ReVo
*mon/o UV

*mono

EKON Ĉia rimedo, ĝenerale agnoskata kiel interŝanĝilo aŭ pagilo: aĉetita per mono [1]; mi donas monon por la kampo [2]; plena sumo da mono [3]; mi donos al vi panon pro viaj brutoj, se vi jam ne havas monon [4]; tridek sikloj da mono devas esti pagitaj [5]; li perdis sian dungomonon [6]; li pagu tiom da mono, kiom virgulinoj ordinare ricevas dote [7]; donante al li monon, ne postulu de li procentojn [8]; por la mono pastra preĝo, por la mono romp' de leĝo PrV ; investi monon en ventomuelilaj projektoj [9]; kolekti monon por helpi malsanajn infanojn [10]; li malavare disdonis monon el nigraj kasoj kaj kontoj [11]; la grandaj partioj […] tro facile monon kaj ne povis imagi, ke korupteco estus io malbona [12]. nek la ŝtato nek la asekuraj kompanioj havas sufiĉe da mono por pagi tiom da pensioj [13]. VD:kesto, monaŭtomatooro, sako
afrikanse:
geld
albane:
paratë
amhare:
ገንዘብ
angle:
money
arabe:
المال
armene:
գումար
azerbajĝane:
pul
beloruse:
грошы
bengale:
টাকা
birme:
ပိုက်ဆံ
bosne:
novac
bretone:
arc'hant, moneiz
bulgare:
пари
ĉeĥe:
peníze
ĉine:
[qián], 金钱 [jīn qián]
dane:
penge
estone:
raha
eŭske:
dirua
filipine:
pera
france:
argent, monnaie
galege:
diñeiro
germane:
Geld
guĝarate:
પૈસા
haitie:
lajan
haŭse:
kudi
hinde:
धन
hispane:
dinero
hungare:
pénz
igbe:
ego
indonezie:
uang
irlande:
airgead
islande:
peningar
japane:
マネー
jave:
dhuwit
jide:
געלט
jorube:
owo
kanare:
ಹಣ
kartvele:
ფული
katalune:
diners
kazaĥe:
ақша
kimre:
arian
kirgize:
акча
kmere:
លុយ
koree:
korsike:
soldi
kose:
imali
kroate:
novac
kurde:
pere, draf
latine:
pecuniam
latve:
nauda
laŭe:
ເງິນ
litove:
pinigai
makedone:
пари
malagase:
vola
malaje:
wang
malajalame:
പണം
malte:
flus
maorie:
moni
marate:
पैसा
monge:
nyiaj
mongole:
мөнгө
nederlande:
geld
nepale:
पैसा
njanĝe:
ndalama
okcidentfrise:
jild
okcitane:
argent
panĝabe:
ਪੈਸੇ ਨੂੰ
paŝtue:
پيسې
perse:
پول
pole:
pieniądze {pl}, forsa
portugale:
dinheiro
ruande:
amafaranga
rumane:
ban, bani
ruse:
деньги
samoe:
tupe
sinde:
رقم
sinhale:
මුදල්
skotgaele:
airgid
slovake:
peniaze
slovene:
denar
somale:
lacag
ŝone:
mari
sote:
chelete
sunde:
duit
svahile:
fedha
svede:
pengar
taĝike:
пул
taje:
เงิน
tamile:
பணத்தை
tatare:
акча
telugue:
డబ్బు
tibete:
དངུལ་
tokipone:
mani
turke:
para
ukraine:
гроші
urdue:
پیسہ
uzbeke:
pul
vjetname:
tiền
volapuke:
mon
zulue:
imali

