*sak/o UV

*sako

1.
Mola ujo el tolo, ledo, papero aŭ cetera materialo kun malfermaĵo ĉe la supro, por enteni iajn aĵojn, precipe objektojn ŝuteblajn (grenon, terpomojn, karbojn, sukeron, sablon, poŝtaĵojn ktp): Jozef ordonis plenigi iliajn sakojn per greno [1]; jen estas sako da terpomoj [2]; sur siajn azenojn [ili metis] malnovajn disŝiritajn kaj flikitajn vinsakojn [3]; antaŭtukon [li] prenis sur la dorson, kiel paksakon [4]; ĉiu sako (da poŝtaĵoj) estas fermita per ŝnuro, kiun oni povas kuntiri [5]; leterportisto terurita metas la ĵurnalon kaj la leterojn en la letersakon pendantan ĉe lia flanko [6]; li portis sur si en sia turistsako sian tutan posedaĵon [7]; kadavrosako [8]; la libiano malfermis la vojaĝsakon, kiu staris sub la antaŭa seĝo [9]; li estis ekipita per dorsosako kaj sako por kaptiloj [10]; ŝi prenis tabakosakon el sia poŝo kaj proponis ĝin al Emèric, tre afable [11]; kiel paŝtistknabo li havis por sia manĝosako kvaronon de haringo, kelkajn terpomojn, paron da nigraj panpecoj [12]; etaj aparatoj plej ofte estas ĵetitaj en rubsakon kaj atingas la rubfornon [13]; ni promenadis ĉirkaŭbrakumitaj kun rubaĵsako enmane [14]; se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas PrV . VD:poŝo
2.
(figure) EKON Monujo: fiera pri sia monsako [15]; kiam sako mizeras, amo malaperas PrV ; vortoj sakon ne plenigas PrV ; edziĝo pro amo flamanta al sako sonanta PrV . VD:kaso, monkesto, poŝo2
3.
=taŝo
angle:
bag 1. sack
beloruse:
мех, мяшок, кашалёк
bulgare:
1. чувал
ĉeĥe:
pouzdro, pytel, vak, váček, výchlipka
france:
1. sac 2. bourse (sac d'argent)
germane:
1. Sack, Beutel vin~o: Weinschlauch. pak~o: Bündel (auf dem Rücken). leter~o: Posttasche. turist~o: Tagesrucksack. kadavro~o: Leichensack. vojaĝ~o: Reisetasche. tabako~o: Tabakbeutel. manĝo~o: Verpflegungsbeutel. rubaĵ~o: Müllbeutel. 2. Geldsack, Geldbeutel, Geldbörse, Geldkatze, Portemonnaie 3. Tasche
hispane:
bolsa, riñonera 1. saco 2. bolsa, saca 3. riñonera, faltriquera
hungare:
1. táska, szák 2. pénzeszsák
indonezie:
tas
itale:
sacco
japane:
[たい], かばん, バッグ [ばっぐ]
nederlande:
zak
pole:
1. worek, sak, mieszek (przest.) 2. sakiewka, mieszek (przest.)
portugale:
1. saco
ruse:
1. мешок 2. кошелёк, мошна
slovake:
puzdro, vak
tibete:
ལྟོ་ཕད་
ukraine:
мішок, сумка, торба

sakaĵo

BIB Maldelikata pentovesto (el kruda kaprohara ŝtofo, kian oni antikve uzis por fari sakojn1): vi deprenis de mi mian sakaĵon kaj zonis min per ĝojoZ .
beloruse:
валасніца
france:
sac (bibl. vêtement de pénitence)
hispane:
saco (del penitente)
itale:
sacco (abito del penitente)
nederlande:
boetekleed
pole:
worek pokutny, włosienica
ruse:
власяница
ukraine:
мішковина

aĉetsako

Sako por porti aĉetaĵojn: eliris malgrasa virineto kun ladbotelo kaj aĉetsako en la manoj [16];
beloruse:
торба для пакупак
germane:
Einkaufstasche

almozosako

Sako en kiu oni kolektas mondonacojn: mi ĉiam esperis, ke ankaŭ la malriĉuloj venos al la meso, enrigardante la almozosakon mi rimarkas, ke nur ili venadas [17].
17. Monato, S. Maul: Du patroj interparolas.
beloruse:
торба жабрацкая
germane:
Kollektebeutel

