*universala
- 1.
- Koncernanta la tutaĵon de la objektoj, ĝenerala: universala (en ĉio) genio; universala historio Marta . universa.
- 2.
- (figure) Tutmonda, internacia: Andreas Müller (1681) […] havis la intencon krei universalan lingvon, fonditan sur la ĥina lingvo kaj ĝiaj signoj de skribado FK ; la unua eldono de la Universala Vortaro [1]; la oka universala kongreso de Esperanto [2].
- 3.
- (figure) Aplikebla en ĉiuj situacioj: universala rimedo, kuracilo, ŝraŭbilo; la universala prepozicio „je“ VivZam ; [ŝi] iris prepari por ŝi tason da varma biero kun butero kaj sukero, trinkaĵon, kiun ŝi rigardis kiel la solan veran universalan rimedon [3].
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
2. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
2. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
- angle:
- universal
- beloruse:
- унівэрсальны, сусьветны, усеагульны
- bretone:
- hollvedel
- ĉeĥe:
- světový, univerzální, všeobecný, všestranně použitelný
- ĉine:
- 普遍 [pǔbiàn], 普遍性 [pǔbiànxìng], 普 [pǔ], 万能 [wànnéng], 萬能 [wànnéng], 百科 [bǎikē], 万有 [wànyǒu], 萬有 [wànyǒu], 共通 [gòngtōng]
- finne:
- yleinen, yleis-, maailman, yleispätevä, universaali(nen)
- france:
- universel
- germane:
- universell
- greke:
- παγκόσμιος
- hispane:
- universal
- hungare:
- egyetemes, univerzális
- itale:
- universale (generale, totale)
- japane:
- 普遍的な [ふへんてきな], 全般的な [ぜんぱんてきな], 全世界の [ぜんせかいの], 万国の [ばんこくの], 万能の [ばんのうの], 汎用の [はんようの], 万有の [ばんゆうの]
- katalune:
- universal
- nederlande:
- universeel
- pole:
- cecha uniwersalna
- portugale:
- universal
- ruse:
- универсальный, всеобщий, всемирный, разносторонний
- slovake:
- univerzálny, všeobecný, všestranný, všesvetový
- svede:
- universell
- ukraine:
- універсальний, загальний, всесвітній, різнобічний
universalaĵo
-
Tio, kio estas universala.
- a)
- Iu el la ĝeneralaj ideoj, kategorioj, ecoj... kiujn realismo regardas ekzistantaj, kiujn nominalismo rigardas neekzistantaj: la disputo pri la universalaĵoj [4]
- b)
- Iu el la ĝeneralaj ecoj, kiuj troveblas en ĉiuj lingvoj aŭ ofte kundepende en ia nombro da lingvoj: reaperantaj trajtoj […] estas nomataj universalaĵoj, ĉar ili malkaŝas al ni certajn universalajn propraĵojn de la homa lingvo [5]; montriĝis, ke tiaj universalaĵoj en strikta senco ne ekzistas, kaj ke la lingvoj eĉ ne tre similas unu al la alia en la esprimo de spaco [6].
4.
Vikipedio,
Filozofio de Mezepoko,
2016-06-28
5. W. Jansen: Naturaj vortordoj en Esperanto, 2008
6. Monato, Kirilo Brosch: Spaco kaj lingvo ĉu facila afero?
5. W. Jansen: Naturaj vortordoj en Esperanto, 2008
6. Monato, Kirilo Brosch: Spaco kaj lingvo ĉu facila afero?
- beloruse:
- унівэрсалія
- france:
- universaux (sg)
- japane:
- 一般概念 [いっぱんがいねん]
- pole:
- uniwersalia (językowe)
universalismo
- Ampleksado de ĉiuj homoj en sia konsidero: internaciigo […] estas speciala ekzemplo de la ĉiama natura interbatalo inter tio, kion oni povas nomi „apartismo“, kaj „universalismo“ [7].
7.
P. Otlet, trad. E. Ramo: La Internacia Organizo kay [tiel] la Internaciaj
Asocioj, Esperanto, 1910:5 (73)
- beloruse:
- унівэрсалізм
- ĉine:
- 普遍性 [pǔbiànxìng]
- france:
- universalisme
- japane:
- 普遍救済説 [ふへんきゅうさいせつ], 普遍主義 [ふへんしゅぎ]
- pole:
- uniwersalizm
- ukraine:
- універсалізм
administraj notoj
~ismo:
Mankas dua fontindiko.