mona

EKON Rilata al mono: mona unuo; monaj aferoj IK ; monaj interesoj; ĉi tiu ora ŝildo, inkrustita per multekostaj ŝtonoj, havis, krom granda mona valoro, forton de l' amuleto [14]; komercistoj ‐ por ili la tuta vivo estas bazita sur la mona profito [15]; [li] ĉiam sin trovadis en mona embaraso FK ; al miaj oficistoj mankas monaj rimedoj, kiujn ne povas plu liveri mia malriĉiĝinta trezorejo [16]; tiu nivelo de kreskado eblos nur pro ĝia libera mona politiko [17]. VD:financa
angle:
monetary, pecuniary
beloruse:
грашовы
bretone:
-arc'hant, moneizel
ĉeĥe:
měnový, peněžitý, peněžní
france:
financier, monétaire
germane:
Geld-
hispane:
monetario
hungare:
pénz-, pénzügyi, monetáris
indonezie:
moneter, finansial
japane:
金銭の [きんせんの], 通貨の [つうかの]
nederlande:
geld-, monetair
perse:
پولی
pole:
pieniężny, monetarny
rumane:
financiar, monetar
ruse:
денежный
slovake:
peňažný
ukraine:
грошовий

monero

EKON Aparta peco de metala mono: centimo, pfenigo kaj kopeko estas moneroj [18]; dudek arĝentaj moneroj [19]; punpago de cent arĝentaj moneroj [20]; en sia dekstra poŝo li portis la papermonon […] kaj en leda saketo sur la brusto li havis kelke da alkudritaj oraj moneroj [21]; sen la kupraj moneroj, kiujn oni ĵetas al li, […] la kantisto de Luziado devus morti de malsato [22]; du flankoj de la sama monero [23]; unu monero ne estas mono PrV ; oni lin konas kiel malbonan moneron PrV ; havi provizojn de eŭro-moneroj [24]; li enĵetis ĝustan moneron, sed la aŭtomato ne reagis, eĉ ne redonis la monon [25]; antikvaj moneroj [26]; eldono de moneroj kaj monbiletoj [27]; monerstampejo [28]; monerigi ĉekon.
angle:
coin
beloruse:
манэта
bretone:
pezh moneiz
bulgare:
монета
ĉeĥe:
drobné mince, mince, peníz
ĉine:
[bì], 幣 [bì], 硬币 [yìngbì], 硬幣 [yìngbì]
france:
pièce de monnaie
germane:
Münze, Geldstück
hispane:
moneda
hungare:
pénzérme
indonezie:
koin, uang receh
japane:
硬貨 [こうか], 小銭 [こぜに]
nederlande:
muntstuk, munt
perse:
سکه
pole:
bilon, moneta
rumane:
bucată, monedă
ruse:
монета
slovake:
minca, peniaz
svede:
mynt
tibete:
སྒོར་མོ་
ukraine:
монета

monereto

EKON Malgrandvalora monero: malferminte denove sian monujon, ŝi kalkulis la moneretojn, kiuj restis en ĝi post la faritaj aĉetoj Marta ; monereto de feliĉo BdV .
beloruse:
дробная манэта
bretone:
moneiz bihan
ĉine:
[bèng], 镚 [bèng]
france:
petite monnaie, piècette
germane:
kleine Münze, kleines Geldstück
hungare:
aprópénz
japane:
小銭 [こぜに], 小額貨幣 [しょうがくかへい]
perse:
پول خرد
pole:
grosik, szeląg
rumane:
bănuț, para
ruse:
мелкая монета

*monujo

Poŝo aŭ saketo destinita por kunporti monerojn: en la poŝo de mia pantalono mi portas monujon [29]; la vidvino metis la manon en la poŝon kaj eltiris monujon, kiu enhavis kelke da monpaperetoj Marta ; Tolstoj haltis kaj donis el sia monujo du arĝentajn monerojn [30].
29. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §40
30. V. Langlet: Vojaĝimpresoj, 1895
angle:
wallet, handbag, purse
beloruse:
каліта, кашалёк
bretone:
doug-moneiz
bulgare:
портмоне
ĉeĥe:
peněženka
ĉine:
钱包 [qiánbāo]
france:
porte-monnaie
germane:
Geldbeutel, Geldtasche, Brieftasche, Portemonnaie
hispane:
monedero
hungare:
erszény, pénztárca
indonezie:
dompet
japane:
財布 [さいふ], 巾着 [きんちゃく]
nederlande:
portemonnee
perse:
کیف پول
pole:
portfel, portmonetka
rumane:
portofel
ruse:
кошелёк, портмоне
slovake:
peňaženka
turke:
cüzdan
ukraine:
гаманець, гаман, портмоне