blovsako, ventsako

Blovilo (de forĝisto, sakfluto): ardon […] trovinte, li komencis disblovi la fajron […] per forĝista blovsako [18]; (figure) mi traktus la duelinviton de tiuj ventsakoj (kapriculoj, sentaŭguloj) kun malestimo [19].
beloruse:
мех (прылада)
germane:
Blasebalg

dormosako

Remburita kovrilo por endormo, kun unu nefermita ekstremo, uzata kiel porvojaĝa litaĵo: ni ja kunportis dormosakojn [20].
20. W. Schad: Tra la Andoj boate, Monato, 2001:12, p. 16a
beloruse:
спальнік
bulgare:
спален чувал
ĉeĥe:
spací pytel
france:
sac de couchage
germane:
Schlafsack
hispane:
saco de dormir
hungare:
hálózsák
indonezie:
kantung tidur
itale:
sacco a pelo
japane:
寝袋 [ねぶくろ]
nederlande:
slaapzak
pole:
śpiwór
ruse:
спальный мешок
slovake:
spací vak
ukraine:
спальний мішок

dorsosako

Sako pendanta ĉe la dorso de la portanto, tenata per transŝultraj rimenoj; tornistro: soldatoj marŝadis kun plenplena peza dorsosako [21]; „la dorsosako de Panjo Rut'“ (novelara titolo) [22].
21. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
22. S. J. Bako, C. Piron: la dorsosako de Panjo Rut', 1995
angle:
pack, back pack
beloruse:
ранец, рукзак, заплечнік
bulgare:
раница
ĉeĥe:
batoh, ranec, tlumok
france:
sac à dos
germane:
Rucksack, Tornister
hispane:
mochila
hungare:
hátizsák
indonezie:
ransel, tas punggung
itale:
zaino
japane:
リュックサック, バックパック, 背嚢 [はいのう]
katalune:
motxila
nederlande:
rugzak
pole:
plecak, tornister
rumane:
rucsac
ruse:
ранец, рюкзак
slovake:
batoh, plecniak
tibete:
རྒྱབ་ཕད་
ukraine:
рюкзак, заплічний мішок

dusako

Longa sako (pliĝuste, taŝo) fermita ĉe ambaŭ ekstremaĵoj, kun malfermo en la mezo: la biciklo impresis min pleje […] pro la tol-dusako triangula, eluzita kaj pendanta sur la supra bicikloframo [23];
23. Monato, Wei Yubin: La biciklo de mia patro, 2012
beloruse:
торба перакідная
ĉeĥe:
dvojpytel
france:
besace, bissac
hispane:
alforjas
hungare:
általvető, átalvető
itale:
bisaccia
nederlande:
plunjezak
pole:
sakwa podwójna
ruse:
перекидная сума
slovake:
dvojvrece
ukraine:
перекидна торба, бесаги

ensakigi

(tr)
Enmeti en sakon: ili ensakigus oron en la tornistrojn kaj suprenirus al Medranhos [24].
24. E. de Queirós, trad. E. Novembro: La trezoro, La Karavelo, 2008-05 (8)
beloruse:
пакласьці ў мех
france:
ensacher
germane:
einsacken
hispane:
ensacar
japane:
袋に詰める [ふくろにつめる]
pole:
umieścić w worku
ukraine:
насипати в мішки

elsakigi

(tr)
Eligi el sako: li elsakigis la faldeblajn pluvbluzojn [25].
25. C. Piron: Ĉu li venis trakosme?, 1980
beloruse:
вынуць зь меха
france:
désacher
germane:
aus dem Sack nehmen, ausschütten
hispane:
sacar
pole:
wydobywać z worka

felsako

Sako el felo, ordinare destinita al enteno de fluaĵo, provizita per verŝobeko: konsumiĝis la akvo de la felsako [26].
beloruse:
бурдзюк, мех (пасудзіна)
ĉeĥe:
kožený vak, měch, pytel
france:
outre (subst.)
germane:
Fellsack, Schlauch (Getränkebehälter)
hispane:
bolsa de piel
hungare:
tömlő (bőrzsák), bőrzsák
japane:
皮袋 [かわぶくろ]
pole:
bukłak, sakwa skórzana
ruse:
бурдюк, мех (сосуд)
slovake:
kožený vak, vrece
ukraine:
бурдюк

