo, horsistemo, kalendaro; internacia kongreso [35]; li proponis al diplomatoj starigi la sekvantajn leĝojn sub internacia garantio VivZam ; eksterlanda kaj internacia politiko [36]; internacia merkatsistemo [37]; la plimulto de la internaciaj financaj analizistoj montros novan kreskon de la eŭrokurzo rilate al la dolaro [38]; Internacia Ruĝa Kruco [39]; Internacia Mona Fonduso [40].
Rim.: Tiu senco estis fremda al Esperanto, sed aperis en la lingvo pro tradukoj el aliaj lingvoj.
33. Zamenhof: El la unua libro de la lingvo Esperanto
34. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
35. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
36. Stefan Maul: Alarmsignalo el Italio, Monato, 1993/08, p. 5
37. Gianfranco Cazzaro: Morale aĉeti, konscie subteni, Monato, 1994/06, p. 9
38. Marc Vanden Bempt: Eŭro unujara, Monato, 2000/03, p. 14
39. Spomenka Štimec: Saluton el Absurdistano, Monato, 1993/12, p. 9
40. Zanandu Ntomono Zola/PG: Soldatoj, sed neniaj solvoj, Monato, 2000/02, p. 6
angle:
international
beloruse:
міжнародны, інтэрнацыянальны
bretone:
etrebroadel
ĉeĥe:
mezinárodní
ĉine:
国际 [guójì], 國際 [guójì], 国际性 [guójìxìng], 國際性 [guójìxìng]
france:
international
germane:
1. multinational 2. international Inter~a Ruĝa Kruco: Internationales Rotes Kreuz.
hispane:
internacional
hungare:
nemzetközi
indonezie:
antarbangsa, internasional
itale:
internazionale
japane:
国際的な [こくさいてきな]
katalune:
internacional
nederlande:
internationaal
pole:
międzynarodowy
portugale:
internacional
rumane:
internațional
ruse:
международный
slovake:
medzinárodný
tibete:
རྒྱལ་སྤྱི
turke:
uluslararası
ukraine:
міжнародний, інтернаціональний

internaciismo

1.
POL Kosmopolitismo: humaneca internaciismo […] estas la spirito de Esperanto [41]; la oratoraĵoj de Lapenna kaj lia koncepto de Humanisma Internaciismo [42]; mi fieris pri la principo de internaciismo, kiun oficiale proklamis la ŝtato kaj la principo de senengaĝiteco [43]. VD:naciismo1, sennaciismo
2.
JUR Politika sistemo celanta starigi juran aparaton, kiu garantius pacajn rilatojn inter ĉiuj nacioj, zorgante, ke ĉiu el ili konservu siajn lingvon kaj kulturajn apartaĵojn.
3.
ESPLIN Esprimo, kiu ekzistas en tre simila formo kaj senco en pluraj lingvoj: Valerij Akulenko ankaŭ notas, ke la nocio „internaciismo“ fariĝis unu el la ĉefaj nocioj en la interlingvistiko [44]. ANT:naciismo2VD:paŭsaĵo2
41. I. Gastón Burillo: Tago de Zamenhof, 1976
42. Monato, Carlo Minnaja: Tridek jaroj da saĝo
43. Monato, Zlatko Tišljar: Kial fieri pri iu patrujo kaj ne pri alia?
44. B. Kolker: Ĉefaj strukturaj principoj de Esperanto, en: La Arto Labori Kune, 2010
angle:
2. internationalism
beloruse:
1. касмапалітызм 2. інтэрнацыяналізм 3. інтэрнацыянальнае слова, інтэрнацыяналізм
bretone:
2. etrebroadelouriezh
ĉine:
2. 国际主义 [guójìzhǔyì], 國際主義 [guójìzhǔyì]
france:
2. internationalisme
germane:
2. Internationalismus
hispane:
1. cosmopolitismo 2. internacionalisme
hungare:
2. internacionalizmus, nemzetköziség
indonezie:
2. internasionalisme
itale:
2. internazionalismo
japane:
国際主義 [こくさいしゅぎ]
katalune:
1. cosmopolitisme 2. internacionalisme 3. expressió internacional
nederlande:
2. internationalisme
pole:
2. internacjonalizm 3. internacjonalizm
rumane:
2. internaționalism
turke:
2. uluslararası birlik düşüncesi , uluslararası durum
ukraine:
інтернаціоналізм