senmona

Ne havanta monon: kiam la poeto Paul Verlaine estis senmona kaj tamen soifa, la kelneroj en la latina kvartalo akceptis porpage ĵus verkitan versaĵon [31]; meditoj pri senmonaj tempoj [32]; liaj lastaj vivojaroj pasis en instituto por senmonaj maljunuloj [33]; senmonaj studentoj kelkfoje ŝtele enbusiĝas por eviti aĉeti bileton [34].
angle:
broke
beloruse:
безграшовы
bretone:
diarc'hant
ĉeĥe:
nesolventní
france:
désargenté, sans-le-sou
germane:
abgebrannt, pleite
hungare:
pénztelen
indonezie:
bokek
japane:
金のない [かねのない], 一文無しの [ひともんなしの]
nederlande:
blut
perse:
بی‌پول
pole:
bez pieniędzy
rumane:
fără bani
ruse:
безденежный
slovake:
bez peňazí
ukraine:
без грошей, голий, безгрішний

senmonigi

Senigi je mono: tute senmonigis min infanteria kapitano, tiel, ke la hotelmastro volis jam meti min en malliberejon [35]; maksimumfilatelo ‐ nova maniero senmonigi la filatelistojn [36]. VD:elsuĉi, senhavigi
beloruse:
абязгрошыць, пазбавіць грошай
ĉine:
詐取某人錢財 [zhàqǔmǒurénqiáncái], 诈取某人钱财 [zhàqǔmǒurénqiáncái]
france:
dépouiller, détrousser
germane:
um sein Geld bringen, das Geld aus der Tasche ziehen, abzocken, berauben
hungare:
pénzétől megfoszt
japane:
無一文にする [むいちもんにする]
nederlande:
van zijn/haar geld beroven
pole:
doprowadzić do braku pieniędzy, zgrać
rumane:
duce la lipsa banilor

bitmono

EKON Mono disponebla nur en nemateria, bita formo, sen la garantio de iu ŝtata banko: neatendita estis la anonco en aŭgusto de Utility Settlement Coin, projekto por nova bitmono subtenata de i.a. la germana Deutsche Bank kaj la svisa UBS [37].
37. R. Rotsaert: Bitcoin: tri jarojn poste, Monato, 2016-11, p. 21-22a
beloruse:
крыптавалюта
ĉine:
加密貨幣 [jiāmìhuòbì], 加密货币 [jiāmìhuòbì], 密码货币 [mìmǎhuòbì], 密碼貨幣 [mìmǎhuòbì]
france:
cryptomonnaie, monnaie virtuelle
indonezie:
mata uang kripto, mata uang virtual
pole:
kryptowaluta, wirtualna waluta
rumane:
criptomonedă, valută virtuală

elaĉeta mono

Monsumo donata kiel kompenso por liberigo de ostaĝo: liaj amikoj kolektis grandajn sumojn, ĉar preskaŭ nekredebla estis la elaĉeta mono, kiu estis postulata [38]; se la dediĉinto volos elaĉeti sian domon, tiam li aldonu kvinonon de la mono [39]; leĝo koncerne forrabon de libereco kun aŭ sen postulo de elaĉeta mono [40]; pro la fakto, ke Priklopil ne postulis elaĉetan monon, li povus esti kondamnita laŭ la nun valida leĝo al maksimume dek jaroj da malliberigo [41].
angle:
ransom
beloruse:
выкуп
bulgare:
откуп
ĉine:
贖金 [shújīn], 赎金 [shújīn], 贖款 [shúkuǎn], 赎款 [shúkuǎn]
france:
rançon
germane:
Lösegeld
hispane:
rescate
indonezie:
uang tebusan
nederlande:
losgeld
perse:
فدیه
pole:
pieniądze na wykup
rumane:
bani de răscumpărare
ruse:
выкуп

Internacia Mona Fonduso (IMF)