kusensako

Kusentego: ĉiuj kunportis donacojn, […] venis koltukoj, molaj lanaj ŝtrumpoj, bela kusensako [27]; iu maljunulino kun kusensako surkape kriis, insultis kaj la estron de la kooperativo nomis groŝoskrapulo [28].
27. Raita Pyhälä: Eseoj kaj rakontoj, n-ro 7, Avino Ajra
28. Daniil Ivanoviĉ Ĥarms: Kasistino, Beletra Almanako 39, p. 58
angle:
pillow case, cushion cover
beloruse:
навалачка
bretone:
toagenn
bulgare:
калъф на възглавница
ĉeĥe:
povlak na polštář
ĉine:
枕头套 [zhěntoutào], 枕頭套 [zhěntoutào], 枕套 [zhěntào]
finne:
tyynyliina
france:
taie
germane:
Kissenbezug
hispane:
funda de cojín, funda de almohada
hungare:
párnahuzat
indonezie:
sarung bantal
itale:
federa
japane:
クッションカバー, 座布団カバー [ざぶとんかばー]
nederlande:
sloop, kussensloop
pole:
poszewka
portugale:
fronha
ruse:
наволочка
slovake:
obliečka na vankúš
svede:
örngott, dynvar
ukraine:
наволочка, пошивка

mansako

TEKS Ina galanteriaĵo, malgranda taŝo mane aŭ ŝultre portebla por kunhavi ekstere diversajn utilaĵojn, kiaj tukoj, okulvitroj, ŝminko, skribiloj...: Margarita ŝovis sian manon en la mansakon, kien antaŭ la ekkrio ŝi metis la skatoleton, kaj konvinkiĝis ke plu ĝi estas tie [29]. SUB:retikulo2
beloruse:
торбачка жаночая
bulgare:
дамска чанта
ĉeĥe:
kabelka, ranec, taška, uzel
france:
sac à main
germane:
Handtasche, Handtäschchen
hispane:
bolsa de mano
hungare:
kézitáska, retikül
indonezie:
tas jinjing, tas tangan
itale:
borsetta
japane:
手提げ袋 [てさげぶくろ]
nederlande:
handtas
pole:
torebka damska
ruse:
дамская сумочка
slovake:
kabelka, taštička
tibete:
ལག་པར་ཁྱེར་ལག་འབེག་ལ་

muzelsako

Sako entenanta nutraĵon por ĉevalo, kiun oni pendigas je ĝia muzelo: tie [la poneoj] staris ... vaporante kaj maĉante en siaj muzelsakoj [30].
30. J. R. R. Tolkien, trad. C. Gledhill: La Hobito, 2005
beloruse:
торба конская
france:
musette (de cheval)
pole:
kaganiec

pajlosako

Granda sako plenigita per pajlo, sur kiu oni dormas; pajlolito: en la litbenko estis nek matraco nek pajlosako, nek kuseno [31].
beloruse:
сяньнік
germane:
Strohsack

retsako

1.
Reta sako fiksita ĉe stango por kapti fiŝojn, insektoj ks; retkaptilo: Johano prenis profundan retsakon, fiksitan al stangeto, kaj per ĝi kaptis la vagantajn kankrojn [32]. VD:naso
2.
Malpeza sako el reta materialo, uzebla por kunporti aĉetaĵojn: ŝi metis retsakon da pomoj sur lian liton [33].
32. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
33. Li Tiezhu, trad. Miaohui: Verda Nebulo, Blogaĵoj de Miaohui, 2005-07-10
beloruse:
1. падхват (для лоўлі рыбы), падхватнік, сачок 2. авоська
ĉeĥe:
2. síťovka (taška)
france:
2. filet à provisions
germane:
1. Kescher 2. Netztasche
hispane:
2. bolsa de redecilla
itale:
2. borsa a rete, sporta (a rete)
pole:
2. siatka na zakupy
ruse:
2. авоська
slovake:
2. sieťovka
ukraine:
2. сітка (для продуктів)

administraj notoj

~aĵo: Mankas verkindiko en fonto.