samnaciano

Homo de sama nacio kiel la koncernulo: en ĉiu kongreso de samnacianoj ni ja komprenas nin ne malpli bone, kaj tamen nenio nin entuziasmigis [45]; kolekto de ĉiuj samreligianoj aŭ samnacianoj (fremdaj) en unu urbo [46]; ni eltiris, dank'al ĝi, niajn samnacianojn ... el la turka sklaveco [47]. VD:samlandano
45. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
46. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo
47. R. Klajiĉ: Letero el Serbujo, Vekiĝo !, 1913:04 (7)
beloruse:
суайчыньнік
ĉeĥe:
čl. stejné národnosti
ĉine:
同胞 [tóngbāo], 同乡 [tóngxiāng], 同鄉 [tóngxiāng], 国人 [guórén], 國人 [guórén]
france:
compatriote (de même nation)
hispane:
conciudadano, paisano
japane:
同国人 [どうこくじん], 同民族人 [どうみんぞくじん]
pole:
krajan, rodak
rumane:
compatriot
slovake:
súkmeňovec
ukraine:
співвітчизник

sennaciismo

POL Socipolitika teorio laŭ kiu la nacioj devas rezigni pri sia sendependeco, pri siaj lingvaj kaj kulturaj apartaĵoj por kunfandiĝi en mondan unuon: la plej gravaj dokumentoj pri esperantismo (inter kiuj la bulonja deklaracio, deklaracioj de homaranismo, sennaciismo, raŭmismo, manifesto de Prago kaj kelkaj aliaj) [48]; fervora, preskaŭ religia ligo inter maldekstro kaj sennaciismo [49]. VD:naciismo1, internaciismo1
angle:
anationalism
beloruse:
касмапалітызм
ĉeĥe:
kosmopolitizmus
france:
anationalisme, cosmopolitisme (politique)
germane:
Doktrin der Nationslosigkeit, Weltbürgertum
hispane:
anacionalismo
indonezie:
anasionalisme, kosmopolitanisme, paham internasional
itale:
anazionalismo, cosmopolitismo (in politica)
japane:
無民族主義 [むみんぞくしゅぎ]
katalune:
cosmopolitisme
nederlande:
volkenloosheid
pole:
kosmopolityzm, anacjonalizm
rumane:
cosmopolitism, anationalism
slovake:
kozmopolitizmus
ukraine:
космополітизм

Unuiĝintaj Nacioj (UN)

ManPol
POL Grava internacia monda organizaĵo, fondita post la 2a mondmilito, kiu celas solvi interŝtatajn konfliktojn: nun tamen Tuvalo verŝajne iĝos ege populara, ne nur ĉar la gnoma ŝtato ĵus fariĝis 189a membro de Unuiĝintaj Nacioj (UN), sed precipe pro ĝia nacia simbolo en Interreto, mallongigo „tv“. [50].
50. S. Maul: Riĉa per .tv, Monato, 2000/12
angle:
United Nations Organisation, United Nations, UNO, UN
beloruse:
Арганізацыя Аб'яднаных Нацый, Аб'яднаныя Нацыі
bretone:
Aozadur ar Broadoù Unanet, ABU
bulgare:
Организация на обединените нации, ООН
ĉine:
联合国 [Liánhéguó], 聯合國 [Liánhéguó], 联合国组织 [liánhéguózǔzhī], 聯合國組織 [liánhéguózǔzhī]
france:
Organisation des Nations Unies, ONU
germane:
Vereinte Nationen, UN
hispane:
Naciones Unidas, ONU
hungare:
Egyesült Nemzetek, UN
indonezie:
Perserikatan Bangsa-Bangsa, PBB
itale:
Organizzazione delle Nazioni Unite, Nazioni Unite, ONU
katalune:
[Organització de] les Nacions Unides, [O]NU
nederlande:
Verenigde Naties, VN
pole:
Organizacja Narodów Zjednoczonych
portugale:
Nações Unidas, ONU
rumane:
Organizația Națiunilor Unite
ruse:
Объединённые Нации, Организация Объединённых Наций, ООН
turke:
Birleşmiş Milletler , BM

administraj notoj

~aĵo: Mankas dua fontindiko.
~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~anigi: Mankas dua fontindiko.
~anigi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.