ManPol
EKON Speciala organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, kiu kontrolas la internacian valutosistemon kaj provas ekvilibrigi la kreskadon de la monda komerco: en Prago okazis la 55a jarkunsido de Internacia Mona Fonduso kaj de Monda Banko (MB), kun kunvenoj de ministroj pri financo, fakaj seminarioj, prelegoj, konferencoj, ktp. [42]; Internacia Mona Fonduso (IMF) kaj Monda Banko (MB) altrudadis al malriĉaj landoj „politikon de strukturaj reformoj” [43].
angle:
International Monetary Fund, IMF
beloruse:
Міжнародны валютны фонд, МВФ
bretone:
Font Moneizel Etrevroadel, FME
ĉine:
国际货币基金 [GuójìHuòbìJījīn], 國際貨幣基金 [GuójìHuòbìJījīn], 国际货币基金组织 [GuójìHuòbìJījīnZǔzhī], 國際貨幣基金組織 [GuójìHuòbìJījīnZǔzhī], 国际贸币基金组织 [guójìmàobìjījīnzǔzhī], 國際貿幣基金組織 [guójìmàobìjījīnzǔzhī]
france:
Fonds Monétaire International, FMI
germane:
Internationale Währungsfonds, IWF
hispane:
Fondo Monetario Internacional, FMI
hungare:
Nemzetközi Valutaalap, IMF
indonezie:
Dana Moneter Internasional, IMF
nederlande:
Internationaal Monetair Fonds, IMF
perse:
صندوق بین‌المللی پول
pole:
Międzynarodowy Fundusz Walutowy
portugale:
Fundo Monetário Internacional, FMI
rumane:
Fondul Monetar Internațional
ruse:
Международный Валютный Фонд, МВФ

poŝmono

Mono donata al iu, ekzemple al infano, por ĉiutagaj malgrandaj elspezoj: mi eĉ ricevis ĉiusemajne poŝmonon [44]; li postulis ke ŝi […] redonu la monon al la panjo, repagante ĉiusemajne unu pencon el sia poŝmono [45]; por kelkaj, sendube, parlamenta salajro signifas nuran poŝmonon [46].
44. Emil: Decidema mi ĉiam estas, en: Vivprotokoloj, 2009
45. Monato, Albisturo Kvinke: Sekretoj de la konfesejo
46. Monato, Paul Gubbins: Unu regulo por riĉuloj, dua regulo por malriĉuloj
angle:
pocket money, allowance
beloruse:
кішэнныя грошы
ĉine:
零花錢 [línghuāqián], 零花钱 [línghuāqián], 零用錢 [língyòngqián], 零用钱 [língyòngqián], 零錢 [língqián], 零钱 [língqián]
france:
argent de poche
germane:
Taschengeld
indonezie:
uang saku
japane:
小遣銭 [こづかいせん], ポケットマネー
nederlande:
zakgeld
pole:
kieszonkowe
rumane:
bani de buzunar
ukraine:
кишенькові (гроші), гроші на дрібні витрати

restmono

Mono, kiun oni rericevas post pago de tro granda sumo, ekz. paginte per monbileto, rericevante monerojn: komenciĝos transira periodo, kiam en la lando oni povos pagi per du valutoj, tamen restmono estos redonata nur en eŭroj [47].
angle:
change
beloruse:
рэшта (грошай)
germane:
Wechselgeld, Restgeld
hispane:
cambio, vuelta
indonezie:
uang kembali, kembalian
japane:
残金 [ざんきん], つり銭 [つりせん]
nederlande:
wisselgeld
pole:
reszta
rumane:
rest, odihnă

studmono

PED Monhelpo donata al studento por la vivbezonoj: la ŝtata studmono subite sufiĉis por nenio, sed kun la helpo de la gepatroj li elturniĝis, kaj povis daŭrigi la studojn [48].
48. K. Kniivilä: Homoj de Putin, 2016
beloruse:
стыпэндыя
ĉine:
奖学金 [jiǎngxuéjīn], 獎學金 [jiǎngxuéjīn], 助学金 [zhùxuéjīn], 助學金 [zhùxuéjīn]
france:
bourse étudiante
germane:
Stipendium
indonezie:
beasiswa
pole:
stypendium studenckie
rumane:
bursă studențească

