kosmopolito
- 1.
- Mondcivitano: sovetaj esperantistoj estis metitaj en la kategorion de danĝeraj kosmopolitoj kaj SEU denuncita kiel „internacia spiona organizaĵo“ kontraŭsoveta [1]; [mi] provas esti(ĝi) vera kosmopolito tolerema, sennacieca kaj senrasisma [2]; estas malfacile por kosmopolitoj kompreni la ekzaltadon de belo-bono en naciismon [3].
- 2.
- Homo, ordinare riĉa kaj monduma, kiu pasigas sian vivdaŭron vojaĝante tra diversaj landoj: kosmopolita aventuristo.
1.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
2. Monato, Jomo Ipfelkofer: Unu viro valoras du virinojn, 2006
3. Monato, http://steloj.de/esperanto/monato2/007018.html
2. Monato, Jomo Ipfelkofer: Unu viro valoras du virinojn, 2006
3. Monato, http://steloj.de/esperanto/monato2/007018.html
- angle:
- cosmopolitan, cosmopolite
- beloruse:
- касмапаліт
- ĉeĥe:
- kosmopolit, kosmopolita, světoobčan
- ĉine:
- 世界公民 [shìjiègōngmín], 四海为家的人 [sìhǎiwéijiāderén], 世界主义者 [shìjièzhǔyìzhě]
- france:
- cosmopolite (subst.)
- germane:
- Weltbürger, Kosmopolit 2. Mann von Welt
- hispane:
- cosmopolita
- hungare:
- kozmopolita világpolgár 1. világpolgár 2. kozmopolita
- japane:
- コスモポリタン, 世界市民 [せかいしみん]
- katalune:
- cosmopolita
- pole:
- kosmopolita
- portugale:
- cosmopolita (subst.)
- rumane:
- cosmopolit
- ruse:
- космополит
- slovake:
- kozmopolita, svetoobčan
kosmopolita
- 1.
- Karakteriza por kosmopolito; monduma: Peterburgo [estas] preskaŭ okcidenteŭropa, […] en privata vivo oni povas trovi multajn trajtojn tute rusajn, sed la ekstero de P. estas tute kosmopolita [4]; movado kosmopolita [5]; la disputoj en la usona gazetaro pri tutmondiĝo estas kvazaŭ barakto inter kosmopolitaj poruloj kaj provincemaj kontraŭuloj [6]. tutmonda, universala2
- 2.
- (pri planto aŭ besto) Aperanta en ĉiuj partoj de la mondo; tutmonda. endemia
4.
Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, En Peterburgo
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
6. Monato, Elson B. Snow: Sekvoj de la pakto pri libera merkato, 2003
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
6. Monato, Elson B. Snow: Sekvoj de la pakto pri libera merkato, 2003
- beloruse:
- 1. касмапалітычны 2. распаўсюджаны па ўсім сьвеце
- ĉine:
- 豁 [huò], 世界性 [shìjièxìng]
- germane:
- kosmopolitisch 1. weltmännisch, weltoffen
- japane:
- コスモポリタン的な [コスモポリタンてきな], 汎存種の [はんぞんしゅの], 全世界に広く分布する [ぜんせかいにひろくぶんぷする]
kosmopoliteco
- Mondcivitaneco: la esenco de la ideo Esperanto, entenas ideon pri kosmopoliteco, pri mondcivitaneco [7]; Esperanto enkorpigis kaj respegulis la internaciismon, kontraŭsektismon kaj kosmopolitecon [8].
- angle:
- cosmopolitanism
- beloruse:
- касмапалітызм
- france:
- cosmopolitisme
- germane:
- Weltbürgertum, Kosmopolitentum
- hungare:
- világpolgárság (mint állapot), kozmopolitizmus
- japane:
- コスモポリタン的な生き方 [コスモポリタンてきないきかた]
- pole:
- międzynarodowość
- rumane:
- internaționalism
- ruse:
- космополитизм
kosmopolitismo
- Sento de aparteno al monda socio, prefere ol al aparta gento, kaj al tio konforma sinteno: la espero ĉerpi novan forton el la socialismaj landoj baldaŭ cedis al unu plia seniluziiĝo, kiam la kampanjo kontraŭ kosmopolitismo malhelpis ankaŭ tie la disvolviĝon de Esperanta agado [9]; estis necese ĝustigi la terminojn globaliĝo, novliberalismo, globismo, kosmopolitismo [10]. internaciismo, sennaciismo
9.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
10. La Ondo de Esperanto, 2002, № 12
10. La Ondo de Esperanto, 2002, № 12
- angle:
- cosmopolitanism
- beloruse:
- касмапалітызм
- ĉeĥe:
- doktrína světoobčanství
- ĉine:
- 世界主义 [shìjièzhǔyì]
- france:
- cosmopolitisme
- germane:
- Weltbürgerschaft, Kosmopolitismus
- hispane:
- cosmopolitismo
- hungare:
- kozmopolitizmus
- japane:
- コスモポリタニズム, 世界主義 [せかいしゅぎ]
- katalune:
- cosmopolitisme
- pole:
- kosmopolityzm
- rumane:
- cosmopolitism
- ruse:
- космополитизм
- slovake:
- doktrína svetoobčianstva