ŝparmono

Mono kolektata por pli posta uzo: centoj da familioj seniĝis je sia tuta ŝparmono [49]; tiel alta estas la geedziĝa konsumo, ke per sia propra ŝparmono la novgeedzoj ne povas ĝin kovri [50]; ŝparmonujo [51].
beloruse:
ашчаджанні, ашчаджаныя сродкі
ĉine:
储蓄 [chǔxù], 儲蓄 [chǔxù]
france:
épargne
germane:
Spargeld ŝparmonujo: Sparbüchse.
indonezie:
tabungan ŝparmonujo: celengan.
japane:
貯金 [ちょきん]
pole:
oszczędności {pl}
rumane:
economisire

trinkmono

Mondonaco al servisto, kelnero ktp: portu pacience la ŝarĝon, kiam ni venos hejmen, mi donos al vi bonan trinkmonon [52]; al la alportanta servanto li neniam donadis trinkmonon FK ; popularas tamen kelnerado (pro trinkmono) [53]. SUP:gratifiko
angle:
tip
beloruse:
чаявыя, гасьцінец (грошы)
ĉeĥe:
diškrece, spropitné
ĉine:
賞錢 [shǎngqian], 赏钱 [shǎngqian]
france:
pourboire
germane:
Trinkgeld
hispane:
propina
hungare:
borravaló
indonezie:
tip, persen
japane:
チップ, 飲み代 [のみしろ]
nederlande:
fooi
pole:
napiwek
rumane:
bacșiș
ruse:
чаевые
slovake:
prepitné
ukraine:
чайові

monavida

Tre deziranta monon en ĉiuj cirkonstancoj, profitema: la Fariseoj ankaŭ, kiuj estis monavidaj, aŭdis ĉion tion, kaj ili lin mokis [54]; skandaloj pro […] degenerinta viando, kiun, spite al danĝero por sano de homoj, monavidaj kapitalistoj vendis [55]; profiti daŭre vendante novajn kartoĉojn ŝajne ankoraŭ ne sufiĉas por la monavida industrio, oni trompas la klientojn vendante ne tute plenajn kartoĉojn [56]. VD:avara, mamono.
54. La Nova Testamento, Luko 16:14
55. Monato, S. Maul: Kapitalista moralo
56. Monato, L. Van de Velde, R. Rotsaert: Konsumantoj agitiĝas kaj konsciiĝas
angle:
greedy
beloruse:
сквапны, скваплівы, хцівы (на грошы)
ĉine:
愛財 [àicái], 爱财 [àicái]
france:
cupide, intéressé (par l'argent)
germane:
geldgierig
hungare:
pénzéhség
indonezie:
loba, rakus, serakah, tamak
japane:
金にがつがつした [かねにがつがつした], 金銭欲の強い [きんせんよくのつよい]
nederlande:
gierig, geldzuchtig
perse:
پول‌پرست، پول‌دوست
pole:
żałujący grosza, skąpy
rumane:
regretând un ban, zgârcit

monavidulo

Homo, kiu tre deziras monon, kiu ĉiam serĉas monan profiton: li ne estas ia spekulanto, nek monavidulo [57].
57. H. Laxness, trad. B. Ragnarsson: Sendependaj homoj, 2007
beloruse:
хцівец (на грошы)
france:
accapareur, profiteur
germane:
Geldgieriger
pole:
chciwy (na pieniądze), skąpiec
rumane:
lacom (pentru bani), avar

monfalsisto

EKON Tiu kiu fabrikas kontraŭleĝe senvaloran monon, kiu trompe imitas la oficialan: Peter Ritter von Bohr (1773–1847), aŭstra pentristo entreprenisto kaj monfalsisto [58]; William Chaloner – sukcesa brita monfalsisto, kondamnita de Isaac Newton kaj pendumita [59].
angle:
counterfeiter
beloruse:
фальшываманэтчык, падробшчык грошаў
bretone:
falsvoneizer
ĉeĥe:
padělatel peněz, penězokazec
france:
faux-monnayeur
germane:
Geldfälscher, Fälscher
hispane:
falsificador
hungare:
pénzhamisító
indonezie:
pemalsu uang
japane:
偽金作り [ぎかねづくり]
nederlande:
valsmunter
perse:
جاعل (سکه، اسکناس)
pole:
fałszerz
rumane:
falsificator
ruse:
фальшивомонетчик
slovake:
peňazokaz
ukraine:
фальшивомонетчик

administraj notoj